Выбрать главу

La socia progresado sendube ne estas tute kontentiga; sed oni estus maljusta kontraŭ la hodiaŭa socio, se oni ne vidus progreson en tio, ke, ĉe la plej kleraj popoloj, puno de morto estas malpli ofte aplikata, kaj en la naturo de la krimoj, al kiuj tiu puno estas diktata. Se oni komparas la garantiojn, per kiuj, ĉe tiuj popoloj, la Justico penas ŝirmi la akuzaton, kaj la humanecon de ĝia konduto kontraŭ li, eĉ post elpruvo de lia kulpeco, kun tio, kio, antaŭ nelonge, estis kutimo, oni ne povas ne rekoni la progresovojon, kiun laŭiras la homaro.

761. La leĝo de memkonservado havigas al la homo la rajton antaŭgardi sian propran vivon; ĉu li ne praktikas tiun rajton, kiam li forpelas de la socio danĝeran membron?

«Estas aliaj rimedoj eviti tian danĝeron, ol mortigo. Cetere, al krimulo oni devas malfermi, kaj ne fermi, la pordon de pento».

762. Ĉu la puno de morto, kiu povas esti forigita de civilizataj socioj, ne estis neceso dum pli fruaj tempoj?

«Neceso ne estas la ĝusta vorto; la homo opinias ion necesa, ĉiam, kiam li ne trovas ion alian pli bonan; laŭgrade, kiel li sin instruas, li pli bone komprenas, kio estas justa aŭ maljusta, kaj forpuŝas de si la ekscesojn faratajn, en la nomo de justeco, dum lia tempo de neklereco».

763. Ĉu la limigo de la okazoj, ĉe kiuj estas aplikata puno de morto, estas signo deprogresado de l' civilizacio?

«Ĉu vi povas dubi pri tio? Ĉu via Spirito ne indignas, legante la rakonton pri la homaj disbuĉadoj, iam farataj en la nomo de justeco kaj eĉ, ofte, honore al Dio; pri la turmentegoj, kiujn oni igis sperti kondamniton, eĉ akuzaton, por eltiri el li, per troaj suferoj, la konfeson de krimo, kiuj li, ofte, ne faris? Nu! Se vi estus tiam vivinta, ĉio ĉi ŝajnus al vi tute natura, kaj eble, se vi estus juĝanto, vu estus farinta tion saman. Tiel, kio ŝajnis justa en iu tempo, tio ŝajnas barbara en alia. Nur la diaj leĝoj estas eternaj; la homaj ŝanĝiĝas kun la progresado; ili ankoraŭ ŝanĝiĝos plu, ĝis ili harmonios kun la diaj leĝoj».

764. Jesuo diris: Ciuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.[28] Ĉu tiuj vortoj ne konfirmas la egalan repunon, kaj ĉu la morto, diktita al murdinto, ne estas la apliko de tiu puno?

«Gardu vin! Vi tute eraras pri la senco de tiuj vortoj, kiel pri tiu de multaj aliaj. Egala repuno estas juĝo de Dio; neniu alia, ol Li mem, ĝin aplikas. Vi ĉiuj konstante ricevas tiun punon, ĉar vi estas punataj pro viaj eraroj, dum ĉi-tiu aŭ dum alia vivo; kiu igis siajn similulojn suferi, tiu iam troviĝos en situacio, kie li ankaŭ suferos tion saman, kion li igis aliajn elporti: jen la senco de l' vortoj de Jesuo. Ĉu li ne diris al vi ankaŭ: Pardonu viajn malamikojn? Kaj, ĉu li ne instruis vin peti Dion pardoni viajn ofendojn tiel, kiel vi pardonas viajn ofendantojn, tio estas, samgrade, kiel vi konsentas pardonon? Komprenu bone tion».

765. Kion ni pensu pri puno de morto, diktita en la nomo de Dio?

«Tio estas eksidi sur la seĝon de Dio por mem juĝi. Kiuj tiel kondutas, tiuj montras, kiel nekapablaj ili estas kompreni Dion, kaj ke ili devas ankoraŭ elpagi multe da kulpoj. Puno de morto estas krimo, kiam aplikata en la nomo de Dio; kaj kiuj ĝin diktas, tiuj respondas por ĝi, kiel ankaŭ por aliaj mortigoj».

Ĉapitro VII

VI Leĝo de socio

1. Neceso de la societa vivo. — 2. Izolvivado. Silentpromeso. — 3. Familioligiloj.

Neceso de la societa vivo

766. Ĉu la societa vivo troviĝas en la Naturo?

«Certe; Dio kreis la homon, por ke ĉi-tiu vivu en societo. Li ne senutile dotis la homon per parolo kaj per ĉiuj aliaj kapabloj necesaj al la vivo de interrilato».

