e, la estulo, kiu pensas pri ni dum la vivo, ne kapablas pensi plu post la morto;
e, se li pensas, li ne kapablas pensi nun pri la homoj, kiujn li amis;
e, se li pensas pri la homoj, kiujn li amis, li jam ne volas komunikiĝi kun ili;
e, se li povas troviĝi ĉie, li tamen ne povas stari apud ni;
e, se li staras apud ni, li tamen ne povas paroli
al ni;
e, per sia fluideca envolvaĵo li ne povas agi sur inertan materion;
e, se li povas agi sur la inertan materion, li ta- men ne povas agi sur la estulon animitan;
e, se li povas agi sur estulon animitan, li tamen ne povas direkti ties manon, por igi tiun skribi;
e, povante igi tiun skribi, li tamen ne povas res- pondi liajn demandojn nek komuniki al li siajn pensojn.
Kiam la kontraŭuloj de Spiritismo pruvos al mi, ke tio ne povas esti, per argumentoj tiel evidentaj, kiel tiuj, per kiuj Galileo Galilei pruvis, ke ne la suno rondiras ĉirkaŭ la Tero, tiam mi povas diri, ke iliaj duboj havas bazon; bedaŭrinde, ilia tuta argumentado ĝis hodiaŭ li- miĝas je la jenaj vortoj: Mi ĝin ne kredas, sekve ĝi estas ne ebla Ili sendube diros al mi, ke ja min koncernas pruvi la realecon de tiuj manifestiĝoj; mi ĝin pruvas al ili per la faktoj kaj per la rezonado: se ili akceptas neniun el ĉi tiuj rimedoj, se ili neas eĉ tion, kion ili vidas, tiam ili pruvu, ke mia rezonado estas erara kaj ke la faktoj estas ne eblaj.
ĈAPITRO II
TIO MIRAKLECA KAJ TIO SUPERNATURA
Se la kredo pri la Spiritoj kaj iliaj manifestiĝoj estus ia aparta konceptaĵo, la produkto de ia sistemo, oni povus suspekti, kun kelka ŝajno de praveco, ke ĝi estas iluziaĵo; sed mi dezirus, ke oni diru al mi, kial oni vidas ĝin tiel persista ĉe ĉiuj popoloj, ĉu antikvaj, ĉu modernaj, kaj en la sanktaj libroj de ĉiuj konataj re- ligioj? Tiel estas, diras iuj kritikistoj, tial, ĉar en ĉiuj tempoj la homo amis ĉion miraklecan. — Kio do, laŭ via kompreno, estas io mirakleca? — Tio supernatura. - Kion vi komprenas sub "supernatura"? — Tion kon- traŭan al la leĝoj de la Naturo. — Ĉu do vi konas tiujn leĝojn tiel bone, ke vi povas streki limon al la povo de Dio? Nu, vi do pruvu, ke la ekzisto kaj la manifestiĝoj de la Spiritoj kontraŭas la leĝojn de la Naturo, kaj ke tio ne estas nek povas esti unu el tiuj leĝoj. Sekvu la Spiritisman Doktrinon kaj vidu, ĉu tia ĉeno da ideoj ne havas ĉiujn karakterojn de mirinda leĝo, kiu solvas ĉion, kion la filozofiaj leĝoj ne povis ĝis hodiaŭ solvi. La pensado estas unu el la propraĵoj de la Spirito; la ebleco agi sur la materion, impresi niajn sentumojn kaj sekve konigi sian penson rezultas, se tiel diri, de lia fi- ziologia konstruo: ĉi tie do estas nenio supernatura, ne- nio mirakleca. Se iu homo mortinta, definitive elmort- inta, korpe rericevus la vivon; se liaj disŝutitaj membroj rekolektiĝus, por rekunmeti lian korpon —, jen kio mirakleca, supernatura, fabela; tio ja estus efektiva nuligo de la leĝoj, kiun Dio nur mirakle farus; sed en la Spi- ritisma Doktrino nenio tia estas.
