Ĉu la Spiritoj, iuj homoj demandas, instruas al ni ian novan moralon, ion superan al tio, kion la Kristo predikis? Se ilia moralo ne estas alia ol tiu de Evangelio, kion helpas Spiritismo? Ĉi-tiu rezonado tre similas tiun de la kalifo Omar pri la Aleksandria biblioteko: «Se ĝi enhavas nur, li diris, tion trovatan en Korano, ĝi estas do senutila kaj, sekve, ĝi devas esti bruligita; se ĝi enhavas ion alian, ĝi estas do malbona, kaj, sekve, ĝi devas esti same prave bruligita». Ne, Spiritismo ne instruas moralon malsaman ol tiu de Jesuo; sed, niavice, ni ankaŭ demandas, ĉu antaŭ ol la Kristo aperis, la homoj ne posedis la leĝon, donitan de Dio al Moseo? Ĉu la doktrino de la Kristo ne troviĝis jam en la Dekalogo?
Ĉu pro tio oni dirus, ke la moralo de Jesuo estas senutila? Ni plie demandas al tiuj, malakceptantaj la utilecon de la spiritisma moralo, kial la moralo de la Kristo estas tiel malmulte praktikata, kaj kial eĉ tiuj, juste proklamantaj ĝian superbelecon, malobeas la unuaj la ĉefan el liaj leĝoj, nome la universalan karitaton? La Spiritoj ne nur ĝin konfirmas, sed ankaŭ montras al ni ĝian praktikan utilecon; ili faras kompreneblaj kaj evidentaj la veraĵojn, iam instruitajn nur alegorie; kaj, flanke de la moralo, ili difinas la plej abstraktajn problemojn de psikologio.
Jesuo venis montri al la homoj la vojon de l' vera bono; kial Dio, kiu venigis Jesuon por rememorigi Lian forgesitan leĝon, ne venigus hodiaŭ la Spiritojn, por ĝin ankoraŭ kaj pli ekzakte rememorigi, nun, kiam la homoj ĝin forgesas kaj ĉion oferas al fiero kaj ambicio? Kiu kuraĝus limigi la povon de Dio kaj difini al Li la vojojn, kiujn Li iru? Kiu dirus, ke, kiel la Spiritoj asertas, la antaŭdirita horo ne sonis, kaj ke ni ne atingis la tempon, kiam miskomprenataj aŭ misinterpretataj veraĵoj devas esti malkaŝitaj al la homaro, por plirapidigi ties progreson? Ĉu ion providencan ne havas tiuj manifestiĝoj, samtempe okazantaj en ĉiuj terglobaj lokoj? Ne unu sola homo, iu profeto, venas averti nin, sed ĉie la lumo elŝprucas; ĝi estas tuta nova mondo, etendiĝanta antaŭ niaj okuloj. Same kiel la elpenso de l' mikroskopo malkaŝis al ni la mondon de l' malgrandegaĵoj, kiujn ni tute ne suspektis; same kiel la teleskopo ebligis al ni vidi milojn da mondoj, pri kiuj ni tute ne pensis, tiel same la komunikaĵoj de la Spiritoj senvualigas al ni la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas, kiu nin senĉese tuŝas kaj kiu, sen nia konscio, partoprenas en ĉio, kion ni faras. Oni paciencu ankoraŭ iom da tempo, kaj la ekzisto de tiu mondo, nin atendanta, estos tiel nepridiskutebla kiel tiu de l' mikroskopa mondo kaj tiu de l' mondoj disŝutitaj en la spaco. Ĉu neniom valoras la fakto, ke Spiritismo konigis al ni tutan mondon, ke ĝi inicis nin pri misteroj de l' transtomba vivo? Tiuj eltrovoj, se oni povas ilin tiel nomi, fakte iom kontraŭas kelkajn ricevitajn ideojn; sed, ĉu ĉiaj grandaj sciencaj eltrovoj ankaŭ ne modifis, eĉ eldetruis, la plej firme akceptitajn ideojn? kaj, ĉu nia memamo ne estis devigita kliniĝi antaŭ la evidenteco de l' faktoj? Tio sama ja okazos al Spiritismo, kiu baldaŭ ricevos la lokon, kiun ĝi rajtas, inter la homaj konoj.
La komunikoj kun la transtombaj estuloj havis kiel celon igi nin kompreni la estontan vivon, igi nin vidi ĉi-tiun, inici nin pri la suferoj kaj ĝuoj, nin tiam atendantaj, laŭ niaj meritoj, kaj, ĝuste pro tio, alkonduki al spiritualismo homojn, kiuj vidas en ni nur materion, ian vivan maŝinon; tial ni pravis, dirante, ke Spiritismo nuligis materialismon per faktoj. Eĉ se nur tiun rezultaton ĝi alportus, la socia ordo ŝuldus al ĝi dankon pro tio; sed ĝi faras pli ol tion: ĝi montras la neeviteblajn efikojn de malbono kaj do la neceson de bono. La nombro da homoj, kiujn Spiritismo kondukis al pli bonaj sentoj, kies malnoblajn inklinoj ĝi forigis kaj kiujn ĝi deturnis de malbono, estas pli granda, ol kiel oni pensas, kaj kreskas ĉiutage; tio okazas, ĉar por tiuj estonteco jam ne estas io nepreciza, ia nura espero, sed veraĵo, kiun oni komprenas, kiun oni klarigas, kiam oni vidas kaj aŭdas la personojn, kiuj nin lasis, bedaŭri aŭ ĝoji pro tio, kion ili faris sur la Tero. Kiu ajn tion atestas, tiu ekmeditas pri ĝi kaj sentas la bezonon sin mem koni, juĝi kaj korekti.
