En Spiritismo la demando pri la Spiritoj estas afero duaranga kaj konsekvenca, ne la deirpunkto; ĝuste ĉi tie kuŝas la eraro, kiun faras multaj adeptoj kaj kiu ilin ofte malsukcesigas ĉe iuj personoj. Car la Spiritoj estas nenio alia, ol la homaj animoj, tial la efektiva deirpunkto estas la ekzistado de la animo. Nu, kiel iu materialisto povas akcepti, ke vivas estuloj ekster la ma- teria mondo, se li kredas, ke li mem estas nur materio? Kiel do li povas kredi, ke ekzistas Spiritoj ekster li, se li ne kredas, ke ekzistas Spirito en li mem? Oni vane akumulus antaŭ liaj okuloj la plej materialajn pruvojn: li ilin ĉiujn kontestus, ĉar li ne akceptas la principon.
Ĉia metoda instruo devas iri de tio konata al tio nekonata; nu, laŭ la materialisto, tio konata estas la materio: deiru do de la materio kaj, igante lin observi ĉi tiun, antaŭ ĉio penu konvinki lin, ke en li ekzistas io, kio ne obeas la leĝojn de la materio. Per unu vorto: antaŭ ol fari lin SPIRITISTO, penu fari lin SPIRITUAL- ISTO; sed tio postulas tute alispecajn faktojn, tute spe- cialan instruon, por kiu estas necesaj aliaj rimedoj; pa- roli al li pri Spiritoj, antaŭ ol li estos konvinkita, ke li havas animon, tio estas komenci tie, kie oni devus fini, ĉar li ja ne povas akcepti la konkludon, ne akceptinte la premisojn. Sekve, antaŭ ol peni konvinki nekredem- ulon, eĉ per faktoj, estas konsilinde certiĝi pri lia opinio koncerne la animon, t.e. ĉu li kredas ĝian ekziston, ĝian vivon kaj individuecon post la morto de la korpo; se lia respondo estas nea, tiam paroli al li pri Spiritoj estus perdo de tempo. Jen la regulo; mi ne diras, ke ĝi estas senescepta, sed, en ĉi tiu okazo, probable ek- zistas alia kaŭzo, kiu faras lin malpli rifuzema.
20. Inter la materialistoj estas necese distingi du klasojn: al la unua ni alkalkulas tiujn sistemajn; ĉe tiuj nenia dubo ekzistas, ekzistas la neado absoluta, prire- zonata laŭ ilia maniero; en iliaj okuloj la homo estas nura maŝino, funkcianta tiel longe, kiel ĝi estas muntita, difektiĝanta kaj restiganta, post la morto, nur la skeleton. Feliĉe ili estas tre malmultenombraj kaj nenie formas malkaŝe konfesitan skolon. Mi ne bezonas insisti pri la bedaŭrindaj efikoj, kiuj por la socio rezultus el la disvastiĝo de tia doktrino; pri ĉi tiu temo mi elvolvis sufiĉe longan studon en "La Libro de la Spiritoj" (n-ro 147 kaj § III de la Konkludo).
Dirante, ke la dubo de nekredemuloj ĉesas ĉe racia klarigo, mi kompreneble esceptis la materialistojn mal- molnukajn, tiujn, kiuj neas ĉian povon kaj ĉian inteli- gentan principon ekster la materio; la plimulto el tiaj obstinas pro fiero kaj pensas, ke ilia memestimo estas tie implikita, kaj persistas ĉe sia teniĝo; ili persistas spite ĉiujn kontraŭajn pruvojn, ĉar ili ne volas kuŝi sub ies ŝuo. Kun tiaj homoj oni povas fari nenion; oni eĉ ne lasu sin trompi de la falsa mieno de sincereco de tiuj, kiuj diras: igu min vidi, kaj mi kredos. Aliaj estas pli nekaŝemaj kaj diras rekte: eĉ se mi vidus, mi ne kredus.
21. La dua klaso da materialistoj, cetere la multe pli grandnombra, ĉar la vera materialismo estas kon- traŭnatura sento, enhavas tiujn, kiuj estas materialistoj pro indiferenteco kaj, oni povus diri, manke de io pli bona; ili tiaj ne estas intence kaj nenion deziras pli bon- an, ol kredi, ĉar la necerteco estas por ili turmento. Ili portas en si ian nedifinitan aspiron al la estonteco, sed tiu estonteco estis al ili prezentita kun tiaj koloroj, kiajn ilia prudento ne povas akcepti; el tio la dubo kaj, sekve de la dubo, la nekredemo. Ĉe ili la nekredemo ne estas do ia sistemo; tial, se oni prezentos al ili ion racian, ili ĝin avide akceptos; tiuj povas do nin kompreni, ĉar ili ja troviĝas pli proksime al ni, ol kiel ili mem sen- dube pensus.
Al tiuj de la unua klaso parolu nek pri revelacio, nek pri anĝeloj, nek pri la paradizo: ili vin ne komprenus; sed, lokinte vin sur ilia tereno, unue pruvu al ili, ke la leĝoj de la Fiziologio ne kapablas klarigi ĉion: la resto venos poste.
