Выбрать главу

Mi tamen pensas, ke mi devas diri per kelke da vort­oj, sur kio baziĝas la opinio de tiuj, kiuj distingas inter la animo kaj la perispirito. Gi havas kiel fundamenton la instruadon de Spiritoj, kiuj neniam malakordis en ĉi tiu rilato; mi parolas pri la kleraj Spiritoj, ĉar ek­zistas Spiritoj, kiuj ne scias pli, kaj eĉ scias malpli, ol la homoj, dum la kontraŭa teorio estas homa koncepto. Ne mi elpensis aŭ supozis la ekziston de la perispirito, por klarigi tiujn fenomenojn; tiun ekziston konigis al mi la Spiritoj kaj ĝin al mi konfirmis mia observado (La Libro de la Spiritoj, § 93). Subtenas ĝin ankaŭ la studado de la sensacoj ĉe la Spiritoj (La Libro de la Spiritoj, § 257) kaj precipe la fenomeno de palpeblaj aperaĵoj, kiu kuntrenus, laŭ la nomita opinio, la solid- iĝon kaj poste la diseriĝon de la partoj, konsistigantaj la animon, kaj sekve ties eldetruon. Estas necese, krom tio, akcepti, ke tiu materio, kiu povas trafi niajn sen- tumojn, estas mem la intelekta principo, kio estas ne pli racia, ol intermiksi la korpon kun la animo aŭ la veston kun la korpo. Koncerne la naturon mem de la animo, ĝin ni ja ne konas. La aserton, ke la animo estas ne- materia, oni komprenu ne laŭ la absoluta, sed laŭ la relativa senco, ĉar la absoluta nematerieco estus la ne­nio; nu, la animo, aŭ Spirito, estas ja io. Per tia kvalit- igo oni volas diri, ke ĝia naturo estas tiel rafinita, ke ĝi prezentas nenion analogan kun tio, kion ni nomas materio, kaj tial en niaj okuloj ĝi estas nemateria (La Libro de la Spiritoj, §§ 23 kaj 82).

51. Jen la respondo, kiun donis unu Spirito pri ĉi tiu temo:

"Tio, kion unuj nomas perispirito, estas tio sama, kion aliaj nomas "fluidaĵa materia envolvaĵo". Por ke oni min pli logike komprenu, mi diru, ke en tiu fluidaĵo kuŝas la perfektiĝado de la sentumoj, la pliampleksiĝo de la vidado kaj de la ideoj; mi ĉi tie parolas pri la altklasaj Spiritoj. Al la malsuperaj Spiritoj la surteraj fluidaĵoj estas ankoraŭ absolute esence propraj, sekve, kiel vi vidas, la perispirito estas materio; el tio venas la turmentoj de malsato, de malvarmo k. a., turmentoj, kiuj ne povas trafi la Superajn Spiritojn, ĉar la surteraj fluidaĵoj troviĝas plipurigitaj ĉirkaŭ la pensado, t. e. ĉir- kaŭ la animo. Por progresi, la animo ĉiam bezonas ian aganton; sen ia aganto la animo estas por vi kiel nenio aŭ, pli bone dirite, ne estas konceptebla por vi. La pe­rispirito, por ni vagantaj Spiritoj, estas la aganto, per kiu ni komunikiĝas kun vi, ĉu nerekte, per via korpo aŭ via perispirito, ĉu rekte al via animo; tio klarigas la senliman diversecon de mediumoj kaj de komunikaĵoj. Nun restas la scienca vidpunkto, t. e. la naturo mem de la perispirito; ĉi tio estas io tute alia. Komprenu la aferon unue morale. Restas nur diskuti pri la naturo de la fluidaĵoj, kio por momento estas neklarigebla; la scienco ankoraŭ ne scias sufiĉe, sed ĝi atingos la kernon de la afero, se nur ĝi volos marŝi kune kun Spiritismo. La perispirito povas ĝis senfineco diversi kaj ŝanĝiĝi. La animo estas la pensado: ĝi ne ŝanĝas sian naturon. Pri ĉi tio ne iru pluen: ĝi estas punkto neklarigebla. Ĉu vi pensas, ke, same kiel vi, mi mem ne traserĉas? Vi, vi elserĉas la perispiriton, ni nunmomente, ni el- serĉas la animon. Atendu do.

LAMENNAIS."

