La antagonistoj de Spiritismo opiniis, ke ili trovis ĉe tiu malsameco de juĝoj argumenton, nome, dirante, ke la spiritistoj mem ne akordas inter si. Ĉi tio estis ja mizera motivo, se nur oni pripensas, ke la paŝoj de ĉia apenaŭ naskiĝinta scienco estas nepre ŝanceliĝaj, ĝis la tempo ebligos kolekti kaj kunordigi la faktojn, sur kiuj ia opinio povos firme sidi; laŭgrade kiel la faktoj kompletigas unu alian kaj estas pli bone observataj, la tro fruaj ideoj disfumiĝas kaj unueco stariĝas, almenaŭ pri la fundamentaj punktoj, se ne en ĉiuj detaloj. Tio estis ankaŭ kun Spiritismo: ĝi ne povis eviti la ĝene- ralan leĝon kaj, pro sia propra naturo, eĉ devis, pli ol ĉia alia afero, esti kampo taŭga por diverseco de inter- pretoj. Oni eĉ povas en ĉi tiu rilato diri, ke ĝi progresis pli rapide, ol aliaj pli malnovaj sciencoj, ekzemple Medicino, kies plej grandaj scienculoj ankoraŭ hodiaŭ dis - harmonias inter si.
Laŭ metoda ordo, por sekvi la gradan iradon de la ideoj, konvenas loki en la fronto de la sistemoj tiujn, kiujn oni povas nomi sistemoj de neado, t. e. tiujn de la kontraŭuloj de Spiritismo. Mi jam refutis ties kon- traŭparolojn en la Enkonduko kaj en la Konkludo de La Libro de la Spiritoj kaj ankaŭ en verketo, titolita Kio estas Spiritismo? Estus do superflue refari ĉi tie mian argumentadon; mi nur rememorigos per iaj kelke da vortoj la motivojn, sur kiuj ili sin apogas.
La spiritismaj fenomenoj prezentas du specojn: la efikojn fizikajn kaj la efikojn inteligentajn. Car la kon- traŭuloj ne konsentas la ekziston de Spiritoj, pro tio, ke ili akceptas nenion ekster la materio, oni tial kom- prenas, ke ili neas la inteligentajn efikojn. Koncerne la fizikajn efikojn, ili tiujn komentarias el sia punkto de vidado, kaj iliaj argumentoj povas esti resume entenataj en la sekvantaj kvar sistemoj.
38. Sistemo de ĉarlatanismo. El la antagonistoj de Spiritismo multaj atribuas tiujn efikojn al artifikado, ĉar kelkaj el tiuj fenomenoj povis esti imititaj. Laŭ ĉi tiu su- pozo ĉiuj spiritistoj estus mistifikatoj kaj ĉiuj medium- oj estus mistifikistoj, kaj neniom valorus la socia rango, la karaktero, la klereco kaj la digno de la homoj. Se ĝi meritus ian respondon, mi dirus, ke ankaŭ iuj fenomenoj de la Fiziko estas imitataj de prestidigitatoroj, kio neniel estas pruvo kontraŭ la vera scienco. Cetere ekzistas personoj, kies karaktero fortenas ĉian suspekton pri friponaĵoj, kaj oni ja devus esti tute sentakta kaj malĝentila, ke oni dirus al ili en la vizaĝon, ke ili kun- kulpas kun ĉarlatanoj.
En tre respektinda salono, al pretende bonedukita sinjoro, kiu permesis al si fari similan rimarkon, la do- momastrino diris: "Sinjoro, ĉar vi ne estas kontenta, via mono tial estos redonita al vi ĉe la pordo"; kaj per gesto ŝi komprenigis al li, kion plej bonan li faru. Cu el tio oni asertu, ke neniam okazis misuzo? Por tion kredi, oni devus akcepti, ke la homoj estas perfektaj. Oni misuzas ĉion, eĉ la plej sanktajn aferojn; kial do oni ne misuzus Spiritismon? Sed la eventuala misuzado de iu afero ne rajtigas antaŭjuĝon kontraŭ tiu afero mem; la kontrolo, kiun oni ja povas ricevi, de la bonfido de la homoj, kuŝas en la motivoj, kiuj diktas ilian kon- duton. Kie ekspluato ne estas, tie ĉarlatanismo havas nenion por fari.
