Выбрать главу

Allan Kardec

La libro de la spiritoj

Prezento

Allan Kardec estis la pseŭdonimo de Hippolyte Leon Denizard Rivail naskita en Lyon (Franclando) la 3-an de Oktobro 1804, en klera familio. Ankoraŭ tre una, li estis altirita de la sciencoj. La faris siajn unuagradajn studojn ĉe la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdun (Svislando); de tiu mondkonata edukisto li estis unu el plej distingiĝaj lernantoj kaj de ties edukmetodo li estis plej diligenta propagandisto; aĝante nur dekkvar jarojn, li lernigadis al siaj kolegoj tion, kion li iom post iom ricevadis de siaj instruantoj. La knabo estis edukita en protestantismo, sed, pro intimaj sentoj, li baldaŭ ekpensis ian religian reformon kaj serĉis, de tiam, ian rimedon por unuigi la kredojn; tian rimedon li trovis en Spiritismo.

Li estis membro de pluraj akademioj, inter kiuj la Reĝa Akademio de Arras. De 1835 ĝis 1840 li faris, en sia hejmo, senpagajn kursojn pri fiziko, kemio, anatomio, astronomio k. a. Antaŭ ol sin dediĉi al la studado de la spiritismaj fenomenoj, Kardec laboradis do sur pluraj kampoj de la homa agado kaj postlasis pri tiuj plej diversajn verkojn.

En 1855, kiam la manifestiĝoj de la Spiritoj komencis esti studataj, Kardec ilin serioze ekatentis; lia genio tie tuj ekvidis faktojn, kiuj ekstreme interesus la homon, kaj la principon de novaj naturaj leĝoj, nome de la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj; li konstatis, en la manifestiĝado de la nevidebla mondo, unu el la naturaj fortoj, kies konado solvus multe da problemoj, pro sia strangeco konfuzantaj la homan spiriton. El la «parolantaj tabloj», el laŭŝajne senkaŭzaj frapoj, el la neklarigeblaj movoj de objektoj kaj el multaj aliaj okazoj tiaspecaj, Kardec, kiu, samtempe studadis magnetismon, kolektis elementojn sufiĉajn por verko: la 18-an de Aprilo 1857 venis en lumon la unua eldono de «La Libro de la Spiritoj», lia unua verko pri la afero Spiritismo. Ĝin sekvis: «La Libro de la Mediumoj», Januaro 1861; «La Evangelio laŭ Spiritismo», Aprilo 1864; «La Ĉielo kaj la Infero», aŭ «La Justeco de Dio laŭ Spiritismo», Aŭgusto 1865; «La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj», Januaro 1868; k. a. La 1-an de Januaro 1858 li fondis «La Revue Spirite»; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo «Societe Parisienne des etudes spirites», kies ekskluziva celo estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiuĵus naskita scienco.

Nenion li konkludis sen longa observado; kaj de sia zorga, skrupula observado li deduktis la leĝojn de la tiel nomataj spiritismaj fenomenoj. Li pruvis, ke «supernaturaj» faktoj neniel ekzistas, ĉar, efektive, ĉiuj fenomenoj enteniĝas en la Naturo mem.

La 31-an de Marto 1869 la Spirito de Allan Kardec forlasis sian karceron. Dum sia tuta vivo li tenis standardon kun la devizo: «laboro, solidareco, toleremo»; kaj por Spiritismo li starigis la principon: «Ekster karitato ekzistas nenia savo». Li ja komprenis la naturajn leĝojn: ni penu sekvi liajn paŝosignojn.

«La Libro de la Spiritoj» sidigis la bazon de la tuta grandioza konstruaĵo, kaj tial la «Federagao Espirita Brasileira», dezirante diskonigi tra la mondo la verkaron de la «kodiginto de Spiritismo», elektis ne nur ĉi-tiun verkon, sed ankaŭ, kompreneble, Esperanton, por ties diskonigo.

