«La diferenco povas esti tre granda; tamen ĝi ofte nuliĝas ĉe la kaŭzoj de tiu timo aŭ deziro. Ĉu la morton oni timas, ĉu oni deziras, oni povas esti instigata de tre malsamaj sentoj, kiuj influas la staton de la Spirito. Estas evidente, ekzemple, ke ĉe tiu, deziranta la morton nur pro tio, ke li vidas en ĝi la finon de siaj afliktoj, estas ia murmuro kontraŭ la Providenco kaj kontraŭ la provoj, kiujn li devas sperti».
982. Ĉu oni devas praktiki Spiritismon kaj kredi la manifestaĵojn de la Spiritoj, por certigi sian sorton en la estonta vivo?
«Se estus tiel, ĉiuj, kiuj ne kredas aŭ ne havis okazon instruiĝi pri tiu doktrino, estus do malfavoritaj, kaj tio estus absurdo. Nenio alia ol bono certigas la estontan sorton; nu, bono estas ĉiam bono, kia ajn estas la vojo, kondukanta al ĝi». (165–799)
La kredo je Spiritismo helpas la pliboniĝon de la homo, per la firmigo de liaj ideoj pri iuj punktoj de la estonteco; ĝi plirapidigas la progreson de la individuoj kaj de la popoloj, ĉar ĝi ebligas al ni scii, kiaj ni iam estos; ĝi estas apogilo, lumo nin gvidanta. Spiritismo instruas elteni la provojn pacience kaj rezignacie, deklinas nin de agoj, kiuj povus malplifruigi nian estontan feliĉon; ĝi tiel kunhelpas por tiu feliĉo; sed el tio ne sekvas, ke sen tiu kredo oni ne povas veni al sama celo.
983. La Spirito, paganta siajn erarojn en nova ekzistado, spertas materiajn suferojn; ĉu estas do ĝuste aserti, ke post la morto la animo spertas nur moralajn suferojn?
«Estas ja vere, ke, kiam animo estas reenkarniĝinta, la afliktoj de la vivo estas por ĝi sufero; sed nur la korpo suferas materie».
«Vi ofte diras pri mortinto, ke li ne pli suferos; tio ne estas ĉiam vera. Kiel Spirito, li jam ne havas fiziologiajn dolorojn; sed, laŭ la faritaj eraroj, li povas havi moralajn, ja pli tranĉajn, dolorojn, kaj en la nova ekzistado esti ankoraŭ pli malfeliĉa. Malbona riĉulo petos almozon kaj baraktos en ĉiaj rimedmankoj de mizero; fierulo, en ĉiaj humiliĝoj; kiu misuzas sian aŭtoritaton kaj traktas siajn subulojn malŝate kaj krude, tiu vidos sin devigita obei mastron pli severan, ol kia li estis. Ciaj suferoj kaj afliktoj en la vivo estas elpago de kulpoj en alia ekzistado, se ili ne estas ja rezultato de kulpoj en la nuna vivo. Kiam vi estos elirinta el ĉi-tie, vi komprenos rman parolon». (273, 393, 399)
«Homo, opinianta sin feliĉa sur la Tero, pro tio, ĉar li povas kontentigi siajn pasiojn, malplej klopodas por pliboniĝi. Li ofte pagas, jam en ĉi-tiu vivo, tiun efemeran feliĉon, sed li ĝin certe elpagos en alia ankaŭ materia ekzistado».
984. Ĉu la sortovicoj de la vivo estas ĉiam puno pro la nuntempaj kulpoj?
«Ne; ni jam diris: ili estas provoj ordonitaj de Dio aŭ elektitaj de vi mem, en via spirita stato kaj antaŭ la enkarniĝo de via Spirito, por la elpago de eraroj faritaj en alia ekzistado; ĉar malobeo je la leĝoj de Dio, precipe je la leĝo de justeco, neniam restas nepunita; se puno ne okazas en ĉi-tiu vivo, ĝi nepre venos en alia; tial, homo, kiu estas justa en viaj okuloj, estas ofte skurĝata de l' sorto pro sia pasinteco». (393)
985. Ĉu reenkarniĝo de la animo en malpli materieca mondo estas rekompenco?
«Ĝi estas rezultato de ties plipluriĝo; ĉar, laŭ tio, kiel ili plipuriĝas, la Spiritoj enkarniĝas en ĉiam pli perfektaj mondoj, ĝis ili tute formetos la materion kaj forlavos de si ĉiajn makulojn, por eterne ĝuadi la feliĉon de l' puraj Spiritoj, en la sino de Dio».
En la mondoj, kie la ekzistado estas malpli materieca ol sur la Tero, la bezonoj estas pli delikataj kaj ĉiuj fiziologiaj suferoj estas malpli akraj. La homoj jam ne nutras la malnoblajn pasiojn, kiuj, en la malsuperaj mondoj, faras el ili reciprokajn malamikojn. Havante nenian motivon por malama aŭ envio, ili vivas en komuna paco, ĉar ili praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato; ili ne konas ĉagrenojn kaj zorgojn, kiujn naskas envio, fiero kaj egoismo, kaj kiuj estas la turmento de nia surtera ekzistado. (172–182)
986. Ĉu Spirito, progresinta en sia surtera ekzistado, povas okaze reenkarniĝi en la sama mondo?
