Laŭ aliaj opinioj, la mediumo estas ja la fonto de la manifestiĝoj; sed, anstataŭ el si mem, kiel volas la kreintoj de la somnambulisma teorio, li rikoltas ilin el la ĉirkaŭa medio. La mediumo estus do ia spegulo, kie kopiiĝus ĉiuj ideoj, ĉiuj pensoj kaj konoj de la lin ĉirkaŭantaj personoj: li dirus nenion, kio ne estus konata almenaŭ de kelkaj kunsidantoj. Oni ne povus nei — kaj tiu estas ja principo de la doktrino — la influon de la ĉeestantoj sur la karakteron de l' manifestiĝoj; sed tiu influo estas tre malsama, ol kiel oni supozas; de tia supozo ĝis la konkludo, ke la mediumo estas nura eho de la pensoj de siaj kunestantoj, la distanco estas grandega, kiel nediskuteble pruvas miloj da faktoj. Tio estas do grava eraro, ankoraŭfoje montranta la danĝeron de tro fruaj konkludoj. Ne povante nei la ekziston de iu fenomeno, kies verecon la vulgara scienco ne kontrolas, kaj ne volante konsenti la ĉeeston de Spiritoj, tiuj personoj klarigas tiun fenomenon laŭ sia propra maniero. Ilia teorio estus verŝajna, se ĝi povus enkalkuli ĉiujn faktojn; sed tiel ne okazas. Kiam oni, ĝis evidenteco, pruvas al ili, ke iuj komunikaĵoj de la mediumo estas tute fremdaj al la pensoj, al la konoj, eĉ al la opinioj de ĉiuj ĉeestantoj; ke tiuj komunikaĵoj estas ofte spontaneaj kaj kontraŭas ĉiajn antaŭjuĝojn, — tiuj personoj ne senkuraĝiĝas pro tia bagatelo. La disradiado, ili diras, etendiĝas multe trans la rondon, kiu nin senpere ĉirkaŭas; la mediumo estas la respegulejo de la tuta homaro, kaj tiel, se li ne ĉerpas siajn inspirojn apud si mem, li ilin serĉas malproksime, en la urbo, en la lando, en la tuta terglobo kaj eĉ en aliaj sferoj.
Mi ne opinias, ke tiu teorio havigas klarigon pli simplan kaj pli probablan, ol la spiritisma teorio, ĉar ĝi supozas alie miregindan kaŭzon. La koncepto pri estuloj, loĝantaj la spacon kaj, en konstanta kontakto kun ni, komunikantaj al ni siajn pensojn, ne ofendas la prudenton pli grave, ol la supozo je tiu alfluado de radioj, kiuj el ĉiuj punktoj de la universo venas kuniĝi en la cerbon de iu individuo.
Ni ankoraŭ ripetas — kaj ĉi-tiu estas esenca punkto, pri kiu ne estas impertinente insisti —, ke la somnambulisma teorio kaj tiu, kiun oni povus nomi reflekta, estas elpensitaj de la homo; ili estas individuaj opinioj, kreitaj por klarigo de iu fakto; kontraŭe, la doktrino pri la Spiritoj ne estas homa koncepto; ĝi estas diktita de la intelektuloj mem sin manifestantaj, tiam, kiam neniu tion ekpensis kaj kiam la ĝenerala opinio ĝin forpuŝadis; nu, ni demandas, el kie la mediumoj tiris doktrinon, ekzistantan en la penso de neniu persono sur la Tero? Ni demandas ankoraŭ, pro kia stranga koincido miloj da mediumoj, loĝantaj en ĉiuj regionoj de la terglobo kaj sin neniam vidintaj, akordiĝas por diri ion saman? Se la mediumo, kiu la unua aperis en Franclando, estis influita de opinioj jam akceptitaj en Ameriko, pro kia strangaĵo li iris ĉerpi tiujn ideojn je ĉirkaŭ dek mil kilometroj trans la maron, el popolo fremda laŭ moroj kaj lingvo, anstataŭ ilin preni ĉirkaŭ si?
Sed estas alia cirkonstanco, pri kiu oni ankoraŭ ne pensis, kiel oni devus. La unuaj manifestiĝoj, ne nur en Franclando, sed ankaŭ en Ameriko, ne okazis per skribado nek per parolo, sed per frapoj respondaj al la literoj de la alfabeto, kaj tiel ekestis vortoj kaj frazoj. Ĝuste per ĉi-tiu rimedo la sin prezentantaj estuloj diris, ke ili estas Spiritoj. Konsekvence, se oni povus supozi la kunhelpon de la mediumo ĉe la parolaj aŭ skribitaj komunikaĵoj, tion supozi oni ne povus koncerne la frapojn, kies signifo ne povus esti antaŭe konata.
