328. La instruado pri Spiritismo ne konsistas nur en la morala instruado, donata de la Spiritoj, sed ankaŭ en la studado de la faktoj; koncernas ĝin la teorio de ĉiaj fenomenoj, la serĉado de la kaŭzoj kaj, kiel sekvo, la konstato de tio ebla kaj de tio neebla; unuvorte, la observado de ĉio, kio povas progresigi la sciencon. Nu, estus absoluta eraro pensi, ke la faktoj limiĝus al fenomenoj eksterordinaraj; ke atentindaj estas sole nur tiuj, plej frapantaj la sentumojn. Faktoj sur ĉiu paŝo montr- iĝas en la inteligentaj komunikaĵoj kaj ne povus esti ignorataj de homoj, kunvenintaj por studado. Tiuj fakt- oj, kiujn estas ne eble elkalkuli, ŝprucas el multego da okazaj cirkonstancoj; kvankam malpli reliefaj, ili tamen estas plej interesaj por iu observanto, kiu en ili trovas aŭ la jesigon de iu konata principo aŭ la malkaŝon de iu principo nova, kiu ebligas al li iom pli profunde penetri en la misterojn de la nevidebla mondo. Ankaŭ ĉi tio estas filozofio.
329. La studokunsidoj, krom tio, estas treege utilaj al la mediumoj por inteligentaj manifestiĝoj, precipe al tiuj, kiuj serioze deziras perfektiĝi kaj tien ne venas kun stulta pretendo al neeraremo. Grandaj rifoj de la me- diumeco estas, kiel mi diris, la obsedo kaj la fascinado; tiuj mediumoj povas do tre bonfide fari al si iluzion pri la merito de tio, kion ili ricevas, kaj oni komprenas, ke la trompemaj Spiritoj povas agadi tute libere, kiam ili traktas nur kun iu blindulo. Tial ili forigas la medium- on for de ĉia kontrolo kaj, se necese, ili igas lin abome- ni ĉiun ajn, kiu povus lin klerigi. Dank'al la soluligo kaj fascinado, ili povas igi lin akcepti ĉion, kion ajn ili volas.
Ne estus superflue ripeti: ĉi tie leviĝas ne ia simpla malhelpo, sed pereigilo; jes, mi diras, efektiva pereigilo. La sola rimedo, kiun havas la mediumo, por ĝin eviti, estas tio, ke la de li ricevitajn komunikaĵojn analizu homoj sen kaŝita intereso kaj bondezirantaj, kiuj, tion far- ante flegme kaj senpartie, povas malfermi al li la okul- ojn kaj igi lin vidi tion, kion li mem ne povas rimarki. Nu, ĉiu mediumo, kiu timas tian juĝon, jam iras la vojon de obsedo; tiu, kiu pensas, ke la lumo estas farita nur por li, troviĝas tute sub tiu jugo; se li rigardas kiel ofendajn la rimarkojn, se li ilin repuŝas, se li ilin koleras, ne dubebla estas do la malica naturo de la Spirito, kiu lin inspiras.
Mi jam diris, ke iu mediumo povas ne havi la sciojn necesajn, por kompreni erarojn; li povas lasi sin trompi per patosaĵoj kaj pretendema parolado, esti delogata per sofismoj, ĉio ĉi plej bonfide. Tial, manke de propra lumo, li devas modeste peti aliajn pri helpo, laŭ jenaj proverb- oj, nome: "pli da okuloj, pli da certeco" kaj " pri propra afero neniu juĝas libere". Guste en ĉi tiu rilato la kun- sidoj estas por mediumo tre utilaj, se nur li estas sufiĉe saĝa, pro elaŭdi opiniojn, ĉar tie troviĝas homoj pli ins- truitaj, ol li, kaj kiuj kaptas la ofte tiel subtilajn nuanc- ojn, per kiuj la Spirito elperfidas sian malsuperecon.
Ciu mediumo, kiu sincere deziras ne esti mokataĵo de mensogo, devas do peni labori en kunsidoj seriozaj kaj tien alporti tion, kion li aparte ricevas, kaj danke akcepti, eĉ peti la kritikan ekzamenon de la komunik- aĵoj, kiujn li ricevas. Se lin ĉikanas trompemaj Spiritoj, ĉi tio estas la plej certa rimedo, por ke li liberiĝu de ili, montrante al ili, ke ili ne povas lin trompi. Cetere mediumo, kiu koleras pro la kritikado, estas des malpli prava ĉe tiu kolero, ke lia memestimo estas tie neniel tuŝita, ĉar ja tio, kion li diras, ne estas lia frukto, kaj por ĝi li ne respondas pli, ol kiel li respondus, se li voĉ- legus versojn de ia poetaĉo.
Mi insistis pri ĉi tiu punkto, ĉar malhelpo ĝi estas kiel por la mediumoj, tiel ankaŭ por tiuj kunvenoj, kie estas grave ne konfidi ventanime ĉiajn perantojn de la Spiritoj. La kunhelpo de ĉiu obsedita aŭ fascinita mediumo estus por ili pli malutila ol utila; ili do tiajn ne akceptu. Mi pensas, ke mi jam sufiĉe elvolvis ĉi tiun temon, por ke estu al ili ne eble erari pri la karakteroj de la obsedo, se la mediumo mem ne povas ĝin rekoni; unu el la plej frapantaj estas sendube la pretendo esti la sole prava kontraŭ ĉiuj. La obseditaj mediumoj, kiuj ne volas konfesi tiun sian staton, similas tiajn malsanul- ojn, kiuj faras al si iluzion pri sia malsaneco kaj pereas, ĉar ili rifuzas submetiĝi al saniga kuracado.
