Kion respondas la kontraŭuloj ĉe la evidenteco? Vi estas, ili diras, moketrompataj de ĉarlatanoj aŭ implikitaj en iluzio. Unue, ni diros, ke ĉarlatanismo ne trovas lokon tie, kie ne estas ia intereso; ĉarlatanoj ne laboras senpage. Tio estus do, maksimume, mistifiko. Sed, pro kia stranga koincido tiuj trompistoj akordiĝus ĉie en la mondo, por agi sammaniere, estigi la samajn efikojn kaj doni, pri la samaj demandoj, en diversaj idiomoj, respondojn identajn, se ne laŭforme, almenaŭ laŭsence? Kiel kaj celante kion, gravaj, seriozaj, honorindaj, instruitaj personoj riskus sian nomon en tiaj artifikajoj? Kiel la infanoj povus havi la paciencon kaj la lertecon necesajn al tiuj fenomenoj? ĉar, efektive, se la mediumoj ne estas pasivaj iloj, ili devus do posedi lertecon kaj instruitecon, neakordigeblajn kun iuj aĝoj kaj socialaj pozicioj.
Oni rebate diras, ke, se la observantoj ne estas mokataj de friponoj, ili estas ja trompataj de ia iluzio. Laŭ rigora rezonado, la kvalito de la atestantoj iom valoras; nu, jen la ĝusta tempo por demandi, ĉu la spiritisma doktrino, nombranta hodiaŭ milionojn da adeptoj, rekrutigas ilin nur inter nekleruloj? La fenomenoj, sur kiuj ĝi staras, estas tiel eksterordinaraj, ke ili tute nature naskas dubon; sed, kio estus neakceptebla, tio estas la pretendo de iuj nekredemuloj je monopolo de la komuna saĝo, tiel, ke, respektante nek la decregulojn nek la moralan valoron de siaj kontraŭuloj, ili senceremonie alnomas stultaj ĉiujn, kiuj ne samopinias kiel ili. Por saĝaj personoj la opinio de instruitaj homoj, kiuj longan tempon vidadis, studadis kaj meditadis pri iu afero, estos ĉiam, se ne pruvo, almenaŭ favora supozo; ĉar, efektive, tiu afero indis la atenton de seriozaj homoj, kiuj havas nek intereson disvastigi eraron, nek tempon por bagateloj.
El la kontraŭdiroj kelkaj estas pli versimilaj, almenaŭ ŝajne, ĉar fondataj sur la observado kaj prezentataj de respektindaj personoj.
Unu el ili baziĝas sur la parolo de iuj Spiritoj, parolo, kiu ne ŝajnas inda je la nobleco, kiun, laŭ ĝenerala supozo, havas supernaturaj estuloj. Se oni bonvolos denove legi la supre prezentitan resumon de l' doktrino, oni tie rimarkos, ke la Spiritoj mem deklaras, ke ili estas egalaj nek pri scio, nek pri moralaj ecoj, kaj ke oni ne prenu laŭlitere ĉion, kion ili diras. La saĝaj homoj distingu la bonan de la malbona. Tiuj, kiuj el ĉi-tio, konkludas, ke ni havas aferon nur kun malicaj Spiritoj, kies sola intenco estas trompi nin, certe ne konas la komunikajojn faratajn en kunsidoj, kien venas nur Superaj Spiritoj; alie, tiuj personoj ne tiel pensus. Estas bedaŭrinde, ke la sorto faris al ili tian malbonan servon, ke ĝi montris al ili nur la malnoblan flankon de la mondo de la Spiritoj; ĉar ni ja ne volas supozi, ke ia simpatia inklino altiras al ili, prefere je la bonaj, la malbonajn, la mensogajn kaj tiujn Spiritojn, kies parolo estas indignige triviala. Oni povus, maksimume, konkludi, ke la solideco de l' principoj de tiuj personoj ne estas sufiĉe granda por forpeli malbonon, kaj ke, trovante plezuron en la kontentigo de ilia sciemo pri la afero, la malbonaj Spiritoj profitas ilian humoron por enŝteliĝi en ties medion, kaj la bonaj do foriĝas.
