Laŭ elementa logiko, por pridiskuti iun aferon, oni devas ĝin koni, ĉar la opinio de kritikanto valoras nur en la okazo, se li parolas, ĝin perfekte konante; nur se tiel estas, lia opinio, eĉ se erara, povas esti pesata; sed kian pezon ĝi havas pri iu objekto, kiun li ja ne konas? La vera kritikanto devas elmontri ne nur eru- dicion, sed ankaŭ profundan sciadon de tiu afero, kiun li pritraktas, saĝan juĝokapablon kaj elprovitan senpar- tiecon, alie la unua renkontita muzikistaĉo povus arogi al si la rajton juĝi pri Rossini aŭ ia pentrolernanto rajt- us riproĉi Rafaelon.
Spiritismo do neniel akceptas ĉiajn faktojn, ri- gardatajn kiel miraklecajn aŭ supernaturajn; kontraŭe, ĝi pruvas la neeblecon de multaj el ili kaj la ridindecon de iaj kredoj, kiuj ĝustadire konsistigas la superstiĉon. Estas vero, ke en tio, kion ĝi akceptas, estas aferoj, kiuj, laŭ nekredantoj, estas absolutaj miraklecaĵoj, alivorte superstiĉo: konsentite; sed ili almenaŭ pridiskutu sole nur tiujn punktojn, ĉar pri la ceteraj estas nenio por diri, kaj ili predikus al konvertitoj (*). Atakante tion, kion ĝi mem refutas, ili elmontras sian nekonadon de la afero kaj iliaj argumentoj falas pro manko de fundamento. Sed, oni diros, ĝis kie iras la kredo de Spiritismo? Legu, observu, kaj vi ĝin ekscios. Ĉian sciencon oni akir- as nur kun la tempo kaj per studado; nu, Spiritismo, kiu rilatas al la plej gravaj demandoj de la Filozofio, al ĉiuj branĉoj de la socia ordo; kiu entenas same la homon fizikan, kiel la homon moralan, ĝi estas mem tuta scien- co, tuta filozofio, kiu, simile kiel ĉia alia scienco, ne povas esti lernata en iaj kelke da horoj; estus ja infane- ce vidi la tutan Spiritismon ĉe turniĝanta tablo, kiel
( ' "Prediki al konvertitoj", ŝajnas al ni, internacie komprenebla esprimo; laŭvorta traduko de la franca "prкcher des convertis"; ĝi memorigas la proverbojn n. 462, en la "Proverbaro". — La Trad.
vidi la tutan Fizikon ĉe certaj infanaj ludiloj. Por ĉiu ajn, kiu ne volas resti sur la supraĵo, ne horoj, sed mo- natoj, sed jaroj estas necesaj, por la sondado de ĉiuj ĝiaj arkanoj. El tio oni juĝu pri la grado da klereco kaj la valoro de la opinio de homoj, kiuj arogas al si la rajton juĝi, ĉar ili ĉeestis unu aŭ du eksperimentojn, plej ofte kiel distraĵon kaj tempopasigilon. Ili sendube dirus, ke ili ne disponas sufiĉe da tempo por ĝin oferi al ĉi tiu studado: konsentite, nenio ĝin trudas al ili; sed kiam oni ne havas tempon por lerni iun aferon, oni sin ne enmiksu kaj ne parolu pri ĝi, des pli oni ĝin ne juĝu, se oni ne volas esti akuzata kiel ventkapulo; nu, ju pli alta la pozicio de iu inter la scienculoj, des malpli par- doninda li estas, ke li facilanime pritraktas aferon, kiun li ne konas.
