Konsiderata en ĉi tiu maniero, la agado de la Spi- rito sur la materion estas facile imagebla; oni el tio komprenas, ke ĉiuj efikoj, el ĝi rezultantaj, apartenas al la kadro de la naturaj faktoj kaj havas nenion mi- raklecan. Ili ŝajnis supernaturaj nur tial, ĉar oni ne konis ilian kaŭzon; se oni scias la kaŭzon, disfumiĝas do ĉio mirakleca, kaj tiu kaŭzo troviĝas tuta en la duon- materia esteco de la perispirito. Tio estas nova klaso da faktoj, kiujn klarigas nova leĝo kaj kiun post kelka tempo neniu jam miros, same kiel hodiaŭ neniu plu miras, ke oni en kelke da minutoj korespondas kun alia persono trans grandan distancon per la elektro.
Oni eble demandus, kiel kun la helpo de tia subtila materio la Spirito povas agi sur pezajn kaj kom- paktajn korpojn, levi tablojn k. t. p. Similan kontraŭd- iron certe ne prezentus scienculo, ĉar, jam ne parol- ante pri la nekonataj proprecoj, kiujn tiu nova aganto eble havas, ĉu ni ne vidas antaŭ niaj okuloj analogajn ekzemplojn? Ĉu ne ĉe la plej maldensigitaj gasoj, ĉe la nepeseblaj fluidaĵoj la industrio kreas al si siajn plej potencajn motorojn? Se ni vidas la aeron renversi kons- truaĵojn, la vaporon delokigi grandegajn masojn, la pulv- on gasigitan levi rokojn, la elektron rompi arbojn kaj fendi murojn, kio do absurda tio estus, akcepti, ke Spirito, per helpo de sia perispirito, povas levi tablon, des pli, ĉar oni scias, ke tiu perispirito povas fariĝi videbla, tuŝebla, kaj agadi simile al solida korpo?
ĈAPITRO II
PRI LA FIZIKAJ MANIFESTIĜOJ. PRI LA TURNIĜANTAJ TABLOJ
60. Oni donas la nomon "fizikaj manifestiĝoj" al tiuj, kiuj elmontriĝas per senseblaj efikoj, kiel bruoj, movado kaj delokigo de solidaj korpoj. Unuj estas spon- taneaj, t. e. dependantaj de nenies volo; aliaj povas esti okazigataj. Mi pritraktos unue nur ĉi tiujn lastajn.
La plej simpla efiko, ja unu el la unuaj observataj, estas la cirkla movo, komunikata al tablo. Ĉi tiu efiko fariĝas ankaŭ ĉe aliaj objektoj, sed, ĉar tablo estis tiu, kun kiu, pro ĝia oportuneco, oni faradis tiajn eksperi- mentojn, tial estis fine elektita la nomo turniĝantaj ta- bloj por tiu fenomeno.
Dirante, ke ĉi tiu efiko estis unu el la unuaj observataj, mi volas paroli pri la lasta tempo, ĉar sendube ĉiaj manifestiĝoj estis konataj ekde la plej malproksimaj tempoj, kaj alie ja ne povus esti; efektive, ĉar ili estas naturaj efikoj, ili tial nepre okazadis en ĉiaj tempoj. Tertuliano eksplicite traktis pri la turniĝantaj kaj la pa- rolantaj tabloj.
Dum kelka tempo ĉi tiu fenomeno nutris la vidamon de la salonoj; poste oni tediĝis de ĝi kaj sin ekokupis pri aliaj distraĵoj, ĉar oni ĝin rigardadis kiel simplan amuzaĵon. Du kaŭzoj kunhelpis por la forlaso de la turn- iĝantaj tabloj. Inter la frivolaj homoj tio estis la modo, ĉar tiaj homoj malofte dediĉas al sama amuzo du vin- trojn, kaj tamen, al ilia granda miro mem, ili dediĉis al tiu afero tri aŭ kvar. La saĝaj kaj observemaj homoj rimarkis, ke el tiu fenomeno elŝprucis io serioza, kio ek- staris sur pli alta loko; ili ne plu atentis la turniĝantajn tablojn, ĉar ili sin ekokupis pri la sekvoj de tiu feno- meno, sekvoj kun tute alia graveco. Ili forlasis la alfa- beton por la scienco: jen la tuta sekreto de tiu ŝajna forlaso, pro kiu tiel bruas la mokŝercistoj.
Kiel ajn ĝi estas, la turniĝantaj tabloj estas ja la deirpunkto de la Spiritisma Doktrino, kaj pro tiu ilia merito ni ŝuldas al ili kelkajn klarigojn, des pli ke, pre- zentante la fenomenojn en ilia plej granda simpleco, la studado de ties kaŭzoj plifaciliĝas, kaj, unu fojon star- igita, la teorio havigos al ni la ŝlosilon de la plej kom- plikitaj efikoj.
Por ke okazu la fenomeno, estas necesa la kun- helpo de unu aŭ pluraj personoj, dotitaj per speciala kapablo kaj kiujn oni nomas mediumoj. La nombro de la kunhelpantoj estas indiferenta, escepte se inter ili eble troviĝas kelke da nekonataj mediumoj. Pri tiuj kunsid- antoj, kiuj ne posedas mediumecon, ilia ĉeesto neniom influas aŭ eĉ povas esti pli malutila ol utila, dank'al la humoro, kiun ili ofte kunportas al la seancoj.