La kontraŭuloj de Spiritismo ne preterlasis kiel armilon kontraŭ ĝi la fakton, ke ekzistas kelkaj malakordoj de opinioj pri iuj punktoj de la doktrino. Ne estas mirige, ke, en la komenco de iu scienco, tiam, kiam la observoj estas ankoraŭ nekompletaj kaj ĉiu ĝin rigardas el sia propra vidpunkto, povis elkoviĝi reciproke kontraŭaj sistemoj; sed, jam hodiaŭ, tri kvaronoj de tiuj sistemoj estas renversitaj ĉe pli profunda studado, komencante de tiu, kiu atribuis ĉiajn komunikaĵojn al la Spirito de malbono, kvazaŭ estus neeble al Dio venigi al la homoj bonajn Spiritojn: absurda doktrino, ĉar ĝi estas malkonfirmita de la faktoj, malpia, ĉar ĝi estas la neado de l' potenco kaj boneco de la Kreinto. La Spiritoj ĉiam diradis al ni, ke ni ne maltrankviliĝu pro tiuj malakordoj kaj unueco iam nepre ekstaros: nu, unueco jam fariĝis pri la plimulto de l' dubaj punktoj, kaj la malakordoj emas kun ĉiu tago forviŝigi.
Al la jena demando: Ĝis la unueco fariĝos, sur kio la homo senpartia kaj sen kaŝita intereso povas sin bazi, por ellabori al si juĝon pri tiu afero? jen la respondo de la Spiritoj:
«La plej pura lumo estas vualita de nenia nubo, la senmakula diamanto estas la plej valora; juĝu do la Spiritojn laŭ la pureco de ties instruoj. Ne forgesu, ke el la Spiritoj kelkaj ankoraŭ ne seniĝis je la ideoj de l' surtera vivo; sciu distingi ilin laŭ ilia parolo; juĝu ilin laŭ la tuto de iliaj vortoj; vidu, ĉu iliaj ideoj sin logike interĉenas, ĉu io ne signas en tiuj ideoj neklerecon, fieron aŭ malicemon; resume, vidu, ĉu iliaj vortoj ĉiam portas la stampon de saĝo, kiu montras la veran superecon. Se via mondo estus neinklina al eraro, ĝi estus do perfekta; sed ĝi estas ankoraŭ malproksime de perfekteco; vi ankoraŭ lernas distingi erarojn je vero; la lecionoj de la sperto estas al vi necesaj, por lertigi vian juĝokapablon kaj peli vin antaŭen. Unueco fariĝos sur la kampo, kie bono neniam miksiĝis kun malbono; sur tiu kampo la homoj kuniĝos pro la potenco de la aferoj, ĉar ili konstatos, ke ne aliloke vero troviĝas».
«Cetere, kion malhelpas iuj malakordoj, pli ĝuste pri la formo ol pri la esenco mem? Rimarku, ke la fundamentaj principoj estas ĉie la samaj kaj ke ili devas tenadi vin kune en komuna penso, nome la amo al Dio kaj la farado de bono. Kiaj ajn estas do la supozata maniero de progresado aŭ la normalaj kondiĉoj de l' estonta ekzistado, la fina celo estas la sama: fari bonon; nu, ne ekzistas du manieroj ĝin fari».
Se, inter la adeptoj de Spiritismo, kelkaj malsame opinias pri iuj punktoj de la teorio, ĉiuj tamen akordas pri la fundamentaj punktoj; ekzistas do unueco, se oni esceptas tiujn homojn, ja tre malmultnombrajn, kiuj ankoraŭ ne akceptas la partoprenon de Spiritoj en la manifestiĝoj kaj kiuj atribuas ĉi-tiujn aŭ al pure fizikaj kaŭzoj, kio kontraŭas la aksiomon: «Ĉia inteligenta efiko devas havi inteligentan kaŭzon»; aŭ al la reefiko de nia propra penso, kio estas malkonfirmata de la faktoj. La ceteraj punktoj estas akcesoraj kaj tute ne ŝancelas la fundamentojn de la doktrino. Povas do ekzisti skoloj, penantaj instruiĝi pri la ankoraŭ diskutataj partoj de la scienco, sed ne devas ekzisti interbatalantaj sektoj; antagonismo ekzistus nur inter homoj, dezirantaj bonon, kaj homoj, kiuj farus aŭ volus malbonon: nu, neniu spiritisto sincera kaj profunde konvinkinta pri la grandaj moralaj maksimoj, instruataj de la Spiritoj, povas deziri malbonon al sia proksimulo: pri tio ĉiuj akordas. Se iu opinio estas erara, pli aŭ malpli frue lumo ĝin superverŝos, kiam ĝi, sincere kaj sen antaŭjuĝo, serĉos lumon: dume, ĉiuj opinioj havas komunan ligilon, kiu devas ĉiujn tenadi en unu sola penso; ili ĉiuj celas la saman punkton, ne gravas la vojo, kiun ili paŝas, se nur tiu vojo ilin kondukos al tiu celo; neniu opinio sin trudu per materia aŭ morala perforto, kaj erarus nur tiu, kiu anatemus alian, ĉar ĝi ja agus sub la influo de malbonaj Spiritoj. La racio devas esti la ekstrema argumento, kaj la modero certigos la venkon pli bone ol la senbridaj kritikoj, venenitaj de envio kaj ĵaluzo. La bonaj Spiritoj predikas nur unuiĝon kaj amon al la proksimulo, kaj neniam iu penso malica aŭ kontraŭa al la karitato povas flui el pura fonto. Ni aŭdu, pri ĉi-tio, kaj por fini, la konsilojn de la Spirito Sankta Aŭgusteno: