Oni povas do starigi kiel principon, ke ĉiu ajn, kiu en iu societo de spiritistoj instigas al malordo aŭ mal- konkordo, ĉu malkaŝe, ĉu kaŝite, per ĉiaj ajn rimedoj, estas aŭ provokanta agento aŭ almenaŭ malbona spirit- isto, kiun oni devas plej baldaŭ elpeli el la societo; sed tion ofte kontraŭas la ligiloj mem, kune tenantaj ĉiujn anojn, kaj tial estas konsilinde sin deteni de nerompeblaj ligiloj: la virtuloj estas ĉiam sufiĉe ligitaj inter si, la malbone intencantaj estas tiaj ĉiam tro multe.
Krom tiuj homoj, konataj kiel malicemaj, kiuj enŝoviĝas en la kunvenojn, estas ankaŭ tiaj, kiuj pro sia karaktero mem kunportas maltrankvilon ĉien, kie ili troviĝas; oni do estu plej prudenta, enlasante novajn anojn. Tiuj plej ĝenaj, en ĉi tiu okazo, estas ne tiuj fremdaj al la afero, eĉ ne tiuj ĝin ne kredantaj: kon- vinkiĝon oni ricevas nur per sperto, kaj ekzistas homoj, kiuj bonafide deziras instruiĝi. Tiuj, kontraŭ kiuj oni precipe devas sin gardi, estas tiuj homoj kun antaŭe preta sistemo, la obstinaj nekredemuloj, kiuj dubas ĉion, eĉ evidentaĵojn; la fieruloj, kiuj pretendas posedi solaj la senlernan lumon, volas ĉie trudi sian opinion kaj mal- ŝate rigardas ĉiun ajn, kiu ne pensas tiel, kiel ili. Ne lasu vin trompi de ilia laŭŝajna deziro instruiĝi; pli ol unu forte sin ĝenus devi konfesi, ke li eraras. Gardu vin precipe kontraŭ tiuj tedaj parolistoj, kiuj ĉiam volas el- diri la lastan vorotn, kaj kontraŭ tiuj, al kiuj plaĉas nur kontraŭdiremo: unuj kaj aliaj igas perdi tempon sen ia profito, eĉ ne por ili mem. La Spiritoj ne amas vortojn senutilajn.
Car estas necese antaŭforigi ĉian kaŭzon de konfuzo kaj distro, tial iu sin organizanta societo de spiritistoj devas plej atente zorgi pri la disponoj taŭgaj por forpreni de la instigantoj de malorodo la rimedojn mal- utili kaj por plej faciligi ties forigon. La malgrandaj grupoj bezonas nur tre simplan disciplinan regularon por la ordo de la seancoj; la regule starigitaj societoj postulas pli kompletan organizon; la plej bona estas tiu, kiu havas la malplej komplikitan radaron. Ciaj ajn povos ĉerpi tion, kio estas al ili aplikebla, aŭ tion, kion ili opinias utila, el la regularo de la Pariza Societo por Spi- ritismaj Studoj, kiun mi malsupre represas.
La societoj, ĉu malgrandaj, ĉu grandaj, kaj ĉiaj grupoj, kiel ajn gravaj ili estas, havas antaŭ si alian malhelpon. La instigantoj de konfuzo troviĝas ne nur en ilia medio, sed ankaŭ en la nevidebla mondo. Kiel ekzistas Spiritoj protektantaj asociojn, urbojn kaj popol- ojn, tiel ankaŭ malicaj Spiritoj alligiĝas al grupoj, kiel al la homoj; ili ligiĝas unue al tiuj pli malfortaj, pli alir- eblaj, el kiuj ili penas fari ilojn, kaj iom post iom ili penas ĉirkaŭsieĝi la homamasojn, ĉar ilia malica ĝojo estas proporcia al la nombro de la homoj sub ilia jugo. Ciam do, kiam en iu grupo iu falas en ian reton, oni rekonu, ke malamiko troviĝas en la tendaro, ke lupo iras en la ŝaf- ejo, kaj oni devas sin tenadi garde, ĉar ja tre probable tiu multigos siajn provojn; se oni tion ne senkuraĝigos per energia kontraŭstaro, obsedo fariĝos kvazaŭ infekta malsano, kiu montriĝas ĉe la mediumoj per la malordo de la mediumeco kaj ĉe aliaj per la malamikemo de la sentoj, la perverseco de la konscienco kaj la detruo de la harmonio. Car la plej potenca kontraŭrimedo de ĉi tiu veneno estas karito, tial ĝuste kariton ili penas su- foki. Oni do ne restu senfare, ĝis ĉi tiu malbonaĵo far- iĝos neforviŝebla; oni eĉ ne atendu la unuajn simptom- ojn, sed precipe oni penu ĝin antaŭforigi. Por ĉi tio ekzistas du rimedoj, kiuj estas efikaj, se bone uzataj: la preĝado el tuta koro kaj la atenta studado de la plej malgrandaj signoj, elmontrantaj la ĉeeston de trompemaj Spiritoj; la unua altiras la bonajn Spiritojn, kiuj ame helpas nur tiujn, kiuj ilin helpas per sia fido al Dio; la dua montras al la malicaj, ke ili havas aferon al homoj sufiĉe klarvidantaj kaj saĝaj, ke tiuj ne lasas sin trompi. Se iu el la anoj fariĝos kaptaĵo de obsedo, ĉiuj penoj devas jam de la unuaj montroj celi la malfermon de liaj okuloj, ĉe la timo, ke tiu malbonaĵo fariĝos pli serioza por havigi al li la konvinkon, ke li estas trompata, kaj la deziron kunhelpi tiujn, kiuj penas lin liberigi.
