873. Ĉu la sento de justeco troviĝas en la Naturo, aŭ ĉu ĝi rezultas el akiritaj ideoj?
«Ĝi troviĝas en la Naturo en tia maniero, ke vi indignas nur pro la penso pri maljusteco. Sendube, la morala progreso pliigas tiun senton, sed ĝin ne naskas: Dio metis ĝin en la koron de la homo; jen, kial vi ofte trovas ĉe simplanimaj, nekleraj homoj pli ĝustajn ekkonojn de justeco, ol ĉe tre instruitaj homoj».
874. Se justeco estas leĝo de la Naturo, kial la maniero kompreni ĝin diversas inter la homoj tiom, ke iu opinias justa tion, kio ŝajnas maljusta al alia?
«Tio okazas, ĉar enmiksiĝas en la aferon pasioj, kiuj modifas tiun senton, same kiel la plimulton de aliaj naturaj sentoj; pasioj igas vidi la faktojn tra falsa prismo».
875. Kiel oni povas difini justecon?
«Justeco konsistas en respekto al ĉies rajto».
— Kio starigas tiujn rajtojn?
«Du leĝoj, nome: la homa kaj la natura leĝoj. Ĉar la homoj kreis leĝojn konformajn al iliaj moroj kaj karakteroj, tial tiuj leĝoj starigis rajtojn, kiuj povis ŝanĝiĝi kun la progreso de la civilizacio. Vidu, ĉu viaj hodiaŭaj leĝoj, cetere neperfektaj, akceptas tiajn samajn rajtojn, kiajn tiuj mezepokaj; tamen tiuj kadukaj rajtoj, kiuj aspektas hodiaŭ monstraj, ŝajnis justaj kaj naturaj en tiu epoko. Rajto, starigita de la homo, ne ĉiam estas do konforma al justeco; krom tio, ĝi kontrolas nur iujn sociajn interrilatojn, dum, en la privata vivo, ekzistas sennombraj agoj, koncernantaj nur kaj sole al la tribunalo de la konscienco».
876. Krom la rajto starigita de la homa leĝo, kiu estas la bazo de justeco fondita sur la natura leĝo?
«La Kristo diris al vi jenon: Ĉion-ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.[32] Dio metis en la koron de la homo la regulon pri la vera justeco, pro la deziro, kiun ĉiu havas, vidi respektataj siajn rajtojn. Ĉe la necerteco pri tio, kion li devas fari al sia similulo, en iu cirkonstanco, la homo demandu sin mem, kiel li dezirus, ke oni kondutu kontraŭ li en tia cirkonstanco. Dio ne povus doni al homo gvidanton pli fidindan, ol ties konscienco mem».
La kriterio de la vera justeco kuŝas efektive en tio, ke oni deziru al la aliaj tion, kion oni dezirus al si mem, kaj ne, ke oni deziru al si tion, kion oni dezirus al la aliaj: tiuj du esprimoj tute ne estas egalaj. Ĉar ne estas nature deziri malbonon al si memse oni prenas la personan deziron kiel deirpunkton — , tial oni estas certa, ke oni deziras al la proksimulo nur bonon. En ĉiu tempo kaj en ĉiaj kredoj, la homo ĉiam penadis superstarigi sian personan rajton: la superbeleco de la kristana religio troviĝas en tio, ke ĝi faris lapersonan rajton la bazo de la rajto de l'proksimulo.
877. Ĉu la neceso, kiun la homo havas, vivi en socio, ŝarĝas linper apartaj devoj?
«Jes, kaj la unua el ĉiuj estas respekti la rajtojn de siaj similuloj; kiu respektas tiujn rajtojn, tiu estas ĉiam justa. En via mondo, kie tiom da homoj malŝatas la leĝojn de justeco, ĉiu faras revenĝojn, kaŭzon de la malordo kaj konfuziteco de via socio. La socia vivo kreas reciprokajn rajtojn kaj altrudas reciprokajn devojn».
878. Ĉar la homo povas iluziiĝi pri la amplekso de sia rajto, kio povas konigi al li ties limon?
«La limo de rajto, kian li rekonas en sia similulo kontraŭ li, en samaj cirkonstancoj, kaj reciproke».
— Sed, se ĉiu alproprigas al si la rajtojn de siaj similuloj, kio fariĝas la subeco antaŭ la superuloj? Ĉu tio ne estas la renverso de ĉiuj aŭtoritatoj?
