Por ke iu manifestiĝo estu inteligenta, ne estas necese, ke ĝi estu elokventa, sprita aŭ klera; sufiĉas, se ĝi elmontras liberan kaj memvolan agadon, kiu es- primas ian intencon aŭ respondas ian penson. Sen ia dubo, kiam oni vidas ventoflagon agitatan de la vento, tiam oni estas tute certa, ke ĝi obeas simplan meka- nikan impulson; sed se oni konstatus en ĝiaj movoj in- tencajn signojn, se ĝi turniĝus jen dekstren, jen mal- dekstren, foje rapide, foje malrapide laŭ komando, tiam oni ja devus konfesi, ne ke la ventoflago estas inteli- genta, sed ke ĝi obeas ian inteligenton. Tio sama estis kun la tablo.
Ni vidis, ke la tablo moviĝas, leviĝas, frap- adas sub la influo de unu aŭ pluraj mediumoj. La unue observita inteligenta efiko estis, ke tiuj movoj obeadis ordonon; fakte, sen translokiĝo, la tablo alterne leviĝ- adis, tenante sin sur la elektita piedo; poste, falante, ĝi frapadis sur la plankon per difinita nombro da frapoj, respondante iun demandon. Ĉe aliaj okazoj, sen ies kon- takto, ĝi tute sola trakuradis la ĉambron, dekstren aŭ maldekstren, antaŭen aŭ malantaŭen, farante diversajn movojn laŭ la ordono de la ĉeestantoj. Memkompren- eble mi flanken metas ĉian supozon pri ia artifiko kaj konsentas la perfektan lojalecon de la kunsidantoj, certi- gitan de ilia honesteco kaj absoluta neprofitemeco. Mi poste pritraktos la trompojn, kontraŭ kiuj estas prudente sin gardi.
Per frapoj kaj precipe per internaj kraketoj, pri kiuj mi ĵus parolis, oni ricevas ankoraŭ pli inteli- gentajn efikojn; tiaj estas: imitado de la diversaj rul- bruoj de la tamburo, bataleto per vica aŭ plotona paf- ado, kanonado; ankaŭ grincado de segilo, martelfrapoj, ritmo de diversaj arioj k. a. Tio estis, kiel mi ja kom- prenas, vasta kampo por esplorado. Oni ekpensis, ke, ĉar en tio troviĝas ia kaŝita inteligento, ĝi tial nepre povis respondi demandojn, kaj ĝi efektive respondis "jes" aŭ "ne" per antaŭkonsentita nombro da frapoj. Ĉar tiuj respondoj estis tro bagatelaj, tial oni ekhavis la ideon, ke la tablo signigu per frapoj la diversajn literojn, tia- maniere kunmetante vortojn kaj frazojn.
Ĉi tiuj faktoj, laŭplaĉe refojigataj de miloj da homoj kaj en ĉiuj landoj, povis allasi nenian dubon pri la inteligenta naturo de la manifestiĝoj. Tiam ekaperis nova sistemo, laŭ kiu tiu inteligento estus ne alia, ol tiu de la mediumo, de la eldemandanto aŭ eĉ de la ĉe- estantoj. Malfacile estis klarigi, kiel tiu inteligento povas agi sur la tablon kaj sin esprimi per frapoj; ĉe la konstato, ke ne la mediumo frapas, tion do probable faras la pensado; nu, frapado de la pensado estus feno- meno ankoraŭ pli miregiga ol ĉiuj, kiujn oni vidis. Ne longe daŭris, kaj la sperto pruvis ne akceptebla tiun opinio n. Fakte, la respondoj tre ofte kontraŭis formale la penson de la ĉeestantoj, troviĝis ekster la inteligent- eco de la mediumo, kaj eĉ estis donataj en lingvoj, ne- konataj al li, aŭ rilatantaj al faktoj, kiujn neniu el la kunsidantoj konis. La ekzemploj estas tiel multenombr- aj, ke estas preskaŭ ne eble, ke ilin ofte ne ĉeestis ĉiu ajn, kiu eĉ malmulte sin okupis pri komunikiĝoj de Spiritoj. Mi nun citos unu solan, kiun rakontis al mi vidinto.
Sur ŝipo de la franca imperia mararmeo, en krozado sur la maroj de Ĉinujo, ĉiujn, de la ŝipanoj ĝis la staboficiroj, okupis la penso paroligi tablojn. Oni ek- havis la ideon elvoki la Spiriton de leŭtenanto, kiu iam servis sur tiu sama ŝipo kaj kiu mortis antaŭ du jaroj. Li ja venis, kaj post diversaj komunikaĵoj, kiuj mirigis ĉiujn, li diris per frapoj jenon: "Mi tre petas vin pagi al la ŝipestro la sumon de ... (li diris tiun sumon), kiun mi ŝuldas al li kaj pri kiu mi bedaŭras, ke mi ne povis pagi ĝin, antaŭ ol morti." Neniu konis tiun fakton; la ŝipestro mem estis forgesinta tiun ŝuldon, cetere tre malgrandan, sed, traserĉante siajn kontojn, li tie trovis noton pri tiu ŝuldo de la leŭtenanto, kun cifero tute ega- la al tiu nomita. Mi demandas: de kies penso tiu sciigo povis esti la rebildiĝo?
