La scienco ĉiutage faras miraklojn antaŭ la okuloj de la nekleruloj: jen kiel, pasintatempe, homoj, kiuj pri ĝi sciadis pli ol la vulgaruloj, estis rigardataj kiel sorĉ- istoj; kaj ĉar oni tiam kredis, ke ĉia superhoma scio venas de la diablo, tial oni ilin bruligadis. Hodiaŭ, kiam oni estas pli civilizita, oni ilin nur simple enŝlosas en frenezulejoj.
Se, kiel mi diris en la komenco, homo efektive mort- inta estus revekita en la vivon per dia ago, tio estus vera miraklo, ĉar kontraŭa al la leĝoj de la Naturo. Sed se tiu homo estas nur ŝajne mortinta, se en li estas an- koraŭ resto el latenta vivoforto, kaj la scienco aŭ ia magneta ago sukcesas reanimi lin, tio por homoj kleraj estas natura fenomeno, sed de la malklera vulgarularo tia okazaĵo estas rigardata kiel miraklo: ĝia farinto estos persekutata per superĵetataj ŝtonoj aŭ respektegata, laŭ la karaktero de la homoj. Se en certaj kamparoj iu sciencisto altigus en la aeron elektran kajton kaj fa- ligus fulmon sur arbon, pri tia nova Prometeo oni dirus, ke li havas diablan povon; kaj, preterpase dirite, ŝajnas al mi, ke Prometeo longe antaŭiris Franklinon. Sed tio, ke Josuo haltigis la sunon, aŭ pli bone, la Teron, jen vera miraklo, ĉar nenian magnetiziston mi konas, doti- tan per tiel granda forto, ke li farus tian miregindaĵon.
El ĉiaj spiritismaj fenomenoj unu el la plej ekster- ordinaraj estas senkonteste la senpera skribado, kaj unu el tiuj, kiuj plej senteble pruvas la agadon de la kaŝ- itaj inteligentoj; sed el tio, ke ĝin kaŭzas kaŝitaj est- uloj, ne sekvas, ke ĝi estas pli mirakleca ol ĉiaj aliaj fenomenoj, kaŭzataj de nevideblaj estuloj, ĉar tiuj ne- videblaj estuloj, priloĝantaj la Spacon, estas unu el la potencoj de la Naturo, potencoj, kies agado fariĝas sen- ĉese, kiel sur la mondon materian, tiel ankaŭ sur la mondon moralan.
Klarigante al ni, kio estas tia potenco, Spiritismo havigas al ni la ŝolsilon de multego da aferoj antaŭe neklarigitaj kaj neklarigeblaj per alia rimedo kaj kiuj povis pasintatempe esti rigardataj kiel miregindaĵoj. Same kiel magnetismo, ĝi elmontras leĝon, se ne ne- konatan, almenaŭ miskomprenatan, aŭ, pli bone dirite, oni konis la efikojn, car ili okazis en ĉiuj tempoj, sed oni ne konis la leĝon, kaj ĝuste de tio, ke oni ne konis la leĝon, naskiĝis la superstiĉo. Ĉe la konado de tiu leĝo ĉio mirakleca disfumiĝas kaj la fenomenoj envic- iĝas inter la naturaj aferoj. Jen kial, estigante la mo- vadon de tablo aŭ farante, ke la forpasintoj skribu, la spiritistoj ne faras pli grandan miraklon, ol kuracisto, kiu revivigas mortanton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Iu, kiu per ĉi tiu scienco pretendus fari miraklojn, aŭ ne konus la aferon aŭ estus trompisto.
La spiritismaj fenomenoj, same kiel la fenomen- oj magnetismas, antaŭ ol oni konis ilian kaŭzon, devis esti prenataj por miregindaĵoj; nu, ĉar la skeptikuloj, la spiritfortaj, t.e. tiuj, ĝuantaj la ekskluzivan privi- legion de la prudento kaj simpla saĝo, ne kredas ion ebla, ĉar ili ĝin ne komprenas, jen ĉiuj faktoj, rigardataj kiel miraklecaj, fariĝas objekto de ilia mokado; kaj ĉar en la religio ekzistas granda nombro da tiaj okaz- aĵoj, ili tial ne kredas la religion, kaj de tio ĝis la absoluta nekredemo estas nur unu paŝo. Klarigante la pli- multon el tiuj faktoj, Spiritismo montras ilian pravon de ekzisto. Gi do helpas al la religio, pruvante la ebl- econ de iuj faktoj, kiuj, kvankam ili perdis sian karak- teron miraklecan, tamen estas ja eksterordinaraj, kaj Dio ne fariĝas malpli granda aŭ malpli potenca pro tio, ke Li ne nuligis Siajn leĝojn. De kiom da trivialaj sprit- aĵoj estis objekto la leviĝoj de Sankta Kuperteno en la aeron! Nu, la levo de pezaj korpoj estas fakto klarigata de Spiritismo; mi mem vidis ĝin, kaj S-ro Home, kiel ankaŭ aliaj personoj, al mi konataj, plurajn fojojn re- faris tiun fenomenon, okazigitan de Sankta Kuperteno. Ĉi tiu fenomeno apartenas do al la klaso de la naturaj aferoj.