767. Ĉu la absoluta izoleco kontraŭas la leĝon de la Naturo?

«Jes, ĉar la homoj instinkte deziras societon, kaj ĉiuj devas kunlabori por la progresado, per reciproka helpo».

768. Ĉu la homo, dezirante societon, nur obeas personan senton, aŭ ĉu en tiu sento estas pli ĝenerala providenca celo?

«La homo devas progresi, kaj tion li sola ne povas fari, ĉar li ne posedas ĉiajn kapablojn; li bezonas la kontakton de aliaj homoj. En izoleco, li brutiĝas kaj velkas».

Neniu homo havas kompletajn kapablojn; per la societa kolektiĝo la homoj sin reciproke kompletigas, por certigi al si bonfarton kaj por progresadi. Ili havas reciprokajn bezonojn, kaj tial ili estas destinitaj vivi ne izole, sed societe.

Izolvivado. Silentpromeso

769. Oni konceptas, ke, kiel ĝenerala principo, la societa vivo estas natura; sed, ĉar ĉiuj gustoj estas ankaŭ naturaj, kial la absoluta izoleco estas riproĉinda gusto, se la homopovas en tiu stato troviplezuron?

«Ĝi estas plezuro de egoisto. Estas ankaŭ homoj, trovantaj plezuron en ebrieco; ĉu ili indas vian aprobon? Dio ne povas plaĉe rigardi vivon, per kiu iu kondamnu sin mem esti utila al neniu».

770. Kion ni pensu pri homoj, vivantaj en absoluta ermiteco, por eviti la pereigan kontakton de la mondo?

«Duobla egoismo».

— Sed, se tiu sensocieteco celas pekelaĉeton, kiu trudas al la homo ian penigan rezignon, ĉu ĝi ne estas merita ago?

«Fari pli da bono ol da malbono, jen la plej bona pekelaĉeto. Evitante malbonon, tiuj personoj faras alian, ĉar ili forgesas la leĝon de amo kaj karitato».

771. Kion ni pensu pri homoj, kiuj foriĝas de la mondo, por sin oferi al la malplisuferigo de malfeliĉuloj?

«Tiuj altiĝas, en sama grado kiel ili humiliĝas. Ili havas la duoblan meriton, ekstari super la materiaj ĝuoj kaj fari bonon per la plenumo de la leĝo de laboro».

— Kaj pri tiuj, serĉantaj en solerestado la kvietecon, kiun iuj laborojpostulas?

«Tiu ne estas la absoluta solerestado de egoisto; tiaj personoj ne izoliĝas for de l' socio, ĉar ĝuste por ĝi ili laboras».

772. Kion pensi pri la silentpromeso ordonata de iuj sektoj ekdeplej malproksima antikveco?

«Demandu vin prefere, ĉu la parolo estas naturdoto, kaj kial Dio ĝin konsentis al la homo. Dio kondamnas la misuzon, ne la uzadon de la kapabloj, per kiuj Li dotis la homon. Silento estas utila, ĉar per silento vi retiriĝas en vin mem; via Spirito fariĝas pli libera kaj tiel povas ekkomunikiĝi kun ni; sed fari silentpromeson estas frenezaĵo. Sendube, la homoj, kiuj rigardas tiujn propravolajn rezignojn kiel virtaĵojn, havas ja bonan intencon; sed ili eraras, ĉar ili ne sufiĉe komprenas la verajn leĝojn de Dio».

La promeso je absoluta silentado, kiel ankaŭ tiu je solerestado, forigas la homon de la societaj interrilatoj, kiuj povas havigi al li okazon fari bonon kaj plenumi la leĝon de progreso.

Familioligiloj

773. Kial, inter la bestoj, la gepatroj kaj ties idoj ne sin reciproke rekonas plu, de post la momento, kiam la idoj jam ne bezonas la zorgojn de siaj gepatroj?

«La bestoj vivas la materialan, ne la moralan vivon. La karesemo de patrino por siaj idoj havas kiel principon la instinkton de konservado de la estuloj, kiujn ŝi naskis; kiam tiuj estuloj povas jam prizorgi sian propran vivon, tiam ŝia tasko estas elfinita, la Naturo nenion plu postulas de ŝi; tial ŝi ilin forlasas, por zorgi pri novaj naskitoj».

774. Iuj personoj, el la fakto, ke la bestoj estas forlasataj de siaj gepatroj, konkludas, ke la familioligiloj inter la homoj simple rezultas el societaj moroj kaj ne el natura leĝo; kion nipensupri tio?

вернуться

28

Mateo, ĉap. 26, par. 52. — La Trad.