Alie okazas, kiam la nekredemo ne estas antaŭde- cidita, ĉar tiam la kredo ne estas tute nula; ĝi estas ia ĝermo dormanta, sufokita de fiherboj, sed kiun iu fajrero povas revigligi; ia blindulo, al kiu oni rehavigas la vid- adon; ia ŝiprompiĝulo, al kiu oni ĵetas tabulon de savo.
Krom la ĝustasencaj materialistoj ekzistas tria klaso da nekredemuloj, kiuj, kvankam spiritualistoj, al- menaŭ laŭnome, ne estas malpli rifuzemaj: tio estas la malvolontaj nekredemuloj. Tiujn ĉagrenus kredi, ĉar tio rompus ilian kvietecon ĉe la materiaj ĝuoj; ili timas vidi en tio la kondamnon de ilia ambicio, de ilia egoismo kaj de la homaj vantaĵoj, kiujn ili faras siaj ekstrem- aj plezuroj; ili fermas siajn okulojn, por ne vidi kaj ŝtopas al si la orelojn, por ne aŭdi. Tiujn oni povas nur bedaŭri.
Nur por ĝin ne preterlasi, mi nur menciu kvar- an klason, kiun mi nomas klaso de la prointeresaj aŭ malsinceraj nekredemuloj. Ĉi tiuj tre bone scias, kiel ili devas rilati al Spiritismo, tamen ili ĝin malkaŝe kon- damnas pro persona intereso. Pri ili nenio estas por diri kaj kun ili nenio estas por fari. Se la pura material- isto eraras, li havas por si, kiel senkulpigon, almenaŭ la bonfidon; oni povas lin reprudentigi, pruvante, ke li eraras. Ĉe tiuj, apartenantaj al ĉi tiu kvara klaso, ek- zistas ia antaŭdecido, kontraŭ kiu ĉiaj argumentoj neni- iĝas; nur la tempo malfermos al ili la okulojn kaj mon- tros, eble je ilia propra kosto, kie estis iliaj interesoj, ĉar, ne povante malhelpi la disvastiĝon de la vero, ili estos trenataj de la torento kaj, kune kun ili, la interesoj, pri kiuj ili pensis, ke ili tiujn gardas.
Krom ĉi tiuj diversaj klasoj da oponantoj ekzistas ankoraŭ multego da nuancoj, ekz-e: la nekredemuloj pro timemo: tiuj kuraĝiĝos, kiam ili vidos, ke en ĝi ne estas danĝero; la nekredemuloj pro religia skru- pulo: klariga studo instruos ilin, ke Spiritismo staras sur la fundamentaj bazoj de la religio kaj respektas ĉiajn kredojn; ke unu el ĝiaj efikoj estas tio, ke ĝi ino- kulas religiajn sentojn al tiuj, kiuj ilin ne havas, kaj ilin fortikigas ĉe tiuj, kies tiaj sentoj ŝanceliĝas; poste,
la nekredemuloj pro fiero, pro kontraŭemo, pro nezorg- emo, pro ventanimeco k.m.a.
Mi ne povas preterlasi unu klason, kiun mi nomu klaso de la nekredemuloj pro disreviĝoj. Gi enkalkulas tiujn homoj n, kiuj transiris de tro granda fido al ne- kredemo, ĉar ili spertis elreviĝojn; tiam, perdinte la ku- raĝon, ili ĉion forlasis, ĉion foĝetis. Ili similas iun, kiu neus la bonfidon, ĉar li estis trompita. Ankaŭ tio estas rezulto de nekompleta studado de Spiritismo kaj de man- ko de sperto. Oni ordinare estas mistifikata de la Spi- ritoj tial, ĉar oni demandas ilin pri aferoj, pri kiuj ili ne devas aŭ ne povas respondi, aŭ tial, ke oni ne sufiĉe konas la aferon, por distingi inter vero kaj trompo. Cetere multaj homoj vidas en Spiritismo nur ian novan divenrimedon kaj imagas al si, ke la Spiritoj estas kreit- aj, por antaŭdiri la sorton de ĉiu; nu, la frivolaj kaj mokemaj Spiritoj ne preterlasas okazon, por sin amuzi pri tiaj homoj: ili antaŭdiras al la junulinoj edzojn, al ambiciulo honorojn, heredaĵojn, kaŝitajn trezorojn, k.t.p. El tio rezultas malagrablaj elreviĝoj, kontraŭ kiuj se- rioza kaj prudenta homo ĉiam scias sin antaŭgardi.
Tre multenombra klaso, ja la plej multenombra el ĉiuj, sed kiu ne povus esti alkalkulita al tiu de la oponantoj, estas la klaso de la hezitantoj; tiuj ordinare estas principe spiritualistoj. La plej multaj havas ne- precizan intuicion pri la spiritismaj ideoj, aspiron al io, kion ili ne povas difini; iliaj pensoj bezonas nur kun- ordigon kaj formuladon. Spiritismo estas por tiuj homoj kvazaŭ lumstrio: ĝi estas lumo, kiu forbalaas nebulegon; tial ili ĝin akceptas avide, ĉar ĝi liberigas ilin el la an- goroj de necerteco.