— Ĉu tiu fluidaĵo estus tiu, kiun ni nomas elektro?
«Ni diris, ke ĝi povas sperti sennombrajn kombinojn; tio, kion vi nomas elektra fluidaĵo, magneta fluidaĵo, estas modifitaj formoj de la universa fluidaĵo, kiu, ĝustadire, estas nenio alia ol materio pli perfekta, pli subtila, kaj kiu povas esti konsiderata sendependa».
28. Ĉar la spirito estas mem io, ĉu ne estus do pli precize kaj pli kompreneble, se tiuj du ĝeneralaj elementoj estus nomataj: inerta materio kaj intelekta materio?
«Vortoj al ni nemulte gravas: la vortaro de via lingvo koncernas vin, por ke vi interkompreniĝu. Viaj diskutoj ekestas preskaŭ ĉiam de la malsama maniero, en kiu vi komprenas samajn vortojn, ĉar via lingvo estas tro nekompleta por esprimi aferojn, kiuj ne tuŝas viajn sentumojn».
Evidenta fakto superstaras ĉiujn hipotezojn: ni vidas materion, kiu ne estas intelekta, kaj intelektan principon sendependan de materio. La origino kaj la kunrilato de ĉi-tiuj du aferoj estas de ni nekonataj. Ĉu ili havas aŭ ne iun komunan originon kaj punktojn de necesa kontakto; ĉu la intelekto havas propran ekziston, ĉu ĝi estas propreco aŭ nura efiko; ĉu ĝi estas, kiel opinias kelkaj homoj, elfluaĵo de Dio — jen, kion ni nescias. Super ĉio ĉi, ni vidas intelekton, kiu staras super ĉiuj ceteraj, kiu ilin regas kaj kiu de ili distingiĝas per esencaj atributoj. Tiu superega intelekto — jen, kion ni nomas Dio.
29. Ĉu lapezeco estas esenca atributo de la materio?
«Jes, de la materio, kia vi ĝin komprenas; sed, ne de la materio konsiderata kiel universa fluidaĵo. La subtila, etereca materio, konsistiganta tiun fluidaĵon, estas de vi rigardata kiel senpeza, kvankam ĝi estas ja la principo de via peza materio».
Pezeco estas relativa propreco; ekster la altirosferoj de la mondoj ne ekzistas pezoj, same kiel ekzistas nek suproj, nek malsuproj.
30. Ĉu la materio konsistas el unu sola aŭ el pluraj elementoj?
«El unu sola primitiva elemento. La korpoj, kiujn vi rigardas kiel simplajn, ne estas ĝustadire elementoj, sed aliigitaj formoj de la primitiva materio».
31. El kio originas la diversajproprecoj de la materio?
«Ili estas modifoj, kiujn la elementaj molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj».
32. Laŭ ĉi-tiu leĝo, ĉu la gustoj, la aromoj, la koloroj, la sono, la venenaj aŭ sanigaj kvalitoj de l' korpoj estas do nuraj modifoj de unu solaprimitiva substanco?
«Jes, sen ia dubo; ili ekzistas nur pro la strukturo de la organoj difinitaj por ilin percepti».
Ĉi-tiu principo estas pruvita per tio, ke ne ĉiuj perceptas en sama maniero la kvalitojn de la korpoj; io, kio plaĉas al ies gusto, tute malplaĉas al alia; unuj vidas blua tion, kion aliaj vidas ruĝa; tio, kio estas venena kontraŭ iuj, estas sendanĝera aŭ saniga por aliaj.
33. Ĉu la sama elementa materio povas ricevi ĉiajn modifojn kaj ekhavi ĉiajn proprecojn?
«Jes; kaj jen tio, kion vi devas kompreni, kiam ni diras, ke ĉio estas en la tuto».[12]
— Tiu teorio, laŭŝajne, pravigas la personojn, kiuj akceptas en la materio nur du esencajn proprecojn: la forton kaj la movadon, kaj kiuj rigardas ĉiujn ceterajn proprecojn kiel duarangajn efikojn, variantajn laŭ la intenseco de la forto kaj la direkto de la movado, ĉu ne?
«Ĉi-tiu opinio estas ĝusta. Estas necese aldiri: ankaŭ laŭ la kunaranĝo de la molekuloj, kiel vi vidas ekzemple en maldiafana korpo, kiu povas fariĝi travidebla, kaj kontraŭe».
34. Ĉu la molekuloj havas difinitan formon?
«Sendube la molekuloj havas formon, sed, kiu ĝi estas, vi ne kapablas koncepti».
— Ĉu tiu formo estas konstanta aŭ ŝanĝema?
«Konstanta ĉe la primitivaj elementaj molekuloj, sed ŝanĝema ĉe la duarangaj, kiuj estas nuraj kolektoj de la unuaj; tio, kion vi nomas molekulo, staras ankoraŭ tro malproksime de la elementa molekulo».
