«La Spiritoj havas sur la morala, eĉ sur la fizika mondo, senĉesan influon; ili agas sur la materion kaj la penson, kaj estas unu el la potencoj de la Naturo, kaŭzo efika de granda nombro da ĝis antaŭ nelonge ne klarigitaj, aŭ apenaŭ klarigitaj, fenomenoj, kiujn nur Spiritismo racie interpretas».
«La rilatoj inter la Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj. La bonaj Spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi-tiujn brave kaj rezignacie; la malbonaj pelas nin en malbonon: estas por ili plezuro vidi nin fali kaj identiĝi kun ili».
«La komunikiĝoj de la Spiritoj kun la homoj estas kaŝitaj aŭ malkaŝaj. La unuaj fariĝas per la bona aŭ malbona influo, kiujn ni preterkonscie ricevas de la Spiritoj; en ĉi-tiu okazo, nia sagaceco devas distingi bonajn de malbonaj inspiroj. La malkaŝaj komunikiĝoj estas tiuj farataj per skribado, per parolo aŭ per aliaj materialaj rimedoj, plej ofte helpe de mediumoj, kiuj servas kiel iloj ĉe tiuj manifestiĝoj».
«La Spiritoj sin manifestas propravole aŭ per elvoko. Oni povas elvoki ĉiajn Spiritojn: tiujn, kiuj animis senfamajn homojn, same kiel tiujn de plej kleraj personoj, kiu ajn estis la epoko, kiam ili vivis; tiujn de niaj parencoj, amikoj aŭ malamikoj, kaj de ili ricevi, per skribitaj aŭ parolaj komunikaĵoj, konsilojn, informojn pri ilia transtomba situacio, iliajn pensojn pri ni, kaj ankaŭ la konigojn, kiujn estas al ili permesite fari al ni».
«La Spiritojn altiras ilia simpatio por la morala karaktero de la rondo ilin vokanta; la Superaj sentas plezuron en la seriozaj kunsidoj, kie regas amo al bono kaj sincera deziro por instruiĝo kaj pliboniĝo. Ilia ĉeestado forpelas la malsuperajn Spiritojn; ĉi-tiuj, kontraŭe, trovas liberan eniron kaj agas sen ia embaraso ĉe personoj frivolaj aŭ instigataj nur de scivolo, kaj ĉie, kie regas malnoblaj instinktoj. Anstataŭ bonaj konsiloj kaj utilaj instruoj, ni nenion devas atendi de ili krom bagatelaĵoj, mensogoj, trivialaj spritaĵoj aŭ mistifikoj, ĉar, ofte, ili alprenas respektindajn nomojn, por pli bone konduki nin en eraron».
«La distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj estas tre facila: la parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, stampita de plej alta moralo kaj libera de ĉia triviala pasio; iliaj konsiloj spiras plej puran saĝon kaj celas ĉiam nian perfektigon kaj la bonon de la homaro».
«La parolo de la malsuperaj Spiritoj estas, kontraŭe, senkonsekvenca, ofte triviala, eĉ maldelikata; kelkafoje ili diras ion bonan kaj veran, sed, plej ofte, falsaĵojn kaj absurdaĵojn, pro malico aŭ neklereco; ili moktrompas la kredemon kaj amuziĝas per la naiveco de siaj demandantoj, flatante ties vantamon, nutrante ties dezirojn per falsaj esperoj. Resume, la seriozaj komunikaĵoj, laŭ la tuta signifo de la vorto, okazas nur en seriozaj rondoj, kie regas intima konsento pri pensoj kun celo al bono».
«La moralo de l' Superaj Spiritoj resume konsistas, kiel tiu de la Kristo, en la jena evangelia maksimo: „Ĉion-ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili[6]; tio estas, fari ĉiam bonon, neniam malbonon. Ĉiu trovas en ĉi-tiu principo ĝeneralan regulon por konduto, ĉe siaj eĉ plej malgravaj agoj“».
«La Spiritoj instruas al ni, ke egoismo, malhumileco, voluptamo estas pasioj, kiuj proksimigas nin al la besta naturo, farante nin sklavoj de la materio; ke homo, kiu, jam en ĉi-tiu mondo, sin liberigas de la materio, forĵetante de si la mondumajn vantaĵojn kaj amante sian proksimulon, alproksimiĝas al la spirita naturo; ke ĉiu el ni devas esti utila, laŭ la kapabloj kaj rimedoj, kiujn Dio disponigis al ni por nin elprovi; ke la forta kaj multpova ŝuldas apogon kaj protekton al la malforta, ĉar tiu, kiu misuzas sian forton kaj potencon por subpremi sian similulon, atencas la leĝon de Dio. Ili instruas, fine, ke en la mondo de la Spiritoj, kie nenio povas esti kaŝita, hipokritulo estos senmaskigita kaj ĉiuj liaj malnoblaĵoj estos malkovritaj; ke la neevitebla kaj ĉiumomenta ĉeesto de tiuj, kiujn ni malutilis, estas unu el la punoj al ni difinitaj; ke de la supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj dependas ĝuoj kaj suferoj nekonataj de ni sur la Tero».
