Выбрать главу

887. Jesuo ankaŭ diris: Amu viajn malamikojn[35]. Nu, ĉu amo al malamikoj ne kontraŭas niajn naturajn inklinojn, kaj ĉu malamikeco ne venas de nesimpatiemo inter la Spiritoj?

«Sendube neniu povas senti por malamikoj karesan, pasian amon; ne tion Jesuo volis diri; ami siajn malamikojn estas ilin pardoni kaj fari al ili bonon page de malbono; tiel agante, oni ekstaras super ilin; per venĝo, oni lokas sin sub ilin».

888. Kion, pensi pri almozo?

«Homo, alkondukita al almozpetado, sin morale kaj fizike degradas: li brutiĝas. En socio, bazita sur la leĝo de Dio kaj sur justeco, oni devas helpi malfortulon, tamen ne humiligante lin. La socio devas subteni la ekzistadon de tiuj, kiuj ne povas labori, kaj ne lasi ilian vivon kuri laŭ la kaprico de la hazardo kaj de la publika bonvolo».

— Ĉu vi malaprobas almozon?

«Ne; ne almozo estas riproĉinda, sed la maniero, kiel ĝi estas ofte donata. Virtulo, komprenanta karitaton tiel, kiel Jesuo ordonis, iras renkonte al malfeliĉulo, ne atendante, ke ĉi-tiu aletendu sian manon».

«La vera karitato estas ĉiam milda kaj bonvola; ĝi troviĝas tiel en la ago, kiel en la maniero agi. Komplezo, delikate farita, havas duoblan valoron; se ĝi estas farita fiere, la bezono povas devigi ĝian akcepton, sed la koro ĝin ne dankas».

«Memoru ankaŭ, ke parada elmontrado nuligas, en la okuloj de Dio, la meriton de la bonfaro. Jesuo diris: Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra[36]; per tio li admonas al vi, ke vi ne malplivalorigu karitaton per fiero».

«Estas necese distingi la ĝustasencan almozon je la bonfaro. La plej necesbezona ne ĉiam estas tiu, kiu petas; la timo de humiliĝo detenas de peto la veran malriĉulon, kiu ofte suferas sen plendo; ĝuste al tiu la vera filantropo scias iri sen afekta vantomontrado».

«Amu vin reciproke, jen la tuta leĝo: dia leĝo, laŭ kiu Dio regas la mondojn. Amo estas la leĝo de altiro por la vivantaj kaj organaj estaĵoj; altiro estas la leĝo de amo por la neorgana materio».

«Neniam forgesu, ke la Spirito, kia ajn estas lia grado da progreso kaj lia situacio, ĉu li estas reenkarniĝinta aŭ vaganta, troviĝas ĉiam inter iu supera, kiu lin gvidas kaj perfektigas, kaj iu malsupera, kontraŭ kiu li havas samajn devojn. Estu do bonfaremaj, ne nur prenante el via poŝo monereton, kiun vi malvarme donas al tiu, kiu kuraĝas peti de vi, sed ankaŭ irante renkonte al kaŝitaj mizeroj. Estu indulgemaj kontraŭ la malbonaĵoj de viaj similuloj; anstataŭ malŝati neklerecon kaj malvirton, instruu kaj moraligu ilin; estu mildaj kaj grandanimaj kontraŭ ĉiuj plej malgrandaj estaĵoj de la Naturo, kaj tiel vi obeos la leĝon de Dio».

Skta Vincento de Paŭlo.

889. Ĉu ne estas homoj reduktitaj al almozuleco pro sia propra kulpo?

«Sendube; sed, se bona morala edukado estus al ili instruinta praktiki la leĝon de Dio, ili ne estus do altrenitaj al la ekscesoj, kiuj kaŭzis ilian perdon; ĝuste de tio dependas la plibonigo de via globo». (707)

Patrina amo kaj fila amo

890. Ĉu la patrina amo estas virto, aŭ ĉu ĝi estas instinkta sento komuna al la homoj kaj bestoj?

«Samtempe la unua kaj la dua. La Naturo donis al patrino la amon al siaj filoj en la intereso de ilia konservado; sed ĉe la besto tiu amo limigas sin al la materiaj bezonoj; ĝi ĉesas tiam, kiam la prizorgoj jam ne estas necesaj; ĉe la homo, ĝi daŭras plu dum la tuta vivo, kaj entenas dediĉon kaj sinforgeson, kiuj estas virtoj; ĝi postvivas eĉ la morton, kaj sekvas la filon trans la tombon; vi do vidas, ke estas en ĝi io alia, ol tio trovata ĉe la besto». (205–385)

891. Ĉar la patrina amo troviĝas en la Naturo, kial iuj patrinoj malamas siajn filojn, ofte jam de post ilia naskiĝo?