La tradukinto

Rio de Ĵanejro, la 31-an de Januaro 1943.[1]

La Eldonistoj

Enkonduko en la studadon de la Spiritisma Doktrino

I

Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj. La vortoj spirita, spiritualisto, spiritualismo, spiritualista, spiritualisma havas precize difinitan signifon; atribui al ili novan signifon, celante ilin apliki al la doktrino de la Spiritoj, estus pliigi la jam tiel multnombrajn kaŭzojn de dubasenceco. Efektive, spiritualismo estas la malo de materialismo; kiu kredas, ke li havas en si ion krom materio, tiu estas spiritualisto; sed el tio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de Spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo. Anstataŭ la vortoj spirita kaj spiritualismo, ni uzas, por nomi ĉi-tiun kredon, la vortojn spiritista, spiritisto, spiritisma kaj spiritismo, kies formo memorigas ties originon kaj radiksencon; tio havas la utilon, ke ili estas perfekte kompreneblaj; kaj, aliflanke, la vorto spiritualismo konservas sian propran kaj ĝustan signifon.

Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj.

La Libro de la Spiritoj enhavas, speciale, la spiritisman doktrinon, kiu sin ligas al la ĝenerala spiritualisma doktrino, kies unu el la eroj ĝi estas. Jen la motivo, kial ni skribas sur la supra parto de la unua paĝo la vortojn Spiritualisma Filozofio.

Estas alia vorto, pri kiu ankaŭ gravas, ke ni nin interkomprenu, ĉar ĝi estas unu el la subteniloj de la tuta morala doktrino kaj objekto de multenombraj diskutoj, pro manko de ĝuste fiksita signifo, nome la vorto animo. La malakordo de opinioj koncerne la naturon de la animo originas el la aparta uzo, kiun ĉiu faras mem de tiu vorto. Perfekta lingvo, en kiu ĉiu ideo estus reprezentata de ĝusta vorto, malebligus multajn diskutojn; posedante unu vorton por ĉiu afero kaj objekto, ĉiuj sin interkomprenus.

Laŭ la opinio de kelkaj homoj, la animo estas la principo de la organa materia vivo; ĝi ne havas ekzistadon propran kaj neniiĝas samtempe kiel la vivo: do, pura materialismo. En ĉi-tiu senco, kaj por komparo, ili diras, ke fendita instrumento, jam ne kapabla eligi sonojn, ne havas animon. Laŭ tiu opinio, la animo estas efiko, ne kaŭzo.

Aliaj kredas, ke la animo estas la principo de intelekto, la universa aganto, el kiu ĉiu estulo sorbas ioman parton. Laŭ la penso de tiuj, en la tuta universo ekzistas unu sola animo, disĵetanta erojn al la diversaj estuloj dotitaj per intelekto, dum ties vivo; ĉiu el tiuj eroj, post morto, revenas al la komuna fonto, kie ĝi miksiĝas kun la tuto, same kiel la riveroj kaj riveretoj refluas en la maron, el kiu ili fontis. Ĉitiu opinio diferencas de la antaŭa per tio, ke, laŭ ĝi, estas en ni io krom materio kaj ke io restas post morto; sed tio estus, pli aŭ malpli, kvazaŭ ĉio forfiniĝus, ĉar, jam ne havante individuecon, ni ne plu konscius pri ni mem. Laŭ tiu opinio, la universa animo estus Dio kaj ĉiu vivanto estus parto de la dia Estulo: ĉi-tio estas ia modifita formo de panteismo.

Aliaj, fine, asertas, ke la animo estas io morala, malsama, sendependa de la materio kaj konservanta sian individuecon post morto. Sen kontraŭdiro, ĉi-tiu estas la plej ĝenerala signifo, ĉar, kun unu aŭ alia nomo, la ideo pri tiu estaĵo, postvivanta la korpon, troviĝas en la stato de kredo instinkta kaj nedependa de ĉiu instruado, en ĉiuj popoloj, kia ajn estas la grado de ties civiliziteco. Ĉitiu doktrino, laŭ kiu la animo estas kaŭzo kaj ne efiko, estas tiu de la spiritualistoj.

Ne diskutante la meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando, ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu el kiuj postulus apartan vorton. Ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas, ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu havas unu solan vorton por tri ideoj. Por forigi ĉian konfuzon, oni devus limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la elekto ne gravas: la tuta demando estas interkompreniĝo, pure konvencia afero. Sajnas al ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni nomas animo la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus ian vorton por nomi tiun estulon.

вернуться

1

Tiu-ĉi traduko estas farita por konkurso, kies juĝado postulis longan tempon, ĉar la Eminentaj Juĝintoj, Sroj A. Caetano Coutinho kaj Ĉar los Domingues, pacience komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj; tial ĝi aperas antaŭ la publiko tri jarojn post tiu dato. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga, en RiodeĴanejro, kaj Victor Luis Cao, en Montevideo, Urugvajo.