Inter tiaspecaj faktoj devas okupi la unuan lokon la aperaĵoj, ĉar pli oftaj. Tiu en La Salette ( ), pri kiu malakordas la opinioj eĉ de klerikuloj, havas ne- nion eksterordinaran. Kun certeco mi ne povas aserti, ke ĝi okazis, ĉar pri ĝi mi havas nenian pruvon materian, tamen laŭ mi ĝi estas ebla, ĉar mi konas milojn da tiaj freŝdataj analogaj faktoj; ĉi tiujn mi kredas, ne nur tial, ke mi konstatis ilian verecon, sed precipe tial, ĉar mi perfekte scias, kiel ili fariĝas. Oni bonvolu legi, post kelke da paĝoj, la teorion, kiun mi elvolvas, pri la aper- aĵoj, kaj tiam oni vidos, ke tiu fenomeno estas tiel sim- pla kaj tiel akceptebla, kiel multego da fizikaj fenomen- oj, kiuj aspektas miraklecaj nur pro manko de ŝlosilo, kiu ilin klarigus.
Koncerne tiun personon, kiu sin prezentis en La Sa- lette, tio estas alia afero; lia identeco tute ne estas pruvita; mi konfesas nur tion, ke ia aperaĵo eble mon- triĝis: ĉio cetera kuŝas ekster mia fako. Pri ĉi tio ĉiu rajtas konservi siajn konvinkojn, kaj pri ĝi Spiritismo tute ne zorgas; mi diras nur, ke la spiritismaj faktoj elmontras al ni novajn leĝojn kaj havigas al ni la ŝlo- silon de multego da aferoj, kiuj aspektis supernaturaj; se kelkaj el tiuj, iam rigardataj kiel miraklaj, trovas en Spiritismo logikan klarigon, tio estas ja motivo, ke neniu tro rapidu nei tion, kion li ne komprenas.
Kelkaj kontestas la spiritismajn fenomenojn ĝuste tial, ĉar tiuj fenomenoj ŝajnas al ili deflankiĝi de la komuna leĝo kaj por ili estas neklarigeblaj. Oni starigu tiujn faktojn sur racia bazo, kaj la dubo disfumiĝos. En ĉi tiu jarcento, en kiu neniu kontentiĝas per vortoj, la klarigo estas do forta motivo por konvinkiĝo; tial ni ĉiutage vidas homojn, kiuj atestis nenian fakton, kiuj vidis nek iun tablon turniĝi, nek iun mediumon skribi, sed kiuj tamen estas tiel konvinkitaj kiel mi nur pro tio, ĉar ili legis kaj komprenis. Se ni devus kredi nur tion, kion ni vidas mem, tiam ĝis tre malmulte niaj konvink- oj reduktiĝus.
( ) La Salette-Fallavaux, en la komunumo de Izers, arondismento de Grenoble, Francujo. Tie, laŭ la famo, la Sankta Virgulino, en l846, aperis al du infanoj. — La Trad.
ĈAPITRO III
PRI LA METODO
Tre natura kaj tre laŭdinda estas, ĉe ĉiuj adept- oj, la ĉiam vigliginda deziro fari prozelitojn. Celante faciligi tiun ilian klopodon, jen mi proponas min por ĉi tie esplori la vojon, kiu ŝajnas al mi la plej sekura, al tiu celo, por ŝparigi al ili senutilajn penojn.
Mi jam diris, ke Spiritismo estas tuta scienco, tuta filozofio; kiu volas ĝin serioze ekkoni, tiu devas do, an- taŭ ĉio, esti preta al serioza studado kaj konvinkiĝi, ke, kiel ĉiun alian sciencon, oni ĝin ne povas lerni ludante. Spiritismo — tion mi jam diris — rilatas al ĉiaj demand- oj, interesantaj la homaron; ĝia kampo estas vastega, kaj estas konsilinde rigardi ĝin precipe koncerne ĝiajn konsekvencojn. Gia bazo estas sendube la kredo pri la Spiritoj, tamen ĉi tiu kredo ne sufiĉas, por fari spirit - iston, same kiel la kredo pri Dio ne sufiĉas, por fari teologon. Ni vidu do, kiel konvenas doni tiun instruon por pli certa konvinko.
La adeptojn ne teruru ĉi tiu vorto — instruo: instruo estas donata ne sole el katedro aŭ el tribuno, sed ankaŭ en simpla konversacio. Ĉiu homo, kiu penas kon- vinki pri io alian, ĉu per klarigoj, ĉu per provoj, instruas. Kion mi deziras, tio estas, ke lia klopodo fruktu, kaj tial mi opinias, ke mi devas doni kelke da konsiloj, de kiuj povas profiti ankaŭ tiuj, kiuj volas memlerni; ĉiuj tiel ektrovos la vojon, por pli sekure kaj rapide atingi la celon.
Oni ordinare kredas, ke por konvinki sufiĉas montri faktojn; tio efektive ŝajnas la plej logika procedo, tamen la sperto diras, ke ĝi ne ĉiam estas la plej bona, ĉar oni ofte vidas homojn, kiujn tute ne konvinkis la plej evidentaj fariĝoj. Al kio oni atribuu ĉi ti on? Jen kion mi nun provos klarigi.