Mi iam publikigis Praktikan Instrulibron kiel gvid- ilon de la mediumoj, verkon, hodiaŭ elcerpitan; kvankam skribita por plej grava kaj serioza celo, mi ĝin tamen ne represos, car mi ĝin ne konsideras jam sufice senmanka por prilumi ciajn malfacilaĵojn, kiujn oni povas renkonti. Mi ĝin anstataŭigis per ci tiu, en kiu mi kolektis ciujn elementojn, kiujn longa sperto kaj konscienca studado al mi havigis. Mi esperas almenaŭ, ke ĝi kontribuos, por doni al Spiritismo la seriozan karakteron, kiu estas ties propra esenco, kaj por forigi cian penson, vidi en ci tiu afero ian objekton de frivola okupo kaj de amuzo.
Al ci tiuj konsideroj mi aldonas unu tre gravan, nome la malfavoran impreson, kiun faras sur novulojn aŭ strabe rigardantajn homojn vidi eksperimentojn ple- numatajn fuse kaj sen perfekta konado de la afero; tiaj eksperimentoj havas la malbonaĵon doni pri la mondo de la Spiritoj tre malĝustan ideon kaj esti trafeblaj por mokado kaj ofte fundamentita kritiko; jen kial nekred- emuloj el tiuj kunsidoj malofte e liras konvertitaj kaj apenaŭ inklinaj vidi en Spiritismo ian flankon seriozan. La nesciado kaj ventanimeco de iuj mediumoj pli multe, ol kiel oni pensas, malutilis la opinion de multaj homoj.
De kelke da jaroj Spiritismo forte progresas, sed ekprogresis gigante de tiam, kiam ĝi ekiris la filozofian vojon, car ĝi komencis esti observata de klarmensaj homoj. Hodiaŭ ĝi ne estas plu ia spektaklo, sed doktrino, pri kiu jam ne ridas tiuj, kiuj mokadis la turniĝantajn tablojn. Klopodante por gin starigi kaj tenadi sur ci tiu tereno, mi estas konvinkita, ke mi akirigos al ĝi pli da utilaj partianoj, ol trafe aŭ maltrafe naskante manifest- iĝojn, kiujn oni povus misuzi. La pruvon pri ci tio mi havas ciutage laŭ la nombro da adeptoj, kiujn varbis la sola legado de La Libro de la Spiritoj
Elvolvinte en La Libro de la Spiritoj la filozofian parton de la spiritisma scienco, mi donas en la nuna verko la parton praktikan, kiun uzos tiuj, kiuj deziros sin okupi kun manifestiĝoj, cu persone, cu por fari al si ideon pri la faktoj, kiujn ili havos okazon ceesti. Ili ci
Verko eldonita en Esperanto en 1946. Ĝi estas la "fundamento" de Spiritismo. — La Trad.
tie vidos la renkonteblajn malfacilaĵojn kaj tiel disponos rimedojn por ci tiujn antaŭforigi. Tiuj ambaŭ verkoj, kvankam unu estas sekvo de la dua, estas iagrade nede- pendaj inter si; tamen al ciu, deziranta sin serioze okupi pri ci tiu afero, mi konsilas legi unue La Libron de la Spiritoj, car ĝi enhavas la fundamentajn principojn, sen kiuj kelkajn partojn de la nun prezentata verko oni eble malfacile komprenus.
Gravaj plibonigoj estas enkondukitaj en ci tiun duan eldonon, multe pli plenan ol la unua. estas plej zorge korektita de la Spiritoj mem, kiuj aldonis al ĝi grandan nombron da plej interesaj rimarkoj kaj instrukcioj. Car ili cion reviziis, aprobis aŭ modifis laŭ sia placo, oni do povas diri, ke ĝi estas pleje verko de ili, car ilia partopreno ne limigis sin sole je la kelke da montritaj artikoloj; mi malkasis nomojn nur tiam, kiam ĝi sajnis al mi necesa, por karakterizi certajn iom longajn citat- ojn, kiel laŭtekste venintajn de ili mem; alie mi devus citi ilin preskaŭ sur ciu pago, precipe ce ciuj respondoj al faritaj demandoj, kio ne sajnis al mi utila. Nomoj, kiel sciate, ne multe gravas en tiaj aferoj: esence estas, ke la tuto de la laboro respondu al la trafota celo. Kvankam la unua eldono estis ne tute perfekta, ĝia akcepto vigligas tamen mian esperon, ke ci tiu ne renkontos mal- pli grandan favoron.
Car mi ci tie aldonis multe da subjektoj kaj plurajn tutajn capitrojn, mi tial forstrekis kelke da artikoloj, kiuj estis simplaj duoblaĵoj, kiel ekz-e la Spiritan Hierar- kion, kiu troviĝas jam en La Libro de la Spiritoj. Ankaŭ el la Glosaro mi elĵetis cion, kio propre ne apartenas al la kadro de ci tiu verko: tion utile anstataŭas ci tie pli praktikaj temoj. Cetere tiu glosaro ne estis kontentiga; mi gin iam poste publikigos aparte sub la formo de vortareto de spiritisma filozofio; ci tie mi konservis nur tiujn novajn aŭ specialajn vortojn, rilatajn al la nun pritraktata objekto.
