«Vi ĉiuj, kredantaj kaj bonvolemaj homoj, kunhelpu do fervore kaj kuraĝe, ĉe la granda klopodado por la homara rebonigo, ĉar vi centoble rikoltos el la grajno, kiun vi semos. Ve al tiuj, kiuj fermas siajn okulojn al la lumo, ĉar ili tiel preparas al si longajn jarcentojn da mallumo kaj da disreviĝoj; ve al tiuj, kiuj konsistigas ĉiujn siajn plezurojn el la ĉimondaj havaĵoj, ĉar ili spertos pli da mankoj, ol kiom da ĝuoj ili havis; precipe, ve al la egoistoj, ĉar ili trovos neniun, kiu helpos ilin porti la ŝarĝon de siaj mizeroj».
Konkludo
La homo, kiu, pri la tera magnetismo, konus nur la movojn de l' magnetigitaj anasetoj, manovrantaj sur la akvo de lavovazo, apenaŭ povus kompreni, ke tiu ludilo entenus la sekreton pri la mekanismo de l' universo kaj pri la movado de la mondoj. Tio sama okazas al tiu, kiu pri Spiritismo konus nur la movadon de l' tabloj; li vidas tie nenion alian ol amuzon, familian tempopasigilon, kaj ne komprenas, ke tiu fenomeno, tiel simplas kaj vulgara, konata de la antikvuloj kaj eĉ de l' duonsovaĝaj popoloj, povas esti ligita kun la plej gravaj demandoj de l' socia ordo. Por supraĵa observanto, efektive, kian rilaton povas havi turniĝanta tablo kun la moralo kaj la estonteco de la homaro? Sed, kiu ajn pripensas la aferon, tiu memoras, ke el simpla bolpoto, kie akvo bolas kaj kies kovrilo leviĝas, bolpoto, kie akvo tute same bolis en ĉiuj tempoj, naskiĝis la potenca motoro, per kiu la homo hodiaŭ trakuras la spacon kaj kvazaŭ nuligas distancojn. Nu! vi, kiuj kredas nenion trans la materia mondo, eksciu, ke el tiu tablo, kiu turniĝas kaj vekas viajn malŝatajn ridetojn, elkreskis tuta scienco kaj aperis la solvo de problemoj, kiujn nenia filozofio iam antaŭe kapablis respondi. Pri ĉi-tio mi turnas min al ĉiuj sinceraj kontraŭuloj kaj petas ilin diri, ĉu ili donis al si la penon studi tion, kion ili kritikas; ĉar, laŭ bona logiko, kritiko valoras nur tiam, kiam la kritikanto konas la koncernatan temon. Moki ion, kion oni ne konas, kion oni ne sondis per la sekcilo de skrupula observanto, ne estas kritiki, sed montri ventanimecon kaj havigi kompatindan ideon pri la juĝokapablo de l' kritikanto. Se ni estus prezentinta ĉi-tiun filozofion kiel faritaĵon de iu homa cerbo, ĝi certe trovus malpli da malŝato kaj ricevus la honoron esti ekzamenata de tiuj, kiuj arogas al si gvidi la publikan opinion; sed, ĉar ĝi venas de la Spiritoj, kia absurdo! ĝi apenaŭ indas ekrigardon; oni ĝin juĝas laŭ ĝia titolo, same kiel la fabla simio taksis nuksojn laŭ ties ŝelo. Ne konsideru, se vi volas, la originon: supozu, ke ĉi-tiu libro estas verko de iu homo, kaj, ĝin serioze leginte, diru, el la fundo de via animo kaj konscienco, ĉu vi tie trovas ion mokindan.
