Kiam sin manifestas al ni la Spirito de iu, kiun ni persone konis, ekzemple de parenco aŭ amiko, precipe se li mortis antaŭ nelonge, lia parolo ĝenerale akordas kun lia karaktero, kiun ni iam konis; tio estas ja memiga signo; sed dubo jam preskaŭ ne estas ebla, kiam la Spirito traktas privatajn aferojn kaj rememorigas familiajn okazojn, konatajn nur de lia dialoganto. Iu filo certe ne eraros pri la parolo de sia patro aŭ patrino, nek la gepatroj pri tiu de sia filo. Ĉe tiuj intimaj rememorigoj okazas iafoje faktoj, kiuj, pro sia mirindeco, konvinkos la plej obstinan nekredemulon. La plej nesentema skeptikulo estas ofte terurita de la neatenditaj malkaŝoj, kiujn li aŭdas.
Alia tre karakteriza cirkonstanco kunhelpas por la identigo. Ni diris, ke la skribkaraktero de la mediumo ĝenerale ŝanĝiĝas laŭ la venanta Spirito kaj ke tiu skribkaraktero estas tute sama ĉiufoje, kiam sin prezentas la sama Spirito; oni ofte konstatis, ke la skribkaraktero de la homoj, antaŭ nelonge mortintaj, tre similas tiun, kiun ili havis dum sia vivo; la subskriboj estas kelkafoje absolute fidelaj. Vere ni ne prezentas ĉi-tiun fakton kiel regulon kaj precipe kiel ion konstantan; ni ĝin citas nur kiel ion ja notindan.
Nur la Spiritoj, atingintaj iun difinitan gradon da pureco, estas liberigitaj de ĉia korpa influo; sed, kiam ili ne troviĝas tute «senmateriiĝintaj» (kiel ili sin esprimas), ili konservas la plimulton de la ideoj, de la inklinoj kaj eĉ de la manioj, kiujn ili havis sur la Tero, kaj tio estas ankoraŭ unu rimedo por ilia rekono; sed oni trovas tiun rimedon precipe en multego da detalaj faktoj, kiujn nur atenta kaj senĉesa observado povas malkaŝi. Prezentas sin verkistoj kaj diskutas siajn proprajn verkojn aŭ doktrinojn, kiujn ili parte aprobas aŭ kondamnas; aliaj Spiritoj rememoras nesciatajn aŭ malmulte konatajn okazojn de sia vivo aŭ de sia morto; oni konstatas ĉion, resume, kio estas almenaŭ moralaj pruvoj pri identeco, la solaj, kiuj povas helpi ĉe abstraktaj aferoj.
Se do, en kelkaj okazoj, oni povas, ĝis certa grado, fari la identigon de la elvokita spirito, motivo ne ekzistas por tio, ke oni ne povas same sukcesi ĉe aliaj okazoj; se, rilate al personoj de longe mortintaj, oni ne disponas je la samaj rimedoj por kontrolo, restas ĉiam ilia parolmaniero kaj karaktero; ĉar, certe, la Spirito de virta homo ne parolas kiel tiu de iu malica aŭ diboĉema. Koncerne la Spiritojn, kiuj alprenas respektindajn nomojn, ilia parolo kaj maksimoj ilin tuj senvualigas; kiu dirus, ke li estas ekzemple Fenelon kaj ofendus, kvankam okaze, la komunan saĝon kaj la moralon, tiu malkovrus tuj sian friponajon. Se, kontraŭe, liaj pensoj estas ĉiam puraj, konsekvencaj kaj konstante sur la alta nivelo de l' karaktero de Fenelon, ne estas do motivo por ia dubo pri lia identeco; alie, oni devus konsenti, ke iu Spirito, predikanta nur bonon, povas konscie mensogi, cetere sen ia profito. La sperto instruas al ni, ke la samgradaj kaj samkarakteraj Spiritoj, nutrantaj samajn sentojn, kolektiĝas en grupojn kaj familiojn; nu, la nombro da Spiritoj estas nekalkulebla, kaj tro malaltaj ni estas, ke ni ilin ĉiujn konus: la plimulto el ili havas ja nomojn nekonatajn de ni. Iu Spirito samkategoria kiel Fenelon povas do veni anstataŭ li, ofte komisiite de li; tiu Spirito sin prezentas kun la nomo de tiu, kiu lin sendis, ĉar li ja povas anstataŭi sian samrangulon, kaj ĉar ni bezonas ian nomon por fiksi niajn ideojn; efektive, ne gravas, ĉu iu Spirito estas aŭ ne tiu de Fenelon; se li diras al ni edifajn vortojn kaj parolas al ni, kiel parolus Fenelon, li estas do bona Spirito; la nomo, kun kiu li sin prezentas, estas indiferenta, kaj estas ofte nenio alia ol rimedo por la fiksado de niaj ideoj. Ion saman ni ne diras pri la intimaj elvokoj; sed en ĉi-tiu okazo, kiel ni diris, la identeco povas esti kontrolata per pli aŭ malpli evidentaj pruvoj.
