Выбрать главу

Tio nepre naskas en li senton de danko kaj amo por la persono, kiu donis al li tiun ateston de koralligiteco aŭ de kompato; sekve, ekkreskas inter ili la amo, kiun la Kristo rekomendis al la homoj; ambaŭ do obeis la leĝon de amo kaj interligiĝo de ĉiuj estuloj, dian leĝon, kiu nepre alportos unuecon, leĝon, kiu estas celo kaj gvidilo de la Spirito».[26]

666. Ĉu oni povas preĝi al la Spiritoj?

«Oni povas preĝi al la bonaj Spiritoj, kiel al perantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo; sed la povo de la Spiritoj rilatas kun ilia rango kaj ĉiam dependas de l' Sinjoro de ĉiuj ekzistaĵoj; sen Lia permeso nenio fariĝas; tial, la preĝoj, direktataj al tiuj Spiritoj, efikas nur tiam, kiam bonvole akceptitaj de Dio».

Politeismo

667. Kial politeismo, kvankam falsa, estas unu el laplej malnovaj kaj disvastigitaj kredoj?

«La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homo aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en liaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, li faris dion. Ĉio, kion li ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo ĝis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj, estis distanco de unu paŝo. Sed, en ĉiuj tempoj, klarvidaj homoj komprenis le neeblecon de tia multego da potencoj en la regado de l' mondo, sen ia supera direktanto, kaj tial ili leviĝis super la vulgarularon ĝis la penso pri unu sola Dio».

668. Ĉar spiritismaj fenomenoj ĉiam okazadis, ekde la plej malproksima antikveco, kaj estis konataj ekde la unuaj aĝoj de la mondo, ĉu ili tial ne povus doni lokon al la kredo je plureco de dioj?

«Sendube, ĉar, se la homo nomadis dio ĉion superhoman, la Spiritoj estis do, en iliaj okuloj, dioj, kaj tial, kiam iu homo distingiĝis inter ĉiuj ceteraj pro siaj faroj, pro sia genio aŭ por ia kaŝita povo, nekomprenebla por la vulgarularo, oni faradis lin dio kaj lin kultadis post lia morto». (603)

La vorto diohavis, inter la antikvuloj, tre ampleksan signifon; ĝi ne estis, kiel nun, personigo de l' Sinjoro de la Naturo, sed ĝenerala kvalifiko, donata al ĉiu estulo, staranta ekster la kondiĉoj de la homaro; nu, ĉar la spiritismaj manifestiĝoj konigis al la antikvaj homoj la ekzistadon de senkorpaj estuloj, agantaj kiel potenco de l' Naturo, tial la homoj nomis tiujn estulojn dioj,kiel ni tiujn nomas Spiritoj; tio estas nura demando pri vortoj, kun tiu diferenco, ke, en sia neklereco, intence tenata de la interesatoj en ĝi, ili starigis al la «dioj» multprofitajn templojn kaj altarojn; el nia vidpunkto, tiuj estuloj estas nuraj kreitoj kiel ni, pli aŭ malpli perfektaj, jam seniĝintaj je sia tera envolvaĵo. Se ni zorge studos la plurajn atributojn de la paganaj dioj, ni facile rekonos en ili ĉiujn atributojn de niaj Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de la spirita hierarkio, ilian fizikan staton en la superaj mondoj, ĉiujn proprecojn de la perispirito kaj la rolon, kiun ili ludas en la surteraj aferoj.

Veninte, por lumigi la mondon per sia dia lumo, la Kristanismo ne povis tamen detrui ion, kio troviĝas en la Naturo, sed igis ree tributi adoradon al la Estulo, al kiu adorado estas ja ŝuldata. Rilate la Spiritojn, la memoro pri ili daŭradis sub diversaj nomoj, laŭ la popoloj; iliaj manifestiĝoj, kiuj neniam ĉesis, estis interpretataj en diversaj manieroj kaj ofte ekspluatataj sub mistero; dum la religio vidis en iliaj manifestiĝoj miraklajn fenomenojn, la nekredemuloj vidis nur ĵonglaĵojn. Hodiaŭ, dank' al pli serioza, klare farata studado, Spiritismo, seniĝinte je superstiĉaj ideoj, ĝin nebuligintaj dum jarcentoj, malkaŝas al ni unu el la plej grandaj kaj plej majestaj principoj de la naturo.

Oferoj

669. La praktikado de la homaj oferoj havis sian originon en la plej antikvaj tempoj. Kiel la homo povis esti kondukita al la kredo, ke tiajfarojplaĉus alDio?

