Capitro XXVII — Pri la malakordoj kaj pri la misti-
fikoj. — Pri la malakordoj. — Pri la mistifikoj 346
Capitro XXVIII — Pri la trompoj kaj artifikoj. — Pri carlatanismo kaj ĵonglado. — Profitamaj mediu- moj. — Trompoj en la spiritismaj fenomenoj 357
Capitro XXIX — Pri la grupoj kaj societoj de spiritist- oj. — Pri la grupoj ĝenerale. — Pri la ĝustasencaj societoj. — Studotemoj. — Konkurado inter la so- cietoj 369
Capitro XXX — Regularo de la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj 389
427
Capitro XXXI — Disertacioj de Spiritoj. — Pri Spirit- ismo. — Pri la mediumoj. — Pri la societoj de spi- ritistoj. — Apokrifaj komunikaĵoj 397
Capitro XXXII — Spiritisma glosaro
Parolo de la tradukintoj
La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en Parizo en Ja- nuaro 1861 kaj la dua en Oktobro de la sama jaro. Tiam Spiritismo estis tre nova, ĉar ĝi ja naskiĝis per la fenomen- oj en Hydesville, ŝtato Nov-Jorko, la 31-an de Marto 1848. Estas do mirinde, ke Allan Kardec en tia mallonga tempo akiris la necesan sperton, por verki ĉi tiun libron.
Dum la jam forpasintaj pli ol cent jaroj, la mediumeco estis ĉiam studata de eminentaj kleruloj en multaj landoj, kaj multe da aliaj libroj pri la sama temo jam aperis. Kom- preneble nun oni scias pli multe pri la mediumeco, ol en la tempo de Allan Kardec, sed nur tre sensignifajn detalojn oni povus ŝanĝi aŭ aldoni en ĉi tiu majstroverko pri la afero.
La kutimoj iom ŝanĝiĝis, ekzemple, pri elvokado de Spiritoj, tiel ofta en tiu tempo kaj nun tute elmodiĝinta: oni jam ne elvokas Spiritojn, sed nur atendas ilian spontanean manifestiĝon.
En la tempo de Allan Kardec oni supozis, ke la penso estas universala lingvo por ĉiuj Spiritoj ; sed nun oni scias, ke tio estas vera nur por Superaj Spiritoj. La ordinaraj loĝantoj de la Tero kaj de ties najbaraj sferoj bezonas hom- ajn lingvojn por interkompreniĝo kaj, same kiel ni, suferas lingvajn barojn kaj grupiĝas laŭ lingvaj regionoj. Ankaŭ tiuj Spiritoj bezonas Esperanton, kaj efektive multaj el ili lernas nian internacian lingvon.
Ankaŭ pri la mortintaj infanoj nun oni scias pli multe, ol en la tempo de la Aŭtoro. Tiam oni estis konvinkita, ke la Spirito de ĉiu infano, tuj post la morto de lia korpo, reakiras la maturecon, kiun li havis en antaŭa enkarniĝo. Nun oni scias, ke nur escepte tio okazas, kiam temas pri superega Spirito en grava misio. La regulo estas la apero de la mortinta infano en la mondo de la Spiritoj en la sama aĝo de la korpo kaj kun la samaj bezonoj de vartado, kiujn li havis sur la Tero ; kaj nur malrapide li liberiĝas el la in- fanaj limigoj, truditaj de la reenkarniĝo al lia perispirito.
Pri ektoplasmio aŭ materiiĝoj la studoj post la tempo de Allan Kardec estas multe pli vastaj kaj formas tre riĉan bibliotekon, sed li donas al ni kontentigan teorion ankaŭ pri tio.
Malgraŭ kelkaj detaloj, kiujn la Aŭtoro nun redaktus alimaniere, "La Libro de la Mediumoj" estas ĝis nun la plej bona lernolibro pri mediumeco kaj okupas elstaran lokon en la spiritualisma literaturo de la homaro ; tial la Brazila Spi- ritisma Federacio, kiu jam eldonis "La Libron de la Spiritoj" kaj "La Evangelion laŭ Spiritismo", de la sama Aŭtoro, nun aperigas ĝin en la lingvo internacia, tradukitan de tiuj samaj esperantistoj, kiuj preparis la du antaŭajn.
Intertempe jam aperis el tiu eldonejo la Esperanta tra- duko de aliaj pli modernaj libroj, nome "Antaŭ du mil jar- oj ...", "En Ombro kaj en Lumo", "Nia Hejmo", "Kristana Agendo", "Ago kaj Reago", kaj espereble tiu biblioteko kres- kos ĉiam, ĉar la mediuma literaturo fariĝas ĉiam pli kaj pli impona. Precipe beletraj verkoj, en prozo kaj en verso, atingas ĉiam pli altajn nivelojn.
