Cu el tio, ke ĉarlatanoj vendas drogojn sur publikaj lokoj kaj ke eĉ kuracistoj, ne irante sur la promenej- ojn, trompas la konfidon de siaj klientoj, sekvas, ke ĉiuj kuracistoj estas ĉarlatanoj kaj estas vundita la respekto, kiun meritas la kuracis ta klaso? Cu el tio, ke homoj vendas tinkturojn por vino, sekvas, ke ĉiuj vinkomerc- istoj estas falsistoj kaj ne ekzistas vino pura? Oni eks- pluatas ĉion, eĉ la plej respektindajn aferojn, kaj oni povas diri, ke ankaŭ la trompo havas sian genion. Sed la trompo ĉiam havas ian celon, ian materialan intereson: kie ekzistas nenio por gajni, tie ekzistas nenia intereso trompi. Tial mi diris, parolante pri la pagataj medium- oj, ke la plej bona el ĉiaj garantioj estas absoluta ne- profitamo.
315. El ĉiuj spiritismaj fenomenoj tiuj, kiuj plej taŭgas por trompo, estas la fenomenoj fizikaj, pro mo- tivoj, kiujn estas utile konsideri. Unue tial, ke, direkt- iĝante al la okuloj pli frapante, ol al la inteligento, ili estas tiuj, kiujn la prestidigitatoro la plej facile povas imiti. Due, tial, ke, ekscitante, pli ol la aliaj, la scivol- emon, ili pli taŭgus por allogi la vulgarularon, kaj se- kve estas ja pli fruktodonaj. El ĉi tiu duobla punkto de vidado la ĉarlatanoj do havas ĉiun intereson ŝajnigi tia- specajn manifestiĝojn; la spektatoroj, pleje fremdaj al ĉi tiu scienco, tien ordinare venas, por serĉi al si ian amuzon prefere, ol seriozan instruon, kaj oni ja scias, ke oni ĉiam pagas pli malavare amuzanton, ol instru- anton. Sed krom tio ekzistas ankoraŭ ne malpli kate- goria motivo. Se la prestidigitarto povas imiti material- ajn efikojn, por kiuj estas necesa nur lerteco, mi ĝis ho- diaŭ ne vidis en ĝi la kapablon improvizi, kiu postulas ne ordinaran dozon da inteligento, kaj ankaŭ ne tiun kapablon verki tiujn belajn kaj altegajn diktatojn, ofte plenajn de oportunaj paroloj, kiujn la Spiritoj donas en siaj komunikaĵoj. Ci tio rememorigas al mi la sekvantan fakton.
Unu tre konata beletristo unu tagon venis al mi kaj diris, ke li estas tre bona skribiva mediumo intuicia kaj ke li sin metas al la dispono de la Spiritisma Societo. Kutimante akcepti en la Societon nur tiujn mediumojn, kies kapablojn mi mem konas, tial mi petis lin bonvoli antaŭe submeti sin al provoj en aparta kunsido. Li efe- ktive venis; tie pluraj spertaj mediumoj donis unuj di- sertaciojn, aliaj rimarkinde precizajn respondojn pri pro- ponitaj demandoj kaj objektoj, nekonataj al ili. Kiam venis la vico al tiu sinjoro, li skribis iajn kelke da sen- signifaj vortoj, diris, ke li tiun tagon ne estas en taŭga humoro, kaj poste ni lin plu neniam vidis. Li sendube trovis, ke la rolo de mediumo por inteligentaj efikoj estas pli malfacile ludebla, ol kiel li kredis.
En ĉio la plej facile trompeblaj homoj estas tiuj, ne apartenantaj al la ofico. Tiel same okazas en Spiritismo: tiuj, kiuj ĝin ne konas, estas facile trompataj de ŝajnaĵoj, dum antaŭa atenta studado ilin inicas ne nur pri la kaŭzo de la fenomenoj, sed ankaŭ pri la normaj kondiĉoj, en kiuj povas okazi tiuj faktoj, kaj tia- maniere havigas al ili la rimedojn, por malkovri ian trompon, se ĝi ekzistas.
La friponaj mediumoj estas forte riproĉataj, kiel ili ja meritas, en jena letero, kiun mi publikigis en la Revue, de Aŭgusto 1861:
"Parizo, la 21-an de Julio 1861.
"Sinjoro,
"Oni povas malkonsenti pri iuj punktoj kaj tute kon- senti pri aliaj. Mi ĵus legis, sur la pĝ. 213 de la lasta numero de via revuo, konsiderojn pri la trompo en spiri- tualismaj (aŭ spiritismaj) eksperimentoj, konsiderojn, kiujn mi estas feliĉa dividi per ĉiuj miaj fortoj. Tie ĉia malakordo koncerne teoriojn kaj doktrinojn disfumiĝas kvazaŭ per sorĉa frapo.
"Mi ne estas tiel severa, kiel vi, kontraŭ mediumoj, kiuj digne kaj dece akceptas ian pagon kiel kompenson por la tempo, kiun ili dediĉas al ofte longedaŭraj kaj lac- igaj eksperimentoj; sed severa mi estas tiel, kiel vi — kaj tia severeco neniel estas tro granda —, kontraŭ tiuj, kiuj tiam anstataŭigas, ĉe okazo, per friponaĵo kaj trom- po la mankon aŭ nesufiĉecon de la promesitaj kaj atend- itaj rezultatoj.
