«Malbono estas ĉiam malbono, kaj neniaj sofismoj kapablas fari bona malnoblan agon; sed la respondeco por malbono ĉiam rilatas kun la rimedoj, kiujn ĉiu havas por ĝin kompreni. Tiu, kiu profitas el la leĝo de sklaveco, estas ĉiam kulpa pri malobeo je la leĝo de la Naturo; sed pri tio, kiel pri ĉiaj aferoj, la kulpeco estas relativa. Ĉar sklaveco estis enlasita en la morojn de iuj popoloj, tial la homo eble sincere profitis el ĝi, kiel el afero, kiu ŝajnis al li tute natura; sed de tiam, kiam lia prudento, pli elvolviĝinta kaj, precipe, klarigita de la lumoj de Kristanismo, montris al li en sklavo estulon egalan al li antaŭ Dio, li jam ne indas senkulpigon».
831. Ĉu la natura malegaleco de kapabloj ne metas iujn homajn rasojn sub la jugon de pli inteligentaj rasoj?
«Jes, por ke ĉi-tiuj plialtigu la aliajn, kaj ne por ilin plibrutigi per sklavigo. La homoj tre longe konsideradis iujn homajn rasojn laborbestoj, havantaj brakojn kaj manojn, kaj kredis, ke ili rajtas vendi ĉi-tiujn kiel ŝarĝobestojn. Ili arogas al si pli puran sangon; malsaĝaj, kiuj vidas nur materion! Ne la sango, sed la Spirito, povas esti pli aŭ malpli pura». (361–803)
832. Estas homoj, kiuj traktas humane siajn sklavojn, kiuj lasas ĉi-tiujn malhavi nenion kaj kiuj pensas, ke libereco elmetus la sklavojn al pli granda mizero; kion vi diraspri tio?
«Mi diras, ke tiuj homoj pli bone komprenas siajn interesojn; ili traktas zorge ankaŭ siajn bovojn kaj ĉevalojn, por pli granda profito ĉe la merkato. Ili ne estas tiel kulpaj, kiel tiuj malbone traktantaj siajn sklavojn; sed, eĉ tiel, ili ne malpli disponas je siaj sklavoj kiel je komercaĵo kaj senigas tiujn bedaŭrindajn estulojn je la rajto esti sia propra mastro».
833. Ĉu estas en la homo io, kio sin submetas al neniaperforto kajpri kio li ĝuas absolutan liberecon?
«La homo estas senlime libera pensi, ĉar penso estas nebarebla. Vi povas bridi ties impetiĝon, sed ĝin neniam nuligi».
834. ĉu la homo respondaspor siapenso?
«La. homo respondas al Dio; nur Dio povas koni la homan penson, kaj ĉi-tiun Li kondamnas aŭ senkulpigas laŭ Sia justeco».
835. Ĉu la libereco de konscienco sekvas el la libereco depensado?
«Konscienco estas intima penso, apartenanta al la homo, kiel ĉiuj ceteraj pensoj».
836. Ĉu la homo rajtas kontraŭmeti barojn al la libereco de konscienco?
«Ne, kiel ne al la libereco de pensado; nur Dio rezervis al Si la rajton juĝi konsciencon. La homo reguligas per siaj leĝoj la sociajn interrilatojn; Dio, per la leĝoj de la Naturo, reguligas la rilatojn de homo kun Dio».
837. Kio rezultas el la malhelpoj al la libereco de konscienco?
«Devigi la homojn konduti alie, ol kiel ili pensas, tio estas, fari ilin hipokritaj. Libereco de konscienco estas unu el la karakterizaĵoj de l' vera civilizacio kaj de l' progreso».
838. Ĉu ĉia kredo estas respektinda, eĉ en la okazo, se ĝi estas rekonata kiel malvera?
«Ĉia kredo estas respektinda, se ĝi estas sincera kaj se ĝi kondukas al farado de bono. Mallaŭdindaj estas kredoj, kondukantaj al malbono».
839. Ĉu estas riproĉinde maledifi pri ties kredo iun, kiupensas malsame ol ni?
«Krom manko de karitato, tio estas atenco kontraŭ la libereco de pensado».
840. Ĉu estus atenci la liberecon de konscienco kontraŭbatali kredojn, kiujportas malordon en la socion?
«Oni povas bridi agojn, sed intima kredo estas neatingebla».
Malpermesi la eksterajn agojn de iu kredo tiam, kiam ili iel ajn malutilas aliulon, ne estas atenci liberecon de konscienco, ĉar tiu malpermeso lasas al la kredo ties tutan liberecon.