Tiel do, al Spiritoj, kiujn oni povas konsideri pro- gresintaj, ankoraŭ ne prosperis sondi la naturon de la animo: kiel ni mem povus ĝin fari? Estas sekve perdi sian tempon voli esplori la komencon de ĉio ekzistanta, kio, kiel dirite en La libro de la Spiritoj (§§ 17, 49), estas unu el la sekretoj de Dio. Pretendi serĉfosi, kun la helpo de Spiritismo, ion, ne apartenantan al la kadro de la homaro, estas deturni ĉi tiun Doktrinon for de ĝia efektiva celo, estas agi kiel infano, kiu volus scii tiel multe, kiel maljunulo. La homo profitu Spiritismon por sia morala pliboniĝo, jen la plej ĉefa afero; la ceteraĵo estas nur senfrukta kaj ofte aroganta scivolemo, kies kontentigo alportus al li nenian progreson. La sola ri- medo paŝi antaŭen estas fariĝi pli bona. La Spiritoj, diktintaj tiun libron, kiu portas ilian nomon, montris sian saĝecon tenante sin, koncerne la principojn de la aferoj, en la limoj, kiujn Dio ne permesas transiri, kaj lasante al la sistememaj kaj tro memfidaj Spiritoj la respondecon por la antaŭtempaj kaj eraraj teorioj, pli allogaj ol solidaj, kaj kiuj iam falos ĉe la prudento, kiel falis tiom da aliaj, elkovitaj el la homaj cerboj. Ili diris nur tion ĝuste necesan, por ke la homo komprenu la es- tontecon, kiu lin atendas, kaj, per tio mem, por kuraĝigi lin al la praktikado de bono. (Vd. en la tuj sekvanta Dua Parto la Ĉapitron I-an, Agado de la Spiritoj sur la materion.)

DUA PARTO

Pri la manifestiĝoj de la Spiritoj

ĈAPITRO I

PRI LA AGADO DE LA SPIRITOJ SUR LA MATERION

52. Post la forĵeto de la materialista opinio, kiun kondamnas kiel la racio, tiel ankaŭ la faktoj, ĉio nun re­sume konsistas en tio, ekscii, ĉu la animo, post la morto, povas manifestiĝi al la vivantoj. Sub tia plej simpla formo, la demando estas multe pli faciligita. Antaŭ ĉio estus ĝuste demandi, kiel inteligentaj estuloj, iel vivant- aj en nia medio, kvankam nevideblaj dank'al sia naturo, ne povus en ia maniero sciigi pri sia ĉeesto. La simpla prudento diras, ke en tio estas nenio ne ebla, kio jam estas io. Cetere ĉi tiu kredo havas por si la konsenton de ĉiuj popoloj, ĉar oni ĝin trovas en ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj tempoj; nu, nenia intuicio povas esti tiel ĝenerala kaj transvivi jaraĝojn, se ĝi ne havas ian apogon. Krom tio ĝin sankcias la atesto de la sanktaj libroj kaj de la Patroj de la Eklezio; estis necesaj la skeptikismo kaj la materialismo de nia jarcento, por ke ĝi estu foĝet- ita inter la superstiĉajn ideojn. Se ni eraras, tiam erar- as ankaŭ tiuj aŭtoritatuloj.

Sed ĉi tio estas konsideroj nur en la morala sfero. Precepe unu kaŭzo kunhelpis, por plifortigi la dubon, en tempo tiel pozitiva kiel nia, kiam ĉiu nepre volas klar- igi al si ĉion, kiam oni deziras ekscii la kialon kaj la kielon de ĉiu afero: tiu kaŭzo estas la nescio pri la na­turo de la Spiritoj kaj pri la rimedoj, per kiuj ili pov- as manifestiĝi. Kiam oni tion ekscios, la manifestiĝoj jam havos nenion mirigan kaj estos alkalkulataj al la naturaj faktoj.

53. La ideo, kiun oni kreas al si pri la Spiritoj, faras, ĉe la unua rigardo, nekomprenebla la fenomenon de la manifestiĝoj. Car tiuj manifestiĝoj povas okazi nur per la agado de la Spirito sur la materion, tial tiuj homoj, kiuj pensas, ke Spirito estas absoluta ne-mate- rio, demandas sin, kun ia ŝajna praveco, kiel do li povas agi materie. Nu, jen la eraro, ĉar Spirito estas ne ia abstraktaĵo, sed difinita kaj limigita estulo. La Spirito, enkarniĝinta en la korpo, konsistigas la animon; for- lasante la korpon, ĉe la morto, li ne eliras sen ia en- volvaĵo. Ili ĉiuj diras al ni, ke ili konservas la homan formon, kaj, efektive, kiam ili aperas antaŭ ni, ili sin prezentas ĝuste sub tiu ilia formo, kiun ni konis.