"Miksi tion falsan kun tio vera, kiam la afero estas pri fenomenoj, ricevitaj kun la kunhelpo de la Spiritoj, estas litere fiaĵo, kaj forviŝiĝus la konscienco de iu mediumo, kiu pensus, ke li povas ĝin senskrupule fari. Kiel vi perfekte rimarkigis, tio estas diskreditigi la aferon ĉe la spirito de sendecidaj homoj, se la trompo estas kons- tatita. Mi aldiras, ke tio estas plej bedaŭrinde kompro- miti la honorindajn homojn, kiuj donas al la mediumoj la abnegacian helpon de siaj scioj kaj kompetenteco, ga- rantiantoj de ilia sincereco, kaj kiuj iamaniere patronas la mediumojn; tio estas fari kontraŭ tiuj homoj efekti- van mallojalaĵon.
"Ĉiu mediumo, kiun oni pruvus kulpa pri trompaj manovroj, kiu — mi uzas iom trivialan esprimon — est- us surprizita kun la mano en la sako, meritus esti for- pelita de la spiritualistoj aŭ spiritistoj en la tuta mondo, por kiuj estus rigora devo ilin senmaskigi aŭ sen- honorigi.
"Se estos por vi interese, sinjoro, enmeti ĉi tiujn kelkajn liniojn en vian revuon, ili estas al via dispono.
"Akceptu, k. t. p. — Mathieu."
318. La spiritismaj fenomenoj ne estas ĉiuj same facile imiteblaj, kaj ekzistas tiaj, kiuj klare spitas la tutan lertecon de la prestidigitarto; tiaj estas plej precipe la senkontakta movado de objektoj, la levo de pezaj korpoj en la aeron, la frapoj, sonantaj el diversaj flank- oj, la aperaĵoj k. a., escepte se oni uzas artifikojn kaj koluzion. Tial mi diras, ke kion oni devas fari en tia okazo, tio estas atente observadi la cirkonstancoj n kaj precipe preni en kalkulon la karakteron kaj la socian rangon de la homoj, kaj ilian celon kaj intereson pri trompado: ĉi tiu estas la plej bona el ĉiaj kontroloj, ĉar ekzistas cirkonstancoj, kiuj forigas ĉiun motivon por sus- pekto. Mi do pensas, principe, ke oni devas malkonfidi ĉiun ajn, kiu farus el tiuj fenomenoj ian spektaklon aŭ objekton de scivolo aŭ amuzo, kaj kiu pretendus ilin laŭ- plaĉe kaj en la ĝusta momento okazigi, kiel mi jam klar- igis. Mi opinias ne superflue ripeti, ke la nevideblaj in- teligentoj, kiuj manifestiĝas al ni, havas tre delikatajn sentojn kaj nepre volas montri al ni, ke ankaŭ ili havas sian liberan volon kaj sin ne submetas al niaj ka- pricoj. (§ 38.)
Sufiĉos al mi atentigi pri kelkaj artifikoj uzataj, aŭ uzeblaj en iuj okazoj, por igi sin gardi kontraŭ la trompo la sincerajn observantojn. Pri tiuj homoj, kiuj obstine juĝas sen funda esplorado, estas perdo de peno klopodi por ilin forkonvinki de ilia eraro.
319. Unu el la plej ordinaraj fenomenoj estas la frapoj en la interno mem de la ligno, kun aŭ sen movado de la tablo aŭ de alia uzata objekto. Ĉi tiu efiko estas unu el tiuj plej facile imiteblaj, ĉu per la kontakto de la piedoj, ĉu per kraketigado en la meblo; sed estas utile konigi aparte karakteran ruzeton. Sufiĉas apogi ambaŭ manojn plate sur la tablo, tiel proksimajn unu al la dua, ke la ungoj de la dikfingroj firme kuntuŝiĝu; tiam, per tute ne rimarkebla muskolagado oni interfrotas la ung- ojn, aŭdigante sekan brueton, tre similan al tiuj de la interna tiptologio. Tiu brueto resonas en la ligno, nask- ante perfektan iluzion. Neniel malfacile estas tiamaniere aŭdigi tiom da frapoj, kiom dezirate, tamburadon k. a., respondi demandojn per "jes" aŭ "ne", per nombroj aŭ eĉ per montrado de alfabetaj literoj.
Se oni estas antaŭavertita, estas tre facile konstati la trompon. Gi estas ne ebla, se la manoj ne kuntuŝiĝas kaj se oni estas certa, ke nenia alia kontakto povos okaz- igi la brueton. Cetere la realaj frapoj havas tiun kara- kterizaĵon, nome ke ili laŭplaĉe ŝanĝas sian lokon kaj tembron, kio ne povas okazi, kiam ili venas de la citita kaŭzo aŭ de alia simila; ke ili forlasas la tablon, por aŭdiĝi en alia meblo, kiun neniu tuŝas, sur la muroj, la plafono k. a., kaj respondas improvizitajn demandoj. (Vd. § 41.)