995. Ĉu estas Spiritoj, kiuj, kvankam ili ne estas malbonaj, tamen estas indiferentaj pri sia sorto?
«Ekzistas Spiritoj, kiuj sin okupas pri nenio utila; ili vivas en atendado; sed, tiam, ili suferas proporcie al sian sinteno; kaj, ĉar ĉio devas progresi, tial tiu progreso sin manifestas per doloro».
— Ĉu tiaj spiritoj ne deziras malplidaŭrigi siajn suferojn?
«Sendube, sed ili ne estas sufiĉe energiaj por voli tion, kio povus ilin malpli suferigi. Kiom da personoj, inter vi, preferas morti de mizero, ol labori!»
996. Se la Spiritoj vidas la malbonon, alportatan al ili de iliaj neperfektaĵoj, kiel oni klarigu, ke iuj pligravigas sian situacion kaj plidaŭrigas sian malsuperecon, farante malbonon kiel Spiritoj, deklinante la homojn for de la bona vojo?
«Tiel kondutas la Spiritoj, kies pento malfrue fariĝas. La pentinta Spirito povas poste lasi sin treni de aliaj pli malaltrangaj Spiritoj sur la vojon de malbono». (971)
997. Oni vidas Spiritojn evidente malsuperajn, tamen kapablajn havi bonajn sentojn kaj esti tuŝataj de la preĝoj, kiujn oni faras por ili. Kial aliaj, ŝajne pli evoluintaj, montras obstinon kaj cinikecon, kiujn nenio povas venki?
«Preĝo efikas nur sur pentintan Spiriton; sur tiun, kiu, instigita de fiero, ribelas kontraŭ Dio kaj persiste portas, eĉ troigas, siajn delirojn, kiel faras malfeliĉaj Spiritoj, preĝo neniom efikas, kaj neniom povos efiki, ĝis iometo da pento naskiĝos». (664).
Oni ne forgesu, ke la Spirito, post la morto de l' korpo ne subite aliformiĝas; se lia vivo estis riproĉinda, li estis do neperfekta; nu, morto ne tuj faras lin perfekta; li povas persisti ĉe siaj eraroj, ĉe siaj falsaj opinioj kaj antaŭjuĝoj, ĝis li ricevos lumon el studado, pripensado kaj suferado.
998. Ĉu la kompensa puno fariĝas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?
«Ĝi fariĝas dum la enkorpa ekzistado per la provoj, al kiuj la Spirito estas submetata, kaj dum la spirita vivo per la moralaj suferoj konformaj al lia relativa malsupereco».
999. Ĉu sufiĉas sincera pento dum la vivo, por ke la eraroj estu nuligitaj kaj pardono estu konsentita de Dio?
«La pento helpas la pliboniĝon de la Spirito; sed la pasinteco devas esti elpagita».
— Se do krimulo kredus nenecesa la penton, ĉar li devas fatale elpagi sian pasintecon, kio okazus al li pro tiu opinio?
«Se li persiste pensas pri malbono, lia kulpelpago estos do pli longedaŭra kaj pli peniga».
1000. Ĉu ni povas, ja en ĉi-tiu vivo, elaĉeti niajn kulpojn?
«Jes, kompensante ilin; sed ne kredu, ke vi ilin elaĉetas per kelkaj infanecaj rezignoj aŭ postlasante viajn havaĵojn, por disdonado post via morto, tiam, kiam vi jam nenion bezonos. Dio ne konsideras bagatelan, ĉiam facilan, penton, kiu kostas neniom, krom frapi al si la bruston. La perdo de fingreto en la plenumo de iu servo, estingas pli da eraroj, ol la turmentado de pentozono dum jaroj, por nenia alia celo, ol la profito propra». (726)
«Malbono povas esti kompensata nur per bono, kaj la kompenso havas neniom da merito, se ĝi trafas la homon nek je lia fiereco, nek je liaj materiaj interesoj».
«Kion helpas al li, por lia senkulpigo, redoni post sia morto malnoble akiritan havaĵon, tiam, kiam ĉi-tiu estas al li senutila kaj li ĝin ĝissate uzis?»
«Kion helpas al li la rezigno de iuj vantaj ĝuoj, de iuj superfluaĵoj, se la malbono, kiun li faris al aliulo, estas ĉiam ankoraŭ la sama?»
«Kion helpas al li, fine, humiliĝi antaŭ Dio, se li konservas sian fierecon ĉe la homoj?» (720–721).