«La naturaj rajtoj estas samaj por ĉiuj homoj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda; Dio ne faris iujn el argilo pli pura, ol aliajn, kaj ĉiuj estas egalaj antaŭ Li. Tiuj rajtoj estas eternaj; la rajtoj, starigitaj de la homoj, pereas kun siaj kaŭzoj. Cetere, ĉiu bone konas sian propran forton aŭ malforton, kaj scias ĉiam havi respekton al tiu, kiu ĝin meritas pro siaj virto kaj saĝeco. Estas grave atentigi al tio, por ke la homoj, kredantaj sin superaj, konu siajn devojn, por indi respekton. Subeco ne estos kompromitita, kiam aŭtoritato estos donita al saĝo».
879. Kia estas la karaktero de la homo, kiu praktikus justecon laŭ ties tuta pureco?
«Tiu de vera justulo, laŭ ekzemplo de Jesuo; ĉar li praktikus ankaŭ la amon al la proksimulo kaj la karitaton, sen kiuj ne ekzistas vera justeco».
880. Kiu estas la unua el ĉiuj naturaj rajtoj de la homo?
«Vivi; tial neniu rajtas atenci la vivon de sia similulo, kaj fari ion-ajn, kio povus endanĝerigi ties enkorpan ekzistadon».
881. Ĉu la vivorajto havigas al la homo la rajton amasigi la necesajn vivrimedojn, por ke li povu ripozi tiam, kiam li jam ne kapablos labori?
«Jes; sed li devas tion fari en sia familio, kiel abelo, per honesta laborado, kaj ne amasigi kiel egoisto. Iuj bestoj mem donas al li ekzemplon de antaŭzorgemo».
882. Ĉu la homo rajtas defendi tion, kion li amasigis per sia laboro?
«Dio diris: Ne ŝtelu[33]; kaj Jesuo: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro»[34].
Tio, kion la homo kolektas per honesta laboro, estas laŭrajta propraĵo, kiun li rajtas defendi, ĉar la propraĵo, frukto de laborado, estas natura rajto tiel sankta, kiel la rajto labori kaj vivi.
883. Ĉu la deziroposedi troviĝas en la Naturo?
«Jes; sed, kiam ĝi estas deziro posedi por si sola kaj por persona kontentigo, tiam ĝi estas egoismo»
— Tamen, ĉu la deziro posedi ne estas laŭrajta pro tio, ke homo, havanta proprajn vivrimedojn, ricevas vivtenadon de neniu alia?
«Kelkaj nesatigeblaj homoj amasigas por nenies profito aŭ por nura kontentigo de siaj pasioj. Ĉu vi kredas, ke tio plaĉas al Dio? Tiu, kontraŭe, amasiganta, per sia laboro por utili al siaj similuloj, praktikas la leĝon de amo kaj karitato, kaj lia laboro estas benata de Dio».
884. Kia estas la karaktero de la laŭrajtapropraĵo?
«Estas laŭrajta nur propraĵo, akirita sen ies malprofito». (808)
Ĉar la leĝo de amo kaj justeco malpermesas, ke ni faru al aliulo tion, kion ni ne dezirus, ke oni faru al ni, tial ĝi malaprobas ĉian-ajn akirorimedon kontraŭan al ĝi.
885. Ĉu la rajto de propreco estas senlima?
«Sendube, ĉio ajn, laŭrajte akirita, estas propraĵo; sed, kiel ni diris, ĉar la homa leĝaro estas neperfekta, tial ĝi ofte rekonas konvenciajn rajtojn, kiujn la natura justeco malaprobas. Ĝuste pro tio la homoj reformas siajn leĝojn, proporcie kiel progreso fariĝas kaj kiel ili pli bone komprenas justecon. Kio ŝajnas perfekta dum iu jarcento, tio aspektas barbare dum la jarcento sekvanta». (795)
886. Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?
«Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj».
Amo kaj karitato estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la proksimulon estas fari al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni dezirus, ke oni faru al ni. Tiu estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin reciproke, kiel fratoj.
Karitato, laŭ Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn rilatojn kun niaj similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas al ni indulgemon, ĉar ankaŭ ni mem ĉi-tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni humiligi malfeliĉulon, kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata. Se sin prezentas riĉa homo, oni donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per miloj da flataĵoj; se, kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas sin ĝeni pro li. Nu, ju pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni devas sin deteni pliigi lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas altigi malsuperulon antaŭ ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la distancon inter ambaŭ.