Выбрать главу
Militoj

742. Kiu estas la kaŭzo, kiu kondukas la homon al milito?

«La regado de la besta naturo super la spirita kaj la plena satigo de la pasioj. En barbareco, la popoloj rekonas nur la rajton de l' plej forta; tial, milito estas por ili normala stato. Sed, proporcie kiel la homo progresas, milito malplioftiĝas, ĉar li evitas ties kaŭzojn; kaj, kiam ĝi estas necesa, li scias kunigi kun ĝi humanecon».

743. Ĉu milito iam malaperos de sur la Tero?

«Jes, tiam, kiam la homoj komprenos justecon kaj praktikos la leĝon de Dio; tiam, ĉiuj popoloj estos fratoj».

744. Kiu estis la celo de la Providenco, farante necesa la militon?

«Libereco kaj progreso».

— Se milito devas havi kiel efikon la atingon al libereco, kiel do ĝi ofte celas kaj rezultigas servutigon?

«Tio estas nedaŭra servutigo, por treti la popolojn kaj igi ilin pli rapide paŝi».

735. Kia ni konsidiru homon, kiu krakigas militon por sia profito propra?

«Tiu estas vera krimulo, al kiu estos necesaj multe da ekzistadoj, por elpagi ĉiujn mortigojn, kiujn li kaŭzis, ĉar li devas respondi por ĉiu homo, kies morton li okazigis, por kontentigi sian ambicion».

Hommortigo

746. Ĉu hommortigo estas krimo en la okuloj de Dio?

«Jes, granda krimo; ĉar homo, kiu forprenas la vivon de sia similulo, tranĉas ekzistadon je kulpelpago aŭ je misio; jen la malbona faro».

747. Ĉu hommortigo estas ĉiaokaze samepuninda?

«Ni jam diris: Dio estas justa; Li juĝas prefere la intencon, ol la fakton».

748. Ĉu Dio pardonas hommortigon pro memdefendo?

«Nur bezono povas ĝin pravigi; sed, se oni povas gardi sian propran vivon, ne pereigante tiun de sia atakanto, oni devas tion fari».

749. Ĉu homo respondas por la mortigoj, kiujn li faras dum milito?

«Ne, kiam li estas perforte devigita tion fari; sed li respondos por la kruelaĵoj, kiujn li faras, same kiel estos al li kredititaj liaj humanaj sentoj».

750. Kiu estas pli kulpa antaŭ Dio: ĉu la patromurdinto aŭ la infanmurdinto?

«Ambaŭ estas same kulpaj, ĉar ĉia krimo estas ja krimo».

751. Kiel ni klarigu, ke, ĉe iuj jam intelekte progresintaj popoloj, infanmurdo estas unu el ties moroj kaj estas konfirmata de ties leĝaro?

«Intelekta progreso ne kuntrenas inklinon al bono; Spirito, supera laŭ intelekto, povas esti malbona; li estas Spirito, jam multe vivinta, sed ne pliboniĝinta; li progresis nur laŭ scio».

Krueleco

752. Ĉu oni povas rilatigi la senton de krueleco al la instinkto de detruado?

«Krueleco estas la plej malbona flanko de la instinkto de detruado, ĉar, se detruo estas kelkafoje necesa, krueleco neniam estas tia; krueleco estas ĉiam esprimo de malnobla temperamento».

753. Kial krueleco estas la ĉefa karaktero ĉe la primitivaj popoloj?

«Ĉe la primitivaj popoloj, kiaj vi ilin nomas, materio superregas Spiriton; ili sin fordonas al la bestaj instinktoj; kaj, ĉar ili havas neniajn bezonojn krom tiuj de la korpa vivo, ili tial zorgas nur pri sia persona konservado: tio faras ilin kruelaj. Cetere, la popoloj, kies progreso estas neperfekta, troviĝas sub la potenco de ankaŭ neperfektaj Spiritoj, ilin simpatiantaj, ĝis aliaj pli progresintaj popoloj venos forfini aŭ malpliigi tiun influon».

754. Ĉu krueleco ne estas kaŭzata de manko de morala sento?

«Diru, prefere, ke morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis; sed ne diru, ke ĝi mankas, ĉar ties principo ekzistas ĉe ĉiuj homoj kaj estas tio, kio ilin poste faras bonaj kaj humanaj estuloj. Morala sento ekzistas do ĉe sovaĝulo, sed ĝi troviĝas en li, kiel la parfumoprincipo en florĝermo, antaŭ ol floro disvolviĝos».

