Выбрать главу

«Jes, suferoj povas esti al li diktataj por iu difinita tempo; sed Dio, kiu volas nur la bonon de siaj kreitoj, ĉiam volonte akceptas lian penton, kal la deziro progresi neniam estas senfrukta».

Sankta Ludoviko.

1009. Ĉu do suferoj neniam estas ordonataj por eterne?

«Konsultu vian simplan saĝon, vian prudenton, kaj demandu vin mem, ĉu porĉiama kondamno pro kelkaj momentoj da eraro ne estus la neado de l' boneco de Dio. Kio, efektive, estas la daŭro de l' vivo, eĉ se centjara, kompare kun la eterneco? Eterneco! ĉu vi bone komprenas ĉi-tiun vorton? Suferoj, senfinaj, senesperaj turmentoj, pro kelkaj eraroj! Ĉu vi prudento ne forpuŝas tian penson? Ke la antikvuloj vidis en la Sinjoro de l' universo teruran, ĵaluzan, venĝeman Dion, oni konceptas; en sia neklereco, ili asignis al Dio la homajn pasiojn; sed tia ne estas la Dio de la kristanoj, Dio, kiu lokas amon, karitaton, korpardonon, forgeson de l' ofendoj en la vicon de la unuaj virtoj: ĉu Dio mem povus ne havi la kvalitojn, kiujn Li faras devo de la homoj? Ĉu oni sin mem ne kontraŭdiras, asignante al Li senfinan bonecon kaj senliman venĝemon? Vi diras, ke Li, antaŭ ĉio, estas justa, kaj ke la homo ne komprenas Lian justecon; sed justeco ne forpuŝas bonecon, kaj Dio ne estus bona, se Li kondamnus al teruraj eternaj suferoj la plimulton de Siaj kreitoj. Ĉu Li povus devigi Siajn idojn praktiki justecon, se Li ne estus doninta al ili la rimedojn por ĝia kompreno? Cetere, ĉu la superbeleco de l' justeco, ligita kun la boneco, ne kuŝas en tio, ke la daŭro de suferoj dependas de la penoj, kiujn kulpulo faras por sia pliboniĝo? Tie kuŝas la vereco de jenaj vortoj: Kia ago, tia pago».

Sankta Aŭgusteno.

«Diligente klopodu, per ĉiuj viaj eblaj rimedoj, por kontraŭbatali, por neniigi la ideon pri eterneco de suferoj; ĝi estas penso blasfema kontraŭ la justeco kaj boneco de Dio kaj fonto plej multe produktanta nekredemon, materialismon kaj indiferentecon, kiuj invadis la popolojn, de post kiam ilia intelekto komencis elvolviĝi. La Spirito, apenaŭ klerigita, eĉ nur ekmalkrudigita, tuj komprenis tiun monstran maljustecon; lia prudento ĝin repuŝas, kaj tamen li malofte ne konfuzas en sama kondamno la punon, kiu lin indignigas, kaj la Dion, al kiu li ĝin atribuas; de tio originis la sennombraj malbonaĵoj, falintaj sur vin kaj kontraŭ kiuj ni venis porti al vi helpon. La tasko, al kiu ni atentigas vin, estos al vi des pli facila, ĉar ĉiuj aŭtoritatuloj, sur kiuj sin apogas la defendantoj de tiu kredo, sin detenis deklari sian formalan opinion; nek la episkopaj kunvenoj, nek la ekleziaj patraj moŝtoj decidis tiun gravan demandon. Se, laŭ la evangeliistoj mem, kaj se oni prenas laŭvorte la emblemajn parolojn de la Kristo, ĉi-tiu minacis la kulpulojn per neniam estingiĝanta fajro, per fajro eterna, nenio, aliflanke, en liaj vortoj pruvas, ke Dio ilin por eterne kondamnis».

«Kompatindaj elvojiĝintaj ŝafoj, sciu vidi, ke venas al vi la bona Paŝtisto, kiu, anstataŭ voli forpeli vin por ĉiam de si, venas mem renkonte al vi, por rekonduki vin en la ŝafejon. Erarintaj filoj, forlasu vian memvolan ekzilon; direktu viajn paŝojn al la Patra domo: la Patro aletendas al vi Siajn brakojn kaj estas ĉiam preta festi vian revenon en la familion».

