Выбрать главу

Kial ne ĉiuj homoj egale kapablas al sama efiko, kaj kial la mediumoj ne havas ĉiuj saman po- tencon?

"Tio dependas de la indiviudua organa strukturo kaj de la pli aŭ malpli granda facileco, kun kiu povas fariĝi la interkombiniĝo de la fluidaĵoj; plue, la Spirito de la mediumo pli aŭ malpli simpatias kun la aliaj Spiritoj, kiuj trovas ĉe li la necesan fluidaĵan potencon. Fariĝas kun tiu potenco tio sama, kio fariĝas kun tiu de la mag- netizistoj, kiuj ĝin ne posedas en egala grado. En ĉi tiu rilato estas personoj tute ne magnetizeblaj; aliaj, ĉe kiuj la kombiniĝo fariĝas nur per peno de ilia volo; aliaj, fine, ĉe kiuj ĝi fariĝas tiel nature kaj facile, ke ili tion eĉ ne rimarkas kaj servas kiel ilo preterkonscie, kiel mi antaŭe diris." (Vd. tuj post ĉi tiu ĉapitro la ĉa- pitron pri la Spontaneaj manifestiĝoj.)

Rimarko. La magnetismo sendube estas la principo de ĉi tiuj fenomenoj, sed ne tia, kia oni ordinare ĝin kompren- as; tion pruvas la fakto, ke tre potencaj magnetizistoj ne igus moviĝi unupiedan tableton kaj ke al iuj personoj, ne- kapablaj magnetizi iun ajn, eĉ infanon, sufiĉas surmeti la fingrojn sur pezan tablon, por ke ĝi agitiĝu. Sekve, se la mediuma potenco ne estas proporcia al la potenco magneta, ekzistas do ia alia kaŭzo.

Ĉu la tiel kvalitigataj "elektraj" homoj povas esti rigardataj kiel mediumoj?

"Tiaj homoj ĉerpas el si mem la fluidaĵon necesan por la okazigo de la fenomeno kaj povas agadi sen la kunhelpo de aliaj Spiritoj. Ili do ne estas mediumoj laŭ la senco, kiun oni atribuas al ĉi tiu vorto; tamen ankaŭ povas okazi, ke iu Spirito ilin helpas kaj uzas iliajn na- turajn kapablojn."

Rimarko. Sajnas, ke fariĝas kun tiaj homoj tio sama, kio kun la somnambuloj, kiuj povas agadi kun aŭ sen la kunhelpo de iu alia Spirito. (Vd., en la ĉapitro pri la Me­diumoj, la parton rilatan al la somnambuloj-mediumoj.)

Ĉu la Spirito, kiu agas sur la solidajn korp- ojn, por ilin movi, troviĝas en la substanco mem de tiuj korpoj aŭ ekster ĝi?

"Okazas ambaŭ aferoj. Ni jam diris, ke la materio prezentas nenian baron al la Spiritoj; ili penetras ĉion; ia parto de la perispirito kvazaŭ identiĝas kun la objek- to, kiun ĝi penetras."

Kiel la Spirito helpas al si, por frapi? Ĉu li ekprenas ian materian objekton?

"Ne, same kiel li ne uzas siajn brakojn, por levi tablon. Vi ja scias, ke li nenian martelon havas je sia dispono. Lia martelo estas la kombinaĵo el fluidaĵoj, kiun li agigas per sia volo, por movi aŭ por frapi. Kiam li movas ion, la lumo vidigas al vi la movojn; kiam li frapas, la aero aŭdigas al vi la sonon."

XIII. Mi komprenas, ke tiel estas, kiam li frapas malmolan korpon; sed kiel li povas aŭdigi bruon aŭ ar- tikitajn sonojn en la fluideca maso de la aero?

"Ĉar li agas sur la materion, tial li agas sur la aeron, tiel same bone kiel sur la tablon. Rilate la artikit- ajn sonojn, li povas ilin imiti, kiel ĉiajn aliajn bruojn."

XXIV. Vi diras, ke la Spirito ne uzas la manojn por deloki la tablon, tamen, ĉe iuj vidmanifestiĝoj, oni vidis manojn, kies fingroj flugadis sur klavaro, frapadis la klavojn kaj aŭdigadis sonojn. Ĉu ne ŝajnas, ke en ĉi tiu okazo la movadon de la klavoj kaŭzas la premado de la fingroj? Ĉu tiu premado ne estas ankaŭ rekta kaj reala tiam, kiam ĝi sentebliĝas sur ni mem, kiam tiuj manoj postlasas premsignojn sur la haŭto?

