Ni apenaŭ ekzamenus la kontraŭdiron, prezentatan de iuj skeptikuloj pri la ortografiaj eraroj farataj de kelkaj spiritoj, se ĝi ne donus al ni la okazon fari esencan rimarkigon. Estas vero, ke la ortografio de la Spiritoj ne ĉiam estas neriproĉinda; sed oni devas suferi grandan mankon de aliaj motivoj, por fari el tio aferon por grava kritiko, dirante, ke, se la Spiritoj scias ĉion, ili devas scii ortografion. Ni povus respondi menciante la multenombrajn erarojn tiaspecajn, faratajn de pli ol unu klerulo sur la Tero, erarojn, kiuj tute ne kompromitas iliajn meritojn. Sed estas en ĉi-tiu fakto pli grava demando. Por la Spiritoj, ĉefe por la Superaj Spiritoj, la ideo estas ĉio, la formo nenio estas. Liberigitaj el la materio, ili uzas parolon rapidan kiel la penso, ĉar la penso mem flugas ja senpere al la celo; ili certe sentas sin embarasitaj, kiam, por komunikiĝi kun ni, ili devas uzi la longajn, implikajn formojn de l' homa lingvo, kaj precipe pro tio, ke la homa lingvo estas tro nesufiĉa kaj neperfekta, por precize traduki iliajn ideojn. Tion ili mem diras; kaj estas ja kurioze, vidi la rimedojn, kiujn ili ofte uzas por forigi tiun maloportunan baron. Okazus same kun ni, se ni devus esprimi nin en iu lingvo kun pli longaj vortoj kaj frazoj, kaj pli malriĉa je esprimoj ol tiu, kiun ni praktikas. Same embarasita estas geniulo, kiu senpacienciĝas pro la malrapideco de sia plumo, ĉiam kuranta post lia penso. Estas do kompreneble, ke la Spiritoj malmulte atentas la infanecan demandon pri ortografio, precipe tiam, kiam temas pri grava kaj serioza instruo. Ĉu ne estas ja miregige, ke ili sin esprimas indiferente en ĉiuj lingvoj kaj ke ili komprenas ĉiujn idiomojn? Oni do ne konkludu, ke la konvencia korekteco de iu lingvo estas por ili fremda afero; ili ĝin observas tiam, kiam necese: ekzemple, ofte poeziajo diktita de ili riskus sentime la kritikon de la plej rigora puristo, malgraŭ la neklereco de la mediumo.
Ekzistas plie homoj, kiuj trovas danĝerojn ĉie kaj en ĉio, kion ili ne konas; pro tio ili nepre tiras malfavoran konsekvencon el la fakto, ke perdis la saĝon kelkaj personoj sin dediĉantaj al ĉi-tiuj studoj. Kia saĝa homo vidus en tiu fakto gravan kontraŭdiron? Ĉu same ne okazas al ĉiuj intelektaj okupoj, agantaj sur malfortan cerbon? Ĉu estas konata la nombro da frenezuloj kaj maniuloj, viktimoj de la studoj matematikaj, medicinaj, muzikaj, filozofiaj k. a.? Ĉu ni pro tio forstreku tiujn studojn? Kion ĉi-tio elmontras? Per la korpa laborado oni kripligas al si brakojn kaj krurojn, ilojn de materiala agado; per la intelekta laborado oni difektas al si la cerbon, ilon de la pensado. Sed, se la ilo rompiĝas, same ne fariĝas al la spirito: ĉi-tiu restas ĉiam sendifekta; kaj, sin malliginte de la materio, li ne malpli plene ĝuas ĉiujn siajn kapablojn. Analogie, kiel homo, li estas martiro de laboro.
Ciaj grandaj zorgoj de la spirito povas kaŭzi frenezecon; la sciencoj, la artoj, la religio mem liveras sian kontribuon. La frenezeco havas kiel ĉefan kaŭzon ian organan inklinon de la cerbo, inklinon, kiu faras ĉi-tiun pli aŭ malpli tuŝebla por certaj impresoj. Se ja ekzistas tia inklino, ĉi-tiu prenos formon de ĉefa zorgo, kiu fariĝos do prempenso. Tiu prempenso povas esti tiu pri la Spiritoj, ĉe homo sin dediĉanta al ties studado, same kiel ĝi povas esti pri Dio, la anĝeloj, la diablo, la riĉeco, la potenco, iu arto, iu scienco, la patrineco, iu politika aŭ socia sistemo. Estas probable, ke religia frenezulo estus spiritisma frenezulo, se Spiritismo estus lia ĉefa absorba okupo, same kiel homo, freneziĝinta pro Spiritismo, perdus pro alia kaŭzo la prudenton, laŭ la cirkonstancoj.
Mi diras do, ke Spiritismo ĝuas nenian privilegion rilate al ĉi-tiu demando; kaj mi kuraĝas eĉ diri: bone komprenate, Spiritismo estas antaŭgardilo kontraŭ freneziĝo.
