«Jes, kaj tial, ĉar ĉiuj kapabloj de la Spirito ne samtempe progresas; tempo estas bezona por ĉio. Vi ne povas atendi perfektajn fruktojn el nekompleta civilizacio». (751–780)
793. Laŭ kiaj signoj povas esti ekkonata kompleta civilizacio?
«Vi ĝin ekkonas per ĝia morala evoluostadio. Vi opinias vin multe progresintaj, ĉar vi jam faris grandajn eltrovojn kaj mirindajn elpensaĵojn; ĉar vi loĝas pli bonajn domojn kaj portas pli bonajn vestojn, ol la sovaĝuloj; sed vi rajtos diri, ke vi estas vere civilizitaj nur tiam, kiam vi forpuŝos de via socio la malvirtojn, kiuj ĝin malhonoras, kaj kiam vi vivos kiel fratoj, reciproke praktikantaj la kristanan karitaton; ĝis tiam vi estos nur kleraj popoloj, laŭirantaj la unuan fazon de civilizacio».
La civilizacio havas siajn ŝtupojn, kiel ĉiaj aferoj. Nekompleta civilizacio estas transiĝostato, naskanta malbonaĵojn proprajn, nekonantajn en la primitiva stato; malgraŭ tio, ĝi ja estas natura, necesa progreso, kunportanta la kuracilon kontraŭ la malbonaĵo, kiun ĝi kaŭzas. Laŭ tio, kiel ĝi pliperfektiĝas, la civilizacio detruas kelkajn el la malbonaĵoj, kiujn ĝi naskis; tiuj malbonaĵoj tute malaperos ĉe la ekstaro de la morala progreso.
El du popoloj, atingintaj la supron de la socia ŝtuparo, oni povas diri, ke estas la pli civilizita, laŭ la vera senco de l' vorto, tiu, ĉe kiu troviĝas malpli da egoismo, voluptamo kaj fiero; kies anoj estas pli intelektaj kaj moralaj ol materiecaj; kie la intelekto povas pli libere disvolviĝi; ĉe kiu oni trovas pli da reciprokaj boneco, sincereco, bonfaremo kaj grandanimeco; kie la antaŭjuĝoj pri kasto kaj naskiĝo estas malpli enradikiĝintaj, ĉar tiaj antaŭjuĝoj estas nekonformaj al la vera amo al la proksimulo; kies leĝoj kreas nenian privilegion kaj estas la samaj tiel por la lasta, kiel por la unua el la homoj; ĉe kiu juĝo estas farata kun malpli da partieco; ĉe kiu la vivo, la kredoj kaj la opinioj de la homo estas pli respektataj; ĉe kiu la nombro da malfeliĉuloj estas malpli granda; kaj, fine, ĉe kiu la bonvolema homo estas ĉiam certa, ke porvivaĵoj neniam mankos al li.
794. Ĉu la socio povus esti regata nur de la naturaj leĝoj, sen helpo de leĝoj homaj?
«Jes; se oni bone komprenus kaj volontus praktiki la naturajn leĝojn, ĉi-tiuj estus sufiĉaj; sed la socio havas siajn postulojn, kaj tial ĝi bezonas apartajn leĝojn».
795. Kiu estas la kaŭzo de la nekonstanteco de la homaj leĝoj?
«En la tempo de barbareco, la leĝoj estis donataj de la plej fortaj, kiuj ilin faris por sia profito propra. Estis ja necese modifi tiujn leĝojn, laŭmezure kiel la homoj pli bone komprenis justecon. La homaj leĝoj estas ĉiam pli staremaj laŭ tio, kiel ili pli proksimiĝas al la vera justeco, tio estas, kiel ili ampleksas ĉiujn homojn kaj identiĝas kun la natura leĝo».
La civilizacio havigis al la homo novajn bezonojn, rilatajn al lia socia pozicio. Ĝi devis do reguligi per homaj leĝoj la rajtojn kaj devojn de tiu pozicio; sed, sub la influo de la pasioj, la homo ofte kreadis imagajn rajtojn kaj devojn, kiujn la natura leĝo kondamnas kaj kiujn la popoloj forstrekas de siaj kodoj, proporcie kiel ili progresas. La natura leĝo estas neŝanĝema kaj la sama por ĉiuj; la homa leĝo estas variema kaj progresema; nur ĉi-tiu povis, en la frua tempo de la socioj, sankcii la rajton de l' plej forta.
796. Ĉu la severeco de la punleĝoj ne estas ja nepre necesa ĉe la nuna stato de la socio?
«Malbonmora socio certe postulas pli severajn leĝojn; bedaŭrinde, tiuj leĝoj celas prefere punu la jam faritan malbonon, ol elsekigi ties fonton. Nenio alia ol edukado povas reformi la homojn; tiam, ili ne plu bezonos tiel rigorajn leĝojn».
797. Kiel la homo povos esti instigita reformi siajn leĝojn?
«Tio venas tute nature pro la cirkonstancoj kaj sub la influo de virtaj homoj, kondukantaj la popolojn sur la vojo de progreso. La homo jam multajn leĝojn reformis kaj ankoraŭ multajn aliajn reformos. Atendu!»