341. La influo de la medio estas sekvo de la naturo de la Spiritoj kaj de ties maniero agi sur la estulojn vivantajn sur la Tero; el tiu influo ĉiu povas mem de- dukti la kondiĉojn plej favorajn por iu societo, kiu aspiras gajni la simpation de la bonaj Spiritoj kaj ricevi nur bonajn komunikaĵojn, forpelante tiujn malicajn. Tiuj kondiĉoj kuŝas ĉiuj en la morala humoro de la ĉeestantoj kaj resume konsistas en la jenaj punktoj:
Perfekta interkonsento de vidpunktoj kaj sentoj; reciproka bonvolemo inter ĉiuj membroj; rezigno pri ĉia sento kontraŭa al la vera kristana karito;
unu sola deziro, nome, instruiĝi kaj pliboniĝi per la instruado de la bonaj Spiritoj kaj profitado el iliaj kon- siloj. Kiu estas konvinkita, ke la Superaj Spiritoj ma- nifestiĝas por nia progresigo, sed ne por nia plezuro, tiu komprenas, ke ili ja foriĝas de tiuj homoj, kiuj limas sin per admirado de ilia stilo, kolektante el tio nenian frukton, kaj kiuj altiriĝas al la seancoj nur laŭ la pli aŭ malpli granda intereso, kiun la kunsidoj povas pre- zenti konforme al ĉies aparta gusto;
forigo de ĉio, kio en la komunikajoj, pri kiuj oni petis la Spiritojn, celus nur la kontentigon de scivolo;
respektaj enmemiĝo kaj silento dum la konversacioj kun la Spiritoj;
kuniĝo, per la penso, de ĉiuj ĉeestantoj ĉe la elvoko de Spiritoj;
kunlaborado de la mediumoj de la kunsido pri rezig- no de ĉia sento de fiero, de memestimo kaj de superstaro, kaj kun la sola deziro esti utilaj.
Ĉu ĉi tiuj kondiĉoj estas tiel malfacile plenumeblaj, ke oni povas trovi neniun, kiu ilin alfrontus? Mi tion ne pensas; mi kontraŭe esperas, ke la efektive seriozaj grupoj, kiaj ekzistas jam en pluraj lokoj, multiĝos, kaj mi ne hezitas diris, ke ĝuste al ili Spiritismo devos danki sian pli viglan disvastiĝon; kunigante la honestajn kaj konsciencajn homojn, ili silentigos la kritikantojn, kaj ju pli puraj estos iliaj intencoj, des pli respektataj ili estos de siaj kontraŭuloj: kiam mokado atakas bonon, ĝi jam ne igas ridi, sed fariĝas malŝatinda. En similaj grupoj, sub la potenco de la faktoj, ekestos efektiva sim- patioligilo kaj reciproka solidareco, kiuj kunutilos por la ĝenerala progresado.
342. Estus eraro pensi, ke tiuj grupoj, kie oni sin okupas pli speciale pri fizikaj manifestiĝoj, troviĝas eks- ter tiu frata interkonsento kaj esceptas ĉian seriozan penson; se ili ne postulas tiel rigorajn kondiĉojn, tamen ne senriske oni ilin ĉeestus ventanime, kaj oni erarus, kredante, ke la kunhelpo de la ĉeestantoj estas tute nula; pruvas la kontraŭon la fakto, ke tiaj manifestiĝoj, eĉ pere de potencaj mediumoj, ne povas okazi en certaj me- dioj. Ankaŭ por tio ekzistas do kontraŭstarantaj influoj, kaj tiuj influoj povas kuŝi nur en la malsameco aŭ mal- amikemo de la sentoj, kiuj paralizas la klopodojn de la Spiritoj.
La fizikaj manifestiĝoj, kiel mi diris, estas tre utilaj; ili malfermas al observanto vastan kampon, ĉar ili estas tuta speco de eksternormaj fenomenoj, kiuj mon- triĝas antaŭ niaj okuloj kaj kies sekvoj estas nekalkul- eblaj. Iu grupo povas do okupi sin pri ili por tre seriozaj celoj, sed ĝi ne povus trafi sian celon, ĉu kiel studon, ĉu kiel rimedon por konvinko, se ĝi ne prenus al si fa- vorajn kondiĉojn: la unua estas ne la fido de la ĉeest- antoj, sed ilia deziro instruiĝi sen kaŝita penso, sen jam antaŭe preta decido repuŝi eĉ ion evidentan; la dua estas la limigo de ilia nombro, por eviti la miksiĝon de hete- rogenaj elementoj. Se la fizikajn manifestiĝojn okazig- as ordinare malpli progesintaj Spiritoj, ili tamen havas celon ne malpli providencan, kaj la bonaj Spiritoj ilin favoras ĉiam, kiam ili povas doni utilan rezultaton.