"La naturon de la Spiritoj kaj ilian agmanieron vi povas kompreni sole per komparoj, kiuj pri ambaŭ afer­oj havigas al vi nur neplenan ideon, kaj estas eraro ĉiam voli similigi iliajn procedojn al viaj. Iliaj procedoj devas respondi al ilia propra strukturo. Cu mi jam ne diris al vi, ke la fluidaĵo de la perispirito penetras la materion kaj kun ĉi tiu identiĝas, ke ĝi animas la ma- terion per nenatura vivo? Nu! kiam la Spirito metas la fingrojn sur la klavojn, li ilin efektive tien metas kaj eĉ movas la klavojn; sed ne per muskola forto li premas la klavon: li animas la klavon, kiel li animas la tablon, kaj la klavo, obeante lian volon, moviĝas kaj frapas la kordon. Eĉ okazas ĉi tie io, kion vi malfacile kompre- nos: iuj Spiritoj estas tiel malmulte progresintaj kaj, en komparo kun la altklasaj Spiritoj, tiel materiecaj, ke ili ankoraŭ portas la iluziojn de la surtera vivo kaj kredas, ke ili agas tiel same, kiel en la tempo, kiam ili havis sian korpon; ili ne konscias la veran kaŭzon de la efikoj, kiujn ili estigas, pli klare, ol kiel kamparano komprenas la teorion de la sonoj, kiujn li aŭdigas; demandu ilin, kiel ili ludas pianon, kaj ili respondos, ke ili frapas la klavojn per siaj fingroj, ĉar ili ja kredas, ke ili frapas. Ce ili la efiko estiĝas sen tio, ke ili scius kiel, kaj ta- men per ilia volo. Tio sama okazas, kiam ili sin espri- mas per vortoj."

Rimarko. El ĉi tiuj klarigoj elfluas la konkludo, ke la Spiritoj povas okazigi ĉiajn efikojn, kiujn ni mem okazigas, sed per rimedoj propraj al ilia strukturo; kelkaj fortoj, pro- praj al ili, anstataŭas la muskolojn, kiujn ni bezonas por agadi, tiel same, kiel la gesto, ĉe mutulo, anatataŭas la pa- rolon, mankantan al li.

XXV. Inter la fenomenoj, citataj kiel pruvantaj la agadon de ia kaŝita potenco, estas kelkaj, kiuj evidente kontraŭas ĉiujn konatajn leĝojn de la Naturo: ĉu en tiuj okazoj la dubo ne ŝajnas pravigebla?

"Tiel estas, ĉar al homo ankoraŭ multe mankas, ĝis li konos ĉiujn leĝojn de la Naturo; se li ilin ĉiujn konus, li estus Supera Spirito. Ciu tago kontraŭasertas tiujn, kiuj, opiniante sin ĉiosciantoj, pretendas trudi limojn al la Naturo, kaj malgraŭ tio ili ne fariĝas malpli arogant- aj. Senĉese senvualigante novajn misterojn, Dio avert- as la homon, ke ĉi tiu devas malfidi siajn konojn, ĉar venos tago, kiam la klereco de la plej klera estos kon- fuzita (,). Ĉu vi ĉiutage ne havas ekzemplojn de tio, vidante korpojn en movado kapabla venki la pezoforton? Ĉu kuglego, pafita en la aeron, ne superas momente tiun forton? Kompatindaj homoj, vi, kiuj konsi deras vin tre kleraj kaj kies malsaĝa vantamo ĉiumomente fiaskas, eksciu do, ke vi estas ankoraŭ tre malgrandaj."

Ĉi tiuj respondoj estas klaraj, kategoriaj kaj ne dubasencaj; el ili rezultas ĉi tiu plej grava punkto, nome, ke la universa fluidaĵo, en kiu sidas la principo de la vivo, estas la ĉefa aganto de la manifestiĝoj, kaj ke tiu aganto sian impulson ricevas de la Spirito, ĉu tiu ĉi estas enkarniĝinta, ĉu vaganta. Plidensigita, tiu fluid- aĵo konsistigas la perispiriton aŭ duonmaterian envolv- aĵon de la Spirito. Kiam ĉi tiu estas enkarniĝinta, tiam la perispirito estas ligita al la materio de la korpo; kiam la Spirito vagas, tiam la perispirito estas libera. Kiam la Spirito sin trovas en la karno, la substanco de la pe- rispirito troviĝas pli aŭ malpli forte ligita, se tiel diri, pli aŭ malpli adherinta. Ĉe iuj homoj, dank'al ilia struk- turo, tiu fluidaĵo kvazaŭ eliĝas, kaj ĝuste tiuj homoj estas la mediumoj por fizikaj influoj. La eliĝado de la animaligita fluidaĵo povas esti pli aŭ malpli granda, kaj ties kombiniĝo pli aŭ malpli facila: el tio la pli aŭ malpli potencaj mediumoj; cetere tiu eliĝado ne estas konstanta, kio klarigas la intermitecon de la mediuma potenco.

Ni faru komparon. Kiam iu ekdeziras agi ma- terie sur iom malproksiman punkton, tion volas la pens­ado, sed la pensado sola ne iros kaj frapos tiun punkt- on; ĝi bezonas ian perilon, kiun ĝi direktas: bastonon, ĵetaĵon, aerblovon aŭ alian. Rimarku ankaŭ, ke la pens­ado ne agas rekte sur la bastonon, car, se ĉi tiu ne estos tuŝita, ĝi ne agos mem. La pensado, kiu estas nenio alia, ol la Spirito enkarniĝinta en nin, estas ligita al la

(,) Ĉe Jesaja, 44: 25: "Mi estas la Eternulo, kiu... re- puŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion".