42. Sistemo de la fizikaj kaŭzoj. Ĉi tie ni eliras el la sistemo de la absoluta neado. Ĉe la konstato de la realeco de la fenomenoj, la unua ideo, kiu venis al la spirito de iliaj rekonintoj, estis atribui tiujn movojn al magnetismo, al elektro, aŭ al la agado de ia fluidaĵo, unuvorte, al iu absolute fizika kaj materia kaŭzo. Ĉi tiu opinio havis en si nenion neracian kaj estus venkinta, se la fenomeno sin limigus al pure mekanikaj efikoj. Sajnas ja, ke unu cirkonstanco ĝin konfirmis, nome, en iuj okazoj, la pligrandiĝo de la aganta forto, rekte pro- porcia al la nombro de la ĉeestantoj; ĉiu el ĉi tiuj povus do esti rigardata kiel ia homa elektra pilo.
Kio karakterizas veran teorion, mi jam diris, tio estas, ke ĝi povas motivi ĉion; sed, se eĉ unu sola fakto ĝin kontraŭdiras, tiam ĝi estas malvera, nekompleta aŭ tro absoluta. Nu, ĝuste tio baldaŭ montriĝis pri ĉi tiu teorio. Tiuj movoj kaj tiuj frapoj donis inteligentajn signojn, obeante ies volon kaj respondante al ies penso: ili devis do havi kaŭzon inteligentan. Se do la efiko jam ne estis pure fizika, la kaŭzo, pro tio mem, devis sekve esti alia; tial la sistemo de la ekskluziva agado de ia materia efikanto estis forlasita kaj hodiaŭ estas subtenata nur de homoj, kiuj juĝas apriore kaj nenion vidinte. La ĉefa punkto estas do konstati la inteligentan agadon, kaj pri tio povas konvinkiĝi ĉiu, kiu volas doni al si la penon fari observojn.
43. Sistemo de la reradiado. Se do oni konfesas ekzistanta la inteligentan agadon, restis ekscii, kio estas la fonto de tiu inteligento. Oni supozis, ke ĝi povas esti la inteligento de la mediumo aŭ de la ĉeestantoj, kiu re- radius simile al la lumo kaj la sonondoj. Ci tio estis ja ebla: nur la sperto povos diri sian lastan vorton. Sed antaŭ ĉio ni rimarku, ke ĉi tiu sistemo jam tute deklin- iĝas de la pure materialisma ideo; efektive, por ke la inteligento de la ĉeestantoj povu rebildiĝi per nerekta vojo, oni ja devus akcepti, ke en la homo ekzistas ia principo ekster lia organismo.
Se la manifestiĝanta penso estus ĉiam la penso de la ĉeestantoj, estus do konfirmita la teorio de la reradiado; nu, eĉ reduktita al tia grandeco, ĉu tiu feno- meno ne estus plej interesa? Cu tio, ke la penso rera- dius de inerta korpo kaj montriĝus per movo kaj bruo, ne estus io tre rimarkinda? Cu ĉi tie ne ekzistus io, kio ekscitus la scivolemon de la scienculoj? Kial do ili ignoris tiun teorion, ili, kiuj sin korpe kaj anime fordonas al la esplorado de nerva fibro?
Nur la sperto sola, mi diras, povos pravigi aŭ mal- pravigi ĉi tiun teorion, kaj la sperto ĝin malpravigis: la sperto sur ĉiu paŝo kaj per plej kategoriaj faktoj pruv- as, ke la penso ne nur povas esti fremda al la penso de la ĉeestantoj, sed eĉ ofte estas tute kontraŭa al ties penso; ke tiu penso neigas ĉiajn antaŭjuĝojn kaj vanigas ĉiajn antaŭkalkulojn: efektive, se mi pensas pri "blanka", sed oni respondas "nigra", estas por mi malfacile ak- cepti, ke tiu respondo venis de mi mem.
Por subteni ĉi tiun teorion, oni sin apogas sur okaz- oj de identeco de la eldirita penso kun la penso de la ĉeestantoj; sed kion ĝi pruvas alian ol tion, ke la ĉe- estantoj povas pensi tiel, kiel la komunikiĝanta inteli- gento? Nenie estas dirite, ke la opinioj de ambaŭ flank- oj devas ĉiam malakordi inter si. Se, dum konversacio, via kunparolanto eldirus penson analogan al via, ĉu vi dirus, ke ĝi venis de via menso? Sufiĉas kelke da ja konstatitaj kontraŭaj ekzemploj, por pruvi, ke ĉi tiu teorio ne povas esti absoluta. Efektive, kiel klarigi, per la reradiado de la penso, skribaĵon faritan de homoj, ne povosciantaj skribi; respondojn kun la plej alta filozofia graveco, ricevitajn per neinstruitaj homoj; respondojn pri demandoj mensaj aŭ faritaj en lingvo nekonata al la mediumo, kaj multegon da aliaj faktoj, kiuj ne povas allasi dubon pri la nedependeco de la manifestiĝanta in- teligento? Kontraŭa opinio povas esti nur montro de ne- sufiĉa observado.