«Unue, pro tio, ke li ne komprenis Dion kiel fonton de boneco; ĉe la primitivaj popoloj la materio superregadis la Spiriton; ili sin tute fordonadis al la instinktoj de la bruto kaj estis ordinare kruelaj, ĉar en ili la morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis. Due, pro tio, ke la primitiva homo devis nature kredi, ke animita kreitaĵo multe pli valoras, en la okuloj de Dio, ol materia korpo. Jen tio, kio igis lin oferbuĉi unue bestojn kaj poste homojn, ĉar, laŭ lia falsa kredo, la premio el la ofero estus proporcia al la graveco de l' oferaĵo. En la materiala vivo, tia, kiel vi plejparte ĝin praktikas, se vi faras donacon al iu persono, vi ĉiam elektas ion des pli valoran, ju pli altaj la amikeco kaj la estimo, kiujn vi volas atesti. Ion saman eble sentis tiuj nekleraj homoj rilate al Dio».

— Ĉu la oferoj de bestoj okazis do pli frue ol la homaj?

«Sen ia dubo».

— Laŭ ĉi-tiu klarigo, ĉu la homaj oferoj ne originis elsento de krueleco?

«Ne, sed el falsa ideo, ke ili plaĉus al Dio. Vidu la historion pri Abraham[27]. Kun la kreskado de l' tempo, la homoj trouzadis tian konduton, mortigante siajn militkaptitojn kaj eĉ apartajn malamikojn. Cetere, Dio neniam postulis oferojn, ĉu de bestoj au de homoj; Li ne povas ricevi honoron el la senutila detruo de Lia propra kreaĵo».

670. Ĉu la homaj oferoj, farataj kun pia intenco, povas iamaniereplaĉi al Dio?

«Ne, neniam; sed Dio juĝas la intencon. La homoj, pro sia nescieco, eble kredis, ke ili agas laŭdinde, ofermortigante unu el siaj similuloj; tiam Dio konsideris nur la penson, ne la fakton. Pliboniĝante, la homoj devis fine kompreni sian eraron kaj malaprobi tiajn oferojn, kiujn klarvidaj Spiritoj ne povis konsenti; mi diras „klarvidaj“, ĉar la Spiritoj estis ĝis tiam envolvitaj en la materia vualo; sed, per sia libera juĝo, ili povis duonvidi sian originon kaj sian celon, kaj multaj jam komprenis, per intuicio, la malbonon, kiun ili faradis; tamen ili ne ĉesis ĝin fari, por kontentigi siajn pasiojn».

671. Kion ni pensu pri la militoj nomataj sanktaj? Ĉu la sento, kiu igas la fanatikajn popolojn, kun la intenco plaĉi al Dio, kiel eble eksterni alikredanojn, laŭŝajne havis tian saman originon, kian la sento, ilin iam instiginta oferi siajn similulojn?

«Ili estas instigataj de malbonaj Spiritoj, kaj, farante militon kontraŭ siaj fratoj, ili kontraŭas la volon de Dio, kiu ordonis, ke oni amu sian similulon kiel sin mem. Se ĉiuj religioj, aŭ plibone, se ĉiuj popoloj adoras la saman Dion, kiel ajn ĉi-tiu estas nomata, kial oni faru eksterman militon kontraŭ alireligianoj aŭ kontraŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis la evoluostadion de la kleraj popoloj? Estas pardonindaj la popoloj, ne kredantaj la parolon de tiu, kiun la Spirito de Dio animis, de tiu sendita de Dio mem, precipe pro tio, ke ili ne vidis nek ĉeestis lian farojn; kiel do vi volas, ke ili kredu ian parolon de paco, se vi iras ĝin prediki al ili kun armilo en la mano? Estas devo klarvidigi tiujn popolojn kaj klopodi, por ke ili konu la doktrinon de la Disendito per persvado kaj mildeco, ne perforte kaj verŝante ies sangon. Vi plejparte ne kredas niajn komunikojn kun iuj mortemuloj; kial vi volas, ke fremduloj kredu vin, fidante vian parolon, kiam viaj agoj malkonfirmas la doktrinon, kiun vi predikas?»

вернуться

26

Respondo donita de la Spirito de M. Monot, protestanta pastro en Parizo, mortinta en Aprilo 1 856. La antaŭan respondon, n. 664, donis la Spirito de Skta Ludoviko.

вернуться

27

Genezo, ĉap. 22 — La Trad.