«Sed ili ankaŭ diras al ni, ke ne ekzistas neripareblaj eraroj: ĉia eraro povas esti estingita per kompensa puno. La homo trovas por tio rimedojn en siaj pluraj ekzistadoj, kiuj ebligas al li antaŭeniri sur la vojo de la progreso, laŭ sia deziro kaj penoj, ĝis la perfekteco — lia fina limŝtono».
Jen la resumo de la spiritisma doktrino, laŭ instruo de la Superaj Spiritoj. Ni vidu nun la argumentojn prezentatajn kontraŭ ĝi.
Por multaj homoj, la kontraŭstaro de la korporacioj de scienculoj estas — se ne pruvo — almenaŭ peza konjekto malfavora al la koncernata afero. Ni ne troviĝas inter tiuj, kiuj indigne krias kontraŭ la scienculoj, ĉar ni ne volas, ke oni diru, ke ni donas al ili la hufobaton de la azeno; male, ni ilin alte estimas kaj sentus grandan honoron sidante en ilia rondo; sed ilia opinio ne povus, en ĉiaj cirkonstancoj, esti neapelaciebla juĝo.
De la momento, kiam la sciencularo flanke lasas la materialan observadon de la faktoj, kiujn temas klarigi, la kampo estas malfermita al konjektoj; ĉiu alportas sian sistemeton, kiun li nepre volas starigi super la ceteraj kaj kiun li subtenas obstine. Ĉu ni ne vidas, ĉiutage, la plej malakordantajn opiniojn alterne plej vigle rekomendataj kaj forjetataj, jen forpuŝataj kiel absurdaj eraroj, jen proklamataj kiel nerefuteblaj veraĵoj? La faktoj, jen la vera kriterio de niaj juĝoj, la nerebatebla argumento; se faktoj mankas, dubo estas do la opinio de saĝulo.
Pri tre konataj aferoj la opinio de la scienculoj estas, pro justa motivo, fidinda, ĉar ili ja scias pli multe kaj pli bone ol la vulgarularo; sed, koncerne novajn principojn, nekonatajn aferojn, ilia vidmaniero estas ĉiam nur hipoteza, ĉar ili ne estas malpli influataj de antaŭjuĝoj ol la ceteraj homoj; mi ja diras, ke scienculo havas pli da antaŭjuĝoj ol iu alia homo, ĉar tute natura inklino igas lin ĉion enfermi en sia fako; matematikisto vidas pruvojn nur en algebra demonstracio; kemiisto ĉion atribuas al la agado de l' elementoj, k t. p. Ĉiu homo, sin dediĉanta al iu fako, ligas al ĝi ĉiujn siajn ideojn; ekster sia kampo, li ofte perdas sian ekvilibron, ĉar li volas ĉion trakti per sama provilo: tio estas rezultato de la homa malforteco. Volonte kaj fidplene mi konsultus kemiiston pri iu demando pri analizo, fizikiston pri la povo de la elektro, mekanikiston pri iu mova forto; sed ili permesos al mi, sen ia ofendo al la estimo, kiun postulas ilia speciala scio, ke mi ne same rigardu ilian nean opinion pri Spiritismo, opinion, kiu valoras ne pli ol tiu de arkitekto pri iu muzika demando.
La vulgaraj sciencoj kuŝas sur la proprecoj de la materio, kiun oni povas laŭvole eksperimenti kaj manipuli; la spiritismaj fenomenoj sin bazas sur la agado de intelektaj estuloj, posedantaj volon propran kaj ĉiumomente montrantaj al ni, ke ili ne estas submetitaj al nia kaprico.
La observoj ne povas do esti farataj en sama maniero; ili postulas specialajn kondiĉojn kaj alian deirpunkton; voli ilin subigi al niaj ordinaraj procedoj de esplorado estas krei neekzistantajn analogiojn. La ĝustasenca scienco estas nekompetenta, kiel scienco mem, pri la afero Spiritismo: ĝi havas kun ĉi-tiu nenion komunan, kaj ĝia juĝo, ĉu favora aŭ kontraŭa, neniom pezus. Spiritismo estas rezultato de persona konvinkiteco, kiun la kleruloj povas havi kiel tute simplaj individuoj. Sed voli transdoni tiun demandon al la scienco valorus tiel same,kiel komisii al kunsidantaj fizikistoj aŭ astronomoj la decidon pri la ekzisto de la animo. Efektive, Spiritismo estas entenata en du konceptoj, nome: la ekzisto de la animo kaj ties stato post la morto; nu, estas supermezure nelogike pensi, ke iu homo estas nepre granda psikologo pro tio, ĉar li estas altmerita matematikisto aŭ eminenta anatomiisto. Dissekcante la korpon, la anatomiisto serĉas la animon, kaj, ĉar li ne trovas ĝin sub sia sekcilo, kiel iu nervo, aŭ ĉar li ne vidas ĝin elvaporiĝi, kiel iu gaso, li tial konkludas, ke ĝi ne ekzistas, pro tio, ke li rigardas el ekskluzive materiala vidpunkto: ĉu sekvu de tio, ke li estas prava, kontraŭ la universala opinio? Tute ne. Oni vidas do, ke Spiritismo ne troviĝas en la sfero de kompetenteco de la scienco.
6
Mateo, ĉap. 7, par. 12: el «La Nova Testamento de N. S. kaj S. Jesuo Kristo», eld. 1926, de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo (Londono). —