Ni povus citi multe da faktoj, elmontrantaj, ĉe la sin manifestanta estulo, evidentan individuecon kaj absolutan sendependecon de la volo. Ni do invitas la aliopinianojn por pli detala observado; se ili deziros studadi sen antaŭe preta juĝo kaj ne tiri konkludojn, antaŭ ol ili vidos ĉion, ili konfesos la nesufiĉecon de sia teorio por klarigi la kaŭzon de ĉio. Ni limigos nin al du jenaj demandoj: Kial la estulo sin manifestanta, kiu ajn li estas, rifuzas respondi kelkajn demandojn pri perfekte konataj aferoj, ekzemple, pri la nomo aŭ la aĝo de la demandanto, pri tio, kion li tenas en la mano, kion li faris la antaŭtagon, kion li intencas fari morgaŭ, k t. p.? Se la mediumo estas la spegulo de la penso de l' ĉeestantoj, nenio estus do pli facila al li ol tiaj respondoj.
La kontraŭuloj rebatas tiun argumenton, demandante siavice, kial la Spiritoj, kiuj devas scii ĉion, ne povas diri tiel simplajn aferojn, laŭ la aksiomo: Kiu riveron tranaĝas, tiu rivereton travadas; kaj ili konkludas, ke tio ne estas ago de Spiritoj. Se malklerulo aŭ ŝercemulo demandus erudician akademion, ekzemple, kial estas lumtago je tagmezo, ĉu iu kredas, ke tiaj kunsidantoj donus al si la penon serioze respondi? Kaj, ĉu estus logike konkludi el ilia silento, aŭ el la ironioj, per kiuj ili superŝutus la demandinton, ke tiuj homoj estas, sen ia escepto, azenoj? Nu, ĝuste pro tio, ke ili estas superaj, la bonaj Spiritoj ne respondas senvalorajn, ridindajn demandojn kaj ne volontas esti eldemandataj, kvazaŭ juĝatoj en tribunalo; tial ili aŭ silentas aŭ konsilas pli seriozajn aferojn.
Ni demandas, fine, kial, iafoje, la Spiritoj venas aŭ foriras en iu difinita momento, kaj, post tiu momento, nek preĝoj nek petoj igas ilin reveni? Se la mediumo agus nur per la mensa impulso de la alestantoj, estas do evidente, ke, en ĉi-tiu okazo, la kunagado de ĉiuj voloj devus stimuli lian mensklarecon. Se do li ne cedas al ties deziro, kiu estas cetere plifortigita de lia volo mem, li do obeas influon alian ol lian propran kaj de liaj ĉirkaŭantoj, influon, kiu tiel elmontras ja sian sendependecon kaj individuecon.
Se la skeptikeco koncerne la spiritisman doktrinon ne rezultas el sistema kontraŭstaro, en kiu ekzistas ia intereso, ĝi originas preskaŭ ĉiam el nekompleta kono de la faktoj; tio tamen ne malhelpas, ke iuj homoj arogas al si decidi la demandon, kvazaŭ ili ĝin perfekte konus. Oni povas esti tre sagaca, eĉ tre instruita, kaj ne havi komunan saĝon; nu, la unua signo de neperfekta juĝado ĉe iu persono estas opinii neerarema sian propran juĝon. Multaj homoj vidas ĉe la spiritismaj manifestiĝoj nur kuriozan aferon; ni esperas, ke, per la legado de ĉi-tiu libro, ili trovos en tiuj eksterordinaraj fenomenoj ion alian ol simplan tempopasigilon.
La spiritisma scienco entenas du partojn, nome: la unuan, eksperimentan, kiu pritraktas la ĝeneralajn manifestiĝojn; la duan, filozofian, kiu studas la inteligentajn manifestiĝojn. Tiu, kiu observas nur la unuan, estas kvazaŭ iu, kiu konus fizikon nur per amuzaj eksperimentoj, ne esplorinte ĝisfunde tiun sciencon. La vera spiritisma doktrino troviĝas en la instruado donata de la Spiritoj, kaj la konoj, enhavataj en tiu instruado, estas tro gravaj, por esti akiritaj sen ia serioza, metoda studado, farata en silento kaj solerestado; efektive, nur tiel oni povas rimarki grandegan nombron da faktoj kaj nuancoj, kiujn pretervidas supraĵa observanto, kaj kiuj ebligas iun opinion. Se ĉi-tiu libro havus nenian alian rezultaton, ol montri la seriozan flankon de la demando kaj instigi studojn sur ĉi-tiu kampo, ĝi do jam multe farus; kaj mi gratulus min, ke mi estas elektita por farotaĵo, pri kiu, cetere, mi pretendas nenian personan meriton: la principoj, entenataj en ĉi-tiu verko, ne estas kreaĵoj miaj, sed, pli ĝuste, ĝia tuta merito apartenas al la Spiritoj, kiuj ĝin diktis. Mi esperas, ke ĝi donos ankoraŭ unu rezultaton, nome gvidi la lernovolajn homojn, montrante al ili, en ĉi-tiu studado, grandan, superan celon: la individuan kaj la socian progresadon, kaj indiki al ili la vojon, kiun ili ekprenu al tiu celo.