Sistemo de frenezo. Kelkaj, pro komplezemo, bonvolas formeti la suspekton pri friponado kaj asertas, ke kiuj ne trompas, tiuj estas trompataj mem; ĝi estas tio sama, kiel alnomi tiujn personojn stultuloj. Kiam la nekredantoj agas ne tiel laŭetikete, ili tute simple diras, ke la kredantoj estas fenezuloj, kaj tiel ili senceremonie asignas al si la privilegion de la komuna saĝo. Tio estas la granda argumento de homoj, kiuj havas nenian fortan motivon por kontraŭmeti. Cetere ĉi tiu atakprocedo far- iĝis ridinda pro sia banaleco kaj ne indas perdon de tempo, ke oni ĝin refutus. La spiritistoj ja ĉe ĝi ne konsterniĝas; ili brave tenas sian decidon kaj konsoliĝas ĉe la penso, ke ili havas kiel malfeliĉajn samsortanojn multe da personoj, kies merito ne povus esti kontestata.
Oni devas efektive konfesi, ke tia frenezo — se ia frenezo ja ekzistas — havas tre kuriozan karakteron, nome, ke ĝi trafas prefere la kleran klason, en kiu Spi- ritismo ĝis hodiaŭ enkalkulas la grandegan plimulton de siaj adeptoj. Se inter la adeptoj montriĝas iaj strang- aĵoj, tio ne estas kontraŭ ĉi tiu Doktrino atesto pli peza, ol kontraŭ la religio, la muziko kaj la matematikoj iliaj praktikantoj, kiuj freneziĝis pro ili. Ĉiaj ideoj ekhavis fanatikulojn, kaj oni devus esti dotita per tre malsub- tila prudento, por miksi la troigon de iu afero kun la afero mem.
Por pli ampleksaj klarigoj pri ĉi tiu objekto, mi re- komendas al la leganto mian broŝuron Kio estas Spiri- tismo? kaj La Libron de la Spiritoj (Enkonduko, § XV).
Sistemo de halucino. Ankoraŭ unu opinio, ja malpli ofenda, ĉar ĝi havas ian sciencan koloron, kon- sistas en tio, atribui ĉi tiujn fenomenojn al senseraro; la observanto estus do tre bonfidema homo, li nur kred- us, ke li vidas ion, kion li ja ne vidas. Kiam li vidas tablon leviĝi kaj sin teni en la aero senapoge, efektive la tablo ne elmoviĝis: li vidas ĝin en la aero dank'al ia miraĝo aŭ refrakto simila al tiu, kiu vidigas astron aŭ objekton en akvo ekster ĝia reala pozicio. Ĉi tio rigor- sence estus ebla, sed ĉiuj, kiuj ĉeestis tiun fenomenon, povis konstati, ke la tablo apartiĝis de la planko, pas- ante sub ĝi, pendanta en la aero, kio ŝajnas malfacile farabla, se tiu apartiĝo ne estus okazinta. Krom tio la tablo, ĉe sia falo, ofte rompiĝis: ĉu oni dirus, ke ankaŭ ĉi tio estas nenio alia ol optikefekto?
Bone konata fiziologia kaŭzo sendube povas igi iun pensi, ke li vidas turniĝanta objekton, kiu ja ne mov- iĝas, aŭ ke li turniĝas mem, kvankam li troviĝas sen- move; sed kiam pluraj homoj ĉirkaŭ tablo estas tren- ataj de tiel rapida movo, ke ili apenaŭ povas sekvi ĝin, eĉ iafoje estas renversataj, ĉu oni dirus, ke ili ĉiuj estas atakitaj de kapturniĝo, simile kiel ebriulo pensas, ke li vidas sian domon preterpasanta antaŭ li?