«Tio estas iafoje provo, elektita de la Spirito de la ido, aŭ kulpelaĉeto en la okazo, se la ido, kiel patro, patrino aŭ filo, estis malbona en alia ekzistado (392). Ĉiuokaze, malbona patrino estas certe animata, de malbona Spirito, penanta malhelpi tiun de la filo, por ke ĉi-tiu malsukcesu ĉe la provo, kiun li elektis; sed tiu malobeo je la leĝo de l' Naturo estos nepre punita, kaj la Spirito de la filo estos rekompencita pro la baroj, kiujn li venkis».

892. Kiam la idoj kaŭzas ĉagrenojn, ĉu tiam ties gepatroj ne estas pardonindaj, se ili, gepatroj, ne estas tiel karesemaj, kiel en kontraŭa okazo?

«Ne, ĉar tio estas tasko, kiu estis konfidita al la gepatroj, kaj ties misio estas ĉiel klopodi, por konduki siajn idojn al bono (582–583). Sed, tiuj ĉagrenoj preskaŭ ĉiam rezultas el tiuj malbonaj kutimoj, pri kiuj ili permesis, ke iliaj idoj prenu detempe de sia lulilo: ili do rikoltas frukton el propra semo».

Ĉapitro XII

Morala perfekteco

1. Virtoj kaj malvirtoj. — 2. Pasioj. — 3. Egoismo. — 4. Karakterizaĵoj de la virta homo. — 5. Konado de si mem.

Virtoj kaj malvirtoj

893. Kiu estas la plej merita el ĉiuj virtoj?

«Ĉiuj virtoj havas sian meriton, ĉar ĉiuj estas signoj de progreso sur la vojo de l' bono. Virto ekzistas ĉiufoje, kiam estas kontraŭstaro al la forlogo de la malnoblaj inklinoj; sed la superbeleco de virto konsistas en la ofero de l' persona intereso por la bono de la proksimulo, sen ia kaŝita penso; la plej merita virto estas tiu bazita sur la plej neprofitama karitato».

894. Iuj personoj faras bonon pro spontanea ekmovo, ne bezonante superi ian-ajn kontraŭan senton; ĉu ili estas tiel meritaj, kiel tiuj, kiuj devas batali kontraŭ sia propra naturo kaj kiuj ĝin venkas?

«Ĉe tiuj, ne bezonantaj batali, progreso estas jam farita: ili batalis pasintatempe kaj venkis; tial la bonaj sentoj postulas de ili nenian penon, kaj iliaj agoj ŝajnas al ili tute naturaj: bono fariĝis ĉe ili kvazaŭ kutimo. Oni devas do honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn».

«Ĉar vi ankoraŭ staras malproksime de perfekteco, tial tiuj ekzemploj mirigas vin pro la kontrasto, kaj vi ilin admiras des pli, ĉar ili estas maloftaj; sed sciu, ke, en la mondoj pli progresintaj ol la via, tio estas regulo, kio ĉe vi estas escepto. En tiuj mondoj, la sento de bono estas ĉie propramova, ĉar ilin loĝas nur bonaj Spiritoj, kaj unu sola fia intenco estus tie monstra escepto. Jen, kial en tiuj mondoj la homoj estas feliĉaj, kaj tio sama okazos sur la Tero, kiam la homaro aliiĝos, kaj kiam ĝi komprenos kaj praktikos karitaton, laŭ ties vera signifo».

895. Krom la malbonaj flankoj kaj malvirtoj, pri kiuj neniu povus erari kiu estas la plej karakteriza signo de neperfekteco?

«Ĝi estas la persona intereso. La moralaj kvalitoj estas ofte kiel orumaĵo sur kupra objekto: ĝi ne rezistas al provilo. Iu homo povas posedi realajn kvalitojn, pro kiuj la mondo lin kredus virtulo; sed tiuj kvalitoj, kvankam ili estas progreso, ne ĉiam eltenas iajn provojn, kaj sufiĉas iafoje tuŝi lian personan intereson, por ke ties fundo estu malkaŝita. Vera sinforgesemo estas tiel malofta sur la Tero, ke, kiam ĝi aperas, ĝi estas rigardata kiel stranga fenomeno».

вернуться

35

Mateo, ĉap. 5, par. 44. - La Trad.

вернуться

36

Mateo, ĉap. 5, par. 3. — La Trad.