14. Mi resumas ĉion diritan per jenaj propozicioj:
a: Ciaj spiritismaj fenomenoj havas kiel princi- pon la ekziston de la animo, ĝian transvivon je la korpo kaj ĝiajn manifestiĝojn.
a: Baziĝante sur leĝo de la Naturo, tiuj fenomenoj havas en si nenion miraklecan aŭ supernaturan, laŭ la ordinara senco de ĉi tiuj vortoj.
a: Multaj faktoj estas rigardataj kiel supernatur- aj nur tial, ĉar oni ne konas ilian kaŭzon; atribuante al ili iun kaŭzon, Spiritismo alkalkulas ilin al la naturaj fenomenoj.
a: Inter la faktoj, kvalitigitaj kiel supernaturaj, troviĝas multaj, kies neeblecon Spiritismo pruvas kaj kiujn ĝi envicigas en la kadron de la superstiĉaj kredoj.
a: Kvankam rekonante en multaj popolaj kredoj ian fundon de vereco, Spiritismo neniel akceptas la so- lidecon de ĉiaj fantaziaj historioj, kreitaj de la homa imagemo.
a: Juĝi Spiritismon laŭ la faktoj, kiujn ĝi ne akceptas, estas elmontri neklerecon kaj tute senvalorigi sian opinion.
a: La klarigo de la faktoj, akceptataj de Spiritismo, kaj de iliaj kaŭzoj kaj moralaj sekvoj formas tut- an sciencon kaj tutan filozofion, kiuj postulas seriozan, persistan kaj profundan studadon.
a: Spiritismo povas rigardi kiel seriozan kritik- anton nur tiun homon, kiu ĉion vidis, ĉion studis, ĉion ĝisfunde esploris kun la pacienco kaj persisteco de kon- scienca observanto; kiu konas la aferon tiel bone, kiel ĝia plej klera adepto; kiu do ĉerpis sian sciadon pri ĝi el fontoj aliaj ol la romanoj de la scienco; tiun, al kiu oni povas kontraŭstarigi nenian fakton al li nekonatan, nenian argumenton, pri kiu li neniam antaŭe meditis kaj kiun li refutus ne per simpla neado, sed per aliaj pli kategoriaj argumentoj; tiun, fine, kiu povas de la kons- tatitaj faktoj montri kaŭzon pli logikan, ol tiu, kiun pre- zentas Spiritismo. Tia kritikanto ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne elpaŝis.
15. En la komenco de ĉi tiu ĉapitro mi eldiris la vorton "miraklo"; mallonga rimarko pri tio ne estus mal- ĝustaloka en ĉi tiu ĉapitro pri miraklecaj aferoj.
Laŭ sia primitiva senco kaj laŭ sia etimologio la vorto "miraklo" signifas aferon eksterordinaran, aferon okulravantan, sed, kiel ĉe tiom da aliaj vortoj, ĉi tiu primitiva senco perdiĝis kaj hodiaŭ oni komprenas sub "miraklo" (laŭ la Akademio) iun agon de la dia povo, kontraŭan al la ordinaraj leĝoj de la Naturo. Jen efe- ktive ĝia vulgara senco; nur por komparo kaj metafore oni ĝin uzas pri ordinaraj aferoj, kiuj nin miregigas kaj kies kaŭzojn oni ne konas. Tute ekster la kadro de miaj konsideradoj staras la demando, ĉu Dio, ĉe iaj cirkons- tancoj, trovis utile nuligi tiujn leĝojn, kiujn Li mem kreis; mia celo estas sole nur pruvi, ke la spiritismaj fenomenoj, kiel ajn eksterordinaraj, neniel nuligas tiujn leĝojn kaj havas karakteron neniel miraklecan aŭ super- naturan. Mirakloj ne estas klarigeblaj; la spiritismaj fenomenoj, kontraŭe, estas klarigataj plej racie; ili estas do ne mirakloj, sed simplaj efikoj, kiuj havas sian prav- on de ekzisto en la ĝeneralaj leĝoj. La miraklo havas ankoraŭ unu karakteron, nome ĝi estas eksterkutima kaj unuopa okazaĵo; nu, se iu okazaĵo refariĝas, por tiel diri, laŭplaĉe kaj per pluraj personoj, ĝi do ne povas esti ia miraklo.