«Ne, ĉar ebriulo memvole seniĝis je sia prudento, por kontentigi brutajn pasiojn: anstataŭ unu, li faras du erarojn».
849. Kiu estas, ĉe sovaĝulo, la superreganta kapablo: ĉu instinkto aŭ libera volo?
«Instinkto; tio ne malebligas al li tute libere agi ĉe iuj okazoj; sed, same kiel infano, li aplikas tiun liberecon al siaj bezonoj; libereco kreskas kun intelekto; sekve, vi, kiu estas pli instruita ol sovaĝulo, ankaŭ pli respondas por viaj agoj».
850. Ĉu la socia pozicio ne estas iafoje baro kontraŭ la tuta libereco de agado?
«La mondo havas sendube siajn postulojn; Dio estas justa: Li pesas ĉion, sed Li lasas al vi la respondecon pri la malmulto da peno, kiun vi faras, por venki la kontraŭaĵojn».
851. Ĉu estas ia fatalo en la okazoj de la vivo, laŭ la senco asignita al tiu vorto; tio estas, ĉu ĉiaj okazoj estas anticipe dekretitaj? se estas tiel, kio fariĝas el la libera volo?
«Fatalo ekzistas nur pro la elekto, kiun la Spirito faris, ĉe sia enkarniĝo, de tiu aŭ tiu alia provo; ĝin elektinte, li kreas al si ian destinon, kiu estas nepra sekvo de la pozicio, kiun li okupas; mi parolas pri la fizikaj provoj, ĉar, rilate la moralajn provojn kaj la tentojn, la Spirito, tenante sian liberan volon pri bono kaj malbono, ĉiam decidas mem cedi aŭ kontraŭstari. Bona Spirito, vidante lin malfortiĝi, povas kuri helpe al li, sed ne povas influi, por superforti lian volon. Malbona, tio estas, malsupera Spirito, montrante, trograndigante ian fizikan danĝeron ĉe li, povas lin konsterni kaj timigi; sed la volo de la enkarniĝinta Spirito ne ĉesas esti libera de ĉia baro».
852. Estas homoj kiujn ia fatalo kvazaŭ persekutas, sendepende de ilia konduto; ĉu malfeliĉo ne ombras ilian destinon.?
«Eble provoj, kiujn tiuj homoj devas sperti kaj kiujn ili mem elektis; sed, ankoraŭfoje mi diras, vi atribuas al la destino tion, kio plej ofte estas nura rezultato de via kulpo mem. Ĉe la suferoj, kiuj vin afliktas, penu, ke via konscienco estu pura, kaj vi estos parte konsolitaj».
La ĝustaj aŭ falsaj ideoj, kiujn ni prezentas al ni pri la aferoj, faras, ke ni sukcesu aŭ fiasku, laŭ nia karaktero kaj socia pozicio. Ni trovas aferon pli simpla kaj malpli humiliganta nian memamon atribui niajn fiaskojn al la sorto aŭ destino, ol al nia nezorgemo mem. Se la influo de Spiritoj iafoje kunagas por tio, ni povas ĉiam eviti tiun influon, forpelante la ideojn, kiujn ili enblovas, kiam tiuj ideoj estas malbonaj.
853. Iuj personoj, laŭŝajne, sin forsavas de pereiga danĝero nur por fali en alian; ili kvazaŭ ne povus eviti morton. Ĉu ne estas en tio iafatalo?
«Nenio estas fatala, laŭ la ĝusta senco de l' vorto, krom la momento de morto; kiam, en ia ajn maniero, venas tiu momento, vi ne povas vin fortiri».
— Se do, kia ajn estas la danĝero nin minacanta, ne venis nia momento, ĉu ni ne mortas?
«Jes, vi ne mortas, kaj pri tio vi havas milojn da ekzemploj; sed, kiam sonis la horo de la forpaso, nenio retenos vin. Dio anticipe scias, pro kia morto vi foriros de ĉitie, kaj ofte ankaŭ via Spirito tion scias, ĉar tio estas sciigita al li, kiam li elektas tian aŭ tian alian ekzistadon».
854. Ĉu el la fataleco de la horo de la morto sekvas, ke ĉiaj antaŭzorgoj, por ĝin eviti, estas senutilaj?
«Ne, ĉar la antaŭzorgoj, kiujn vi faras, estas inspirataj al vi, por eviti la morton, kiu vin minacas; ili estas unu el la rimedoj, por ke morto ne okazu».
