Выбрать главу

638. Malbono ŝajnas kelkafoje rezultado de la forto de la cirkonstancoj. Tia estas, ekzemple, ĉe iuj okazoj, la bezono detrui, eĉ niajn similulojn. Ĉu oni povas diri, eĉ tiam, ke oni dekliniĝis de la leĝo de Dio?

«Kvankam bezona, tio tamen estas ĉiam ankoraŭ malbono; sed tiu bezono malaperas laŭ tio, kiel la animo puriĝas, pasante de unu ekzistado en alian; kaj tiam la homo estas pli kulpa, kiam li ĝin faras, ĉar li ĝin pli bone komprenas».

639. Ĉu malbono, kiun ni faras, ne rezultas ofte de la pozicio, en kiun metis nin aliaj homoj? En ĉi-tiu okazo, kiuj estas plej kulpaj?

«Malbono falas sur tiun, kiu ĝin kaŭzis. Tiel, la homo, kondukita en malbonon pro la pozicio, al kiu lin trenis liaj similuloj, estas malpli kulpa, ol la kaŭzintoj de tiu pozicio; ĉar ĉiu ricevos punon ne nur pro la malbono, kiun li faris mem, sed anjaŭ pro la malbono, kiun li instigis aliajn fari».

640. Ĉu tiu, kiu ne faras malbonon, sed kiu profitas el la malbonopraktikita de alia, estas egale kulpa?

«Li estas tiel kulpa, kiel se li ĝin farus; profiti el malbono estas kiel partopreni en ĝi. Eble li ŝanĝis sian decidon ĉe la faro; sed, se li, ĝin trovinte plenumita, ĝin uzas, li do ĝin aprobas; kaj li ĝin estus praktikinta, se li povus aŭ se li kuraĝus».

641. Ĉu la deziro je malbono estas tiel riproĉinda kiel la malbono mem?

«Tio dependas; estas virto volonte rezisti kontraŭ malbono, kiun oni deziras fari, precipe tiam, kiam oni havis eblon konentigi tiun deziron; se nur okazo mankas, oni estas tute same kulpa».

642. Ĉu estas sufiĉe, ke ni ne faras malbonon, por ke ni plaĉu al Dio kaj antaŭcertigu nian estontan pozicion?

«Ne; gravas fari bonon en la limoj de siaj fortoj; ĉar la homo respondos por ĉiu malbono elveninta el la bono, kiun li ne faris».

643. Ĉu estas personoj, kiuj, pro sia pozicio, ne havas eblon fari bonon?

«Estas neniu, kiu ne povas fari bonon; nur egoisto neniam trovas okazon por tio. Sufiĉas, ke oni rilatas kun aliaj homoj por trovi momentojn faribonon, kaj ĉiu tago de la vivo donas eblon por tia gesto al iu ajn, ne blindigita de egoismo; ĉar fari bonon ne estas nur esti kompatema, sed ankaŭ esti utila, laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉiufoje, kiam helpo povas esti necesa».

644. Ĉu la medio, kie iuj homoj troviĝas, ne estas por ili ĉefa kaŭzo de multaj malvirtoj kaj krimoj?

«Jes, sed tio estas ankoraŭ provo, kiun la Spirito mem elektis dum sia libera stato; li volis elmeti sin al la tento, por ekhavi la meriton el la kontraŭstaro».

645. Kiam la homo iamaniere troviĝas en atmosfero de malvirto, ĉu la malbono ne estas ia preskaŭ nekontraŭebla forlogiĝo?

«Forlogiĝo, jes; nekontraŭebla, ne; ĉar, meze en tia malvirta atmosfero, vi iafoje trovas grandajn virtulojn. Tiuj estas Spiritoj, kiuj havis forton kontraŭstari kaj kiuj, samtempe, ricevis la mision fari bonan influon sur siajn similulojn».

646. Ĉu la merito de bono farita dependas de iaj kondiĉoj; aŭ alivorte, ĉu la merito, rezultanta el la farado de bono, havasplurajn gradojn?

«La merito de bono kuŝas sur la malfacileco de ties farado; neniom da merito estas en tio, ke oni ĝin faras sen ia peno, tiam, kiam ĝi neniom kostas. Dio pli estimas malriĉulon, kiu dividas kun alia sian solan pecon da pano, ol riĉulon, kiu donas nur el sia abundo. Tiel parolis Jesuo pri la kodranto de l' vidvino».[25]

Divido de la natura leĝo

647. Ĉu la tuta leĝo de Dio estas entenata en la maksimopri amo al laproksimulo, instruita de Jesuo?

