Выбрать главу

Oni povas malpermesi ĝian publikan praktikadon; sed oni precize scias, ke la manifestiĝoj plej bone fariĝas ne publike, sed intime; nu, ĉar iu ajn povas esti mediumo, kiu povas malhelpi, ke iu familio en sia hejmo, ke iu individuo en la silento de sia kabineto, ke iu malliberulo en sia karcero, komunikiĝu kun la Spiritoj, sen scio de liaj gardantoj kaj eĉ antaŭ ties okuloj? Se oni malpermesas tiujn manifestiĝojn en unu lando, ĉu oni tion faros en la najbaraj landoj, en la tuta mondo, se en neniu regiono de l' du kontinentoj[44] ne ekzistas mediumoj? Por enkarcerigi ĉiujn mediumojn, estus necese enkarcerigi la duonon de la homaro; se oni sukcesus, kio ne estus facila, bruligi ĉiujn spiritismajn librojn, en la sekvanta tago ili estus reverkitaj, ĉar ilia fonto estas neatakebla, kaj ties verajn aŭtorojn, la Spiritojn, oni ne povas enŝlosi nek bruligi.

Spiritismo ne estas faritaĵo de iu homo; neniu povas diri, ke li estas ĝia kreinto, ĉar ĝi estas tiel malnova kiel la mondkreado; ĝi troviĝas ĉie, en ĉiuj religioj, kaj en la katolika religio ankoraŭ pli evidente, kaj kun pli da aŭtoritato ol en ĉiuj ceteraj, ĉar en katolikismo estas trovata la principo de ĉio: ĉiugradaj Spiritoj, iliaj rilatoj, kaŝitaj aŭ evidentaj, kun la homoj, gardantaj anĝeloj, reenkarniĝado, liberiĝo de la animo dum la vivo, duobla vidado, vizioj, ĉiaspecaj manifestiĝoj de Spiritoj, ĉiaspecaj, eĉ papeblaj, aperaĵoj. Koncerne la demonojn, tiuj estas neniuj aliaj ol la malbonaj Spiritoj, kaj, escepte de la kredo, ke la unuaj sin eterne dediĉas al malbono, dum por la malbonaj Spiritoj la vojo de l' progreso estas ĉiam alirebla, nura malsameco de nomo ekzistas inter unuj kaj aliaj.

Kion faras la hodiaŭa spiritisma scienco? Ĝi kolektas en unu korpon tion, kio estis dissemita; ĝi klarigas, per ĝusta vortoj, tion, kio estis dirata nur sub alegoria formo; ĝi fortranĉas la parton kreitan de superstiĉemo kaj neklereco, por restigi la parton realan kaj pozitivan: jen ĝia rolo; sed la rolo de fondinto al ĝi ne apartenas; ĝi montras tion, kio ekzistas, ĝi kunordigas; sed ĝi kreas nenion, ĉar ĝiaj bazoj troviĝas en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj; kiu do kuraĝus senti sin sufiĉe forta por ŝanceli tiujn bazojn per sarkasmoj aŭ eĉ per persekutoj? Se oni ĝin forpelos de iu loko, ĝi aperos en aliaj, kaj eĉ en la sama loko, de kie ĝi estis forpelita, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo; kaj ne estas donite al la homo nuligi potencon de la Naturo, nek nuligi la dekretojn de Dio.

Cetere, kian intereson oni havus malhelpi la disvastiĝadon de la spiritismaj ideoj? Estas vere, ke tiuj ideoj kontraŭas la ekscesojn, naskitajn de fiero kaj egoismo; sed tiuj ekscesoj, el kiuj kelkaj profitas, malutilas la plimulton; tiuj ideoj havos do ĉe sia flanko la plimulton kaj kiel seriozan kontraŭulojn nur tiujn, kiujn interesas la plua daŭrado de tiu ekscesoj. Ĉar, kontraŭe, tiuj ideoj, per sia influo, faras la homojn pli bonaj unuj al aliaj, malpli avidaj al materiaj interesoj kaj pli submetiĝemaj al la dekretoj de l' Providenco, tial ili estas garantio de ordo kaj de trankvileco.

VII

Spiritismo sin prezentas sub tri malsamaj aspektoj, nome: la manifestiĝoj de la Spiritoj, la principoj de filozofio kaj moralo, devenantaj de tiuj faktoj, kaj la aplikado de tiuj principoj; el tio ekestas tri klasoj aŭ, pli bone, tri gradoj da adeptoj: 1-a, tiuj, kiuj kredas la manifestiĝojn de la Spiritoj kaj kiuj limigas sin ilin konstati; por ĉi-tiuj, Spiritismo estas eksperimenta scienco; 2-a, tiuj, komprenantaj ties moralajn sekvojn; 3-a, tiuj, kiuj praktikas aŭ penas praktiki tiun moralon.

Kia ajn estas la vidpunkto, ĉu scienca aŭ morala, el kiu oni rigardas tiujn strangajn fenomenojn, ĉiu komprenas, ke tiu estas tute nova kaj kompleta klaso da ideoj, kies rezultato povas esti nenio alia, ol profunda modifo de la stato de l' homaro; kaj ĉiu komprenas ankaŭ, ke tiu modifo povas fariĝi nur en la direkto al bono.

