Kiam la spiritismaj kredoj estos vulgarigitaj, kiam ili estos ĝenerale akceptitaj — en tempo, kiu ne troviĝas tre malproksime, se ni rigardas la rapidecon, kun kiu ili disvastiĝas —, okazos al ili tio sama, kio al ĉiuj novaj ideoj, komence trovintaj barojn; la kleruloj kapitulacos ĉe la evidenteco kaj ilin rekonos sub la forto de la cirkonstancoj. Ĝis tiam, neĝustatempe oni distrus tiujn homojn de iliaj apartaj laboroj, por ilin devigi trakti aferojn fremdajn al iliaj okupoj kaj programo. Dume, tiuj, kiuj, sen antaŭa ĝisfunda studado de la demando, sin deklaras kontraŭ ĝi kaj mokas ĉiun, kiu opinias malsame ol ili, forgesas, ke tio sama okazis al la plimulto de la grandaj eltrovoj, kiuj honorindigas la homaron. Ili riskas vidi siajn nomojn pluigi la liston de la kleraj forpuŝantoj de la novaj ideoj kaj enskribitaj ĉe tiuj de la membroj de la scioplena akademio, kiu, en 1752, ricevis per tondra ridegado la memuaron de Franklin pri la fulmoforigiloj; efektive, tiuj sinjoroj ĝin opiniis neinda esti metita inter la komunikaĵojn al ili adresatajn; aŭ ili estus inter tiuj akademianoj, kiuj igis Franclandon perdi la profiton, kiun donus al ĝi la iniciato de la vapornavigacio, deklarante, ke la sistemo de Fulton estas nerealigebla revo; kaj tamen tiuj estis demandoj, pri kiuj ili estis kompetentaj. Se do tiuj akademioj, konsistantaj el la kremo de la kleruloj en la mondo, havis nenion krom sarkasmo kaj malŝato kontraŭ ideoj, kiujn ili ne komprenis, ideoj, kiuj, post kelkaj jaroj, revoluciigis la sciencon, la morojn kaj la industrion, kial esperi, ke afero fremda al iliaj kutimaj okupoj ricevos pli da favoro?
Tiuj eraroj de kelkaj homoj, kies memoron tiuj eraroj faras inda je bedaŭro, ne povus ja senigi ilin je la meritoj, kiujn, pri aliaj aferoj, nia estimo rekonas ĉe ili; sed, ĉu iu bezonas ian oficialan diplomon, por havi naturan saĝon, kaj ĉu, ekster la akademioj, ekzistas nur frenezuloj aŭ stultuloj? Oni bonvolu ekrigardi, kiuj estas la adeptoj de la spiritisma doktrino; oni vidu, ĉu inter ili estas nur malkleraj homoj kaj ĉu la grandega nombro da meritaj homoj, sin dediĉantaj al ĝi, lasas, ke ĝi estu malŝate lokita en la vicon de la kredoj de naivaj maljunulinoj. La karaktero kaj klereco de ĝiaj adeptoj indas, ke oni diru: ĉar tiaj homoj asertas, tial en ĝi nepre estas io reala.
Ni ankoraŭfoje diras: se la faktoj, pri kiuj ni okupas nin, estus nura mekanika movado de la korpoj, la esplorado de la fizika kaŭzo de tiu fenomeno troviĝus do en la kampo mem de la scienco; sed, ĉar temas pri manifestiĝoj ekster la leĝoj konataj de la homaro, pri tio la materiala scienco estas nekompetenta, ĉar tiu fakto povas esti klarigita nek per algarismoj, nek per la mekanika forto. Kiam sin prezentas tute nova fakto, ne apartenanta al iu el la konataj sciencoj, la sciencisto, por ĝin studadi, devas flanke lasi siajn konojn kaj konfesi, ke li havas en manoj demandon tute novan, kiu ne povas esti studata kun antaŭe preta ideo.
La homo, kiu kredas sian prudenton neerarema, estas tre proksima de eraro; eĉ tiuj, kiuj havas plej falsajn ideojn, apogas sin sur sia prudento, kaj ĝuste pro tio ili forpuŝas ĉion, kio ŝajnas al ili neebla. Ĉiuj, iam forjetintaj la mirindajn elpensaĵojn, pro kiuj hodiaŭ fieras la homaro, serĉadis, por tio, helpon ĉe tiu juĝisto. Tiel okazas, ĉar tio, kion oni nomas prudento, estas ofte nenio alia ol maskita fiero; kaj kiu opinias sin neerarema, tiu pavas, kvazaŭ li estus la egalulo de Dio. Ni do turnas nin al la personoj, kiuj, pli saĝaj, ne dubas pri tio, kion ili ankoraŭ ne vidis, kaj kiuj, juĝante la estontecon laŭ la pasinteco, ne kredas, ke la homo jam alvenis al sia apogeo, nek ke la Naturo jam turnis al li la lastan paĝon de sia libro.
Ni aldiru, ke la studado de iu doktrino, kiel la spiritisma, kiu kondukas nin al kampo de tiel novaj kaj tiel grandaj aferoj, povas esti kun profito farata nur de homoj seriozaj, persistemaj, sen antaŭjuĝoj kaj animitaj de firma kaj sincera volo alveni al iu rezultato. Ni ne povas nomi tiaj la homojn, kiuj juĝas apriore, ventanime kaj ne ĉion vidinte; tiujn, kiuj studas sen ia metodo, sen ia reguleco, sen la nepre necesa enpensiĝo; des malpli ni atribuus tian kvaliton al iuj personoj, kiuj, domaĝante sian reputacion de sprituloj, plej klopodas por trovi ian burleskan flankon ĉe la aferoj plej veraj, aŭ, almenaŭ, konsiderataj tiaj de homoj, kies klereco, karaktero kaj konvinkoj rajtas la respekton de ĉiuj, kiuj fieras pro noblaj sentoj. La personoj, kiuj ne opinias tiujn faktojn indaj je ilia atento, detenu sin de juĝo; neniu ekpensas perforti iliajn kredojn, sed, siavice, ili bonvolu respekti la aliulajn.
Kio karakterizas seriozan studadon, tio estas la interligo observata en ĝi. Ĉu oni miru, ke oni ne ricevas saĝan respondon pri aferoj, ja gravaj, kiam ili estas prezentataj senelekte kaj abrupte, meze de amaso da sensencaj demandoj? Cetere, iu demando estas ofte kompleksa kaj, por esti klarigita, postulas preparajn aŭ aldonajn demandojn. Kiu deziras akiri iun sciencon, tiu devas fari pri ĝi metodan studadon, komenci de la komenco, kaj sekvi la interrilaton kaj la disvolviĝon de la ideoj. Ĉu ekscius pli multe iu, kiu sin turnus al klerulo kun ia okaza demando rilata al scienco, ne konante de ĉi-tiu eĉ unu vorton? Ĉu la klerulo povus, eĉ kun plej granda volonto, doni ian kontentigan respondon? Tiu seninterrilata respondo estus nepre nekompleta kaj do preskaŭ ĉiam nekomprenebla, aŭ povus ŝajni absurda kaj sensenca. Ĝuste tio sama okazas al niaj rilatoj kun la Spiritoj. Se iu deziras instruiĝi en ilia lernejo, tiu devas ricevi kurson sub ilia gvidado; sed, same kiel ĉe ni, li devas elekti siajn instruistojn kaj diligente laboradi.
Ni jam diris, ke la Superaj Spiritoj venas nur al seriozaj kunsidoj kaj precipe al tiuj, kie regas perfekta akordo de pensoj kaj sentoj por la bono. Frivoleco kaj vantaj demandoj mallogas ilin, same kiel, ĉe la homoj, ili mallogas la saĝulojn. La kampo estas, tiam, malfermita al la amaso de la mensogemaj kaj malseriozaj spiritoj, ĉiam embuske atendantaj iun okazon por mokŝerci kaj ridi nian naivecon. Kio, en tiaj kunvenoj, fariĝas al serioza demando? Ĝi ja ekhavas respondon; sed, de kiu? Estas tute same, kiel se oni proponus al aro da gajvivantoj jenajn demandojn: kio estas animo? kio estas morto? kaj aliajn tiajn aferojn. Se vi volas seriozajn respondojn, estu mem seriozaj laŭ la tuta signifo de la vorto kaj konformiĝu al ĉiuj necesaj kondiĉoj; nur tiel vi havos grandajn rezultatojn; estu, plie, laboremaj kaj persistaj en viaj studoj, alie la Superaj Spiritoj vin forlasas, kiel faras instruisto rilate siajn maldiligentajn lernantojn.
La movado de la objektoj estas elpruvita fakto; restas nur scii, ĉu en tiu movado ekzistas, aŭ ne, inteligenta manifestado kaj, se jes, kiu estas la origino de tia manifestado.
Ni ne parolas pri la inteligenta movado de iuj objektoj, nek pri la parolaj komunikajoj, nek, ankaŭ, pri tiuj skribitaj de la mediumo mem; tiaj manifestiĝoj, evidentaj al homoj, kiuj vidis kaj funde esploris la aferon, ne estas, unuavide, sufiĉe sendependaj de la volo, ke novica observanto estus plene konvinkita. Ni parolos do nur pri la skribajo ricevita per iu ajn objekto provizita per krajono, ekzemple korbo, tabuleto k. a. La maniero, kiel la fingroj de l' mediumo sin apogas sur la objekto, kiel ni jam diris, estas tia, ke oni sentime invitus la plej rafinitan lertulon, iel ajn influi la skribadon. Sed ni konsentu, ke, per miregiga lerteco, la mediumo povas trompi la plej akrajn okulojn; kiel oni klarigus la respondojn, kiam tiuj ĉi troviĝas ekster la ideoj kaj la konoj de la mediumo? Oni bonvolu rimarki, ke ili ne estas unusilabaj respondoj, sed, ofte, ke ili okupas multe da paĝoj, skribataj kun plej miriga rapideco, pri afero, ĉu difinita, ĉu elektita de la Spirito mem. El sub la mano de la mediumo plej fremda al literaturo elfluas kelkafoje poeziajoj kun tiaj superbeleco kaj pureco, ke la plej bonaj poetoj ne rifuzus subskribi ilin. Kio ankoraŭ pliigas la eksterordinarecon de tiuj faktoj, tio estas, ke ili okazas ĉie kaj ke la nombro da mediumoj supermezure kreskas. Ĉu tiuj faktoj estas realaj aŭ ne? Al ĉi-tiu demando ni havas unu solan respondon: vidu kaj observu; okazoj al vi ne mankos; sed plej grave estas, ke vi observadu ofte, dum longa tempo kaj laŭ la postulataj kondiĉoj.