Lamennais

«Malpacoj pro vortoj! malpacoj pro vortoj! ĉu vi ankoraŭ ne verŝigis sufiĉe da sango? Ĉu estas ankoraŭ necese refajrigi la punbrulejojn? Oni diskutas pri la esprimoj; eterneco de suferoj, eterneco de punoj; ĉu vi do ne scias, ke tio, kion vi hodiaŭ komprenas kiel eternecon, ne havis la saman signifon ĉe la antikvuloj? La teologo konsultu la fontojn: kiel vi, li konstatos, ke la hebrea teksto ne atribuis la saman signifon al la vorto, kiun la grekoj, la latinaj popoloj kaj la modernuloj tradukis per senfinaj suferoj, nerepageblaj kulpoj. Eternneco de punoj respondas al eterneco de malbono. Efektive, kiel longe malbono ekzistos ĉe la homoj, tiel longe punoj daŭros; gravas interpreti la sanktajn tekstojn laŭ ties relativa senco. La eterneco de suferoj ne estas absoluta, sed relativa. Kiam venos la tago, en kiu ĉiuj homoj surmetos, per la pento, la veston de senkulpeco, tiam ne estos plu ĝemoj kaj grincado de dentoj. Via homa prudento estas ja malvasta; sed, eĉ tia, ĝi estas donaco de Dio, kaj per ĝia helpo neniu sincera homo komprenos alie la eternecon de l' punoj. Eterneco de punoj! Kio do! malbono devus ja esti ankaŭ eterna. Nur Dio estas eterna kaj ne povus esti kreita eternan malbonon; por tio, estus necese forpreni de Li la plej belan el Liaj atributoj, nome la superegan povon; ĉar tiu ne estas superege pova, kiu povas krei tian elementon, kapablan detrui liajn verkojn. Homano, homaro! ne plu penetrigu vian malbrilan rigardon en la profundaĵojn de l' Tero, por tie serĉi punojn; ploru, esperu, elpagu viajn kulpojn kaj rifuĝu en la ideon pri iu Dio intime bona, absolute potenca, esence justa».

Platono.

«Altiriĝi al la dia unueco, jen la celo de la homaro; por ke oni ĝin trafu, estas necesaj tri kondiĉoj: justeco, amo kaj klereco; tri aferoj ĝin kontraŭas: neklereco, malamo kaj maljusteco. Nu, vere mi diras al vi, ke vi falsas tiujn fundamentajn principojn, kompromitante la ideon pri Dio per troigo de Lia severeco; vi duoble kompromitas tiun ideon, lasante penetri en la Spiriton de la kreito, ke en ĉi-tiu estas pli da kompatemo, mildeco, amo kaj vera justeco, ol kian vi konsentas al la Superega Estulo; vi eĉ nuligas la ideon pri la infero, farante ĉi-tiun ridinda kaj neakceptebla por viaj kredoj, kia estas, por viaj koroj, la terurega spektaklo de l' mezepokaj ekzekutistoj, punbrulejoj kaj turmentoj! Kiel! ĉu nun, kiam la tempo de l' blindaj revenĝoj estas por ĉiam forviŝita de la homaj leĝaroj, vi esperas ilin ideale konservi? Ho, kredu min, kredu min, fratoj per Dio kaj JesuoKristo, aŭ rezignaciu pri la pereo, en viaj manoj, de ĉiuj viaj dogmoj prefere, ol pri ilia variemo; aŭ viajn dogmojn revivigu, elmetante ilin al la bonfaraj efluvoj, per kiuj la bonaj Spiritoj ilin nun surverŝas. La ideo pri la infero kun ĝiaj ardaj fornegoj, kun ĝiaj kaldronegoj entenantaj ĉiam bolantan fluidaĵon, povis esti tolerata, tio estas, pardoninda en fera jarcento; sed en la deknaŭa jarcento, ĝi jam nenio estas krom vana fantomo, taŭga maksimume, por timigi infanojn; cetere, kiam pli aĝaj, ĉi-tiuj ne plu kredas tian fantomon. Persistante en tiu teruriga mitologio, vi naskas nekredemon, kaŭzon de socia malorganizo; mi tremas, vidante tutan socian ordon skuata kaj falruiniĝanta ĉe sia bazo, pro manko de puna sankcio. Arde kaj vive kredantaj homoj, antaŭgvardio de l' tago de lumo, al la afero, do! ne por daŭrigadi kadukajn kaj de nun nekredindajn fabelojn, sed por reflamigi, revivigi la veran punan sankcion, sub formoj konformaj al viaj moroj, viaj sentoj kaj la lumoj de via epoko».

«Kio estas, efektive, kulpulo? Tiu, kiu, per ia dekliniĝo, per falsa movo de sia animo, sin deturnas de la celo de la Kreado, nome, de la harmonia kulturado de belo, de bono, idealigitaj de l' homa pratipo, de l' DioHomo, de JesuoKristo».

«Kio estas puno? Ĝi estas la natura sekvo de tiu falsa movo; iomo da doloroj necesaj al tio, ke la homo abomenu sian kriplecon, per la provo de sufero. Puno estas sprono, instiganta la animon, per aflikto, sin refaldi sur sin mem kaj reveni al la savbordo. La celo de puno estas neniu alia ol rehonorindiĝo, liberiĝo. Voli, ke puno estus eterna, pro kulpo ne eterna, estas nei la tutan pravon de ekzisto de la puno».

«Ho! mi vere diras al vi, ĉesu, ĉesu loki flanko ĉe flanko, koncerne eternecon, Bonon, esencon de l' Kreinto, kaj Malbonon, esencon de l' kreito; tio estus starigi nepravigeblan punon. Asertu, kontraŭe, la gradan estingiĝon de punoj kaj suferoj per transmigroj: vi tiel plifirmigos, per la prudento ligita al la sento, la dian unuecon».

Paŭlo, apostolo.