Estas vere, ke la reciproka anstataŭo de la Spiritoj povas kaŭzi multe da eraroj kaj ofte da mistifikoj; tio estas malfacilaĵo en la praktika spiritismo; sed ni neniam diris, ke ĉi-tiu scienco estas facila afero, nek ke oni povas ĝin lerni senpene, kvazaŭ ludante, same kiel, cetere, oni tiel lernas nenian alian sciencon. Ni senlace ripetadas, ke ĝi postulas persistan, kelkafoje tre longan studadon; oni ne povas arbitre elnaski la faktojn: oni devas atendi, ĝis ili venos mem, kaj ili ofte fariĝas en malplej antaŭpensitaj cirkonstancoj. En la okuloj de atentema kaj pacienca esploranto, la faktoj svarmas, ĉar li konstatas milojn da karakterizaj nuancoj, kiuj estas por li lumradioj. Tio sama okazas al la vulgaraj sciencoj: supraje rigardema homo vidas en floro nur formon elegantan, sed klerulo trovas en ĝi trezorojn por sia penso.
La supre faritaj rimarkoj igas nin diri kelkajn vortojn pri alia malfacilajo, nome la neakordo de paroloj de la Spiritoj.
Ĉar la Spiritoj tre diferencas inter si per konoj kaj moraleco, estas klare, ke iu demando povas esti de ili traktata en rekte kontraŭaj manieroj, laŭ la rango, kiun ili okupas, same kiel, se ĝi estus submetita alterne al klerulo, al malklerulo kaj al triviala ŝerculo. Esenca punkto estas, kiel ni diris, ke ni sciu, al kiu ni nin turnas.
Sed, oni aldiras, kiel Spiritoj rekonataj kiel superaj ne ĉiam akordas? Ni diros, unue, ke, krom la jus citita kaŭzo, ankaŭ aliaj povas iel influi la respondojn, sen konsidero, por momento, pri la rango de la Spiritoj: jen ĉefa punkto, kies klarigon liveros al ni la studado. Tial ni diras, ke tiuj studoj postulas senĉesan atenton, profundan observadon kaj precipe, kiel ĉiuj ceteraj sciencoj, metodon kaj persistemon. Oni bezonas jarojn por fariĝi mezbona kuracisto kaj tri kvaronojn de sia vivo por esti klerulo; kaj oni volus en kelkaj horoj scipovi la sciencon pri la senlimo! Neniu do iluziiĝu. La studado de Spiritismo estas grandega; ĝi tuŝas ĉiajn demandojn de la metafiziko kaj de la sociala ordo; ĝi estas tuta mondo, malfermiĝanta antaŭ ni; ĉu oni do miru, ke oni bezonas tempon, multege da tempo, por akiri tiujn konojn?
Tamen la neakordo ne ĉiam estas tiel reala, kiel ĝi ŝajnas. Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke homoj, praktikantaj komunan sciencon, malsame difinas certan aferon, ĉu uzante aliajn vortojn, ĉu rigardante la demandon el diversaj vidpunktoj, kvankam la fundamenta ideo estas unu sola? Kiu povos, tiu kalkulu la ĝis nun aperintajn difinojn pri gramatiko! Ni aldiru, ke la formo de respondo ofte dependas de la formo de demando. Estus do infana aserto, ke ekzistas malkonsento tie, kie plej ofte temas pri malsameco de vortoj. La Superaj Spiritoj neniel atentas la formon mem; la fundo de la penso estas la sola, kio havas por ili valoron.
Ni konsideru ekzemple la difinon pri animo. Ĉar tiu-ĉi vorto ne havas fiksan signifon, tial la Spiritoj povas, same kiel ni, malakordi pri siaj difinmanieroj; unu povas diri, ke ĝi estas la principo de la vivo; dua, nomi ĝin animfajrero; tria, aserti, ke ĝi estas io interna; kvara, ke ĝi estas io ekstera, k t. p.; kaj ĉiuj estas pravaj laŭ siaj respektivaj vidpunktoj.
Oni povus eĉ kredi, ke kelkaj el ili estas adeptoj de materialismaj teorioj, kio, tamen, ne estas vera. Io sama okazas kun la difinoj de Dio, nome, ke Li estas la principo de ĉiuj ajoj, la Kreinto de l' universo, la superega intelekto, la senlimo, la Granda Spirito k t. p. k t. p.; sed, unuvorte, Li estas ĉiam la sama Dio. Ni menciu, fine, la klasigon de la Spiritoj. Ĉar ili formas seninterrompan serion, ekde la malsupera ĝis la plej alta ŝtupo, ilia klasigo estas laŭvola; unu eble ordigas ilin en tri klasojn, dua en kvin, dek aŭ dudek, laŭ sia bontrovo, kaj pro tio neniu eraras. Ĉiuj homaj sciencoj prezentas similajn ekzemplojn; ĉiu klerulo havas sian propran sistemon; la sistemoj ŝanĝiĝas, sed la scienco ne varias. Oni studu botanikon ĉu laŭ la sistemo de Linneu, ĉu laŭ Jussieu, ĉu laŭ Tournefort — tute egale, oni scipovos botanikon. Ni do ne atribuu al pure konvenciaj aferoj gravecon pli grandan, ol kiel ili indas, sed, kontraŭe, havu por ni tutan valoron tio, kio estas vere serioza; ofte pripensado igas nin ektrovi, en iu ŝajne absurda afero, ian analogecon, ne perceptitan ĉe la unua ekzameno.