1001. Ĉu neniam meriton havas nia ago certigi, post nia morto, utilan uzon de niaj havaĵoj?
«Nenian meritonne estas la ĝusta esprimo; tio valoras ja pli ol nenio; sed, bedaŭrinde, homo, kiu donas nur ĉe sia morto, estas ofte pli egoista ol grandanima; li volas ekhavi la honoron el la bono, ne havante la penon ĝin fari. Tiu, kiu dum sia vivo seniĝas je siaj havaĵoj, ricevas duoblan profiton, nome: la meriton pro la ofero kaj la plezuron vidi la homojn kiujn lia bonfaremo faris feliĉaj. Sed, jen egoismo flustras al li: tion, kion vi donas, vi mem elprenas el via ĝuado; kaj, ĉar la voĉo de egoismo superfortas tiun de sinforgeso kaj de karitato, tial li sin detenas, pretekstante siajn bezonojn kaj la postulojn de sia pozicio. Ve! bedaŭru homon, kiu ne konas la plezuron doni; tiu vere ne estas favorita per unu el plej puraj kaj delikataj plezuroj. Submetante lin al la provo de riĉeco, tiel malfacila kaj danĝera por la estonteco de tiu Spirito, Dio volis doni al li, kiel kompenson, la feliĉon de malavareco, kiun la homo povas ĝui jam en ĉi-tiu mondo». (814)
1002. Kion faru homo, kiu, en la horo de morto, rekonas siajn kulpojn sed ne havas tempon ilin kompensi? Ĉu la pento sufiĉas en ĉi-tiu okazo?
«La pento plirapidigas lian rehonorindiĝon, sed ne senkulpigas lin. Ĉu li ne havas antaŭ si la estontecon, kiu neniam estas fermita al li?»
1003. Ĉu la daŭro de la suferoj de kulpulo, en la estonta vivo, estas arbitra aŭ konforma al la leĝo?
«Dio neniam agas laŭkaprice, kaj ĉio, en la universo, okazas laŭ leĝoj, en kiuj montriĝas Lia saĝeco kaj boneco».
1004. De kio dependas la daŭro de la suferoj de kulpulo?
«De la tempo necesa al lia pliboniĝo. Ĉar la stato de sufero aŭ de feliĉo estas konforma al la grado da puriĝo de la Spirito, tial la daŭro kaj speco de liaj suferoj dependas de la tempo, kiun li uzas por pliboniĝi. Laŭ tio, kiel li progresas kaj liaj sentoj plipuriĝas, liaj suferoj malpliiĝas kaj fariĝas alispecaj».
1005. Ĉu al suferanta Spirito la tempo ŝajnas tiel longa aŭ malpli longa, ol kiel se li vivus?
«Ĝi ŝajnas al li prefere pli longa: dormo ne ekzistas por li. Nur por Spiritoj, atingintaj ioman gradon de puriĝo, la tempo kvazaŭ nuliĝas, por tiel diri, kompare kun la senfino». (240)
1006. Ĉu la daŭro de l' suferoj de la Spirito povas esti eterna?
«Sendube; se li estus eterne malbona, tio estas, se li neniam pentus nek pliboniĝus, li do eterne suferadus; sed Dio ne kreis estulojn, kiuj por ĉiam sin dediĉus al malbono; Li kreis ilin simplaj kaj sensciaj, kaj ĉiuj devas progresi en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ sia volo. La volo povas pli aŭ malpli frui, same kiel ekzistas pli aŭ malpli frumaturaj infanoj; sed ĝi, pli aŭ malpli frue, ja venos, pro la nekontraŭebla bezono, kiun la Spirito sentas, eltiriĝi el malsupereco kaj esti feliĉa. La leĝo pri la daŭro de l' suferoj estas do eminente saĝa kaj milda, ĉar ĝi dependigas tiun daŭron de la penoj de la Spirito; ĝi neniam forprenas de li lian liberan volon: se li ĉi-tiun misuzas, li do elportas la sekvojn de sia konduto».
1007. Ĉu estas Spiritoj, neniam pentantaj?
«Estas kelkaj, kies pento tre malfruas; sed akcepti, ke ili neniam pliboniĝos, estus nei la leĝon de progreso kaj aserti, ke infano ne povas maturiĝi».
1008. Ĉu la daŭro de suferoj ĉiam dependas de la volo de la Spirito? Ĉu kelkaj suferoj ne estas diktataj al li por difinita tempo?