Выбрать главу

«Tiel danĝera estas la unua kiel la dua. Mizero naskas murmuradon kontraŭ la Providenco; riĉeco puŝas al ĉiaj ekscesoj».

816. Riĉulo estas elmetata al pli da tentoj; sed, ĉu li ne havas pli da rimedoj por fari bonon?

«Ĝuste tiun li ne ĉiam faras; li fariĝas egoisto, fiera, nesatigebla; liaj bezonoj kreskas kun lia riĉeco, kaj li pensas, ke al li sola neniam sufiĉas tio, kion li havas».

Alta pozicio en ĉi-tiu mondo kaj aŭtoritato super similuloj estas provoj tiel grandaj kaj glitigaj kiel mizero, ĉar, ju pli riĉa kaj pova estas la homo, des pli da devoj li havas por plenumi kaj pli multenombraj estas la rimedoj, je kiuj li disponas, por fari bonon kaj malbonon. Dio elprovas malriĉulon per rezignacio kaj riĉulon per la uzado, kiun ĉi-tiu faras, de siaj havaĵoj kaj potenco.

Riĉeco kaj potenco naskas ĉiajn pasiojn, kiuj alligas nin al la materio kaj malproksimigas nin de la spirita perfekteco; tial Jesuo diris: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.[30](266)

Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino

817. Ĉu viro kaj virino estas egalaj antaŭ Dio, kaj ĉu ili havas samajn rajtojn?

«Ĉu Dio ne konsentis al ambaŭ povon kompreni bonon kaj malbonon, kaj kapablon progresi?»

818. El kio originas la morala malsupereco de virino en iuj landoj

«El la maljusta kaj kruela potenco de viro super ŝi. Ĝi rezultas el la sociaj konvencioj kaj el la misuzo de forto kontraŭ malforto. Inter la homoj malmulte progresintaj el la morala vidpunkto, forto naskas rajton».

819. Por kia celo virino estas fizike malpli forta ol viro?

«Por ke estu al ŝi asignitaj apartaj funkcioj. Viron koncernas krudaj laboroj, ĉar li estas la pli forta; virinon, mildaj laboroj; kaj ambaŭ estas kreitaj por sin reciproke helpi ĉe la provoj de vivo plena de amaraĵoj».

820. Ĉu la fizika malforteco de virino ne lokas ŝin nature sub la ordonpotencon de viro?

«Dio donis al iuj forton, por protekto je la malforta, kaj ne por servutigo».

Dio konformiĝis la strukturon de ĉiu estulo al la funkcioj, kiujn ĉiu devas plenumi. Se Li dotis virinon per malpli da fizika fonto, Li tamen konsentis al ŝi, samtempe, pli grandan sentemecon, konforman al la delikateco de I' patrinaj funkcioj kaj al la malforteco de la estuletoj, konfidataj al ŝiaj zorgoj.

821. Ĉu la funkcioj, al kiuj la virino estas destinita de la Naturo, estas tiel gravaj kiel tiuj koncernantaj la viron?

«Jes, kaj ja pli gravaj; ĝuste ŝi havigas al viro la unuajn ekkonojn pri la vivo».

822. Ĉar la homoj estas egalaj antaŭ la leĝo de Dio, ĉu ili devas esti ankaŭ egalaj antaŭ la homaj leĝoj?

«Tio estas la unua principo de justeco: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke ili faru al vi».

— Ĉu do, por ke ĝi estu perfekte justa, leĝaro devas konsenti egalecon de rajtoj al viro kaj al virino?

«De rajtoj, jes; de funkcioj, ne; estas necese, ke ĉiu havu sian difinitan lokon; viro okupiĝu pri la ekstera, virino pri la interna aktiveco: ĉiu laŭ siaj kapabloj. La homa leĝo, se ĝi volas esti justa, devas starigi egalecon de rajtoj de ambaŭ seksoj; ĉia privilegio, konsentita al unu aŭ al la dua, kontraŭas justecon. La emancipado de virino sekvas la progreson de civilizacio; ŝia sklaveco iras duope kun barbareco. Cetere, seksoj ekzistas nur pro la fiziologia strukturo; kaj, ĉar la Spiritoj povas preni la unuan aŭ la duan, tial, inter seksoj estas en ĉi-tiu rilato nenia diferenco; kaj do ili devas ĝui samajn rajtojn».

Egaleco antaŭ la tombo

823. El kio originas la deziro ĉiamigi la memoron pri mortintoj per funebraj monumentoj?

«Lasta ago de fiereco».

