Car la Spiritoj estas neniaj aliaj estuloj, ol la anim- oj de la homoj, kaj ĉar la homoj ne estas perfektaj, tial ekzistas ankaŭ neperfektaj Spiritoj, kies karaktero el- montriĝas en iliaj komunikaĵoj. Gi estas nekontestebla veraĵo, ke inter ili sin trovas malicaj, ruzaj, treege hi- pokritaj, kontraŭ kiuj oni devas sin garde tenadi; tamen, ĉar oni en la mondo renkontas maliculojn, ne tial oni foriĝus de ĉia societo. Dio donis al ni prudenton kaj saĝon, por taksi kiel la homojn, tiel ankaŭ la Spiritojn. La plej bona rimedo sin antaŭgardi kontraŭ la malbon- aĵoj, kiujn povas prezenti la praktikado de Spiritismo, estas ne malpermesi, sed igi kompreni. Imaga timo im- presas nur por momento kaj ne ĉiujn trafas; la realeco, klare pruvita, estas de ĉiuj komprenata.
Sistemo optimisma. Tute aliaj ol tiuj, kiuj vidas en ĉi tiuj fenomenoj nur la agadon de la demonoj, estas tiuj, kiuj vidis nur la agadon de la bonaj Spiritoj: ili supozis, ke, liberiĝinte el la materio, la animo jam havas antaŭ si nenian vualon, kaj ke ĝi certe posedas la plej plenan sciadon kaj la plej altan saĝon. Ilia blinda fido al tiu absoluta supereco de la estuloj de la nevidebla mondo estis ĉe multaj homoj fonto de ne malmulte da elreviĝoj; tiuj per sia propra kostopago lernis malfidi certajn Spiritojn, tiel same kiel certajn homojn.
Sistemo unuspirita. Variaĵo de la optimisma sistemo estas la kredo, ke komunikiĝas kun la homoj nur unu Spirito kaj ke tiu sola estas la Kristo, la protekt- anto de la Tero. Ĉe komunikaĵoj de plej fia trivialeco, de indigniga malĝentileco, stampita per malbonvolo kaj malico, estus profanado kaj senpieco supozi, ke ili povas veni de la Spirito de bono en ĝia plej alta grado. Se la homoj, tion kredantaj, estus ĉiam ricevintaj nur senri- proĉajn komunikaĵojn, oni ja komprenus ilian iluzion; sed la plimulto konfesas, ke ili ricevis kelkajn tre mal- bonajn, kion ili klarigas dirante, ke tio estas provo, al kiu la bona Spirito ilin submetas, diktante al ili absurd- aĵojn. Tiel do, dum unuj atribuas ĉiujn komunikaĵojn al la diablo, kiu povas paroli saĝe, por tenti, aliaj pensas, ke nur Jesuo manifestiĝas kaj ke li povas diri malbon- ajn aferojn, por elprovi la homojn. Inter ĉi tiuj du tiel interkontraŭaj opinioj, kiu decidos? la simpla saĝo kaj la sperto. Mi diras, ke la sperto, ĉar estas ja ne eble, ke la konfesantoj de tiel ekskluzivaj ideoj ĉion vidis kaj bone vidis.
Kiam oni kontraŭstarigas al ili la okazojn de ident- eco, kiuj atestas la ĉeeston de parencoj, amikoj aŭ ko- natoj per la manifestiĝoj skribaj, vidaj aŭ aliaj, tiam ili respondas, ke tio estas ĉiam la sama Spirito, nome la diablo laŭ unuj, la Kristo laŭ aliaj, kiu prenas sur sin ĉiajn formojn; sed ili ne diras, kial la ceteraj Spiritoj ne povas komunikiĝi kaj por kio la Spirito de Vero venas trompi nin, prezentante sin sub ŝajna formo, erar- igi kompatindan patrinon, false kredigante al ŝi, ke li estas ŝia priplorata infano. La prudento ja rifuzas ak- cepti, ke la plej pura Spirito inter ĉiuj malaltiĝus al la ludado de simila komedio. Cetere, ĉu nei la eblecon de ĉiu alia komunikiĝo ne estus senigi Spiritismon je tio, kion ĝi havas plej mildan, nome la konsoladon de la afliktitoj? Ni diru do tute simple, ke tia sistemo estas kontraŭracia kaj ne povas elteni seriozan ekzamenon.
49. Sistemo multespirita. Ĉiuj sistemoj, kiujn ni ĝis ĉi tie trarigardis, ne esceptinte tiujn kun nea senco, baz- iĝas sur kelkaj sed nekompletaj aŭ misinterpretitaj ob- servoj. Se iu domo estas ruĝa sur unu flanko kaj blanka sur la dua, kiu vidis nur unu ĝian flankon, tiu diras, ke ĝi estas ruĝa, kaj alia, ke ĝi estas blanka: ambaŭ prav- as kaj malpravas; sed kiu vidis la domon de ĉiu ĝia flanko, tiu diras, ke ĝi estas ruĝa kaj blanka, kaj nur tiu pravas. Tio sama estas kun la opinio, kiun oni faras al si pri Spiritismo: ĝi povas esti vera en kelkaj rilatoj, kaj malvera, se oni ĝeneraligas ion, kio estas nur parta, se oni prenas kiel regulon ion, kio estas nur escepto, kiel tuton ion, kio estas nur parto. Tial mi diras, ke kiu volas serioze studi ĉi tiun sciencon, tiu devas observadi multe kaj longatempe: nur la tempo ebligos al li kapti la detalaĵojn, rimarki la delikatajn nuancojn, esplori multegon da karakterizaj faktoj, kiuj estos por li lum- strioj; sed se li restos sur la supraĵo, tiam li riskas fari tro fruan, sekve eraran juĝon.
