Выбрать главу

729. Ĉar detruado estas necesa al la reorganizado de la estuloj, por kio do la Naturo ilin ŝirmas per rimedoj de antaŭgardo kaj memkonservado?

«Por eviti, ke detruo okazu antaŭ la ĝusta momento. Ĉia antaŭtempa detruo malhelpas la elvolviĝon de la intelekta principo; tial Dio konsentis al ĉiuj estuloj la neceson vivi kaj sin reprodukti».

730. Ĉar la morto devas konduki nin al pli bona vivo; ĉar ĝi nin liberigas de l' ĉitieaj suferoj kaj estus prefere dezirinda ol timinda, kial do la homo sentas instinktan teruron antaŭ ĝi, tian, ke li ĝin timegas?

«Tion ni jam diris: la homo devas strebi al la plidaŭrigo de sia vivo, por elplenumi sian taskon; tial Dio donis al li instinkton de memkonservado, kaj tiu instinkto lin subtenas ĉe liaj provoj; sen tio li ofte senkuraĝiĝus. La sekreta voĉo, iganta lin forpuŝi la morton, diras al li, ke li povas ankoraŭ fari ion por sia progresado. Danĝero, lin minacanta, estas averto, por ke li profitu la prokraston, kiun Dio konsentas al li, sed li, kormalmola, pli ofte esprimas sian dankon al sia sorto, ol al sia Kreinto».

731. Kial, flanke de la rimedoj por memkonservado, la Naturo samtempe lokis la detruantajn faktorojn?

«Kuracilo ĉe malsano; kiel ni diris, tiel agas la Naturo, por ke estu tenata la ekvilibro kaj unuj servu kiel kompensmaso al aliaj».

732. Ĉu la neceso detrui estas la sama en ĉiuj mondoj?

«Ĝi estas konforma al la pli aŭ malpli materieca stato de la mondoj; ĝi ĉesas tie, kie la fizika kaj morala statoj estas plipurigitaj. En la mondoj pli progresintaj ol la via, la vivkondiĉoj estas tute aliaj».

733. Ĉu la neceso detrui ĉiam ekzistos inter la homoj sur la Tero?

«La neceso detrui malpliiĝas ĉe la homo laŭmezure, kiel la Spirito superregas la materion; jen, kial la abomeno al detruado kreskas samgrade kiel la intelekta kaj la morala elvolviĝo».

734. Ĉu la homo, en sia nuna stato, havas senliman rajton detrui la bestojn?

«Tiu rajto estas difinita de la neceso prizorgi nutradon kaj sekurecon; eksceso neniam estis rajto».

735. Kion ni pensu pri detruado, superpasanta la limojn de bezonoj kaj de sekureco; pri ĉasado, ekzemple, tiam, kiam ĝi celas nur laplezuron senprofite detrui?

«Ĝi estas atesto pri la potenco de la besta super la spirita naturo. Ĉia detruo, transpasanta la limojn de bezonoj, estas malobeo je la leĝo de Dio. La bestoj detruas nur por siaj bezonoj, sed la homo, kiu havas liberan volon, detruas senbezone; iam li devos redoni kalkulojn pri la misuzo de la libereco, kiu estas al li konsentita, ĉar, tiel agante, li cedas al siaj malnoblaj instinktoj».

736. Ĉu la popoloj, kiuj pelas ĝis eksceso la skrupulon rilatan al la detruado de bestoj, havas pro tio ian apartan meriton?

«Tio estas eksceso pri sento, kiu estas mem laŭdinda, sed kiu estas misuzata; krome, ties merito estas nuligita de ekscesoj de multaj aliaj specoj. Estas, ĉe tiuj popoloj, prefere superstiĉa timo, ol vera bonkoreco».

Detruantaj malfeliĉegoj

737. Por kiu celo Dio skurĝas la homaron per detruantaj malfeliĉegoj?

«Por ĝin admoni al pli rapida irado. Ĉu ni ne diris al vi, ke detruado estas necesa por la morala rebonigo de la Spiritoj, en ĉiu nova ekzistado ricevantaj novan perfektiĝon? Estas necese vidi la celon, por taksi ties rezultatojn. Vi ilin rigardas nur tra via persona prismo, kaj vi ilin nomas malfeliĉegoj pro la malprofito, kiun ili portas al vi; sed tiuj skuegoj estas ofte necesaj, por ke pli rapide ekstaru pli bona kunaranĝo de aferoj kaj fariĝu en kelkaj jaroj tio, kio postulus jarcentojn». (774)

738. Ĉu Dio ne povus uzi, por plibonigi la homaron, aliajn rimedojn, ol tiujn detruantajn malfeliĉegojn?

