La senpera skribado estas ankoraŭ pli facile imitebla. Ne parolante pri la bone konataj ĥemiaĵoj, por aperigi skribon post kelka tempo sur blanka papero, kion oni povas malhelpi per plej simplaj antaŭzorgoj, povus okazi, ke per lerta ĵonglado oni anstataŭigus unu paper- on per alia. Povus okazi ankaŭ, ke tiu, kiu volas trompi, estus tiel lerta, ke li deturnus la atenton de la ĉeestant- oj, dum li skribus iajn kelke da vortoj. Iu diris al mi, ke li eĉ vidis tiel skribi per peceto da grafito kaŝita sub la ungo.
La alportado de objektoj ne malpli taŭgas por ĵonglado, kaj oni povas esti facile trompata de iu pli aŭ malpli lerta ĵonglanto, eĉ se tiu ne estas profesia pres- tidigitatoro. En la § speciala, kiun mi skribis pri tio (§ 96), la Spiritoj mem difinis la esceptajn kon- diĉojn, en kiuj ĝi povas fariĝi; el tio oni do povas kon- kludi, ke ĝia facila kaj laŭplaĉa ricevo estas almenaŭ sus- pektinda. Kun la senpera skribado estas tute same.
En la ĉapitro pri la Specialaj mediumoj mi
menciis, laŭ la Spiritoj, tiujn mediumajn kapablojn or- dinarajn kaj maloftajn. Oni do malfidu tiujn medium- ojn, kiuj flatus al si, ke ili tre facile disponas ĉi tiujn lastajn aŭ kiuj ambicias multe da tiaj kapabloj, pretendo, kiu nur tre malofte estas efektvia.
La inteligentaj manifestiĝoj estas, laŭ la cirkonstancoj, tiuj plej fidindaj, tamen ankaŭ ili ne estas liberaj de imitado, almenaŭ tiuj banalaj kaj vulgaraj. Oni pensas, ke ili havas pli grandan garantion, se la mediumoj estas mekanikaj, ne nur pro la sendependeco de la ideoj, sed ankaŭ kontraŭ artifikoj; tial kelkaj personoj preferas la perilojn materialajn. Nu, ĉi tio estas eraro. La trompo enŝoviĝas ĉien: ni ja scias, ke lerte oni povas laŭplaĉe direkti eĉ korbon aŭ tabulon skrib- antan, tute ŝajnigante memvolajn movojn. Kio forigas ĉian dubon, tio estas la esprimitaj pensoj, ĉu ili venas de mediumo mekanika, intuicia, aŭdiva, paroliva aŭ vidiva. Iuj komunikajoj troviĝas tiel ekster la ideoj, la scioj kaj eĉ la inteligenteco de la mediumo, ke oni strange devus iluzii sin mem, por kredi, ke ili venis de li. Mi rekonas en la ĉarlatanismo grandan lertecon kaj fekund- ajn rimedojn, sed mi ankoraŭ ne rekonas en ĝi la kapa- blon havigi scion al malklerulo aŭ spritecon al stultulo.
Resume, mi ripetas, la plej bona garantio kuŝas en la konata moraleco de la mediumoj kaj en la neekzist- ado de ĉiaj kaŭzoj de materiala intereso aŭ de memes- timo, kiuj povus stimuli ĉe ili la praktikadon de siaj mediumaj kapabloj, ĉar ja tiaj samaj kaŭzoj povas ins- tigi ilin ŝajnigi la havadon de tiaj kapabloj, kiujn ili ne posedas.
Capitro xxix
PRI LA GRUPOJ KAJ SOCIETOJ DE SPIRITISTOJ
Pri la grupoj ĝenerale. Pri la ĝustasencaj societoj.
Studotemoj. Konkurado inter la societoj
Pri la grupoj ĝenerale
La spiritistaj grupoj povas esti tre utilaj pro tio, ke ili ebligas instruadon per interŝanĝo de pensoj, per demandoj kaj rimarkoj, kiujn ĉiu povas fari kaj el kiuj ĉiu profitas; sed por ĝuigi ĉiujn dezirindajn fruktojn, ili postulas specialajn kondiĉojn, kiujn mi nun pririgardos, ĉar estus eraro similigi ilin al la ordinaraj societoj. Cetere, ĉar tiaj grupoj estas ja kolektivoj, tio, kio ilin kon- cernas, estas la natura sekvo de la supre donitaj ins- truoj; ili devas preni al si la samajn antaŭzorgojn kaj antaŭgardi sin kontraŭ tiaj samaj malfacilaĵoj, kiel la individuo. Tial mi faris ĉi tiun ĉapitron la lasta.
La spiritistaj grupoj havas diversan karakteron laŭ la celo atingota, kaj tial la esenco de unu ankaŭ devas esti malsama, ol tiu de alia. Laŭ sia speco ili povas esti frivolaj, eksperimentaj aŭ instruaj.
