Nun ĵetante rigardon sur la plurajn klasojn da kredantoj, ni vidos unue la preterkonsciajn spiritistojn: tio estas ĝustadire variaĵo aŭ nuanco de la antaŭa klaso. Neniam antaŭe aŭdinte ion pri la Spiritisma Doktrino, ili tamen havas la denaskan senton de la grandaj principoj, el ĝi elfluantaj, kaj tiu sento travidiĝas en iuj pecoj de iliaj skribaĵoj kaj paroladoj en tia grado, ke, ilin leg- ante aŭ aŭdante, oni pensus, ke ili estas tute inicitaj.
Multe da tiaj ekzemploj sin trovas ĉe religiaj kaj laikaj verkistoj, ĉe poetoj, oratoroj, moralistoj, antikvaj kaj modernaj filozofoj.
28. El inter tiuj, kiujn konvinkis rekta studado, estas distingeblaj jenaj klasoj:
a, tiuj, kiuj sole nur kredas la manifestiĝojn. Laŭ ili Spiritismo estas simple observa scienco, ia amaso da pli aŭ malpli kuriozaj faktoj. Tiujn mi nomas eksperi- mentantaj spiritistoj;
a, tiuj, kiuj vidas en Spiritismo ion alian, ol fakt- ojn; ili komprenas ties filozofian flankon, admiras la moralon, el tio rezultantan, sed ĉi tiun ili ne praktikas. La influo de tiu moralo sur ilian karakteron estas sen- signifa aŭ nula; siajn kutimojn ili neniel ŝanĝas, kaj eĉ unu plezuron ili ne rezignus: avarulo estas plue avara, fierulo estas ĉiam tro memfida; enviulo kaj ĵaluzulo, daŭre malamikemaj. La kristanan karitaton ili rigardas nur kiel ian belan maksimon: tiuj estas la neperfektaj spiritistoj;
a, tiuj, kiuj ne kontentiĝas per admirado de la spiritisma moralo, sed ĝin praktikas kaj akceptas ĉiujn ĝiajn konsekvencojn. Konvinkitaj, ke la surtera ekzist- ado estas momenta elprovado, ili penas profiti tiun mal- longan tempon, por iri la vojon de progreso, la solan, kiu povas altigi ilin en la hierarkio de la mondo de la Spiritoj, klopodante por fari bonon al ĉiuj kaj bridi siajn malbonajn inklinojn; la rilatoj kun ili estas ĉiam solidaj, ĉar ilia konvinkiteco tenas ilin for de ĉia penso pri mal- bono; karitato estas en ĉio la regulo de ilia konduto. Tio estas la veraj spiritistoj, aŭ pli bone, la kristanaj spiritistoj;
a, fine, la tro ardaj spiritistoj. La homa genro estus perfekta, se ĝi ĉiam prenus la bonan flankon de la aferoj. Troigo estas, en ĉio, malutila; en Spiritismo ĝi havigas tro blindan kaj ofte infanecan fidon pri la aferoj de la nevidebla mondo kaj igas akcepti tro facile kaj sen kontrolo tion, kies absurdecon aŭ neeblecon la meditado kaj ekzamenado pruvus; sed la entuziasmo ne pensas, sed blindigas. Ĉi tiu klaso da adeptoj estas pli malutila ol utila al la afero Spiritismo; ili estas tiuj malplej taŭgaj por konvinki, ĉar oni prave malkonfidas ilian juĝon; ili bonfide estas trompataj, ĉu de mistifik- emaj Spiritoj, ĉu de homoj, kiuj celas ekspluati ilian kredemecon. Ne tute malbone estus, se ili solaj devus suferi la sekvojn de sia kredemeco; la plej malbona estas, ke ili pretervole havigas armilojn al la nekredemuloj, kiuj ja serĉas al si okazon prefere por mokado, ol por konvinkiĝo, kaj kiuj nepre imputas al ĉiuj la ridindecon de kelkaj. Tio sendube estas nek justa, nek racia; sed kiel sciate, la kontraŭuloj de Spiritismo rekonas kiel bonkvalitan nur sian propran prudenton, kaj profunde koni tion, pri kio ili parolas, estas afero, kiu ilin mal- plej zorgigas.
La konvinkrimedoj estas treege diversaj laŭ la individuoj: kio konvinkas unujn, tio neniom efikas sur aliajn; A konvinkiĝis pro iaj materialaj manifestiĝoj, B dank'al inteligentaj komunikaĵoj, la plej multaj per rezonado. Oni povas eĉ diri, ke, laŭ la plimulto el la homoj, kiuj sin ne preparis per rezonado, la materialaj fenomenoj malmulte pezas. Ju pli eksterordinaraj estas tiaj fenomenoj kaj ju pli malproksimaj ili estas de la konataj leĝoj, des pli da kontraŭstaro ili renkontas, kaj tio pro tre simpla kaŭzo, nome, ĉar oni nature inklinas dubi ĉion, kio ne ricevas racian sankcion. Tion ĉiu ri- gardas el sia vidpunkto kaj klarigas al si laŭ sia ma- niero: la materialisto vidas en ĝi pure fizikan kaŭzon aŭ ĵonglaĵon; la neklerulo kaj superstiĉulo, kaŭzon dia- blan aŭ supernaturan, dum antaŭa klarigo havas kiel efikon disbati antaŭjuĝojn kaj montri, se ne la realecon, almenaŭ la eblecon de la koncernata afero: ĉi tiun oni komprenas, antaŭ ol vidi; nu, se estas konfesita la ebl- eco, estas do atingitaj tri kvaronoj de la konvinkiteco.