Tamen, oni diros, vi akceptas, ke iu Spirito pov- as levi tablon kaj teni ĝin en la aero sen apogo: ĉu tio ne estas ja nuligo de la leĝo pri la pezoforto? — Nuligo ja de la konata leĝo; sed ĉu la Naturo jam diris sian lastan vorton? Antaŭ ol oni provis la suprenmovan forton de iuj gasoj, kiu estus dirinta, ke peza maŝino, portanta plurajn homojn, povas venki la altirforton de la Tero? Cu en la okuloj de la vulgarularo ĉi tio ja ne ŝajnus io mirakleca, io diabla? Kiu antaŭ cent jaroj pro- ponus transsendi depeŝon ĝis la distanco de 500 francaj mejloj (-1 kaj ricevi respondon je ĝi post kelke da mi- nutoj, tiu estus rigardata kiel frenezulo; se li tion farus, oni kredus, ke li havas la diablon kiel sian servanton, ĉar tiam nur la diablo kapablis tiel rapide iri. Kial do iu nekonata fluido ne havus, en difinitaj cirkonstancoj, la povon kontraŭstari la efikon de la pezoforto, same kiel la hidrogeno kontraŭstaras la pezon de la balono? Ci tio, mi preterpase klarigu, estas ne ia similigo, sed komparo, sole nur por tio, por montri, laŭ analogeco, ke tiu fakto ne estas fizike ne ebla. Nu, ĝuste tiam, kiam, observante tiajn fenomenojn, la sciencistoj volis procedi per similigo, ili vojeraris. Cetere la fakto ja ekzistas; ĉia neado ne povas fari, ke ĝi ne ekzistu, ĉar nei ne estas pruvi; laŭ mi ĝi havas nenion supernatu- ran: jen ĉio, kion mi povas por momento diri per ĝi.
9. Se la fakto estas konstatita, iu diros, mi ĝin akceptas, mi akceptas eĉ tiun kaŭzon, pri kiu vi ĵus pa- rolis, nome ian nekonatan fluidon; sed kiu pruvas la enmiksiĝon de la Spiritoj? jen tio mirakleca, tio super- natura.
Estus necesa ĉi tie longa demonstracio, kiu ne estus ĝustaloka kaj kiu cetere estus duoblaĵo, ĉar ĝi elvidiĝas el ĉiuj aliaj partoj de la instruo; tamen, por ĝin resumi per iaj kelke da vortoj, mi diru, ke ĝi estas fondita, teorie, sur jena principo: "ĉia efiko inteligenta certe hav-
La franca mejlo valoras 4 km. La "Dictionnaire Franзais-Espйranto", de S-roj R. Lиger kaj A. Albaut, pro- ponas la terminon leŭgo, ŝajne respondantan al la "franca mejlo" ("lieue"). — La Trad.
as ian kaŭzon inteligentan"; praktike, sur tiu observado, ke, doninte pruvon pri inteligenteco, la tiel nomataj spi- ritismaj fenomenoj certe havas sian kaŭzon ekster la ma- terio; ke, ne estante tiu de la ĉeestantoj — kio rezultas el la sperto —, tiu inteligenteco certe troviĝas ekster ili; kaj ĉar oni ne vidas la agantan estulon, li estas do estulo nevidebla. Tiamaniere, observo post observo oni fine konstatis, ke tia nevidebla estulo, kiun oni nomis "Spirito", estas nenio alia, ol la animo de homo, kiu vivis en la korpo kaj kiun la morto senigis de lia mal- subtila videbla envolvaĵo, lasinte ĉe li nur ian envolvaĵ- on eterecan, nevideblan en sia normala stato. Jen, plej simpligitaj, tio mirakleca kaj tio supernatura. Se do, kiel konstatite, ekzistas nevideblaj estuloj, ties agado sur la materion rezultas el la konsisto de ilia fluideca envolv- aĵo; tia agado estas inteligenta, ĉar ĉe la morto ili perd- is nur sian korpon, sed konservis la inteligentecon, kiu estas ilia esenco: jen la ŝlosilo de ĉiuj fenomenoj, mis- rigardataj kiel supernaturaj. La ekzisto de la Spiritoj estas do ne ia antaŭkonceptita sistemo, ne ia hipotezo, imagita por klarigi la faktojn, sed rezultato de observoj kaj natura sekvo de la ekzisto de la animo; nei tiun kaŭzon estas nei la animon kaj ties propraĵojn. Kiu pensas, ke li povas prezenti pri tiuj inteligentaj efikoj pli racian solvon, povante precipe motivi ĉiujn faktojn, tiu bonvolu ĝin fari, kaj tiam oni povos pridiskuti la valoron de ĉiu el liaj argumentoj.
