Выбрать главу
V

La homoj, kiuj diras, ke la spiritismaj kredoj minacas invadi la mondon, proklamas, per siaj propraj paroloj, ties potencon, ĉar la senbaza kaj nelogika ideo ne povus fariĝi universala; se Spiritismo ĉie enradikiĝas, se ĝi varbas siajn anojn precipe en la instruitaj klasoj, kiel ĉiu rekonas, ĝi do havas veron kiel fundamenton. Kontraŭ tiu tendenco ĉiaj penoj de ĝiaj kalumniantoj estos vana, kaj pruvo pri tio estas, ke la mokŝlimo, kiun ili penadis sputi sur ĝin, anstataŭ haltigi ĝian progresadon, laŭŝajne ĝin refreŝigis. Tiu rezultato plene pravigas tion, kion diris la Spiritoj: «Ne maltrankviliĝu pro kontraŭstaro; ĉio, kion oni faros kontraŭ vi, estos nur profito por vi, kaj viaj plej obstinaj kontraŭuloj pretervole servos al la afero. La malvolonto de la homoj ne povus superforti la volon de Dio».

Per Spiritismo la homaro ja komencos novan fazon, nome la fazon de la morala progreso, kiu estas ties nepra sekvo. Ne plu miru do pro la rapideco, kun kiu diskreskas la spiritismaj ideoj; la kaŭzo de tiu rapideco estas la plezuro, kiun ili ĝuigas al ĉiuj, kiuj ilin funde esploras kaj en ili vidas ion alian ol vantan tempopasigilon; ĉar ĉiu deziras, pli ol ĉion, sian propran feliĉon, tial ne estas mirige, ke estas bone akceptata iu ideo, kiu feliĉigas la homojn.

La elvolviĝo de tiuj ideoj prezentas tri diferencajn fazojn: la unua estas tiu de scivolo, naskita de la strangeco de la okazantaj fenomenoj; la dua, tiu de l' rezonado kaj de l' filozofio; la tria, tiu de aplikado kaj de la rezultatoj. La fazo de scivolo forpasis; scivolo estas nedaŭra: kiam ĝi estas kontentigita, oni flanken metas la objekton, por ekpreni alian; tio sama ne okazas al io, kio sin turnas al la serioza pensado kaj al la prudento. La dua fazo jam komenciĝis, kaj la tria ĉi-tiun nepre sekvos. Spiritismo progresis precipe, de kiam ĝi komencis esti pli bone komprenata en sia intima esenco, de kiam oni vidis ĝian gravecon, ĉar ĝi tuŝas la plej senteman punkton de la homo, nome la feliĉon, eĉ en ĉi-tiu mondo; jen la kaŭzo de ĝia disvastiĝado, la sekreto de la forto, kiu kondukos ĝin al triumfo.

Spiritismo faras feliĉaj tiujn, kiuj ĝin komprenas, kaj atendas, ke ĝia influo penetru la plimulton. Eĉ homo, kiu atestis nenian materian fenomenon de manifestoj, diras al si: ekster tiuj fenomenoj ekzistas la filozofio; tiu filozofio klarigas al mi tion, kion NENIA alia iam antaŭe klarigis; en ĝi mi trovas, per simpla rezonado, racian solvon de l' problemoj, plej altgrade interesantaj mian estontecon; ĝi havigas al mi trankvilecon, certecon, fidon; ĝi liberigas min de la turmento de l' necerteco; flanke de tio, la demando pri la materiaj faktoj estas nur akcesora demando. Ĉu vi ĉiuj, ĝin atakantaj, volas rimedon por ĝin sukcese kontraŭbatali? Jen tiu rimedo. Anstataŭigu tiun doktrinon per io pli bona; trovu PLI FILOZOFIAN solvon por ĉiuj demandoj, kiujn ĝi solvas; havigu al la homo ALIAN CERTECON, kiu lin feliĉigus, kaj bone komprenu la tutan signifon de l' vorto certeco, ĉar la homo akceptas kiel certecon nur tion, kio ŝajnas al li logika; ne kontentiĝu nur dirante, ke ĉi-tiu doktrino ne estas vera, ĉar tio estas tro facila; pruvu, ne per neado, sed per faktoj, ke ĝi ne estas, neniam estis kaj ne POVAS esti vera; se ĝi ne estas vera, diru do, kio devus okupi ĝian lokon; pruvu, fine ke la konsekvencoj de Spiritismo ne estas fari la homojn pli bonaj, kaj do pli feliĉaj, per la praktikado de l' plej pura evangelia moralo, kiun oni tre laŭdas, sed kiun oni tiel malmulte praktikas. Kiam vi estos tion farinta, tiam vi rajtos ĝin ataki. Spiritismo estas forta, ĉar ĝi staras sur la bazoj mem de la religio: Dio, animo, estontaj punoj kaj rekompencoj; ĉar, precipe, ĝi montras tiujn punojn kaj rekompencojn kiel naturajn sekvojn de l' surtera vivo, kaj ĉar nenio, sur la bildo, kiun ĝi al ni prezentas, pri la estonteco, povas esti malakceptata de l' plej postulema prudento. Vi, kies tuta doktrino konsistas en la neado de estonteco, kian kompenson vi proponas por la ĉimondaj suferoj? Vi vin apogas sur nekredemo, Spiritismo sin bazas sur fido je Dio; dum ĝi invitas la homon al feliĉo, al espero, al vera frateco, vi proponas al li la NENION kiel perspektivon kaj EGOISMON kiel konsolon; Spiritismo klarigas ĉion, vi klarigas nenion; ĝi pruvas per faktoj, vi pruvas nenion; kiel vi volas, ke oni hezitu inter la du doktrimoj?

VI

Tiu farus al si tre falsan ideon pri Spiritismo, kiu kredus, ke ĝi ekhavas sian forton el la praktikado de la materiaj manifestiĝoj, kaj ke, se oni malhelpus tiun praktikadon, oni povus do ĝin subfosi ĉe la bazo. La forto de Spiritismo kuŝas sur ĝia filozofio, sur ĝia alvoko al la racio kaj al la komuna saĝo. Dum la antikva tempo ĝi estis temo por studoj misteraj, zorge kaŝitaj al la vulgarularo, sed hodiaŭ ĝi por neniu havas sekretojn; ĝi parolas klare kaj nedubasence; estas en ĝi neniaj mistikaĵoj, neniaj alegorioj, kiuj timus falsajn interpretojn; ĝi volas esti komprenata de ĉiuj, ĉar venis la tempo, por ke vero estu konata de la homoj; kontraŭe de tio, ke ĝi barus la disvastiĝon de la lumo, ĝi ĉi-tiun volas por ĉiuj; ĝi ne postulas blindan kredon, sed volas, ke oni sciu, kial oni kredas; apogante sin sur la racio, ĝi estos ĉiam pli forta, ol tiuj sin apogantaj sur nenio. Ĉu la baroj, kiujn oni provus meti kontraŭ la liberecon de la manifestiĝoj de la Spiritoj, provus ĉi-tiujn sufoki? Ne, ĉar ili farus la efikon de ĉiaj persekutoj, nome eksciti la sciemon kaj la deziron koni tion, kio estus malpermesita. Aliflanke, se la manifestiĝoj de la Spiritoj estus ia privilegio de unu sola homo, per elĵeto de tiu homo oni do certe metus finon al tiaj manifestiĝoj; sed, bedaŭrinde por la kontraŭuloj, ili estas je ĉies dispono, kaj iu ajn povas ilin praktiki, ĉu la plej malgranda aŭ la plej granda, ĉu en palaco aŭ en mansardo.