Ni ilin atente observu en tiu momento, kiam ili ĵus forlasis la vivon: ili troviĝas konsternitaj; ĉio ĉirkaŭ ili estas malklara; ili vidas sian korpon sanan aŭ kripligit- an, laŭ la speco de la morto; de alia flanko, ili sin vidas mem kaj sentas sin vivantaj; io diras al ili, ke tiu kor- po apartenas al ili, kaj ili ne komprenas, kiel ili estas apartigitaj de ĝi. Ili sin ankoraŭ vidas sub sia antaŭa formo, kaj tiu vido ĉe kelkaj naskas strangan iluzion, kiu iom longe daŭras: ili pensas, ke ili ankoraŭ vivas; ili devas ankoraŭ sperti sian novan staton, por konvink- iĝi pri la realaĵo. Post tiu unua momento de konfuzit- eco, la korpon ili rigardas kiel ian eluzitan veston, kiun ili demetis de si kaj kiun ili tute ne resopiras; ili jam ne suferas de la fizikaj doloroj kaj estas tute feliĉaj, ke ili povas altiĝi, traflugi la aeron tiel, kiel, ankoraŭ vivante, ili ofte faradis en sonĝo ([1]). Kvankam nun sen la korpo, ili tamen konstatas sian personecon: ili havas formon, sed formon, kiu ilin ne ĝenas kaj ne embarasas; ili fine konscias pri sia "mi" kaj sia individueco. Kion do ni konkludu el ĉio ĉi? ke la animo ne forlasas ĉion en la tombo, ke ĝi kun si portas ion.
54. Multenombraj observoj kaj nemalkonfeseblaj faktoj, pri kiuj mi poste parolos, kondukis al ĉi tiu kon- kludo, nome, ke ĉe la homo ekzistas tri elementoj: 1-a, la animo, aŭ Spirito, inteligenta principo, en kiu sidas la prudento; 2-a, la korpo, malsubtila, materia envolv- aĵo, per kiu li kelkatempe sin vestas, por plenumi certajn providencajn ordonojn; 3-a, la perispirito, fluidaĵa, duonmateria envolvaĵo, servanta kiel ligilo inter la animo kaj la korpo.
La morto estas la detruiĝo, aŭ pli bone dirite, la diseriĝo de la malsubtila envolvaĵo, de tiu envolvaĵo, kiun la animo forlasas; la dua envolvaĵo disiĝas de ĉi tiu kaj kompanias al la animo, kiu do havas ĉiam iun envolvaĵon. Ĉi tiu lasta, kvankam fluidaĵa, etereca, va- poreca, nevidebla por ni en sia normala stato, estas tamen ja materio, malgraŭ tio, ke ni ĝis hodiaŭ ne povis ĝin preni kaj submeti al analizo.
Tiu dua envolvaĵo de la animo, aŭ perispirito, ekzistas do dum la enkorpa vivo; ĝi estas la perilo de ĉiuj sensacioj, kiujn la Spirito ricevas, tio, per kio la Spirito transigas sian volon en la eksteran medion kaj agas sur la korporganojn. Por fari materialan komparon, mi diru, ke ĝi estus elektra kondukilo, destinita por la ricevo kaj transsendo de la penso; ĝi estas, unuvorte, tiu mistera, nekaptebla aganto, nomata "nerva fluidaĵo", kiu ludas tiel gravan rolon en la organa ekonomio kaj kiun oni ankoraŭ ne sufiĉe prenas en kalkulon ĉe la fiziologiaj kaj patologiaj fenomenoj. Konsiderante sole nur la pes- eblan materian elementon, la Medicino, ĉe la observado de la faktoj, formetas mem de si senĉesan kaŭzon de ideon pri la stato de la Spiritoj, kiam li liberiĝos el la mal- helpaĵoj, kiuj retenas lin sur la tero. — Noto de la Aŭtoro.
agado. Sed ne ĉi tiu estas la loko por la ekzamenado de tiu demando; mi rimarkigu nur tion, ke la konado de la perispirito donas la ŝlosilon de multego da ĝis ho- diaŭ ne solvitaj problemoj.
La perispirito tute ne estas unu el tiuj hipotezoj, per kiuj la scienco kelkafoje helpas al si, por klarigi iun fakton; ĝia ekzisto ne estas nur konigita de la Spiritoj, sed estas ja frukto de observoj, kiel mi havos la okazon ĝin pruvi. Por la momento kaj por ne antaŭ- veni al la faktoj, kiujn mi raportos, mi limigas min dir- ante, ke, ĉu dum sia ligiteco kun la korpo, ĉu post sia disiĝo de ĉi tiu, la animo neniam apartiĝas de sia perispirito.
Oni diris, ke la Spirito estas ia flamo, ia fajr- ero; ĉi tion oni komprenu rilate al la Spirito mem, kiel intelekta kaj morala principo, al kiu oni ne povus havigi difinitan formon. Tamen, kiu ajn la ŝtupo, sur kiu li staras, li estas ĉiam tegita de ia envolvaĵo, aŭ peris - pirito, kies naturo fariĝas ĉiam pli etereca, laŭgrade kiel li puriĝadas kaj altiĝas en la hierarkio; tiamaniere, laŭ mia sento, la ideo pri formo estas nedisigebla de la ideo pri la Spirito, kaj mi ne konceptas unu sen la dua. La perispirito estas do integraliga parto de la Spirito tute same, kiel la korpo estas esenca parto de la homo; sed la sola perispirito ne estas la Spirito, kiel ankaŭ la sola korpo ne estas la homo, ĉar la perispirito ne pensas: ĝi estas rilate al la Spirito tio, kio estas la korpo rilate al la homo, t. e. la aganto aŭ la ilo de la agado de la Spirito.