330. Serioza grupo devas havi kiel celon forigi la mensogemajn Spiritojn; ĝi erarus, opiniante sin ŝirmita kontraŭ ili dank'al sia celo kaj la kvalito de siaj mediumoj: tion ĝi ne atingos tiel longe, ĝis ĝi troviĝos en favoraj kondiĉoj.
Por la klara kompreno de tio, kio okazas en ĉi tiu cirkonstanco, mi petas la leganton bonvolu releti tion diritan en la § 231, pri la Influo de la medio. Oni pre- zentu al si ĉiun homon kvazaŭ ĉirkaŭitan de kelke da nevideblaj kompaniuloj, kiuj identiĝas kun li pro sia ka- raktero, siaj gustoj kaj siaj inklinoj; sekve ĉiu homo, veninta en iun grupon, estas akompanata de Spiritoj, simpatiantaj kun li. Laŭ sia nombro kaj karaktero tiuj akompanantoj povas fari sur la kunsidantojn kaj la ko- munikaĵojn bonan aŭ malbonan influon. Perfekta estus tiu grupo, kies ĉiuj anoj, portante egalan amon al bono estus akompanataj nur de bonaj Spiritoj; se perfekteco estas ne ebla, la plej bona kunveno estas tiu, en kiu bono superas malbonon. Ĉi tiu aserto estas tro logika, ke mi bezonu insisti pri ĝi.
331. Grupo estas kolektiva estaĵo, kies kvalitoj kaj propraĵoj estas la rezultanto de ĉiuj tiuj de ĝiaj anoj, formante kvazaŭ faskon; nu, tia fasko estas des pli for- tika, ju pli homogena ĝi estas. Se oni bone komprenis tion diritan (§ 282, demando V) pri la maniero, kiel la Spiritoj estas avizataj pri nia elvoko, oni facile kompren- as la potencon de la asociado de la pensoj de la ĉeest- antoj. Se Spiriton iamaniere frapas la penso, kiel nin la voĉo, dudek homoj, kuniĝinte en unu sama intenco, nepre havas pli multe da forto, ol unu sola; sed por ke ĉiuj pensoj kunhelpu por unu sama celo, ili devas vibri uni- sone, kunfandiĝi, por tiel diri, en unu solan, kio ne povas okazi sen agordiĝo.
Aliflanke, veninte en tute simpatian medion, iu Spirito sentas sin pli senĝena; trovante tie nur amikojn, li tien venas pli volonte kaj pli volonte respondas la de- mandojn. Kiu ajn atente sekvis inteligentajn manifest- iĝojn de Spiritoj, tiu povis konvinkiĝi pri ĉi tiu veraĵo. Se la pensoj kontraŭas unu alian, el tio rezultas inter- frapiĝo de ideoj malagrabla por la Spirito kaj sekve malutila al la manifestiĝo. Same fariĝas al homo, pa- rolanta antaŭ kunvenantaro: se li sentas, ke ĉiuj pensoj estas por li simpatiaj kaj bondeziraj, la impreso, kiun li ricevas de ili, reagas sur liajn proprajn ideojn kaj hav- igas al ĉi tiuj pli da vervo. La unuanimeco de tiu kun- helpo faras sur lin ian magnetizan agadon, kiu pligrand- igas liajn rimedojn, dum la indiferenteco aŭ la malamik- emo lin konfuzas kaj paralizas: tiamaniere la aplaŭdoj elektras la geaktorojn; nu, la Spiritoj, multe pli impreseblaj, ol la homoj, devas esti multe pli forte influataj de la medio.
Ĉia spiritista grupo devas do inklini al la kiel eble plej granda homogeneco; oni ja komprenu, ke mi pa- rolas pri tiuj, kiuj volas atingi seriozajn kaj vere util- ajn rezultatojn; se oni volas simple ricevi komunikaĵojn ĉiajn ajn, ne zorgante pri la kvalitoj de tiuj, kiuj ilin donas, ĉiuj ĉi tiuj antaŭrimedoj estas ne necesaj, sed tiam oni ne plendu pri la kvalito de la produkto.
Ĉar enmemiĝo kaj komuneco de pensoj estas esencaj kondiĉoj de ĉia serioza kunsido, oni ja kompren- as, ke tro granda nombro da ĉeestantoj devas esti unu el la kaŭzoj, plej kontraŭantaj la homogenecon. Certe tiu nombro havas nenian absolutan limon, kaj oni kon- sentas, ke cent homoj, sufiĉe enmemiĝintaj kaj atentaj, troviĝas en pli bonaj kondiĉoj, ol dek senatentaj kaj bruantaj; sed evidente estas ankaŭ, ke ju pli granda tiu nombro, des pli malfacile oni plenumas tiujn kondiĉojn. Cetere la sperto pruvas, ke intimaj rondetoj ĉiam estas pli favoraj al belaj komunikaĵoj, pro la motivoj, kiujn mi ĵus donis.