841. Ĉu oni devas, pro respekto al la libereco de konscienco, lasi disvastiĝi pereigajn doktrinojn, aŭ ĉu oni povas, ne atencante tiun liberecon, klopodi por rekonduki sur la vojon de vero la homojn, kiuj de ĝi sin deturnis sub influo de malverajprincipoj?
«Certe oni povas, kaj oni eĉ devas; sed instruu, laŭ la ekzemplo de Jesuo, per mildeco kaj persvado, ne perforte, ĉar tio estus pli malbona ol la kredo de tiu, kiun oni volas konvinki. Se io estas trudebla, tio estas bono kaj frateco; sed ni ne kredas, ke la rimedo, fari ilin akceptitaj, estas perforto: konvinkiteco ne estas trudebla».
842. Ĉar ĉiu doktrino arogas al si esti la sola esprimo de vero, laŭ kiaj signoj oni do povas ekkoni tiun, kiu rajtasprezentiĝi kun tia titolo?
«Tiu estas la doktrino, pro kiu fariĝas plej multe da virtuloj kaj malplej multe da hipokrituloj, tio estas, tiu kiu admonas pli da homoj praktiki la leĝon de amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco kaj laŭ ties plej vasta aplikado. Laŭ ĉi-tiu signo vi konstatos, ke iu doktrino estas bona, ĉar ia ajn doktrino, kiu havus kiel efikon dissemi malkonkordon kaj starigi limojn inter idoj de Dio, ne povas ne esti malvera kaj pereiga».
843. Ĉu la homo havas liberan volon de siaj agoj?
«Ĉar li havas liberecon de pensado, tial li estas libera agi. Sen libera volo, la homo estus ia maŝino».
844. Ĉu la homo ĝuas liberan volon de post sia naskiĝo?
«Libereco de agado ekzistas de la momento, kiam estas volo fari. Dum la unuaj tempoj de la vivo, libereco estas preskaŭ nula; ĝi elvolviĝas kaj aliigas sian celon kun la kapabloj. Infano aplikas sian liberan volon al la aferoj necesaj al ĝi, ĉar ĝi turnas sian penson al la bezonoj de sia aĝo».
845. Ĉu la instinktaj antaŭinklinoj de la homo, ĉe ties naskiĝo, ne malhelpas la praktikadon de la libera volo?
«La instinktaj antaŭinklinoj estas tiuj de la Spirito antaŭ enkarniĝo; laŭ tio, ĉu li pli aŭ malpli progresis, tiuj antaŭinklinoj povas puŝi lin al riproĉindaj agoj, por kiuj lin kunhelpos Spiritoj simpatiantaj tiujn inklinojn; sed nekontraŭstarebla puŝo estas neebla, kiam oni volas resti. Memoru, ke kion oni volas, tion oni povas». (361)
846. Ĉu la fiziologia strukturo ne havas ian influon sur la agojn dum la vivo, kaj, se ĝi iel influas, ĉu ĝi ne malutilas la liberan volon?
«Efektive, la Spirito ricevas influon de la materio, kiu povas ĝeni liajn manifestiĝojn; jen kial, en la mondoj, kie la korpoj estas malpli materiaj ol sur la Tero, la kapabloj pli libere elvolviĝas; sed la ilo ne havigas la kapablon. Cetere, estas necese distingi la moralajn de la intelektaj kapabloj; se iu posedas la instinkton de hommortigo, certe posedas kaj donas al la homo tian instinkton nur lia Spirito, ne la organoj de la homo. Tiu, kiu nuligas sian pensokapablon, por sin okupi nur pri la materio, fariĝas simila al besto, kaj eĉ pli malbona ol besto, ĉar li jam ne pensas sin antaŭgardi kontraŭ malbono; kaj pri tio li estas ja kulpa, ĉar li agas laŭ propra volo». (Vidu 367 kaj sekv. Influo de la organismo.)
847. Ĉu la malnormaleco de la fakultoj senigas la homon je libera volo?
«Tiu, kies intelekto estas konfuzita de ia kaŭzo, ĉesas mastri sian pensadon kaj do jam ne estas libera. Tia malnormaleco estas ofte puno por la Spirito, kiu, en alia ekzistado, eble estis vantama kaj fiera, kaj misuzis siajn kapablojn. Li povas renaskiĝi en korpo de idioto, same kiel despoto en tiu de sklavo, kaj malnobla riĉulo en tiu de almozpetanto; sed la Spirito suferas pro tiu premateco, kiun li tute konscias; jen, kiel la materio influas». (371 kaj sekv.)
848. Ĉu la malnormaleco de la intelektaj fakultoj pro ebriecopravigas riproĉindajn agojn?