855. Kion la Providenco celas, implikante nin en senkonsekvencajn danĝerojn?
«Danĝero, minicanta vivon, estas averto, kiun vi mem deziris, por ke vi vin deturnu de malbono kaj fariĝu pli bona. Kiam vi vin forsavas de tiu danĝero, ankoraŭ sub ties influo vi ekpensas pli aŭ malpli intense, laŭ la pli aŭ malpli forta ago de l' bonaj Spiritoj, fariĝi pli bona. Ĉe subita veno de malbona Spirito (mi diras „malbona“, parolante pri la malbono, ankoraŭ ekzistanta en li), vi pensas, ke vi same vin forsavos de aliaj danĝeroj, kaj vi denove lasas al viaj pasioj liberan kuron. Per la danĝeroj, kiujn vi riskas, Dio memorigas al vi vian malfortecon kaj la facilrompecon de via ekzistado. Se oni ekzamenas la kaŭzon kaj la specon de la danĝero, oni vidas, ke ties sekvoj estas plej ofte puno pro iu kulpo aŭ pro iu malzorgita devo. Tiel Dio admonas vin, ke vi enpensiĝu kaj korektu vin». (526–532)
856. Ĉu la Spirito anticipe scias la specon de morto, kiu lin batos?
«Li scias, ke la speco de vivo, kiun li elektis, elmetas lin al tia aŭ tia alia morto; sed li scias ankaŭ la batalojn, kiujn li devas elteni, por eviti ĝin, kaj ke, se Dio permesos, li ne forfalos».
857. Estas homoj, kiuj sentime alfrontas la danĝerojn de l' batalo, konvinkite, ke ilia horo ankoraŭ ne alvenis; ĉu tiu fido havas ian bazon?
«La homo ofte antaŭsentas sian finon, same kiel li povas antaŭsenti, ke li ankoraŭ ne mortos. Tiu antaŭsento venas al li de liaj protektantaj Spiritoj, kiuj lin avertas, ke li sin preparu por foriri, aŭ kiuj plivigligas lian kuraĝon en la momentoj, kiam ĝi estas plej necesa al li. Tiu antaŭsento povas ankaŭ veni de lia intuicio pri la elektita ekzistado aŭ de la misio, kiun li akceptis kaj pri kiu li scias, ke li ĝin devas plenumi». (411–522)
858. Kial la personoj, antaŭsentantaj sian morton, ĝin ordinare timas malpli, ol la ceteraj?
«Ne la Spirito, sed la homo timas la morton; tiu, ĝin antaŭsentanta, pensas prefere kiel Spirito, ol kiel homo; li komprenas sian liberiĝon kaj ĝin atendas».
859. Se ni ne povas eviti la morton, kiam ĉi-tiu nepre okazos, ĉu fariĝas same al ĉiaj akcidentoj, kiuj nin atingas dum nia vivo?
«Tiuj estas ofte tro bagatelaj aferoj, por ke ni povu averti vin kontraŭ ili, kaj, iafoje, por ke ni igu vin eviti ilin, direktante vian penson, ĉar ni ne amas materian suferon; sed tio malmulte gravas por la vivo, kiun vi elektis. Vere fatala estas nur la horo, kiam vi devas aperi kaj malaperi de sur la Tero».
— Ĉu estas iuj faktoj, kiuj devas nepre okazi kaj kiujn la volo de la Spiritoj nepovus deklini?
«Jes, sed kiujn vi, ankoraŭ kiel Spirito, vidis kaj antaŭsentis, kiam vi elektis vian ekzistadon. Tamen ne kredu, ke ĉio, kio okazas, estas „skribita“, kiel oni ordinare diras; okazo estas ofte sekvo de io, kion vi faris per libera volo, kaj tial, se vi tion ne farus, tiu okazo ankaŭ ne fariĝus. Se vi brulvundas al vi fingron, tio nemulte valoras: ĝi estas rezultato de via nesingardemo kaj de la propra naturo de l' materio; antaŭvidataj de Dio estas nur la grandaj doloroj, la gravaj okazoj, povantaj influi la moralecon, ĉar ili estas utilaj al via perfektiĝo kaj instruiĝo».
860. Ĉu la homo, per sia volo kaj agoj, povas antaŭhaltigi okazojn, kiuj nepre fariĝus, kaj inverse?
«Jes, li povas, se tiu ŝajna deklino estas parto de la vivo, kiun li elektis. Krome, por fari bonon, kiel ĝi devas esti farata, kaj ĉar la bono estas la sola celo de la vivo, li povas antaŭforigi malbonon, precipe tiun, el kiu povus rezulti pli granda malbono».
861. Ĉu iu, kiu hommortigas, scias, jam ĉe la elekto de sia ekzistado, ke li fariĝos murdinto?
«Ne; li scias, ke, elektante luktovivon, li riskas mortigi unu el siaj similuloj, sed li ne scias, ĉu li tion faros, ĉar preskaŭ ĉiam decido antaŭas krimon; nu, tiu, kiu decidas ion, povas ĉiam libere fari aŭ ne fari ĝin. Se la Spirito scius anticipe, ke, kiel homo, li devos ja murdi, el tio sekvus, ke li estis antaŭdestinita por tiu ago. Sciu tamen, ke neniu estas nepre destinita por krimo, kaj ke ĉiaj krimoj aŭ iaj aliaj agoj ĉiam rezultas el la volo kaj el la libera decidpovo».