Oni plibonigis la arton ricevi komunikaĵojn per alfabetaj frapoj, sed tiu rimedo ĉiam ankoraŭ postul- adis multe da tempo; oni tamen ricevis kelkajn iom long- ajn kaj ankaŭ interesajn sciigojn pri la mondo de la Spiritoj. Ĉi tiuj konsilis aliajn rimedojn, kaj al ili oni ja ŝuldas la procedon de la skribaj komunikaĵoj.
La unuajn tiajn komunikaĵojn oni ricevis almetante krajonon al la piedo de malpeza tablo, staranta sur folio da papero. Ekmoviĝinte per la influo de mediumo, la tablo komencis streki literojn, poste vortojn kaj frazojn. Iom post iom oni plisimpligis ĉi tiun procedon per ta- bletoj de la grandeco de la mano, faritaj speciale por tiu celo; poste oni ekuzis korbojn, kartonkestojn kaj fine simplajn tabuletojn. La skribado fariĝis tiel flue, tiel rapide kaj tiel facile, kiel per la mano. Oni poste kons- tatis, ke ĉiuj ĉi objektoj, en la fino, estis nuraj akce- soraĵoj, efektivaj krajoningoj, kiujn oni tute ne bezonis, ĉar la krajonon la mediumo mem povis teni. Devigata al pretervola moviĝado, la mano skribadis sub la impulso de la Spirito, sen la volo kaj sen la pensado de la mediumo. De tiam la komunikaĵoj el la transmondo far- iĝis senlimaj tiel same, kiel la ordinara korespondado inter vivantoj.
Mi ankoraŭ pritraktos tiujn diversajn rimedojn, por ilin pli detale klarigi; mi ilin nur skizis en ĝeneralaj trajtoj, por montri la sinsekvon de la faktoj, kiuj kon- dukis la homon al la konstato, ke en tiuj fenomenoj par- toprenas kaŝitaj inteligentoj aŭ, alivorte, Spiritoj.
CAPITRO IV
PRI LA TEORIO DE LA FIZIKAJ MANI- FESTIĜOJ
Movoj kaj leviĝoj. Bruoj. Plipeziĝo kaj malplipeziĝo de la korpoj
Post la pruvo, per la rezonado kaj la faktoj, pri la ekzisto de la Spiritoj kaj pri ilia kapablo agadi sur la materion, la demando estas nun, kiel okazas tiu agado kaj kiel ili procedas, por fari, ke moviĝu la tabloj kaj aliaj inertaj korpoj.
Ideo prezentiĝas tute nature, kaj pri ĉi tiu demando mi havis unu; ĉar ĝin refutis la Spiritoj, donante tute alian klarigon, kiun mi absolute ne atendis , tio evidente pruvas, ke ilia teorio ne estis ia eho de mia opinio. Nu, tiun unuan ideon ĉiu povus havi, kiel mi; pri la teorio, starigita de la Spiritoj, mi ne kredas, ke ĝi iam venis en ies kapon. Oni senpene konstatos, kiel supera — kvan- kam malpli simpla — ĝi estas ol mia, ĉar ja ĝi solvas multegon da aliaj faktoj, kiuj en mia ne trovis klarigon.
Ekkoninte la naturon de la Spiritoj, ilian ho- man formon, la duonmaterian estecon de la perispirito, la mekanikan agadon, kiun ĉi tiu povas fari sur la ma- terion; vidinte, en okazoj de aperaĵoj, fluidecajn, eĉ pal- peblajn manojn, ekpreni kaj transporti objektojn, estis do nature supozi, ke la Spirito tute simple uzadas siajn manojn, por turni la tablon, kaj ke li ĝin levas en la aeron per brakforto. Sed, se tiel estas, kial do estas necesa ia mediumo? Cu do la Spirito ne kapablas agi per si mem? ĉar la mediumo, kiu plej ofte apogas la manojn sur la tablo en senco kontraŭa al ties moviĝado, aŭ eĉ ilin tute ne surmetas, evidente ne povas kunhelpi la Spiriton per ia ajn muskola agado. Sed ni lasu, ke unue parolu la Spiritojn, kiujn mi demandis pri ĉi tiu temo.
74. La sekvantajn respondojn donis al mi la Spirito Sankta Ludoviko kaj poste konfirmis multe da aliaj.
Ĉu la universa fluidaĵo estas eliĝaĵo de Dio?
"Ne."
Ĉu ĝi estas kreaĵo de Dio?
"Ĉio estas kreita, escepte de Dio."