35. Ĉu la universa spaco estas senlima aŭ limigita?
«Senlima. Supozu limon al ĝi: kio ekzistus transe?
Tio konfuzas vian prudenton, mi ja scias, kaj tamen tiu sama prudento diras al vi, ke alie ne povus esti. Io sama okazas kun la senfino ĉe ĉiuj aferoj; ne sur via malgranda sfero vi kapablas kompreni la senfinon».
Se ni supozus ian limon en la spaco, kiel ajn malproksima la penso ĝin konceptus, la prudento dirus al ni, ke, trans tiu limo, io nepre ekzistas; kaj tiel, ĉiam kaj ĉiam ankoraŭ la supozata limo plue ŝoviĝas, ĉar, eĉ se ni trovus la absolutan malplenaĵon, ĉi-tiu estus ankoraŭ spaco.
36. Ĉu la absoluta vakuo ekzistas ie en la universa spaco?
«Ne, nenio estas malplena; kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj».
Ĉapitro III
La kreado
1. Formado de la mondoj. — 2. Formado de la vivantaj estaĵoj. — 3. Loĝatigo de la Tero. Adamo. — 4. Diverseco de la homaj rasoj. — 5. Plureco de la mondoj. — 6. Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado.
La universo entenas la senfinas nombron de la mondoj, kiujn ni vidas, kaj de la mondoj, kiujn ni ne vidas, ĉiujn animitajn kaj neanimitajn estaĵojn, ĉiujn astrojn, sin movantajn en la spaco, kaj ankaŭ la fluidaĵojn, kiuj ĝin plenigas.
37. Ĉu la universo estas kreita aŭ ekzistas ekde la tuta eterna tempo, kielDio?
«Sen ia dubo ĝi ne povus ekesti mem, kaj, se ĝi ekzistus ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio, ĝi do ne estus faritaĵo de Dio».
La prudento diras al ni, ke la universo ne faris sin mem kaj ke, ĉar ĝi ne povas esti ia hazardaĵo, ĝi devas do esti faritaĵo de Dio.
38. KielDio kreis la universon?
«Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo. Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo».[13]
39. Ĉu ni povas ekkoni la manieron, kiel la mondoj estas formitaj?
«Ĉio, kion ni povas diri kaj kion vi sukcesos kompreni, estas, ke la mondoj ekestas el la plidensiĝo de la materio dissemita en la spaco».
40. Ĉu, kiel oni hodiaŭ pensas, la kometoj estas ia komenco de plidensiĝo de la materio, mondoj en fazo de formiĝo?
«Jes, ĝuste. Sed absurdo estas kredi ilian influon; mi volas diri, tiun influon, kiun oni vulgare atribuas al ili; ĉar ĉiuj ĉielaj korpoj havas sian apartan influon sur iuj fizikaj fenomenoj».
41. Ĉu tute elformita mondo povas malaperi, kaj ĉu la materio, ĝin konsistiganta, povas denome dissplitiĝi en la spaco?
«Jes. Dio renovigas la mondojn, same kiel Li renovigas la vivajn estaĵojn».
42. Ĉu ni povas scii, kiom da tempo daŭris la formado de la mondoj, ekzemple de la Tero?
«Ni tion ne povas diri, ĉar Dio sola ĝin scias; kaj ja freneza estus tiu, kiu provus ekkoni la nombron da jarcentoj, kiun daŭris tiu formado».
12
Ĉi-tiu principo klarigas la fenomenon, konatan de ĉiuj hipnotigistoj, nome: havigi, per la potenco de l' volo, al iu ajn substanco, ekzemple al la akvo, tre malsamajn proprecojn, iun difinitan guston, kaj eĉ la aktivajn kvalitojn de aliaj substancoj. Ĉar, efektive, ekzistas unu sola primitiva elemento kaj la proprecoj de l' korpoj estas nenio alia ol rezulto de la modifoj de tiu elemento, tial sekvas, ke la malplej danĝera substanco havas tian saman principon, kian la plej malsaniga. Tiel, la akvo, kiu konsistas el unu volumo da oksigeno kaj du volumoj da hidrogeno, fariĝas detruema, se ĝia kvanto da oksigeno estas duobligita. Simila aliiĝo povas fariĝi per la magneta agado direktata de la volo. Oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono kaj ĉiuj korpoj, kiujn ni konsideras simplaj, estas nur modifaĵoj de unu primitiva substanco. Pro nia nuna neebleco perceptialie ol per la pensotiun primitivan materion, tiuj korpoj, el nia vidpunkto, estas veraj elementoj, kaj ni povas, sen ia malutilo, ilin tiaj konsideri, ĝis nova tempo.
13
Genezo, ĉap. I, par. 3, el «La Malnova Testamento», trad. de L. L. Zamenhof. -