Ĉiuj kapabloj ekzistas ĉe la homo en elementa aŭ latenta stato; ili elvolviĝas laŭ tio, kiel la cirkonstancoj estas pli aŭ malpli favoraj. La troa elvolviĝo de unuj paralizas au nuligas tiun de aliaj. La superekscitado de la materiaj instinktoj sufokas, se oni tiel povas diri, la moralan senton, same kiel la kresko de la morala sento iom post iom malfortigas la pure bestajn kapablojn.

755. Kial, meze en plej evoluinta civilizacio, troviĝas estuloj iafoje tiel kruelaj kiel la sovaĝuloj?

«Tute same, kiel ĉe arbo ŝarĝita de bonaj fruktoj, estas trovataj ankaŭ abortuloj. Ili estas kvazaŭ sovaĝuloj, havantaj de civilizitoj nur vestojn, lupoj, devojiĝintaj inter ŝafojn. Malaltklasaj kaj tre malmulte progresintaj Spiritoj povas enkarniĝi inter multe progresintaj homoj, kun la espero ankaŭ antaŭenpaŝi; sed se la provo estas tro malfacila, la primitiva naturo superfortas lin».

756. Ĉu la socio el virtuloj estos iam liberigita el la malicaj estuloj?

«Homaro progresas; tiuj homoj, regataj de instinkto de malbono kaj nekonvene vivantaj ĉe virtuloj, iom post iom malaperos, same kiel malbona grajno estas apartigata el la bona en ventolkorbo, kaj renaskiĝos kun alia envolvaĵo; sed, ĉar ili akiris sperton, ili tial pli ĝuste komprenos bonon kaj malbonon. Ekzemplon pri tio prezentas al vi vegetaĵoj kaj bestoj: la arton ilin perfektigi la homo jam elpensis, kaj ĉe ili novajn kvalitojn li aperigas. Nu: la perfektiĝo estas elfinita nur post multe da generacioj. Jen la bildo de l' pluraj ekzistadoj de la homo».

Duelo

757. Ĉu duelo povas esti konsiderata memdefenda ago?

«Ne; ĝi estas murdo kaj absurda kutimo, inda de barbaroj. Atinginte pli altan kaj pli moralan civilizitecon, la homo komprenos, ke duelo estas tiel ridinda kiel la bataloj, kiujn oni iam opiniis la juĝo de Dio».

758. Ĉu duelo povas esti konsiderata murdo de tiu, kiu, konante sian propran malfortecon, estas pli aŭ malpli certa, ke li mortos?

«Ĝi estas memmortigo».

— Kaj, kiam la ŝancoj estas egalaj, ĉu ĝi estas murdo aŭ memmortigo?

«Tiel unu, kiel la dua».

En ĉiuj okazoj, eĉ en tiu, en kiu la ŝancoj estas egalaj, duelanto estas kulpa: unue, ĉar li, malvarme kaj tute intence, atencas la vivon de sia similulo; due, ĉar li riskas sian propran vivon senutile kaj sen ies profito.

759. Kian valoron havas, pri duelo, la tiel nomata honorsento?

«Fiero kaj vantamo: du kanceroj de la homaro».

— Sed, ĉu en kelkaj okazoj, en kiuj la honoro estas implikita, ne estus malkuraĝo rifuzi laprovokon?

«Tio dependas de la moroj kaj kutimoj; ĉiu lando kaj ĉiu jarcento havas, pri tio, sian apartan vidpunkton; kiam la homoj estos pli bonaj kaj morale pli progresintaj, tiam ili komprenos, ke la vera honorsento troviĝas super la surteraj pasioj, kaj ke, ne per mortigo aŭ per konsento, ke oni ilin mortigu, ili kompensos ofendojn».

Estas pli da nobleco kaj vera honoro en tio, ke ni konfesas nian kulpon, se ni malpravas, aŭ ke ni pardonas, se ni pravas, kaj, en ĉiuj okazoj, en tio, ke ni ignoras la insultojn, kiuj ne povas nin tuŝi.

Puno de morto

760. Ĉu puno de morto estos iam forstrekita el la homa leĝaro?

«Puno de morto sen ia dubo malaperos, kaj ĝia forigo signos progreson de la homaro. Kiam la homoj estos pli instruitaj, puno de morto estos tute forstrekita de sur la Tero; tiam, jam ne estos necese, ke homoj estu juĝataj de homoj. Mi parolas pri tempo, kiu ankoraŭ estas tre malproksime de vi».