Spiritismo estas la plej timinda kontraŭulo de materialismo; ne estas do mirige, ke ĝi havas kiel kontraŭbatalantojn la materialistojn; sed, ĉar materialismo estas doktrino, kiun oni apenaŭ kuraĝas konfesipruvo, ke ĝiaj adeptoj ne havas tre firmajn konvinkojn kaj ke ilin superpotencas ilia konscienco — , tiel ĝi sin kovras per la mantelo de l' racio kaj de la scienco; kaj, stranga afero, la plej skeptikaj ja parolas en la nomo de la religio, kiun ili ne konas, nek komprenas pli bone ol Spiritismon. Ilia celpunkto estas precipe la miregindaĵoj kaj la supernaturaĵoj, kiujn ili ne akceptas; nu, laŭ ilia opinio, ĉar Spiritismo baziĝas sur miregindaĵoj, tial ĝi povas esti nenio alia ol ridinda supozo. Ili ne pripensas, ke, senkondiĉe kondamnante miregindaĵojn kaj supernaturaĵojn, ili do kondamnas ankaŭ la religion; efektive, la religio estas fondita sur la revelacio kaj la mirakloj; nu, kio estas revelacio krom eksterhomaj komunikaĵoj? Ĉiuj aŭtoroj de sanktaj verkoj, ekde Moseo, parolis pri tiaj komunikaĵoj. Kio estas mirakloj krom miregindaj kaj supernaturaj faktoj plej altgradaj, ĉar, laŭ la liturgia senco, ili estas nuligo de la leĝoj de l' Naturo? Malakceptante miregindaĵojn kaj supernaturaĵojn, la materialistoj malakceptas do la bazojn mem de l' religio. Sed ne el ĉi-tiu vidpunkto ni rigardu la demandon. Ne tuŝas Spiritismon ekzameni, ĉu fariĝas aŭ ne fariĝas mirakoj, tio estas, ĉu Dio povas, en iuj okazoj, nuligi la eternajn leĝojn, laŭ kiuj la universo estas regata; ĉi-tie, ĝi lasas plenan liberecon de kredo; ĝi asertas kaj pruvas, ke la fenomenoj, sur kiuj ĝi sin bazas, de supernaturaĵoj havas nur ŝajnon; ili ŝajnas supernaturaj, en la okuloj de iuj homoj, nur pro tio, ke ili estas surprize strangaj kaj troviĝas ekster la rondo de l' konataj faktoj; se ili ne estas pli supernaturaj ol iu ajn el la fenomenoj, kies solvon la hodiaŭa scienco donas kaj kiuj ŝajnis miregigaj en aliaj epokoj. Ĉiuj spiritismaj fenomenoj, senescepte, estas rezultatoj de ĝeneralaj leĝoj; ili konigas al ni unu el la potencoj de l' Naturo, potencon ĝis hodiaŭ nekonatan aŭ, pli bone dirite, nekomprenatan; sed la observado pruvas, ke ĝi troviĝas en la kadro de naturaj aferoj. Spiritismo staras do sur miregindaĵoj kaj supernaturaĵoj malpli efektive ol la religio mem; la homoj, ĝin ĉe tiu flanko atakantaj, ĝin do ne konas, kaj eĉ, se ili estus la plej kleraj homoj en la mondo, ni ja dirus al ili: se via scienco, kiu instruis al vi tiom da aferoj, ne diris al vi, ke la regno de la Naturo estas senlima, vi estas do nur parte kleraj.
Vi volas liberigi vian jarcenton, vi diras, el manio, minacanta invadi la mondon. Ĉu vi preferus, se la mondon invadus la nekredemo, kiun vi penas disvastigi? Ĉu ne al la neesto de ĉia kredo oni atribuu la malstreĉiĝon de la familioligiloj kaj la plejmulton de l' malordoj, subfosantaj la socion? Pruvante la ekziston kaj la senmortecon de la animo, Spiritismo revivigas la kredon je la estonteco, revigligas la malfortiĝintajn kuraĝojn, igas rezignacie elteni la sortovicojn de la vivo; ĉu vi kuraĝus nomi tion malbono? Du doktrinoj staras fronte unu al la dua: la unua malakceptas estontecon, la dua ĝin proklamas kaj pruvas; la unua klarigas nenion, la dua klarigas ĉion, kaj, ĝuste pro tio, sin turnas al la racio; la unua estas la sankcio de egoismo, la dua sidigas bazon al justeco, karitato kaj amo al siaj similuloj; la unua montras nur la nunecon kaj nuligas ĉian esperon, la dua konsolas kaj prezentas la vastegan estontan kampon; kiu el ambaŭ nome estas pli malutila?