798. Ĉu Spiritismo iam fariĝos vulgara kredo aŭ ĉu ĝi daŭros plu kiel aparta doktrino de kelkaj personoj?
«Certe ĝi fariĝos vulgara kredo kaj signos novan epokon en la historio de la homaro, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo kaj tempo venis, kiam ĝi devas okupi lokon inter la homaj okazoj; tamen ĝi devas elporti grandajn batalojn, prefere kontraŭ intereso ol kontraŭ konvinkiteco, ĉar estus senutile ignori, ke al iuj personoj interesas kontraŭbatali ĝin, iuj pro memamo, aliaj pro tute materiaj kaŭzoj; sed tiuj kontraŭuloj, troviĝante pli kaj pli izolitaj, estos fine devigitaj pensi kiel ĉiuj, alie ili vokos al si mokridon».
La ideoj transformiĝas nur kun la kreskado de la tempo, neniam subite; ili malvigliĝas de generacio al generacio kaj fine, iom post iom, malaperas kun tiuj, kiuj ilin subtenadis kaj kiujn anstataŭas aliaj individuoj, konvinkitaj, pri novaj principoj, kiel okazas al politikaj ideoj. Vidu paganismon; hodiaŭ neniu persono certe praktikas la religiajn ideojn de tiuj tempoj; tamen plurajn jarcentojn post la apero de Kristanismo, ili lasis postesignojn, kiujn nur la kompleta renovigo de la rasoj povis forviŝi. Tio sama okazos al Spiritismo; ĝi faras multe da progresoj, sed ekzistos ankoraŭ, dum du aŭ tri generacioj, ia fermentanta nekredemo, kiun nur la tempo forpelos. Tamen ĝia dissemado estos pli rapida ol tiu de Kristanismo, ĉar ĉi-tiu mem, sur kiu ĝi sin apogas, trabatas al ĝi vojon. Kristanismo devis detrui; Spiritismo devas nur konstrui.
799. En kia maniero Spiritismo povas kunhelpi por la progreso?
«Per detruo de materialismo, unu el la kanceroj de la socio, ĝi igas la homojn kompreni, kie troviĝas ilia vera intereso. Ĉar la estonta vivo jam ne estas vualita de la dubo, la homo tial pli bone komprenos, ke li povas certigi al si la estontecon per la nuneco. Detruante la antaŭjuĝojn pri sektoj, kastoj kaj haŭtkoloroj, Spiritismo konigas al la homoj la grandan solidarecon, kiu devas tenadi ilin kune kiel fratojn».
800. Ĉu ne estas timinde, ke Spiritismo ne sukcesos triumfi super la indiferenteco de la homoj kaj super ties alligiteco al la materialaj aferoj?
«Tiu apenaŭ konus la homojn, kiu kredus, ke ia ajn kaŭzo povus ilin aliigi kvazaŭ per magio. La ideoj sin iom post iom modifas laŭ la individuoj, kaj estas bezonaj kelkaj generacioj, por ke estu tute forviŝitaj la postesignoj de malnovaj kutimoj. La transformado povas fariĝi nur kun la kreskado de la tempo, grade, paŝo post paŝo; ĉe ĉiu generacio leviĝas parto de la vualo; Spiritismo venas ĝin tutan disŝiri; sed, intertempe, se ĝia efiko estus nur, ke iu korektus almenaŭ unu solan el siaj malvirtetoj, ĝi jam igus tiun homon fari grandan paŝon antaŭen kaj alportus al li grandan utilon, ĉar tiu unua paŝo plifaciligus aliajn».
801. Kial la Spiritoj ne instruadis ĉiam kiel hodiaŭ?
«Vi ne instruas al infanoj tion saman, kion al plenaĝuloj, kaj vi ne donas al ĵusnaskito nutraĵon, kiun ĝi ne povas digesti; por ĉiu afero estas tempo difinita. Ili instruis multe da aferoj, kiujn la homoj ne komprenis aŭ falsis, sed kiujn hodiaŭ la homoj povas kompreni. Per sia instruado, kvankam nekompleta, ili preparis la grundon por semo, kiu estas nun fruktonta».
802. Ĉar Spiritismo devas signi progreson de la homaro, kial do la Spiritoj ne plirapidigas tiun progreson pere de manifestiĝoj tiel ĝeneralaj kaj evidentaj, ke la plej nekredemaj homoj konvinkiĝupri ties vereco?
«Vi volus miraklojn; Dio ilin abunde dissemas sub viaj paŝoj, kaj inter vi estas homoj, kiuj Lin malkonfesas. Ĉu la Kristo mem konvinkis siajn samtempulojn per siaj miregindaĵoj? Ĉu vi ne vidas hodiaŭ homojn, kiuj neas la plej evidentajn faktojn, okazantajn antaŭ iliaj okuloj? Ĉu iuj ne diras, ke ili ne kredus, eĉ se ili vidus tiujn faktojn? Ne; ne per miregindaĵoj Dio volas konverti la homojn; per Sia bonkoreco, Li volas lasi al ili la meriton konvinkiĝi mem per sia prudento».