10. En la okuloj de la homoj, kiuj rigardas la materion kiel la solan potencon de la Naturo, ĉio, kio ne povas esti klarigata laъ la leĝoj de la materio, estas mirakleca aŭ supernatura; kaj laŭ ili io mirakleca estas sinonimo de superstiĉo. El ĉi tiu vidpunkto la religio, afero bazita sur la ekzisto de ia nemateria principo, est- us teksaĵo el superstiĉoj; tion ili ne kuraĝas diri tute laŭte, sed ili diras murmure, kaj ili kredas, ke ili kon- tentigas la konvenaĵojn, konsentante, ke estas necesa iu religio por la popolo kaj por saĝigi la infanojn. Nu, unu el ambaŭ: la religia principo estas aŭ vera aŭ malvera; se ĝi estas vera, ĝi do estas tia por ĉiuj; se ĝi estas malvera, tiam ĝi ne estas pli bona por nekleruloj, ol por instruitoj.
11. Tiuj, kiuj atakas Spiritismon, ke ĝi estus mi- rakleca, sin do apogas ordinare sur la materialisma prin- cipo, ĉar, neante ĉian ekstermaterian efikon, ili pro tio mem neas la ekziston de la animo; sondu la fundon de ilia menso, profunde ekzamenu la sencon de iliaj paroloj, kaj vi preskaŭ ĉiam ekvidos tiun principon, se ne kate- gorie formulitan, almenaŭ sub la ŝajno de ia racia filo- zofio, per kiu ili ĝin vestas. Forpuŝante kvazaŭ mira- klecan ĉion, kio rezultas el la ekzisto de la animo, ili estas do konsekvencaj kun si mem; ne akceptante la kaŭzon, ili ne povas akcepti la efikojn; el tio, ĉe ili, ekestas antaŭdecidita opinio, kiu faras ilin maltaŭgaj por juste juĝi pri Spiritismo, ĉar ili deiras de la principo pri neado de ĉio nemateria. Rilate al ni, ĉu el tio, ke ni akceptas la efikojn, konsekvencon de la ekzisto de la animo, sekvas, ke ni akceptas ĉiajn faktojn, rigardatajn kiel miraklecajn, ke ni estas la korifeoj de ĉiaj revistoj, adeptoj de ĉiaj utopioj, de ĉiaj sistemaj ekstravagancoj? Oni tre malmulte konus Spiritismon, se oni tiel pensus; sed niaj kontraŭuloj ĝin ne tiel proksime rigardas; la neceso koni tion, pri kio ili parolas, estas la plej bagatela el iliaj zorgoj. Laŭ ili, ĉio mirakleca estas absurda; nu, Spiritismo baziĝas sur miraklecaj faktoj, sekve Spiritismo estas absurda: ĉi tio estas senapelacia juĝo. Ili kredas, ke ili kontraŭstaras nin per senredira argumento, per tio, ke, farinte klerulajn esplorojn pri la kon- vulsiuloj en Sankta Mйdard, la kamizardoj en Cйvennes, aŭ la religiulinoj en Loudun, ili tie eltrovis evidentajn artifikojn, kiujn neniu ja kontestas; sed ĉu ĉi tiuj faktoj estas la evangelio de Spiritismo? Ĉu la partianoj de Spiritismo iam neis, ke ĉarlatanismo ekspluatis certajn faktojn por sia profito, ke la imagemo kreis tiujn faktojn, ke la fanatikeco ilin forte troigis? Spiritismo ne estas pli solidara kun strangaĵoj, kiujn oni povas fari en ĝia nomo, ol kiel la vera scienco kun la misuzoj de nekler- uloj kaj la vera religio kun la ekscesoj de fanatikuloj. Multaj kritikistoj juĝas Spiritismon nur laŭ la ferakont- oj kaj la popolaj legendoj, kiuj estas fikcioj pri ĝi; sam- an valoron tio havus, se oni juĝus pri la Historio laŭ la historiaj romanoj aŭ la tragedioj.