«Certe, tiu maksimo enhavas ĉiajn reciprokajn dev ojn de la homoj; sed estas neces montri al ĉi-tiuj ĝian aplikadon, alie ili ĝin flanke lasos, kiel ili faras hodiaŭ; cetere, la natura leĝo ampleksas ĉiajn cirkonstancojn de la vivo, kaj tiu maksimo estas nur parto de tiu leĝo. La homoj bezonas klare difitajn regulojn; la ĝeneralaj kaj tre malprecizaj instruoj malfermas tro da pordoj al interpretado».

648. Kion vi pensas pri la divido de la natura leĝo en dek partojn, kiuj entenus la leĝojn de adorado, laborado, reproduktado, memkonservado, detruado, socio, progreso, egaleco, libereco, fine tiun de justeco, amo kaj karitato?

«Tiu divido de la leĝo de Dio en dek partojn estas tiu de Moseo, kaj povas enteni ĉiajn cirkonstancoj de la vivo, kio estas esenca; vi povas do ĝin alpreni, kvankam ĝi pro tio estas neniel absoluta, kiaj ankaŭ ne estas iaj ajn klasifikoj; klasifikoj dependas de vidpunkto, el kiu la aferoj estas konsiderataj. La lasta leĝo estas la plej grava; laŭ neniu alia la homo povas pli rapide antaŭeniri en sia spirita vivo, ĉar ĝi resumas ĉiujn ceterajn».

Marko, ĉap. 12, par. 42–44. — La Trad.

Ĉapitro II

I Leĝo de adorado

1. Celo de la adorado. — 2. Ekstera adorado. — 3. Kontempla vivo. — 4. La preĝo. — 5. Politeismo — 6. Oferoj.

Celo de la adorado

649. En kio konsistas adorado?

«En altigo de la penso al Dio. Per ĝi ni proksimigas al Li nian animon».

650. Ĉu adorado rezultas de kunnaskita sento aŭ de instruado?

«Ĝi estas kunnaskita sento, kia la sento je Dio. La konscio pri sia propra malforteco devigas la homon kliniĝi antaŭ Tiu, kiu lin povas protekti».

651. Ĉu ekzistis iam popoloj sen ia sento je adorado?

«Ne, ĉar neniam ekzistis popoloj el ateistoj. Ĉiuj komprenas, ke ilin superstaras Plejalta Estulo».

652. Ĉu oni povas konsideri adoradon kiel venintan el la natura leĝo?

«Ĝi troviĝas en la natura leĝo, ĉar ĝi rezultas el sento kunnaskita kun la homo; tial, ĝi estas trovata ĉe ĉiuj popoloj, kvankam sub diversaj formoj».

Ekstera adorado

653. Ĉu adoradopostulas eksterajn manifestiĝojn?

«Vera adorado estas en la koro. Ĉe ĉiuj viaj faroj, neniam forgesu, ke Majstro vin rigardas».

— Ĉu la ekstera adorado estas utila?

«Jes, se ĝi ne estas nura ŝajnigaĵo. Estas ĉiam utile doni bonan ekzemplon; sed tiuj, kiuj tion faras nur pro afekto kaj memamo, kaj kies konduto estas tute kontraŭa al ties ŝajna pieco, donas pli malbonan ol bonan ekzemplon, kaj faras pli da malbono, ol kiel ili pensas».

654. Ĉu Dio konsentas ian preferon al tiuj, kiuj Lin adoras en iu difinita maniero?

«Dio preferas tiujn, kiuj Lin adoras el la fundo de sia koro, sincere, farante bonon kaj evitante malbonon, ol tiujn, kiuj kredas, ke ili Lin honoras per ceremonioj, cetere ne farantaj ilin pli bonaj por siaj similuloj».

«Ĉiuj homoj estas fratoj kaj filoj de Dio; Li vokas al Si ĉiujn, kiuj sekvas Liajn leĝojn, kia ajn estas la maniero, en kiu ili esprimas tiujn leĝojn».

«Kiu nur parade elmontras piecon, tiu estas hipokritulo; tiu, kies adorado estas nur afektaĵo kaj kontraŭas ties konduton, donas malbonan ekzemplon».

«Kiu sin malkaŝe deklaras kristano, sed kiu estas fiera, enviema kaj ĵaluzema, kruda kaj malpardonema kontraŭ aliulo, aŭ ambicia je ĉimondaj havaĵoj, mi diras al vi, tiu havas religion sur siaj lipoj, ne en la koro; Dio, ĉion vidanta, diras: tiu, kiu konas la veron, estas centoble pli kulpa pro la malbono, kiun li faras, ol malklera sovaĝulo de dezerto, kaj laŭ tio li estos traktita en la tago de juĝado. Se preterpasanta blindulo vin renversas, vi lin senkulpigas; sed, se tion faras homo perfekte vidanta, vi plendas, kaj vi pravas».

вернуться

25

Marko, ĉap. 12, par. 42–44. — La Trad.