La perispirito havas formon homan, kaj kiam ĝi aperas al ni, tiu formo estas ordinare tiu, sub kiu ni konis la Spiriton dum lia surtera vivo. Oni el tio povus pensi, ke, liberiĝinte el ĉiuj partoj de la korpo, la perispirito sin iagrade modeligus laŭ ĉi tiu kaj kon- servus ties stampon, sed ne ŝajnas, ke tiel estas. Kun la diferenco de kelkaj detaletoj kaj esceptinte la organ- ajn modifojn, postulatajn de la medio, kie la estulo devas vivi, la homa formo aperas ĉe la loĝantoj de ĉiuj mondoj; almenaŭ la Spiritoj tion asertas. Gi estas la formo ankaŭ de ĉiuj Spiritoj ne enkarniĝintaj kaj hav- antaj nur la perispiriton; ĝi estas tiu, sub kiu oni en ĉiuj tempoj reprezentis la anĝelojn, aŭ purajn Spirit- ojn. El ĉio ĉi ni devas konkludi, ke la formo homa estas la tipa formo de ĉiuj homaj estuloj, kia ajn ilia grado da evolucio. Sed la subtila materio de la perispirito ne estas tiel tenaca kaj rigida kiel la kompakta materio de la korpo; ĝi estas, se tiel diri, fleksebla kaj ekspan- sia, el kio rezultas, ke la formo, kiun ĝi prenas sur sin, kvankam modeligita laŭ la formo de la korpo, estas ne absoluta, sed alkonformiĝas al la volo de la Spirito, kiu povas doni al ĝi tian aŭ tian alian aspekton laŭplaĉe, dum la solida envolvaĵo kontraŭstaras al ĝi per nevenk- ebla forto. Liberiĝinte el tiu ĝenaĵo, kiu ĝin premadis, la perispirito pliampleksiĝas aŭ kuntiriĝas, aliiĝas; unu- vorte, ĝi akceptas ĉiajn metamorfozojn, laŭ la volo, ag- anta sur ĝin. Guste dank'al tiu propreco de sia fluid- eca envolvaĵo la Spirito, kiu volas sin rekonigi, povas, kiam necese, preni sur sin tiun plenan aspekton, kiun li havis dum sia surtera vivo, eĉ kune kun la korpaj kriplaĵoj, kiuj povas taŭgi kiel identigiloj.
La Spiritoj, kiel oni vidas, estas do estuloj al ni si- milaj, formantaj ĉirkaŭ ni tutan popolon, nevideblan en sia normala stato; mi diras "en sia normala stato", ĉar, kiel ni vidos, tiu nevidebleco estas ne absoluta.
57. Ni ree konsideru la naturon de la perispirito, ĉar tio estas esenca por la klarigo, kiun mi donos pri la afero. Mi diris, ke, kvankam fluideca, la perispirito estas tamen ia materio, kio rezultas el la fariĝo de la palp- eblaj aperaĵoj, pri kiuj mi ankoraŭ parolos. Oni vidis aperi sub la influo de iaj mediumoj manojn kun ĉiuj proprecoj de manoj vivaj, manojn, kiel ĉi tiuj, varmajn, kiujn oni povas palpi, kiuj estas firmaj kiel solida korpo, kaptas la kunsidantojn kaj subite aerdisiĝas kvazaŭ ombro. La inteligenta agado de tiuj manoj, kiuj evidente obeas ian volon, farante certajn movojn, eĉ lud- ante ariojn sur instrumento, pruvas, ke ili estas la vid- ebla parto de nevidebla inteligenta estulo. Ilia tuŝebleco, ilia temperaturo, unuvorte, la impreso, kiun ili faras sur la sentumojn, ĉar oni ja vidis ilin postlasi premsignojn sur la haŭto, doni dolorajn batojn aŭ delikate karesi, pruvas, ke ili estas el ia ajna materio. Ilia subita mal- apero pruvas, krom tio, ke tia materio estas pleje sub- tila kaj kondutas tiel same, kiel iuj substancoj, kiuj povas alterne transiri de la stato solida en la staton fluidan, kaj inverse.
La kerna naturo de la Spirito mem, t. e. de la pensanta estulo, estas al ni tute nekonata; li elmontr- iĝas al ni nur per siaj agoj, kaj liaj agoj povas frapi niajn materiajn sentumojn nur per iu materia peranto. La Spirito bezonas do ian materion, por agi sur la ma- terion. Kiel senperan ilon de sia agado li havas sian perispiriton tiel same, kiel la homo havas sian korpon; nu, kiel ni ĵus vidis, perispirito estas materio. Kiel sian perilon li havas ankaŭ la universan fluidaĵon, ian spe- con de transsendilo, sur kiun li agas, kiel ni agas sur la aeron, por estigi certajn efikojn per dilato, premado, impulsado aŭ vibroj.