Выбрать главу

Ĉapitro IX

VIII Leĝo de egaleco

1. Natura egaleco. — 2. Malegaleco de kapabloj. — 3. Sociaj malegalecoj. — 4. Malegaleco de riĉecoj. — 5. Provoj de riĉeco kaj de mizero. — 6. Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino. — 7. Egaleco antaŭ la tombo.

Natura egaleco

803. Ĉu ĉiaj homoj estas egalaj antaŭ Dio?

«Jes, ĉiuj iras al sama celo, kaj Dio faris Siajn leĝojn por ĉiuj. Vi ofte diras: la suno lumas por ĉiuj; vi per tio esprimas veraĵon pli grandan kaj pli ĝeneralan, ol kiel vi pensas».

Ĉiuj homoj estas submetitaj al la samaj naturaj leĝoj; ĉiuj naskiĝas same malfortaj, estas elmetataj al samaj doloroj, kaj la korpo de riĉulo neniiĝas tiel, kiel tiu de malriĉulo. Neniun homon Dio dotis per natura supereco, ĉu pri naskiĝo, ĉu pri morto: ĉiuj estas egalaj sub Liaj okuloj.

Malegaleco de kapabloj

804. Kial Dio ne donis egalajn kapablojn al ĉiuj homoj?

«Dio kreis ĉiujn Spiritojn egalaj, sed ĉiu el ili jam vivis pli aŭ malpli da tempo, kaj, sekve, ĉiu akiris pli aŭ malpli da kapabloj; la diferenco venas de la grado de ĉies sperto kaj dependas ankaŭ de ĉies volo, kiu estas ja lia libera volo; de tio rezultas, ke iuj pli rapide perfektiĝas kaj tial ricevas kapablojn malsamajn, ol aliaj. La diverseco de kapabloj estas necesa, por ke ĉiu povu kunlabori por la realigo de la Providencaj projektoj, en la limoj de siaj intelektaj kaj fizikaj fortoj; kion iu ne faras, tion povas fari iu alia, kaj tiel ĉiu havas sian utilan taskon. Krom tio, ĉar ĉiuj mondoj estas inter si solidaraj, tial estas necese, ke la loĝantoj de la superaj mondoj, plej parte kreitaj antaŭ ol la via, venu loĝi la Teron, por doni al vi ekzemplon pri tiu necesa reciproka kunlaborado». (361)

805. Ĉu, transpasante de supera al malsupera mondo, la Spirito plene konservas la akiritajn kapablojn?

«Jes, ni tion jam diris; progresinta Spirito ne refalas; en sia spirita stato, li povas elekti envolvaĵon malpli delikatan aŭ pozicion malpli altan, ol tiu, kiun li jam havis; sed ĉio ĉi estas farata ĉiam por utili al li kiel instruo kaj por helpi lin progresi». (180)

La diverseco de kapabloj de la homo ne originas do el intima naturo de lia kreado, sed el la grado da perfektiĝo, kiun atingis la enkarniĝintaj Spiritoj. Dio ne kreis la malegalecon de kapabloj, sed permesis, ke la diversaj gradoj da elvolviĝo unu kun alia kontaktu, por ke la pli progresintaj povu helpi la malpli rapidantajn, kaj ankaŭ, por ke la homoj, bezonante reciprokan helpon, plenumu la leĝon de karitato, kiu devas ilin unuigi.

Sociaj malegalecoj

806. Ĉu la malegaleco de sociaj kondiĉoj estas leĝo de la Naturo?

«Ne; ĝi estas faritaĵo de la homo, ne de Dio».

— Ĉu tia malegaleco iam forpasos?

«Eternaj estas nur la leĝoj de Dio. Ĉu vi ne vidas ĝin iom post iom, ĉiun tagon, neniiĝi? Tia malegaleco forpasos tiam, kiam estingiĝos la superregado de fiero kaj de egoismo; restos sole la malegaleco de merito. Tago venos, kiam la anoj de l' granda familio el la idoj de Dio ne sin konsideros plu havantajn pli aŭ malpli puran sangon; nur la Spirito estas pli aŭ malpli pura, kaj tio ne dependas de la socia pozicio».

807. Kion pensi pri homoj, kiuj misuzas la superecon de sia socia pozicio, por subpremi malfortulon por sia profito?

«Tiuj indas anatemon; bedaŭrindaj! siavice, ili ankaŭ estos subpremataj; ili renaskiĝos por ekzistado, dum kiu ili suferos ĉion, kion ili igis suferi». (684)

Malegaleco de riĉecoj

808. Ĉu la malegaleco de riĉecoj ne originas el la malegaleco de kapabloj, kiu ebligas al iuj pli da akirorimedoj ol al aliaj?