El la plej multenombraj kaŭzoj de cerba supereksciteco ni menciu la elreviĝojn, la malfeliĉaĵojn, la kontraŭatajn korinklinojn, kiuj estas ankaŭ la plej ordinaraj kaŭzoj de memmortigoj. Nu, la vera spiritisto rigardas la ĉimondajn aferojn el tiel alta vidpunkto; tiuj aferoj ŝajnas al li tiel malgrandaj kaj bagatelaj, kompare kun la lin atendanta estonteco; la vivo estas por li tiel mallonga, tiel rapidfluga, ke la ĉagrenoj estas, en liaj okuloj, nenio krom neagrablaj okazaĵetoj de vojaĝo. Tio, kio portus al alia persono veran afekcion, lin apenaŭ tuŝas. Li, cetere, scias, ke la ĉagrenoj estas provoj utilaj al lia progresado, se li ilin suferas sen plendo, ĉar li estos iam rekompencita laŭ la kuraĝo, kun kiu li ilin eltenis. Liaj konvinkoj naskas do en li, rezignacion, kiu lin ŝirmas kontraŭ malespero kaj, sekve, kontraŭ konstanta kaŭzo de freneziĝo kaj memmortigo. Li scias ankaŭ, el la komunikaĵoj de la Spiritoj, la sorton de tiuj, kiuj memvole malplidaŭrigas sian vivon, kaj tiam tiu bildo estas sufiĉe efekta por igi lin pripensi; tial la nombro de la homoj, kiuj pro Spiritismo estas haltigataj sur tiu pereiga deklivo, estas ja grandega. Jen unu el la rezultatoj de ĉi-tiu doktrino. La nekredemaj ridu tiom, kiom ili volas; mi deziras al ili la konsolojn, havigatajn de ĉi-tiu doktrino al tiuj, kiuj klopodas por esplori ĝiajn misterajn profundajojn.
En la nombron de la kaŭzoj de freneziĝo ni enkalkulu ankoraŭ la timegon; la timego al la diablo jam difektis pli ol unu cerbon. Ĉu oni konas la nombron da viktimoj, kiujn el homoj kun malforta imagpovo jam kaŭzis la bildo pri la infero, tiu bildo, kiun oni penas aspektigi pli timegiga per teruraj detaloj? La diablo, oni diras, teruras nur infanojn; li estas ia brido por ilia saĝiĝo, same kiel la infanmanĝanto kaj la lupkoboldo; sed, kiam ili ne plu timas tiun fantazian estulon, ili fariĝas pli malbonaj ol antaŭe; kaj jen, kiel rezulto, nekalkulebla estas la nombro da epilepsioj, kaŭzitaj de la difekto de delikataj cerboj. La religio estus tre malforta, se, pro manko de timo, ĝia povo estus kompromitita; feliĉe, ne estas tiel; ĝi havas aliajn rimedojn por agi ĉe la animoj; Spiritismo havigas al ĝi pli efikajn kaj pli seriozajn rimedojn, se ĝi scias uzi ilin; montrante la realecon de la aferoj, tiu doktrino nuligas la pereigajn efikojn de iu supermezura timo.
Restas al ni ankoraŭ ekzameni du kontraŭdirojn, la solajn, kiuj ja meritas tian nomon, ĉar ili sin bazas sur raciaj teorioj. Ambaŭ konsentas la realecon de ĉiuj materiaj kaj moralaj fenomenoj, sed malakceptas la partoprenon de la Spiritoj.
Laŭ la unua el tiuj teorioj, ĉiaj manifestajoj, atribuataj al la Spiritoj, estus nenio alia ol magnetismaj efikoj; la mediumoj estus en stato, kiun oni povus nomi ekscitita somnambulismo, fenomeno, kiun povas atesti ĉiu homo studanta magnetismon. En tia stato, la intelektaj kapabloj havas nenormalan amplekson; la sfero de la intuiciaj perceptoj plivastiĝas trans la limojn de nia ordinara perceptokapablo. Tiam, la mediumo ĉerpus el si mem, dank'al sia klarvideco, ĉion, kion li diras, kaj ĉiujn konojn, kiujn li transdiras al ni, eĉ pri aferoj fremdaj al li en lia kutima stato.
Ni tute ne malakceptas la potencon de somnambulismo, kies miregindajojn ni vidis kaj kies ĉiujn fazojn ni studis dum pli ol tridekkvin jaroj; ni konsentas, ke, efektive, multaj spiritismaj manifestiĝoj povas esti klarigataj en ĉi-tiu maniero; sed seninterrompa kaj atenta observado prezentas multegon da faktoj, kie la kunhelpo de la mediumo, alia ol tiu, kiun li havas kiel pasiva ilo, estas absolute neebla. Al tiuj, kiuj same opinias, ni diros tiel, kiel al la aliaj: «Vidu kaj observu, ĉar vi certe ne ĉion vidis». Ni plie, kiel kontraŭparolon, prezentos al ili du konsiderojn, tiritajn el ilia teorio mem. El kie venis la spiritisma doktrino? Ĉu ĝi estas ia sistemo, kiun imagis kelkaj homoj por klarigi la faktojn? Tute ne. Kiu do ĝin malkaŝis? Ĝuste tiuj mediumoj, kies mensklarecon vi laŭdegas. Se do tiu mensklareco estas tia, kia vi ĝin supozas, kial ili atribuus al Spiritoj tion, kion ili estus elĉerpintaj el si mem? Kiel ili donus tiajn valoregajn, logikajn, superbelajn instruojn, pri la naturo de tiuj eksterhomaj intelektoj? Unu el du jenaj hipotezoj: aŭ ili estas klarmensaj, aŭ ne; se ili estas tiaj kaj se oni fidas ilian veremon, oni ne povus, sen memkontraŭdiro, akcepti, ke ili mensogas. Due, se ĉiuj fenomenoj originus el la mediumo, ili estus do egalaj ĉe la sama individuo, kaj oni ne vidus unu saman homon uzi tute kontrastajn parolojn, nek laŭvice eldiri la plej interkontraŭajn esprimojn. Tiu varieco de la manifestiĝoj, ricevataj per la mediumo, pruvas la diversecon de ties originoj; se do oni ne povas trovi tiujn fontojn ĉe la mediumo mem, estas nepre necese ilin serĉi ekster li.