La frivolaj grupoj estas kolektiĝoj de homoj, vidantaj nur la amuzan flankon de la manifestiĝoj kaj plezurantaj ĉe la ŝercoj de malseriozaj Spiritoj, al kiuj forte plaĉas tiaj kunvenoj, kie ili agas tute libere kaj kiujn ili ĉiam ĉeestas. Tie oni demandas pri ĉiaj banalaĵoj, oni petas la Spiritojn antaŭdiri homajn sortojn, oni el- provas ilian sagacecon pri diveno de aĝoj aŭ de tio, kion oni havas en la poŝo, pri malkaŝo de sekretetoj kaj pri multego da aliaj samvaloraj aferoj.
Tiaj grupoj havas nenian gravecon, tamen, ĉar kelkaj frivolaj Spiritoj estas tre inteligentaj kaj ili ĝenerale estas senkonsideraj kaj gajhumoraj, tie ofte okazas tre kuriozaj aferoj, el kiuj iu observema homo povas ĉerpi al si kelkan profiton. Kiu vidis nur tion kaj juĝus la mondon de la Spiritoj laŭ ĉi tiu montro, tiu farus al si pri ĝi ideon tiel malĝustan, kian farus tiu, kiu juĝus la tutan loĝantaron de iu granda urbo laŭ tiu de iaj kvar- taloj. La sola simpla saĝo diras, ke altklasaj Spiritoj ja ne povas veni al tiaj kunvenoj, kie la spektatoroj ne estas pli seriozaj ol la aktoroj. Se oni volas sin okupi pri frivolaĵoj, oni ja elvoku Spiritojn senkonsiderajn, same kiel oni invitus histrionojn, por amuzi iun societon; est- us profanado tien inviti respektegatajn estulojn, miksi sanktaĵon kun profanaĵo.
La eksperimentaj grupoj celas pli speciale la okazigon de fizikaj manifestiĝoj. En la okuloj de multaj, ili estas spektaklo pli ĝuste kurioza ol instrua; la ne- kredemaj foriras de tie pli mirante, ol konvinkite, se ili vidis neniajn aliajn fenomenojn, kaj ilia penso sin turn- as tute al la serĉado de friponaĵoj, ĉar, komprenante nenion el tiuj faroj, ili volonte imagas al si la ekzistadon de iaj artifikoj. Alie estas kun tiuj, kiuj studis; tiuj jam antaŭe akceptas la eblecon de la fenomenoj, kaj pozi- tivaj faktoj poste alportas aŭ kompletigas al ili la konvinkon. Se fariĝas artifikoj, ili estas kapablaj tiujn malkaŝi.
Malgraŭ tio, tiaj eksperimentoj prezentas utilan flankon, kiun neniu povus ignori, ĉar ĝuste ili ebligis la eltrovon de la leĝoj, kiuj kontrolas la nevideblan mondon, kaj, laŭ la opinio de multaj homoj, ili nekontesteble estas grava motivo de konvinko; sed mi asertas, ke nur per si mem ili ne kapablas ensekretigi iun en la spiritisman sciencon, tiel same, kiel la sola vido je iu sprita meka- nismo ne povas lernigi Meĥanikon al iu, ne konanta ĝi- ajn leĝojn. Se tamen tiuj kunsidoj estus kondukataj metode kaj saĝe, ili donus multe pli bonajn rezultatojn. Mi post momento revenos al ĉi tiu objekto.
La instruaj grupoj havas tute alian karakter- on, kaj ĉar ili estas tiuj, el kiuj oni povas ĉerpi la veran instruon, mi tial pli insistos pri la kondiĉoj, kiujn oni devas kontentigi.
La unua estas tiu, ke ili estu ĉiam seriozaj en la plena senco de la vorto. Oni devas konvinkiĝi, ke la Spiritoj, al kiuj oni volas paroli, havas tute apartan na- turon; ke, ĉar majesta ne povas kuniĝi kun triviala kaj ankaŭ ne bono kun malbono, tial se oni volas ricevi bon- ajn aferojn, oni devas sin turni al bonaj Spiritoj. Sed ne sufiĉas elvoki bonajn Spiritojn: nepre necese estas troviĝi en kondiĉoj favoraj al tio, ke ili bonvolu veni; nu, Superaj Spiritoj ne venas al kunvenoj de ventkapaj kaj supraĵemaj homoj, tute same, kiel ili tien ne venus, kiam ili vivis sur la Tero.
Societo estas vere serioza nur tiam, se ĝi sin okupas pri aferoj utilaj, esceptinte ĉiujn ceteraj n; se ĝi celas ricevi eksterordinarajn fenomenojn el scivolemo aŭ por amuziĝo, eble venos tiuj Spiritoj, kiuj okazigas tiajn fenomenojn, sed la ceteraj foriĝas. Unuvorte, kia ajn estas la karaktero de iu kunsido, al ĉi tiu ĉiam venas Spi- ritoj pretaj kunhelpi ĝiajn intencojn. Cia serioza kun- sido deflankiĝas do de sia celo, se ĝi forlasas instruon por amuzo. La fizikaj manifestiĝoj, kiel mi diris, estas iel utilaj; kiuj volas vidi, tiuj ĉeestu eksperimentajn kun- sidojn; kiuj volas kompreni, tiuj ĉeestu studokunsidojn; tiel ĉiuj povos kompletigi sian spiritisman instruitecon, same kiel, en la studado de la medicino, unuj sekvas kurs- ojn, aliaj vizitadas klinikojn.