UNUA PARTO
Preparaj konoj
ĈAPITRO I ĈU EKZISTAS SPIRITOJ?
1. La dubo pri la ekzisto de la Spiritoj havas kiel unuan kaŭzon la nekonadon de ilia naturo. Oni ordinare ilin imagas al si kiel estulojn apartajn inter la kreitoj, estulojn, kies neceso ne estas ja pruvita. Multaj homoj konas ilin nur el la fantaziaj rakontoj, per kiuj ili estis lulataj, pli-malpli tiel, kiel oni konas la Historion per la romanoj; ne esplorante, ĉu tiuj rakontoj, senigitaj je siaj ridindaj akcesoraĵoj, havas en la fundo ian ve- recon, ili estas frapataj nur de la flanko absurda; ne penante elŝiri la amaran haŭton, por malkovri la kernon, ili foĝetas ĉion, kiel agas, en la religia sfero, tiuj homoj, kiuj pikitaj de iaj misuzoj, ĉion sendistinge kondamnas.
Kia ajn estas la ideo, kiun oni faras al si pri la Spiritoj, tiu kredo nepre baziĝas sur la ekzisto de ia inte- ligenta principo, ne dependanta de la materio ( -1; ĝi estas neakordigebla kun la neado de tiu principo. Mi do prenas kiel deirpunkton la ekziston, transvivon kaj individuecon de la animo, kies teoria kaj dogma pruvo estas la spiritualismo kaj kies pruvo videbla estas la Spi-
Oni komprenu: la kruda, la malsubtila materio, kia tiu de la surtera korpo, ĉar ja la "materio" havas plurajn gradojn da "denseco". El ĉi tiu pli vasta vidpunkto ankaŭ la animo, aŭ Spirito, estas "materia", ĉar efektive nenio estas "nemateria". — La Trad.
ritismo. Ni por momento preterlasu la ĝustasencajn ma- nifestiĝojn kaj, indukte rezonante, ni vidu, al kiaj kon- sekvencoj ni venos.
2. Se oni akceptas la ekziston de la animo kaj ĝian individuecon post la morto, oni do devas akcepti ankaŭ ke: 1-e, ĝi havas naturon alian ol la korpo, ĉar, disiĝ- inte de ĉi tiu, ĝi ne posedas ties proprecojn; 2-e, ĝi havas propran konscion, ĉar oni konsentas al ĝi la ka- pablon ĝoji aŭ suferi, alie ĝi estus inerta estaĵo, kio por ni valorus tiom same, kiom ĝin ne havi. Se oni ĉi tion akceptas, sekve la animo iras ian lokon: kio estos kun ĝi kaj kien ĝi iras? Laŭ la ordinara kredo ĝi iras en la ĉielon aŭ en la inferon; sed kie situas la ĉielo kaj la infero? Oni pasintatempe diradis, ke la ĉielo sidas supre kaj la infero malsupre; sed kio estas supro kaj malsu- pro en la Universo, se oni scias, ke la Tero estas ronda, se oni konas la movadon de la astroj, el kio rezultas, ke tio supra en difinita momento fariĝas malsupra post dek du horoj, kaj la senlimecon de la Spacego, en kiun la rigardo penetras ĝis nemezureblaj distancoj? Estas vero, ke sub "malalta loko" oni komprenas ankaŭ la profundojn de la Tero; sed kio fariĝis tiuj profundoj de tiam, kiam geologoj ilin disfosis? Kio ankaŭ estas tiuj samcentraj sferoj, nomataj "ĉielo el fajro", "ĉielo el steloj", se oni ja scias, ke la Tero ne estas la centro de la mondoj, ke nia suno mem estas nur unu el la milionoj da sunoj, brilantaj en la senfina spaco kaj el kiuj ĉiu estas la centro de kirliĝanta amaso da planedoj? Kian gravecon ĉe tio havas la Tero, dronanta en tia vastaĵo? Per kia nepravigebla privilegio ĉi tiu apenaŭ rimarkebla sablero, kiu distingiĝas nek pro sia volumeno, nek pro sia pozicio, nek pro ia aparta rolo, estus la sola mondo, loĝata de prudentaj estuloj? La racio rifuzas akcepti tian senutilecon de la senlimo, kaj ĉio diras al ni ke tiuj mondoj estas ja loĝataj. Se ili estas loĝataj, ili do liveras sian kontingenton al la mondo de la anim- oj; sed, ankoraŭ unu fojon, kio fariĝas tiuj animoj, se la Astronomio kaj la Geologio detruis la loĝejojn, des- tinitajn por ili, kaj precipe, se la tiel racia teorio pri la plureco de la mondoj ilin senfine multigis?