En ĉi tiu rilato la mediumoj ĝuas pli aŭ malpli grandan povon kaj sekve okazigas pli aŭ malpli fortajn efikojn; ofte unu sola persono, potenca mediumo, faras multe pli ol dudek aliaj kune: sufiĉas, ke li ektuŝis la tablon per la manoj, kaj jen, en tiu sama momento, la tablo ekmoviĝas, leviĝas, renversiĝas, saltadas aŭ fu- rioze turniĝas.
Ekzistas nenia signo, kiu elmontrus la medium- econ ĉe iu: nur la sperto povas konigi tiun kapablon. Kiam, en seanco, oni volas eksperimenti, sufiĉas sidiĝi ĉirkaŭ tablo kaj plate surkuŝigi la manojn, sen premo kaj muskola streĉeco. En la komenco, ne konante la kaŭzojn de la fenomeno, oni indikis plurajn antaŭzorg- ojn, pri kiuj oni poste konstatis, ke ili estas tute sen- utilaj; tia ekzemple la alternado de la seksoj; ankaŭ la kontakto de la malgrandaj fingroj de la kunsidantoj tiel, ke formiĝis kontinua ĉeno. Ĉi tiu lasta aranĝo ŝajnis necesa tiam, kiam oni kredis la agadon de ia elektra fluo; poste la sperto montris ĝian senutilecon. La sola rigore deviga preskribo estas enpensiĝo, absoluta silento kaj precipe pacienco, se la efiko malfruas. La fenomeno povas aŭ fariĝi en kelke da minutoj aŭ prokrastiĝi ĝis duonhoro aŭ unu horo: tio dependas de la mediuma po- tenco de la kunsidantoj.
Mi aldiru, ke la formo de la tablo, la materialo, el kiu ĝi estas farita, la ĉeesto de metaloj, de silko en la vestoj de la kunsidantoj, tago, horo, senlumeco aŭ heleco k. a. estas tiel indiferentaj, kiel pluvo aŭ belve- tero. Nur la pezon de la tablo oni devas preni en kal- kulon, sed sole en tia okazo, se la mediuma potenco estas nesufiĉa, por venki ĝian reziston; alie unu sola homo, eĉ infano, povas igi leviĝi centkilograman tablon, dum, en malpli favoraj kondiĉoj, dek du homoj ne suk- cesas movi eĉ la plej malpezan unupiedan tableton.
Ce tiu staro de la aranĝoj, kiam la efiko komencas elmontriĝi, tiam oni tre ofte ekaŭdas kraketon en la ta- blo; oni eksentas ian tremetadon, kiu estas la komenc- aĵo de la moviĝado; oni havas la impreson, kvazaŭ la tablo penas delokiĝi; poste la turniĝado plifortiĝas kaj fariĝas tiel rapida, ke la ĉeestantoj faras la plej grand- ajn fortostreĉojn por ĝin sekvi ( ). Kiam la moviĝado ricevis sian plenrapidecon, tiam oni povas foriĝi de la tablo, ĉar ĉi tiu plue moviĝadas en plurajn flankojn, sen ia kontakto.
Ce aliaj okazoj la tablo leviĝas kaj ekstaras jen sur unu piedo, jen sur alia, kaj poste delikate revenas al sia norma pozicio. Aliajn fojojn ĝi balanciĝas, imitante tangadon aŭ ruliĝadon de ŝipo. Aliajn fojojn, fine, sed por tio estas necesa granda mediuma potenco, ĝi tute disiĝas de la planko kaj sin ekvilibre tenas en la aero sen ia apogo, kaj iafoje eĉ leviĝas ĝis la plafono tiel, ke oni povas pasi sub ĝi; poste ĝi malrapide malsupren- iĝas, balanciĝante kvazaŭ paperfolio, aŭ abrupte falas kaj rompiĝas, kio evidente pruvas, ke la ĉeestantojn ne trompas ia optika iluzio.
Ankoraŭ unu fenomeno, kiu tre ofte okazas,
(,) Ofte tiu movado estas malrapida ĝis la fino de la eksperimento. — La Trad.
laŭ la naturo de la mediumo, konsistas en frapoj en la strukturo mem de la ligno, sen ia movo de la tablo; tiuj frapoj, jen tre malfortaj, jen tre fortaj, aŭdiĝas ankaŭ en la ceteraj mebloj de la ĉambro, en la pordoj, sur la muroj kaj sur la plafono. Ni baldaŭ revenos al ĉi tiu temo. Kiam ili fariĝas en la tablo, ili kaŭzas vibradon tre senteblan por la fingroj kaj tre klaran precipe tiam, se oni surmetas la orelon sur la tablon.
ĈAPITRO III
PRI LA INTELIGENTAJ MANIFESTIĜOJ
En tio, kion ni ĵus vidis, nenio efektive elmon- tras la kunagadon de ia kaŝita potenco; tiujn efikojn oni povus tre bone klarigi per la agado de ia magneta aŭ elektra fluo, aŭ, ankaŭ, de ia alia fluidaĵo. Tio estis ja la unua solvo, kiu estis donita pri tiuj fenomenoj, kaj kiu povis prave esti rigardata kiel tre logika. Gi nediskuteble estus venkinta ĉiujn ceterajn, se ne estus okazintaj aliaj faktoj, kiuj pruvis ĝian nesufiĉecon; tiuj faktoj estas la montroj de inteligenteco, kiujn ili donis; nu, ĉar ĉiu inteligenta efiko devas havi ian inteligentan kaŭzon, tial fariĝis evidente, ke, eĉ se oni konsentus, ke la elektro aŭ ia alia fluidaĵo tie agas, alia kaŭzo tamen tien enmiksiĝas. Kio ĝi estas? kio estas tiu in- teligento? Tion malkaŝis la pluaj observoj.