«Jes, en la okazo, se li ne povis plenumi sian mision, kaj li mem povas peti kompletigi ĝin en nova ekzistado; sed, tiufoje, ĝi ne estas por li puno». (173)
987. Kio okazas al la homo, kiu, ne farante malbonon, neniel tamen penis forskui la influon de l' materio?
«Ĉar li faris neniun paŝon al perfekteco, tial li devas rekomenci ekzistadon identan al tiu, kiun li finis; li restas samloke, kaj tiel li povas plidaŭrigi la suferojn de l' kulpelpago».
988. Estas personoj, kies vivo fluas tute kviete, kiuj, bezonante mem fari nenion, estas tute senzorgaj. Ĉu tiu feliĉa vivo pruvas, ke ili devas pagi nenian kulpon el antaŭa ekzistado?
«Ĉu vi konas multajn tiajn? Se vi tion kredas, vi do eraras; tiu kvieteco estas ofte nur ŝajna. Ili eble elektis tian ekzistadon; sed tiam, kiam ili ĝin finas, ili rimarkas, ke gi ne helpis ilin progresi kaj, same kiel mallaboremulo, ili bedaŭras la perditan tempon. Konvinkiĝu, ke la Spirito povas ekhavi konojn kaj altrangiĝi nur per aktiveco; se li dormadas en senzorgeco, li ne antaŭenpaŝas. Li similas homon, kiu, laŭ viaj kutimoj, bezonas labori, sed kiu iras promeni aŭ kuŝiĝi, kun la intenco fari nenion. Eksciu ankaŭ, ke ĉiu respondos por la memvola senutileco de sia ekzistado; tiu senutileco estas ĉiam fatala por lia venonta feliĉo. La kiomo da estonta feliĉo estas proporcia al la kiomo da bono, kiun oni faris; tiu da malfeliĉo estas proporcia al la farita malbono kaj al la nombro da homoj, kiujn oni faris malfeliĉaj».
989. Kelkaj personoj, kvankam ili ne estas ĝustadire malbonaj, tamen faras malfeliĉaj, pro sia karaktero, siajn samrondanojn; kion ili ricevos el tio?
«Tiuj personoj certe ne estas bonaj, kaj ili tion elpagos per la ĉeesto de tiuj, kiujn ili faris malfeliĉaj: ĝi estos por ili riproĉo; estonte, en alia ekzistado, ili elportos tion saman, kion ili igis aliajn suferi».
990. Ĉu la pento okazas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?
«En la spirita stato; sed ĝi povas okazi ankaŭ en la enkorpa stato, tiam, kiam vi klare komprenos la diferencon inter bono kaj malbono».
991. Kiu estas la sekvo depento en la spirita stato?
«La deziro je nova ekzistado, por plipuriĝo. La Spirito komprenas la neperfektaĵojn, kiuj neebligas al li esti feliĉa, kaj tial li deziras novan ekzistadon, en kiu li elpagus siajn erarojn». (332–975)
992. Kiu estas la sekvo de pento en la enkorpa stato?
«Progresi jam de la nuna vivo, se oni tiam havas tempon, por kompensi siajn erarojn. Kiam la konscienco faras ian riproĉon kaj montras ian neperfektaĵon, oni ĉiam povas pliboniĝi».
993. Ĉu ne ekzistas homoj, havantaj nur instinkton de malbono kaj netuŝeblajporpento?
«Mi diris al vi, ke oni devas senĉese progresadi. Homo, havanta en ĉi-tiu vivo nur instinkton de malbono, en alia vivo havos tiun de bono, kaj ĝuste pro tio li plurfoje renaskiĝas, ĉar estas necese, ke ĉiuj antaŭeniru kaj atingu la celon, kun tiu sola diferenco, ke unuj alvenas post pli longa, aliaj post malpli longa tempo, laŭ sia aparta deziro; tiu, havanta nur instinkton de bono, estas jam elpuriĝinta, ĉar li eble havis instinkton de malbono en antaŭa ekzistado». (804)
994. Ĉu malica homo, ne rekoninta siajn erarojn dum sia vivo, ilin ĉiam rekonas post sia morto?
«Jes, li ĉiam rekonas siajn erarojn, kaj tiam li pli multe suferas, ĉar li sentas la tutan malbonon, kiun li faris aŭ kies memvola kaŭzo li estis. Tamen li ne ĉiam pentas tuj post sia morto; iuj Spiritoj, malgraŭ siaj suferoj, obstine iras la malbonan vojon; sed, pli aŭ malpli frue, ili rekonos la falsan vojon, kiun ili prenis, kaj pento venos. La bonaj Spiritoj laboras ĝuste por lumigi al ili, kaj en tiu laboro vi mem povas partopreni».