Jen la ĝeneralaj sekvoj, deduktitaj el kompleta observado kaj nun konsistigantaj la kredon, se tiel diri, de ĉiuj spiritistoj, ĉar la limigaj sistemoj estas simplaj unuopaj opinioj.
a: La spiritismajn fenomenojn okazigas ekster- korpaj inteligentoj aŭ, per aliaj vortoj, Spiritoj.
a: La Spiritoj konsistigas la nevideblan mondon; ili estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon; ĉirkaŭ ni ĉiam staras kelkaj, kun kiuj ni kontaktas.
a: La Spiritoj senĉese agadas kiel sur la fizikan, tiel sur la moralan mondon, kaj estas unu el la potencoj de la Naturo.
a: La Spiritoj estas ne apartaj estuloj inter la Kreitaĵaro, sed la animoj de tiuj, vivintaj sur la Tero aŭ en aliaj mondoj kaj demetintaj sian korpan envolv- aĵon; el ĉi tio sekvas, ke la animoj de la homoj estas enkarniĝintaj Spiritoj kaj ke ni, mortinte, fariĝas Spiritoj.
a: Ekzistas Spiritoj kun ĉiuj gradoj da boneco kaj maliceco, da klereco kaj senklereco.
a: Super ili ĉiuj regas la leĝo de progreso kaj ĉiuj povas atingi la perfektecon, sed, havante liberan volon, ili tial ĝin atingas post pli aŭ malpli longa tempo, laŭ siaj penoj kaj sia volo.
a: Ili estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj laŭ la bono aŭ malbono, kiun ili faris dum sia enkorpa vivo kaj la grado da progreso, kiun ili atingis. La absoluta, senmiksa feliĉeco estas ekskluziva destinitaĵo de tiuj Spiritoj, ven- intaj al la plej supera grado da perfekteco.
a: Ĉiuj Spiritoj, en oportunaj cirkonstancoj, povas manifestiĝi al la homoj; la nombro de tiuj, kiuj povas komunikiĝi, estas nedifinita.
a: La Spiritoj komunikiĝas pere de mediumoj, kiuj servas al ili kiel iloj kaj interpretantoj.
a: Oni rekonas la superecon aŭ malsuperecon de la Spiritoj laŭ ilia parolo; la bonaj konsilas nur bonon kaj parolas nur por nia utilo: ĉio ĉe ili atestas noblecon; la malbonaj trompas kaj ĉiuj iliaj vortoj portas la stam- pon de neperfekteco kaj senklereco.
La diversaj ŝtupoj, kiujn la Spiritoj trairas, estas montritaj en la Spirita hierarkio (La Libro de la Spiritoj, Dua parto, Ĉap. I, § 100). La studado de tiu klasifiko estas nepre necesa, por ke oni prijuĝu la na- turon de la manifestiĝantaj Spiritoj, iliajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn.
50. Sistemo de la materia animo. Ĉi tiu konsistas nur en aparta opinio pri la plej profunda naturo de la animo. Laŭ ĉi tiu opinio la animo kaj la perispirito ne diferencas unu de la dua, aŭ pli bone, la perispirito estas la animo mem, grade puriĝanta per serio da transmi- gradoj, simile kiel la alkoholo puriĝadas per sinsekvaj distiladoj, dum la Spiritisma Doktrino rigardas la peris- piriton kiel nuran fluidaĵan envolvaĵon de la animo aŭ de la Spirito. Car la perispirito estas materio, kvankam tre etereca, tial la animo havus naturon materian, pli aŭ malpli fluidecan, laŭ la grado de sia puriĝo.
Ci tiu sistemo neigas neniun el la fundamentaj prin- cipoj de la Spiritisma Doktrino, ĉar ĝi neniom ŝanĝas la destinon de la animo; la kondiĉoj de ties estonta feliĉ- eco estas ĉiam ankoraŭ la samaj; ĉar animo kaj perispirito formas unuaĵon sub la nomo Spirito, simile kiel ĝermo kaj perispermo estigas tutaĵon, nomatan frukto, tial la demando resume konsistas en tio, konsideri la tutaĵon homogena, anstataŭ kunmetita el du apartaj elementoj.
Kiel oni vidas, ĉi tio estas bagatela afero, kaj mi ĝin ne estus tuŝinta, se mi ne scius pri homoj inklinaj vidi novan skolon en tio, kio en la fino estas simpla interpreto de vortoj. Ci tiu opinio, cetere reganta en tre malvasta rondo, eĉ se ĝi estus plivastiĝinta, ne prezent- us inter la spiritistoj skismon pli grandan, ol inter la fizikistoj la du teorioj pri la propagado de la lumo, ĉu per emisio aŭ ondado. Kiuj volus pro tia infaneca demando fari apartan grupon, tiuj nur pro tio montrus, ke ili atribuas pli grandan gravecon al akcesoraĵo, ol al ĉef- aĵo, kaj ke ili estas pelataj al malpaco inter si de Spiritoj, kiuj ne povas esti bonaj, ĉar ja la bonaj Spiritoj neniam enblovas galhumoron aŭ malamikecon. Mi tial admonas ĉiujn verajn spiritistojn gardi sin kontraŭ tiaj sugestoj kaj al iaj detaloj ne doni pli da graveco, ol kiom ili meritas: la esenca afero estas la fundo.