41. Sistemo de la krakanta muskolo. Se oni tiel in- terpretadis la vidadon, ne alie povus esti rilate la aŭ- dadon; tamen, kiam tuta kunsidantaro aŭdas frapojn, tiam ne estus prudente atribui ilin al iluzio. Mi mem- komprenble flanken metas ĉian penson pri artifiko kaj supozas, ke atenta observado konstatis, ke ilin naskis ne- nia okaza aŭ materiala kaŭzo.
Estas vero, ke kl era kuracisto donis pri tiu fenome- no klarigon, laŭ lia opinio, nediskuteblan (-1. "Ĝia kaŭzo — li diris — kuŝas en la volaj aŭ pretervolaj kuntir- iĝoj de la tendeno de la peronea muskolo." Pri ĉi tiu temo li enprofundiĝas en la plej etajn detalojn anatomi- ajn, por elmontri, per kia mehanismo tiu tendeno povas fari tiujn bruegojn, imiti ruladon de tamburoj kaj eĉ ludi ritmajn ariojn; el tio li konkludas, ke tiuj homoj, kiuj pensas, ke ili aŭdas frapojn en tablo, estas trompataj aŭ de mistifiko aŭ de iluzio.
Ĉi tiu fakto, per si mem, ne estas novaĵo; malfeliĉe por la aŭtoro de tiu pretendita eltrovo, lia teorio ne pov-
( ) Tio estis S-ro Jobert (el Lamballe). Per ĝustaj vortoj mi diru, ke tiun eltrovon faris S-ro Schiff; S-ro Jobert elvolvis ĝiajn sekvojn antaŭ la Akademio de Medicino, por doni la finofaran baton al la frapantaj Spiritoj. En la Revue Spirite, numero de Junio 1859, troviĝas ĉiuj detaloj de la klarigo de S-ro Jobert. — Noto de la Aŭtoro.
as klarigi ĉiujn okazojn. Mi diru antaŭ ĉio, ke tiuj, kiuj havas la eksterordinaran kapablon laŭvole krakigi sian peronean muskolon aŭ iun alian muskolon, aŭ per ĉi tiu rimedo ludi ariojn, estas escepte renkontataj individuoj, dum tiujn, kiuj krakigas tablojn, oni renkontas ofte, sed ne ĉiuj ĉi lastaj, se nur ekzistas unu tia, havas la unue diritan kapablon. Due, la klera doktoro forgesis klar- igi, kiel la muskola krakado de homo senmova kaj trov- iĝanta malproksime de tablo povas en ĉi tiu naski vibr- ojn senteblajn por ĉiu, kiu ĝin ektuŝas; kiel tiu brueto povas, laŭ la volo de la ĉeestantoj, refariĝi ĉe la diversaj partoj de la tablo, ĉe aliaj mebloj, sur la muroj, sur la plafono k. a; kiel, fine, la agado de tiu muskolo povas atingi tablon, kiun neniu tuŝas, kaj movi ĝin. Ce- tere tiu klarigo — se nur ĝi estus klarigo — malkon- firmus nur la fenomenon de la frapoj, sed ne povas koncerni ĉiujn aliajn manierojn de komunikiĝado. Ni do el tio konkludu, ke li juĝis nenion vidinte, aŭ vidinte ne ĉion kaj ne klare. Estas ĉiam bedaŭrinde, ke scienc- uloj tro rapidas doni pri io, kion ili ne konas, klarigojn, kiujn la faktoj povas neigi. Ilia klereco mem devus fari ilin des pli singardemaj pri siaj juĝoj, ke ĝi forŝovas antaŭ ili la limojn de la nekonataĵo.