«Jes; Li ilin uzas ĉiutage, ĉar Li donis al ĉiu homo la rimedojn, por progresi per la kono de bono kaj malbono. Sed la homo ne profitas el ili; estas do necese puni lin pro la fiero kaj igi lin senti sian malfortecon».

— Sed, ĉe tiuj malfeliĉegoj mortas tiel la virtaj, kiel la malicaj homoj; ĉu tio estas justa?

«Dum sia vivo la homo rigardas ĉion rilate sian korpon, sed post sia morto li pensas alie, ĉar, kiel ni jam diris, la vivo de l' korpo malmulte valoras; unu jarcento de via mondo estas fulmodaŭro en la eterna tempo; la suferoj dum kelkaj monatoj aŭ kelkaj tagoj, laŭ via kalkulmaniero, neniom gravas; ili estas instruoj, kiuj iam utilos al vi. La Spiritoj: jen la reala mondo, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion (85); tiuj estas la idoj de Dio kaj la objekto de Lia prizorgo; korpoj estas nur vestaĵoj, kun kiuj ili aperas en ĉi-tiu mondo. Ĉe grandaj malfeliĉegoj, disfalĉantaj la homojn, okazas same kiel en milito, dum kiu sin difektas, disŝiras aŭ perdas la uniformoj de la armeo. La ĝeneralo pli zorge atentas siajn soldatojn, ol liajn vestojn».

— Sed, ĉu la viktimoj de tiuj malfeliĉegoj ne estas ja viktimoj?

«Se oni konsiderus la vivon, kia ĝi ja estas, kiel malmulte ĝi valoras kompare kun la senfino, oni do ne alligus al ĝi tiom da graveco. Tiuj viktimoj trovos en alia ekzistado altan kompenson por siaj suferoj, se ili scios ĉi-tiujn elporti rezignacie».

Ĉu morto venas el malfeliĉego aŭ el iu ordinara kaŭzo, neniu, pro tio, ne mortos, kiam sonas la horo de foriro; la nura diferenco estas, ke foriras samtempe pli granda nombro.

Se ni povus nin levi per la penso tiel alten, ke ni ekstarus super la homaro kaj, de tie, se ni ĝin tutan ĉirkaŭrigardus, tiuj tiel teruraj malfeliĉegoj aspektus al ni kiel nuraj pasemaj ventegoj en la destino de la mondo.

739. Ĉu la detruantaj malfeliĉegoj havas ian utilecon el fizika vidpunkto, malgraŭ la malbonaĵoj, kiujn ili kaŭzas?

«Jes, ili iafoje ŝanĝas la staton de iu lando; sed la bonon, rezultantan el ili, ofte sentas nur estontaj generacioj».

740. Ĉu la malfeliĉegoj ne estus por la homo ankaŭ moralaj provoj, kiuj lin implikas en plej premajn bezonojn?

«La malfeliĉegoj estas suferoj, kiuj havigas al la homo okazon, ne nur ekzerci sian intelekton kaj elmontri paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio, sed ankaŭ praktiki siajn sentojn de sindonemo, sinforgesemo kaj amo al sia proksimulo, se lin ne regas egoismo».

741. Ĉu estas donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?

«Jes, parte, sed ne tiel, kiel oni ordinare pensas. Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l' Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo».

Inter la ruinigaj malfeliĉegoj, naturaj kaj ne dependantaj de la homo, estu menciitaj, en la unua vico, pesto, malsato, inundoj kaj veteraj ŝanĝiĝoj, fatalaj por la terproduktaĵoj. Sed, ĉu jam la homo ne trovis en la scienco, en la artverkoj, en la perfektiĝo de l' terkulturado, en la kulturalternado kaj irigacio, en la studado de la higienaj kondiĉoj, la rimedojn por nuligi aŭ, almenaŭ, malpligravigi multe da detruoj? Ĉu iuj regionoj, iam dezertigitaj de teruraj malfeliĉegoj, ne estas hodiaŭ ŝirmataj kontraŭ ĉi-tiuj? Kiom multe do faros la homo por sia materia bonfarto tiam, kiam li scios uzi ĉiujn rimedojn de sia intelekto kaj kunigi kun la prizorgo de sia persona konservado la senton de vera bonkoreco kontraŭ siaj similuloj! (707)