— Sed, ĉu la luksego de la funebraj monumentoj ne estas pli ofte ago de parencoj, kiuj deziras tiel honori la memoron pri la mortinto, ol de ĉi-tiuj mem?

«Fiereco de liaj parencoj, dezirantaj glori sin mem. Ho, jes, ne ĉiam nur pro amo al la mortinto estas farataj tiaj elmontraĵoj: sed pro memamo kaj por parade montri sian riĉecon. Ĉu vi kredas, ke la memoro pri kara estulo estas malpli daŭra en koro de malriĉulo, ĉar tiu-ĉi povas ornami lian tombon nur per unu sola floro? Ĉu vi kredas, ke marmoro evitigas forgeson al tiu, kies vivo estis senutila sur la Tero?»

824. Ĉu vi absolute malaprobas la pompon de funebraj ceremonioj?

«Ne; kiam ĝi honoras la memoron pri virtulo, tiam ĝi estas justa kaj bona, ekzemplo».

Tombo estas la loko, kie ĉiuj homoj renkontas unu alian; tie neripareble finiĝas ĉiuj homaj diferencoj. Vane riĉulo penas eternigi sian memoron per luksegaj monumentoj: la tempo ilin eldetruos, kiel la korpon; tiel volas la Naturo.

La memoro pri liaj bonaj aŭ malbonaj agoj estos malpli pereema ol lia tombo; la parado de funebraj ceremonioj ne lavos lin de liaj hontegindaĵoj, nek lin levos eĉ je unu ŝtupo en la spirita hierarkio. (320 kaj sekv.)

Ĉapitro X

IX Leĝo de libereco

1. Natura libereco. — 2. Sklaveco. — 3. Libereco de pensado. — 4. Libereco de konscienco. — 5. Libera volo. — 6. Fatalo. — 7. Konado de la estonteco. — 8. Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj.

Natura libereco

825. Ĉu estas iuj sociaj pozicioj, kie la homo povas flati al si, ke li ĝuas absolutan liberecon?

«Ne, ĉar vi ĉiuj, grandaj kaj malgrandaj, bezonas unuj la aliajn».

826. En kiu kondiĉo la homo povus ĝui absolutan liberecon?

«En tiu de ermito en dezerto. Kiam du homoj estas kune, tiam ekzistas rajtoj, kiujn ili devas respekti, kaj do ili jam ne havas absolutan liberecon».

827. Ĉu la devo respekti aliulajn rajtojn forprenas de la homo la rajton mastri sin mem?

«Tute ne, ĉar tiu estas lia denaska rajto».

828. Kiel akordigi la liberalajn opiniojn de iuj homoj kun la despotismo, kiun ili iafoje praktikas en sia hejmo kaj kontraŭ siaj subalternuloj?

«Tiuj homoj ja komprenas la naturan leĝon, sed fiero kaj egoismo kontraŭas ties plenumon. Ili scias, kio estas ĝusta, se iliaj principoj ne estas ia komedio laŭplane ludata, sed ili tion ne faras».

— Ĉu, en alia vivo, estos konsiderataj favore al ili laprincipoj, kiujn ilipredikis sur la Tero?

«Ju pli inteligenta estas iu, por kompreni iun principon, des malpli inda je senkulpigo li estas, se li ne aplikas ĝin al si mem. Mi diras al vi, ja vere, ke simplanima, sed sincera homo, staras pli antaŭe sur la vojo al Dio, ol tiu, penanta ŝajni tia, kia li ne estas».

Sklaveco

829. Ĉu estas homoj, destinitaj de la Naturo esti propraĵo de aliaj homoj?

«Ĉia absoluta subeco de homo antaŭ homo kontraŭas la leĝon de Dio. Sklavigo estas perfortaĵo; sklaveco malaperos laŭ tio, kiel la homaro progresas, same kiel iom post iom malaperos ĉiaj superrajtaj kutimoj».[31]

Homa leĝo, rekonanta sklavecon, estas kontraŭnatura, ĉar ĝi egaligas homon al besto kaj lin fizike kaj morale degradas.

830. Kiam sklaveco estas unu el la moroj de iu popolo, ĉu tiam estas riproĉindaj la homoj, kiuj profitas el ĝi, ĉar ili faras nenion alian, ol konformiĝi al kutimo, kiu ŝajnas al ili natura?

вернуться

30

Mateo, ĉap. 19, par. 24 — La Trad.

вернуться

31

La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en 1857. En 1861 la sklaveco estis laŭlege aboliciita en Rusujo; en 1865 en Usono; en 1888 en Brazilo; kaj antaŭ tri jaroj en Etiopio. Nun, en 1945, tiu antaŭdiro de la Spiritoj estas plenumita. — La Trad.