La ĉeeston de fremda inteligento pruvas morale la naturo de la respondoj kaj materiale la senpera skrib- ado, t. e. tiu skribaĵo ricevita propramove, sen plumo aŭ krajono, sen ia kontakto, kaj spite ĉiujn antaŭzorgojn kontraŭ ĉia artifiko. La intelekta karaktero de ĉi tiu fenomeno ne estus dubebla, sekve tie fariĝas io krom ia fluidaĵa agado. Eĉ plue: la spontaneeco de la manifest- ita penso for de ĉia atendo, for de ĉiu proponita demando, ne allasas, ke oni ĉi tie vidu ian reradiadon de la penso de la ĉeestantoj.
La sistemo de la reradiado iufoje ĝislimas la mal- ĝentilecon; kiam, en kunsido de honestaj homoj, neatend- ite elsaltas iu komunikaĵo, plej profunde indigniga pro sia trivialeco, tiam estus tre bele imputi ĝin al iu el la ĉeestantoj, kaj estus probable, ke ĉiu el ili rapidus ĝin forpuŝi de si. (Vd. La Libron de la Spiritoj, Enkon- duko, § XVI.)
44. Sistemo de la kolektiva animo. Ĉi tiu estas va- riaĵo de la antaŭa. Laŭ ĉi tiu sistemo, manifestiĝas nur la animo de la mediumo, sed, identiĝinte kun tiu de pluraj aliaj vivantoj, ĉu apudaj, ĉu foraj, ĝi formas ko- lektivan tutaĵon, kie kunekzistas la kapabloj, la inteligent- eco kaj la scioj de ĉiu. Kvankam titolita La Lumo ( ), la broŝuro, en kiu estas elvolvita ĉi tiu teorio, ŝajnis al mi tre malklare redaktita; mi konfesas, ke mi ĝin ape- naŭ komprenis, kaj mi ĝin mencias kiel simplan inform- on. Gi estas cetere, kiel multe da aliaj, persona opinio, kiu ricevis malmulte da prozelitoj. Per la nomo Йmah Tirpsй la aŭtoro nomas la kolektivan estaĵon, kiun li imagis al si. Kiel epigrafon li prenis jenan sentencon: Nenio estas nesciata, kio neniam estu sciata. Ĉi tiu aserto estas evidente erara, ĉar ja ekzistas multego da aferoj, kiujn la homo ne povas kaj ne devas scii; tre aroganta iu estus, kiu pretendus penetri ĉiujn sekret- ojn de Dio.
45. Sistemo somnambulism,!. Ĉi tiu ricevis pli da adeptoj kaj eĉ ankoraŭ havas kelke da partianoj. Kiel la antaŭa, tiel ĝi akceptas, ke ĉiuj inteligentaj komunik- aĵoj originas el la animo aŭ spirito de la mediumo; sed, por klarigi, kiel la mediumo estas kapabla pritrakti afer- ojn ekster la kampo de liaj scioj, anstataŭ imagi en li ian opan animon, ĝi atribuas tiun kapablon al momenta superekscitiĝo de la mensaj fakultoj, al ia somnambula aŭ ekstaza stato, kiu ekzaltas kaj kreskigas lian inteli- genton. Oni ja ne povas, ĉe iuj okazoj, nei la influon de ĉi tiu kaŭzo, sed, kiu vidis, kiel procedas la plimulto el la mediumoj, tiu konvinkiĝas, ke ĝi ne povas solvi ĉiujn faktojn kaj ke ĝi estas ne la regulo, sed la escepto. Oni povus pensi, ke tiel estas, se la mediumo ĉiam mien- us kavazaŭ ia inspirito aŭ ekstazulo, kion cetere li povus tute bone ŝajnigi, se li volus ludi komedion; sed kiel su- pozi ian inspiron tiam, kiam la mediumo skribas kvazaŭ maŝine, eĉ la plej malmulte ne konsciante, kion li ricev- as, sen ia emocio, ne zorgante, kion li faras, rigardante aliloken, ridante kaj konversaciante pri tio kaj alia? Ia