La dua cirkonstanco rezultas de la naturo mem de la respondoj: ili plej ofte, precipe tiam, kiam temas pri abstraktaj aŭ sciencaj aferoj, staras okulfrape super la konoj kaj, kelkafoje, trans la intelektaj limoj de la mediumo; cetere, ĉi-tiu ordinare havas nenian konscion pri tio, kion li skribas sub tiu influo. Tre ofte li ja ne aŭdas aŭ ne komprenas la prezentitan demandon, ĉar tiu-ĉi povas esti farata en lingvo fremda al li, aŭ eĉ mense, kaj la respondo povas esti donata en tiu idiomo mem. Fine, ofte okazas, ke la korbo skribas propramove, sen antaŭa demando, pri ia ajn kaj tute neatendita afero.
Ĉe iuj okazoj, tiuj respondoj estas tiel saĝaj, profundaj kaj trafaj; ili elmontras tiel altajn, tiel superbelajn pensojn, ke ili ne povas elveni krom el iu supera intelekto, stampo de la plej pura moraleco; aliajn fojojn, ili estas tiel senpripensaj, tiel frivolaj kaj ja tiel trivialaj, ke la racio rifuzas kredi, ke ili povas veni de tiu sama fonto. Tiu diverseco de esprimomanieroj povas esti klarigita nur per la malsameco de la sin manifestantaj intelektoj. Ĉu tiuj intelektoj troviĝas en la homaro aŭ ekster la homaro? Jen la tema punkto, kies kompleta klarigo estas trovata en ĉi-tiu verko, tia, kia ĝin donis la Spiritoj mem.
Jen do evidentaj efikoj, kiuj okazas ekster la kutima rondo de nia observado; kiuj fariĝas ne mistere, sed en hela taglumo; kiuj povas esti konstatataj de ĉiu persono; kiuj ne estas privilegio de unu sola individuo, sed kiujn miloj da homoj refaras laŭvole, ĉiutage. Tiuj efikoj havas nepre ian kaŭzon, kaj, ĉar ili montras la agon de iu intelekto kaj de iu volo, ili tial staras ekster la pure fizika sfero.
Pluraj teorioj estas elpensitaj pri ĉi-tiu temo: ni ilin baldaŭ ekzamenos kaj vidos, ĉu ili klarigas ĉiujn ĉirilatajn faktojn. Ni dume konsentu la ekziston de estuloj aliaj ol la homoj, ĉar tia estas la klarigo donata de la manifestiĝantoj; kaj ni vidu, kion ili diras al ni.
La estuloj, sin komunikantaj kun ni, nomas sin mem, kiel ni jam diris, Spiritoj aŭ Genioj, kaj deklaris, ke ili — almenaŭ kelkaj — apartenis al homoj vivintaj sur la Tero. Ili formas la spiritan mondon, kiel ni la korpan dum nia surtera vivo.
Por pli facile respondi kelkajn kontraŭdirojn, ni resumos ĉitie, per malmultaj vortoj, la plej reliefajn punktojn de la doktrino, kiun ili instruis al ni.
«Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona».
«Li kreis la universon, kiu ampleksas ĉiujn animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn estaĵojn».
«La materiaj estaĵoj konsistigas la videblan aŭ korpan mondon; kaj la nemateriaj la nevideblan aŭ spiritan, tio estas la mondon de la Spiritoj».
«La spirita mondo estas la mondo normala, primitiva, eterna, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion».
«La korpa mondo estas nur akcesora, kaj povus ĉesi ekzisti aŭ esti neniam ekzistinta, sen ia modifo de la esenco mem de la spirita mondo».
«La Spiritoj por kelka tempo portas pereeman materian envolvaĵon, kies detruo, ĉe la morto, reliberigas ilin».
«El inter la diversaj specoj de korpaj estaĵoj, Dio destinis la homan superspecon por la enkarniĝo de la Spiritoj atingintaj ioman evoluogradon; tio havigas al la homaro moralan kaj intelektan pozicion super ĉiuj ceteraj specoj».
«La animo estas enkarniĝinta Spirito, kies envolvaĵo estas la korpo».
«Estas en la homo tri partoj: 1-a, la korpo aŭ materia estaĵo, analoga je tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo; 2-a, la animo aŭ nemateria estaĵo, Spirito enkarniĝinta en la korpon; 3-a, la ligilo, altenanta la animon al la korpo, la meza principo inter la materio kaj la Spirito».
«La homo havas do du naturojn: pro sia korpo, li estas samnatura kiel la bestoj, kies instinktojn li posedas; pro sia animo, li estas samnatura kiel la Spiritoj».
«La ligilo aŭ perispirito, kiu tenas la Spiriton ĉe la korpo, estas kvazaŭa duonmateria envolvaĵo. La morto estas la eldetruo de la malpli delikata tegilo; la Spirito konservas la duan, kiu estas por li etera korpo kaj kiun, en sia ordinara stato, ni ne vidas, sed kiu povas okaze fariĝi videbla, eĉ tuŝebla, kiel ĉe la fenomenoj nomataj aperaĵoj».