Enkonduko
La sperto ĉiutage konfirmas mian opinion, ke la malfacilaĵoj kaj disreviĝoj, kiujn oni renkontas en la praktikado de Spiritismo, venas de la nesciado de la prin- cipoj de ĉi tiu scienco; mi do estas feliĉa, ke mi mem konstatis la sukceson de mia klopodo, por antaŭgardi la adeptojn kontraŭ la rifoj de ĉia noviceco, kaj ke multaj povis ilin eviti danke la atentan legadon de ĉi tiu verko (*.
Tute natura deziro ĉe la homoj, kiuj sin okupas pri Spiritismo, estas povi mem komunikiĝi kun la Spiritoj, kaj ĝuste por glatigi al tiuj homoj la vojon ĉi tiu verko estas destinita, profitigante al ili la frukton de miaj longaj kaj zorgaj laboroj; efektive oni pri ĉi tiuj farus al si tre malĝustan ideon, se oni pensus, ke por esti kompetenta en ĉi tiu objekto, sufiĉas meti la fingrojn sur tablon, por igi ĝin turniĝi, aŭ teni krajonon, por skribi.
Oni erarus ankaŭ pensante, ke oni trovos en ĉi tiu verko ian ĝeneralan kaj nepre efikantan recepton, por fari mediumojn. Kvankam ĉiu homo havas en si mem la ĝermon de tiuj kvalitoj necesaj por fariĝi mediumo, tiaj kvalitoj tamen ekzistas en tre malsamaj gradoj, kaj ilia disvolviĝo rezultas el kaŭzoj, kiujn neniu povas naski laŭplaĉe. La reguloj pri poezio, pentrarto kaj muziko faras nek poetojn, nek pentristojn, nek muzikistojn el homoj sen la koncernaj talentoj, sed estas simplaj gvid-
<*> Ĉi tiun "Enkondukon" la aŭtoro skribis por la dua eldono de la verko. — La Trad.
iloj en la uzado de naturaj kapabloj. Tio sama okazas pri mia verko: ĝi celas montri la rimedojn, por disvolvi mediuman kapablon laŭ la povo de ĉiu kaj precipe direkti utile tiun jam ekzistantan kapablon. Sed ne sole ĉi tion mi celas.
Krom la ĝustasencaj mediumoj ĉiutage kreskanta multego da homoj interesiĝas pri manifestiĝoj de Spiritoj; ilin gvidi en iliaj observoj, montri al ili la em- barasojn, kiujn ili eble, eĉ nepre renkontos sur tute nova kampo; ilin inici en la manieron, kiel trakti kun la Spiritoj; montri al ili, kiel ricevi bonajn mesaĝojn - jen la programo, kiun mi devas plenumi, ĉar alie mi farus laboron nekompletan. Oni do ne miru, se oni trovos en ĉi tiu verko aferojn, kiuj de la unua rigardo povas ŝajni fremdaj al ĝi: la sperto montros ilian utilecon. ъin zorge studinte, oni pli bone komprenos la faktojn, kiujn oni ĉeestos; la parolo de iuj Spiritoj montriĝos malpli stranga. Kiel praktika instruilo, ĉi tiu verko koncernas ne nur mediumojn, sed ankaŭ ĉiujn homojn, kapablajn vidi kaj observi spiritismajn fenomenojn.
Kelkaj preferus, ke mi publikigu ian plej malgrand- an praktikan lernolibron, kiu per iaj kelke da vortoj in- dikus, kiel ekrilati kun la Spiritoj; ili opinias, ke, pro sia modera prezo povante esti abunde diskonigata, tia verketo estus forta propagandilo kaj do plimultigus la mediumojn; de mia flanko mi opinias, ke tia verko estus pli malutila ol utila, almenaŭ en la nuna tempo. La praktikado de Spiritismo estas ligita kun multe da mal- facilajoj kaj ne ĉiam estas sen nekonvenajoj, kiujn povas evitigi nur serioza kaj kompleta studado. Estus do ti- minde, ke ia tro konciza montro instigus iun al senpri- pensaj eksperimentoj, pri kiuj tiu povus penti; tio estas aferoj, per kiuj estas nek konvene, nek prudente ludi, kaj mi pensas, ke mi farus misservon, se mi ilin dispon- igus al la unua renkontita ventkapulo, kiu konsiderus amuzajo la interparoladon kun la mortintoj. Mi turnas min al tiuj homoj, kiuj vidas en Spiritismo seriozan celon, kiuj komprenas ĝian tutan gravecon kaj do ne faras al si ludon el la komunikado kun la nevidebla mondo.