Juĝi laŭ tiuj faktoj la demandon pri la Spiritoj estus tiel nelogike, kiel teksi la karakteron de iu popolo laŭ tio, kio estas dirata aŭ farata en kunsido de senpripensaj aŭ de malbonfamaj individuoj, kun kiuj nek saĝaj nek dignaj homoj havas iajn rilatojn. Tiuj personoj troviĝas en la situacio de fremdlandano, kiu, alveninte al granda ĉefurbo tra la plej malbelan antaŭurbon, taksus ĉiujn loĝantojn laŭ la moroj kaj parolo de tiu mizera kvartalo. En la mondo de la Spiritoj estas ankaŭ bona socio kaj malbona socio; tiuj personoj bonvolu studi, kio okazas en la rondo de l' eminentaj Spiritoj, kaj ili konvinkiĝos, ke la ĉiela urbo enhavas ankaŭ ion krom la feĉo de sia loĝantaro. Sed, ili demandas, ĉu tiuj elektitaj Spiritoj venas al nia medio? Al tio ni respondas: ne restu en la antaŭurbo; vidu, observu kaj, poste, vi juĝos; la faktoj sin proponas al ĉiu ajn; escepte, se al tiuj personoj aplikiĝas la jenaj vortoj de Jesuo: «Vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas».[7]
Modifita formo de tiu opinio estas, ke oni vidas en la komunikajoj de la Spiritoj kaj en ĉiuj materialaj faktoj, kiujn ili kaŭzas, nur la enmiksiĝon de ia diabla potenco, nova Proteo, kiu prenus sur sin ĉiajn formojn por nin pli bone trompi. Tiun ni ne kredas inda je serioza ekzameno, kaj tial ni ne perdos tempon ĝin atentante; ĝin refutas niaj ĵusaj paroloj. Ni aldiras nur, ke, se estus tiel, oni devus konfesi, ke la diablo estas iafoje tre saĝa, tre prudenta kaj, precipe, tre morala, alie oni konsentus la ekziston de bonaj diabloj.
Efektive, ĉu estas kredeble, ke Dio permesas, ke nur la Spirito de malbono sin manifestu por pereigi nin, kaj ne havigas al ni, kiel kontraŭpezon, la konsilojn de la bonaj Spiritoj? Se Li tion ne povas fari, Li do estas senpova; se Li povas kaj ne faras, Li do ne estas bona; ĉu la unua, ĉu la dua el tiuj supozoj estus blasfemo. Oni rimarku, ke konsenti la komunikadon de la malbonaj Spiritoj estas jam rekoni la principon pri la manifestoj; nu, se ili okazas, ili povas fariĝi nur kun la permeso de Dio; kiel kredi, sen malpieco, ke Li permesas nur malbonon, esceptinte bonon? Tia doktrino kontraŭas la plej elementajn ekkonojn pri la komuna saĝo kaj pri la religio.
Stranga afero, iuj diras, estas tiu, ke oni parolas nur pri Spiritoj de konataj personoj, kaj oni demandas sin, kial ili solaj aperas. Tio estas eraro, devenanta, kiel multaj aliaj, de supraja observo. El la memvole venantaj Spiritoj, estas pli da nekonataj ol da famaj, kaj tiuj donas al si ian-ajn nomon, ofte alegorian aŭ karakterizan. Rilate tiujn, kiujn oni elvokas, estas tre nature, ke, krom iu parenco aŭ amiko, oni sin turnas ankaŭ al siaj konatoj, prefere ol nekonatoj; la nomoj de distingiĝaj personoj estas pli frapaj, kaj tial ili tiras al si la atenton pli ol aliaj.
Oni opinias strange ankaŭ, ke la Spiritoj de eminentuloj kontentigas familiare nian peton al ili kaj atentas kelkafoje aferojn banalajn kompare kun la demandoj, pri kiuj ili sin okupadis dum sia vivo. Tio neniel mirigas iun-ajn sciantan, ke la potenco aŭ la ŝatateco, kiun tiuj personoj ĝuis en ĉi-tiu mondo, havigas al ili nenian superecon en la spirita mondo; la Spiritoj konfirmas do jenajn vortojn el la Evangelio: «Multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj[8], kio devus esti komprenata kiel aludo al la pozicio, kiun ĉiu el ni okupos inter ili; tiel, iu homo, kiu estis la unua sur la Tero, eble estos tie unu el la lastaj; tiu, antaŭ kiu ni kurbiĝis dum lia vivo, povas do sin prezenti, ĉe sia manifestiĝo, kiel plej humila metiisto, ĉar, lasinte la vivon, li forlasis sian tutan grandecon; kaj la plej potenca monarho eble tie staras sub la plej malaltranga el siaj soldatoj».
Fakto pruvita per observado kaj konfirmita de la Spiritoj mem estas tio, ke la malsuperaj Spiritoj ofte sin pave prezentas kun la plej konataj kaj respektataj nomoj. Kiu povas certigi al ni, ke tiuj, asertantaj, ke ili estis iam, ekzemple, Sokrato, Julio Cezaro, Karlo Granda, Fĉnelon, Napoleono, Washington k. a., animis efektive la korpojn de tiuj personoj? Ĉitiu dubo ŝancelas kelkajn tre fervorajn adeptojn de la spiritisma doktrino; ili konsentas la venon kaj la manifestiĝon de la Spiritoj, sed ne scias, kiel identigi ĉi-tiujn. Tiu kontrolo estas ja tre malfacila; sed, se ĝi ne estas farebla tiel aŭtentike kiel per iu akto de vivoregistriĝo, oni povas ĝin fari per konjekto, laŭ pluraj signoj.