Rilate la kontraŭulojn, oni povas ilin ankaŭ klasigi laŭ tri kategorioj, nome: 1-a: Tiuj, sisteme malakceptantaj ĉion novan aŭ ne venintan de ili, kaj priparolantaj la aferon, kvankam ili ĝin tute ne konas. Al ĉi-tiu kategorio apartenas ĉiuj, nenion akceptantaj eksteran al la atesto de iliaj sentumoj; ili vidis nenion, volas nenion vidi kaj des malpli esplori ĝisfunde; eĉ ilin ĉagrenus vidi tro klare, ĉar ili timus esti devigitaj konfesi sian malpravecon; por tiuj, Spiritismo estas ia ĥimero, ia frenezo, ia utopio; ĝi ne ekzistas: jen lasta vorto. Tiuj estas la nekredemuloj, kun antaŭe preta opinio. Flanken de tiuj oni povas loki tiujn, kiuj, por malŝarĝo de konscienco, bonvolis ĝin apenaŭ ekrigardi, por ke ili povu diri: Mi volis vidi kaj vidis nenion; ili ne komprenas, ke oni bezonas pli ol duonhoron, por klarigi al si tutan sciencon. 2-a: Tiuj, kiuj, kvankam ili tre bone scias, kion ili devas pensi pri la realeco de la faktoj, tamen ĉi-tiujn kontraŭbatalas pro motivoj de persona intereso. Por tiuj, Spiritismo ja ekzistas, sed, ĉar ĝiaj sekvoj ilin teruras, tial ili ĝin atakas kiel malamikon. 3-a: Tiuj, trovantaj en la spiritisma moralo tro severan riproĉon kontraŭ iliaj agoj aŭ iliaj inklinoj. Se ili serioze rigardus Spiritismon, ĉi-tiu ilin ĝenus; ilin ĝin nek malakceptas, nek aprobas: ili preferas fermi al si la okulojn. La unuaj estas instigataj de fiero kaj tromemfido; la duaj, de ambicio; la triaj, de egoismo. Oni komprenas, ke tiuj kaŭzoj de konstraŭstaro, havantaj neniel solidan bazon, ja malaperos kun la kreskado de la tempo, ĉar ni vane serĉus ian kvaran kategorion da kontraŭuloj, nome tiun, kiu sin apogus sur evidentaj pruvoj kaj kiu atestus konsciencan, laborplenan studadon de la demando; ĉiuj kontraŭmetas nur la neadon, kaj neniu prezentas seriozan, nerefuteblan elpruvadon.

Estus tro alte konjekti pri la homa naturo, kredi, ke ĝi subite transformiĝus sub la influo de la spiritismaj ideoj. Ilia agado certe ne estas samspeca, nek samgrada, sur tiujn, kiuj ilin praktikas; sed, kia ajn ĝi estas, eĉ se plej bagatela, la rezultato estas ĉiuokaze plibonigo, eĉ se ĝi estus nur pruvi la ekziston de eksterkopa mondo: tio kuntrenas la malkonfirmon de la materialismaj doktrinoj. Jen ĝuste la rezultato de la observado de la faktoj; sed, sur homojn, kiuj komprenas la filozofian Spiritismon kaj kiuj en ĉiu tiu vidas ion krom pli aŭ malpli kuriozaj fenomenoj, Spiritismo havas aliajn efikojn: la unua, la plej ĝenerala, estas kreskigi la religian senton ĉe tiu mem, kiu, ne estante materialisto, havas kontraŭ spiritaj aferoj nur indiferentecon. De tio rezultas, ĉe li, netimo al morto; ni ne diras «la deziro» je morto; kontraŭe, ĉar spiritisto defendas sian vivon kiel iu alia homo, sed indiferenteco, kiu igas lin akcepti, sen murmuro kaj bedaŭro, la neeviteblan morton, kiel fakton prefere ĝojigan ol timindan, pro la certeco pri la ĝin sekvanta stato. La dua efiko, preskaŭ tiel ĝenerala kiel la unua, estas la rezignacio antaŭ la sortovicoj de la vivo. Spiritismo igas vidi la aferojn el tiel alta punkto, ke, ĉar la surtera vivo fariĝas bagatela, jam ne tiom grave tuŝas la homon la ĉagrenoj ĝin akompanantaj; de tio pli da kuraĝo en afliktoj, pli da modero de deziroj; de tio ankaŭ la forigo de la penso malplidaŭrigi la vivon, ĉar la spiritisma scienco asertas, ke, per memmortigo, oni ĉiam perdas tion, kion oni sopiras. La certeco pri estonteco, kies feliĉigo dependas de ni, la eblo ekrilati kun niaj karuloj, havigas al spiritisto ekstreman konsolon; lian horizonton pliampleksigas ĝis senfino la senĉesa spektaklo de la transtomba vivo, kies misterajn profundaĵojn li povas esplori. La tria efiko estas instigi al indulgemo por aliulaj eraroj; sed, estas ja necese diri, la egoisma principo kaj ĉio, devenanta de tiu principo, estas afero, kiu plej algluiĝas al la homo kaj, sekve, la plej malfacile sarkebla; oni volonte faras oferojn, se nur ili elpostulas nenion, kaj precipe, se nur ili nenion malhavigas; mono ankoraŭ nerezisteble altiras la plimulton, kaj tre malmultaj komprenas la vorton «superflua», kiam temas pri iliaj personoj; tial la abnegacio pri la personeco estas signo de plej alta progreso.

вернуться

44

Pli bone "hemisferoj". — La Trad.