«La Spirito ne estas do ia abstrakta, nedifinita estaĵo, kiun oni povus akcepti nur per la penso, sed estaĵo reala, difinita kaj, kelkafoje, perceptebla per la vida, aŭda kaj palpa sentumoj».
«La Spiritoj apartenas al diversaj klasoj kaj estas egalaj nek pri povo, pri inteligenteco, pri saĝo, nek pri moraleco. Tiuj unuaklasaj estas superaj Spiritoj, distingiĝantaj de la ceteraj pro siaj perfekteco, konoj, proksimeco al Dio, pureco de sentoj kaj amo al bono: ili estas la anĝeloj aŭ puraj Spiritoj. La ceteraj klasoj pli kaj pli malproksimiĝas de tiu perfekteco; tiuj, apartenantaj al la malsuperaj gradoj, estas inklinaj al la plimulto de niaj pasioj: malamo, envio, ĵaluzo, fiero k. a.; ili plezuras ĉe la malbono. Kelkaj Spiritoj estas nek tre bonaj, nek tre malbonaj; ili estas pli malordigemaj kaj turmentemaj ol malicaj, kaj tial iliaj distingiloj estas petolado kaj senlogikeco: ili estas la amuziĝemaj aŭ frivolaj Spiritoj».
«La Spiritoj ne eterne apartenas al sama ordo. Ĉiuj progresas, trapasante la diversajn gradojn de la spirita hierarkio. Tiu progreso fariĝas per enkarniĝado, kiu estas ordonata al unuj kiel puno kaj al aliaj kiel misio. La materia vivo estas provo, kiun ili devas fari multe da fojoj, ĝis ili atingos la absolutan perfektecon; ĝi estas kvazaŭa fandilo aŭ rafinejo, el kiu ili eliras pli aŭ malpli purigitaj».
«Forlasinte la korpon, la animo revenas al la mondo de la Spiritoj, el kie ĝi eliris, kaj, post pli aŭ malpli longa tempo, kiun ĝi travivas kiel vaganta Spirito, ĝi rekomencas novan materian ekzistadon».[5]
«Ĉar la Spirito devas ricevi multe da enkarniĝoj, tial sekvas, ke ni ĉiuj havis jam multe da ekzistadoj kaj devos havi ankoraŭ aliajn, pli aŭ malpli perfektigitajn, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj».
«La enkarniĝo de la Spiritoj fariĝas ĉiam en la homan genton; estus eraro kredi, ke la animo aŭ Spirito povas enkarniĝi en la korpon de besto».
«La pluraj enkorpaj ekzistadoj de la Spirito irigas ĉi-tiun ĉiam antaŭen, neniam posten; sed la rapideco de l' progreso dependas de niaj klopodoj por la perfekteco».
«La kvalitoj de la animo estas tiuj de la enkarniĝinta Spirito, tio estas: virta homo estas enkarniĝinta bona Spirito; malica homo estas enkarniĝinta malpura Spirito».
«La animo jam havis sian individuecon antaŭ ol enkarniĝi kaj konservas ĝin post sia disiĝo for de la korpo».
«Ĉe sia reveno en la mondon de la Spiritoj, la animo tie renkontiĝas kun ĉiuj, kiujn ĝi konis sur la Tero, kaj ĉiuj ĝiaj ekzistadoj bildiĝas antaŭ ĝi per la rememoro pri la bono kaj malbono, kiujn ĝi faris».
«La enkarniĝinta Spirito vivas sub la influo de la materio; la homo, kiu venkas tiun influon per altigo kaj purigo de sia animo, proksimiĝas al la bonaj Spiritoj, kun kiuj li iam estos. Sed, kiu, opiniante pli grava la homan naturon, lasas sin regi de malnoblaj pasioj kaj igas konsisti ĉiujn siajn ĝojojn en la kontentigo de trivialaj apetitoj, tiu aliĝas al la malpuraj Spiritoj».
«La enkarniĝintaj Spiritoj loĝas la plurajn globojn de la universo; tiuj neenkarniĝintaj aŭ vagantaj okupas neniun Inter ĉi-tiu doktrino pri reenkarniĝado kaj tiu pri metempsikozo, kiel akceptas iuj sektoj, estas karakteriza diferenco, kiu estos baldaŭ klarigita en ĉi-tiu verko. difinitan, limigitan regionon; ili estas ĉie en la spaco kaj ĉe nia flanko, ili vidas kaj tuŝas nin ĉiumomente; ili estas tuta nevidebla homamaso, sin movanta ĉirkaŭ ni».
5
Inter ĉi-tiu doktrino pri reenkarniĝado kaj tiu pri metempsikozo, kiel akceptas iuj sektoj, estas karakteriza diferenco, kiu estos baldaŭ klarigita en ĉi-tiu verko.