«Jes kaj ne; kaj ruzeco kaj ŝtelemo, kion vi diras pri ĉi-tiuj?»

— Tamen la heredita riĉeco ne estas frukto de malnoblaj pasioj.

«Kion vi scias pri tio? Iru returne al ties fonto, kaj vidu, ĉu tiu-ĉi estas ĉiam pura. Ĉu vi scias, ĉu tiu riĉeco komenciĝis per uzurpado aŭ per maljustaĵo? Ni flanke lasu momente ties originon, kiu eble estis nebona: ĉu vi kredas, ke la avidemo je havaĵoj, eĉ se tiuj estas plej bone akiritaj, la sekretaj deziroj ilin pli frue ekposedi, estas laŭdindaj sentoj? Jen, kion Dio juĝas, kaj mi certigas al vi, ke Lia juĝo estas pli severa ol tiu de la homoj».

809. Se iu riĉeco havas malbonan originon, ĉu ties heredintoj estas respondajpor tio?

«Sendube ili ne respondas por malbono, farita de aliaj, des malpli, ĉar ili povas ja ne scii tiun fakton; sed sciu, ke ofte riĉeco estas donata al iu homo, nur por havigi al li okazon kompensi maljustaĵon. Feliĉa li estas, se li tion komprenas! Se li tiel agas en la nomo de tiu, kiu faris la maljustaĵon, la kompenso estos alkalkulita al ambaŭ, ĉar, ofte, ĝuste la maljustulo instigas al tiu kompenso».

810. Ne deturnante nin de l' leĝeco, ni povas disponi je niaj havaĵoj en pli aŭ malpli justa maniero. Ĉu ni respondas, post nia morto, por la disponoj, kiujn. ni faris?

«Ĉia ago produktas siajn fruktojn: la fruktoj de la bonaj agoj estas dolĉaj; tiuj de la aliaj estas ĉiam amaraj; ĉiam, komprenu bone tion».

811. Ĉu la absoluta egaleco de riĉecoj estas ebla, kaj ĉu ĝi iam ekzistos?

«Ne, ĝi ne estas ebla. La diverseco de kapabloj kaj de karakteroj ĝin malebligas».

— Tamen kelkaj homoj kredas, ke en tiu egaleco troviĝas la kuracilo por la malbonaĵoj de l' socio; kion vi pensas pri tio?

«La homoj, tiel pensantaj, estas inklinaj al sistemoj aŭ estas ambiciaj; ili ne komprenas, ke la egaleco, kiun ili revas, estus tre rapide detruita de la fonto de l' cirkonstancoj. Kontraŭbatalu egoismon; tie troviĝas la ruiniga kancero de via socio, kaj ne serĉu ĥimerojn».

812. Se egaleco de riĉecoj ne estas ebla, ĉu same okazas kun kontenteco?

«Ne; sed kontenteco estas relativa, kaj ĉiu ĝin povus ĝui, se ĉiu ĝin bone komprenus; ĉar la vera kontenteco konsistas en uzado de la tempo laŭ sia plaĉo, kaj ne en pasigado de la tempo en laboroj, al kiuj oni sentas nenian inklinon; kaj, ĉar ĉiu havas siajn proprajn kapablojn, tial nenia laboro restus nefarita. Ekvilibro ekzistas en ĉio; nur la homo volas ĝin malfari».

— Ĉu estas eble, ke ĉiuj interkompreniĝos?

«Jes, kiam ĉiuj praktikos la leĝon de justeco».

813. Kelkaj homoj falas en forlason kaj mizeron pro sia propra kulpo; ĉu la socio respondas por tio?

«Jes; ni jam diris, ke la socio estas ofte la primara kaŭzo de tiaj eraroj; krom tio, ĉu ĝi ne devas prizorgi la moralan edukadon? Ofte nenio alia ol malbona edukiteco falsas la rezonadon de tiuj homoj, anstataŭ sufoki ties pereigajn inklinojn». (685)

Provoj de riĉeco kaj de mizero

814. Kial Dio donis al iuj riĉecon kaj potencon, kaj al aliaj mizeron?

«Por elprovi ĉiun en malsama maniero. Cetere, kiel vi scias, tiuj provoj estas elektataj de la Spiritoj mem, kiuj ilin ofte ne venkas».

815. Kiu el la du jenaj provoj estas la pli danĝera al la homo: ĉu malriĉeco aŭ riĉeco?