Ĉu estas utile peni konvinki obstinan nekredem- ulon? Mi jam diris, ke tio dependas de la kaŭzoj kaj de la speco de lia nekredemeco; la insista klopodo por lin konvinki ofte igas lin kredi sian personan gravecon kaj estas por li motivo por ankoraŭ pli forta obstinado.
Se iu konvinkiĝis nek per rezonado, nek per faktoj, tiel estas tial, ke li ankoraŭ devas trapasi la provon de ne- kredemo: oni transdonu al la Providenco la zorgon al- porti al li pli favorajn cirkonstancojn; multaj sopiras nur al lumo, ke oni ne perdu sian tempon, klopodante ĉe homoj, kiuj ĝin forpuŝas de si. Turnu vin do al la homoj bonvolemaj, kies nombro estas pli granda, ol kiom oni pensas, kaj ilia ekzemplo, multobliĝante, venkos pli da baroj ol paroloj. La vera spiritisto neniam sin dete- nas fari bonon: faciligi afliktitajn korojn, doni konsol- ojn, kvietigi malesperojn, fari moralajn reformojn — jen lia misio; ankaŭ en tio li trovas sian efektivan plezuron. Spiritismo ŝvebas en la aero; ĝi disvastiĝas dank'al la forto mem de la okazaĵoj kaj ĉar ĝi feliĉigas siajn adept- ojn. Kiam ĝiaj sistemaj kontraŭuloj aŭdos ĝin reson- anta ĉirkaŭ ilin, eĉ ĉe iliaj amikoj, ili ekkomprenos sian izolitecon kaj estos devigitaj aŭ eksilenti aŭ kapitulaci.
31. Por alpreni, en la instruado de Spiritismo, pro- cedojn similajn al tiuj uzataj en la ordinaraj sciencoj, oni devus pririgardi ĉiajn fenomenojn, kiuj povas fariĝi, ekde la plej simplaj ĝis la plej kompleksaj; nu, ĉi tio estas ne ebla, ĉar oni ne povus fari kurson de eks- perimenta Spiritismo tiel same, kiel oni instruas Fizikon aŭ Hemion. En la natursciencoj oni agas sur la sen- vivan materion, kiun oni manipulas laŭplaĉe, kaj oni pres- kaŭ ĉiam estas certa, ke oni povas reguligi la rezultat- ojn de la eksperimentoj; en Spiritismo oni traktas kun liberiĝintaj inteligentoj, kiuj sur ĉiu paŝo montras al ni, ke ili ne estas submetitaj al niaj kapricoj: oni devas do observi, atendi la rezultatojn kaj ĉi tiujn preterpase ekkapti. Tial mi laŭte kaj bone aŭdeble diras, ke ĉiu ajn, kiu flatus al si, ke li laŭvole rikoltas rezultatojn sur ĉi tiu kampo, tute certe estas nescianto aŭ tromp- isto; jen do, kial la vera Spiritismo neniel faras el si ian spektaklon kaj neniam suriros iun foiran scenejon. Eĉ iom nelogike estas supozi, ke Spiritoj venus paradi kaj sin submeti al esplorado kvazaŭ kuriozaĵoj. La feno- menoj povas do aŭ ne fariĝi, kiam bezone, aŭ montriĝi tute alie, ol kiel oni ilin deziras. Mi aldiru, ke por ilin ricevi, estas necesaj homoj, dotitaj per specialaj kapabl- oj, kaj ke tiuj kapabloj estas senlime diversaj laŭ la individua talento; nu, ĉar treege malofte unu sama per- sono havas ĉiajn kapablojn, jen tial ankoraŭ unu mal- facilaĵo, ĉar oni devus ĉiam havi sub la mano efektivan kolekton da mediumoj, kio estas apenaŭ atingebla.
La rimedo, por antaŭforigi ĉi tiun malbonaĵon, estas tre simpla, nome komenci de la teorio; tie ĉiaj fenomen- oj estas ekzamenataj; ili estas klarigataj, oni povas kon- troli ilian verecon, kompreni ilian eblecon, ekscii la kon- diĉojn, ĉe kiuj ili povas okazi, kaj la barojn, kiuj ilin eble trafos. Kia ajn do la ordo, laŭ kiu la cirkonstanc- oj ilin okazigas, ili enhavas nenion, kio povus alporti surprizon. Ci tiu vojo prezentas ankoraŭ unu bonaĵon, t.e. ŝparigi al la eksperimentanto multegon da elreviĝ- oj; antaŭgardinte sin kontraŭ la malfacilaĵoj, li povas tenadi sin atenta kaj evitigi al si spertiĝon je sia pro- pra kosto.