Iuj homoj, cetere el la plej skeptikaj, arogas al si esti apostoloj de l' frateco kaj de l' progreso; sed frateco kuntrenas abnegacion, rezignon je la personeco; ĉe vera frateco, fiero estas anomalio. Per kia rajto vi altrudas aferon al persono, al kiu vi asertas, ke ĉio finiĝas ĉe la morto, ke, eble morgaŭ, li estos nenio alia, ol malnova elartikigita maŝino, forĵetita en rubejon? Kian motivon tiu havas por altrudi al si ian sindetenon? Ĉu ne estas pli nature, ke, dum la kadukaj momentoj, kiujn vi konsentas al li, ke li penas vivi kiel eble plej bone? El tio naskiĝas la deziro multe posedi, por pli bone ĝui; el tiu deziro elkreskas envio kontraŭ tiuj, posedantaj pli ol li; kaj de tiu envio ĝis la deziro friponi la aliulajn havaĵojn estas nur unu paŝo. Kio lin retenas? Ĉu la leĝo? sed la leĝo ne ampleksas ĉiajn okazojn. Ĉu vi diros, ke lin bridas la konscienco, la devosento? Ĉu tiu-ĉi sento havus ian pravon de ekzisto ĉe la kredo, ke ĉio finiĝas kun la vivo? Ce ĉi-tiu kredo, unu sola maksimo estas racia, nome: ĉiu por si; la konceptoj pri frateco, konscienco, devo, homaro, eĉ progreso, estas nenio krom vanaj vortoj. Ho! vi, kiuj proklamas tiajn doktrinojn, vi ne scias la malbonon, kiun vi faras kontraŭ la socio, nek la respondecon, kiun vi prenas sur vin pri tiom da krimoj! Sed, kion mi diris pri respondeco? Por skeptikulo, respondeco tute ne ekzistas; li respekte kliniĝas nur antaŭ la materio.
La progreso de la homaro havas sian principon en la aplikado de l' leĝo de justeco, amo kaj karitato; tiu leĝo baziĝas sur la certeco pri estonteco; se vi elprenas el ĝi tiun certecon, vi fortiras do ĝian fundamentan ŝtonon. El tiu leĝo originas ĉiuj ceteraj, ĉar ĝi entenas ĉiujn kondiĉojn de la homa feliĉo; nur ĝi kapablas ripari la difektojn de la socio, kaj la homo povas konstati, komparante tempojn kaj popolojn, kiel pliboniĝas lia kondiĉo, laŭgrade kiel tiu leĝo estas pli bone komprenata kaj praktikata. Se parta, nekompleta aplikado naskas realan bonon, kio fariĝos tiam, kiam ĝi estos la bazo de ĉiuj sociaj normoj! Ĉu tio estas ebla? Jes; ĉar, se la homo faris dek paŝojn, li do povas fari dudek, kaj tiel plu. Ni jam vidas iom post iom estingiĝi la interpopolan antipation; la baroj, apartigintaj la popolojn, malleviĝas antaŭ la civilizacio; la popoloj premas al si reciproke la manojn, de unu al la dua ekstremo de la mondo; pli granda justeco direktas la internaciajn leĝojn; militoj ĉiam plimaloftiĝas kaj ne forigas la senton de humaneco; ekstaras unuformeco inter la rilatoj; la distingoj pri rasoj kaj kastoj forviŝiĝas, kaj la malsamkredaj homoj silentigas la konvenciojn pri sektoj, por komuna adorado je unu sola Dio. Ni parolas pri la popoloj, irantaj en la unua vico de l' civilizacio (789–793). En ĉiuj tiuj rilatoj oni troviĝas ankoraŭ tre malproksime de la perfekteco; oni devas ankoraŭ eldetrui grandan nombron da kadukaj ruinoj, ĝis formalaperos la lastaj postesignoj de barbareco; sed, ĉu tiuj ruinoj povos elteni la nerezisteblan potencon de l' progreso, tiun vivan forton, kiu estas mem leĝo de l' Naturo? Se la nuna generacio pli evoluis ol la pasinta, kial do tiu, kiu nin sekvos, ne estos pli altnivela ol la nia? Ĝi estos ja supera, pro la potenco de la aferoj; unue, ĉar kun la generacioj ĉiutage estingiĝas kelkaj probatalantoj de malnovaj ekscesoj, kaj tiel la socio iom post iom estiĝos el novaj elementoj, jam ne havantaj la kadukajn antaŭjuĝojn; due, ĉar la homo, celante la progreson, studas la barojn kaj penas ilin faligi. Ĉar la progresa movado estas neneigebla, tial la estonta progreso ne povus esti duba. La homo volas esti feliĉa, tio estas natura; nu, li klopodas por la progreso, nur por pliigi la kvanton de sia feliĉo, ĉar, sen tio, la progreso havus nenian celon; kie estus progreso por li, se tiu progreso ne plibonigus lian pozicion? Sed, kiam la homo posedos la kvanton da ĝuoj, kiujn la intelekta progreso povas havigi al li, tiam li rimarkos, ke lia feliĉo ne estas kompleta; li konstatos, ke tiu feliĉo estas neebla sen la certeco de la sociaj interrilatoj, kaj ke tiun certecon li ne povas trovi aliloke, ol en la morala progreso; sekve, pro la potenco de la aferoj, li mem puŝos la progreson sur tiu vojo, kaj Spiritismo proponos al li la plej povan helpilon por tiu celo.