La homo volas esti feliĉa, kaj tiu sento troviĝas en la Naturo; tial li senĉese klopodas, por plibonigi sian pozicion sur la Tero, kaj serĉas la kaŭzon de siaj suferoj, por ilin ĉesigi. Kiam li bone komprenos, ke egoismo estas unu el tiuj kaŭzoj, tiu faktoro, naskanta fieron, ambicion, avidemon, envion, malamon, ĵaluzon, je kiuj li ĉe ĉiu paŝo puŝiĝas; tiu faktoro, alportanta konfuzon al ĉiuj sociaj interrilatoj, enblovanta malpacojn, detruanta fidojn, deviganta ĉiun ĉiam singarde stari kontraŭ sia najbaro; fine, tiu, faranta el amiko malamikon; tiam li ankaŭ komprenos, ke tiu malvirto estas neakordigebla kun lia propra feliĉo kaj eĉ, ni povas aldiri kun lia sekureco; ju pli li suferos pro tiu malvirto, des pli da neceso li sentos ĝin kontraŭbatali, same kiel li luktas kontraŭ pesto, pereigaj bestoj kaj ĉiuj ceteraj malfeliĉegoj; lin instigos al tio lia propra intereso. (784)
Egoismo estas fonto de ĉiaj malvirtoj, kiel karitato estas fonto de ĉiaj virtoj; eldetrui la unuan kaj plifortigi la duan, jen la celo, kiun devas iri ĉiuj klopodoj de la homo, se ĉi-tiu deziras certigi sian feliĉon tiel sur la Tero, kiel en estonta vivo.
918. Per kiaj signoj oni povas konstati ĉe la homo la realan progreson, kiu lin altigos en la spirita hierarkio?
«La Spirito atestas sian altan rangon, kiam ĉiuj faroj de lia enkorpa vivo estas la praktikado de la leĝo de Dio kaj kiam li anticipe komprenas la spiritan vivon».
La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco. Demandante sian konsciencon pri la agoj, kiujn li faris, li devas ankaŭ demandi sin mem, ĉu li ne malobeis tiun leĝon, ĉu li ne faris malbonon, ĉu li faris ĉian bonon, kiun li povus fari, ĉu iu ne havas ian motivon por plendi kontraŭ li, kaj, fine, ĉu li faris al aliaj tion, kion li dezirus, ke ili faru al li.
La homo, posedita de la sento de karitato kaj de amo al sia proksimulo, faras bonon pro amo al bono, ne esperante repagon, kaj foroferas sian propran intereson al la justeco.
Li estas bona, humana kaj korfavora por ĉiuj, ĉar li rigardas ĉiujn homojn kiel siajn fratojn, sen ia distingo je rasoj aŭ kredoj.
Se Dio donis al li potencon kaj riĉecon, li konsideras ĉi-tiujn kiel deponitaĵon, kiun li devas uzi por bono; li ne fieras pro tio, ĉar li scias, ke Dio, kiu ilin donis al li, povas ankaŭ ilin de li forpreni.
Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian estrecon, li traktas ilin milde kaj bonvole, ĉar ili estas egalaj al li antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton por ilin moraligi kaj ne por ilin subpremi per sia malhumileco.
Li estas indulgema kontraŭ la neperfektaĵoj de sia proksimulo, ĉar li scias, ke li mem ankaŭ bezonas indulgemon, kaj li memoras jenajn vortojn de la Kristo: Kiu el vi estas senpeka, tiu unuaĵetu sur ŝin ŝtonon.[38]
Li ne estas venĝema: laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas siajn ofendantojn kaj memoras nur bonfarojn; ĉar li ja scias, ke estos al li pardonite laŭ tio, kiel li estos mem pardoninta.
Fine, li respektas ĉe siaj similuloj ĉiajn rajtojn, donatajn de la leĝoj de la Naturo, kiel li deziras, ke liaj rajtoj estu respektataj.
919. Kiu estas la praktika rimedo plej efika, por ke la homo pliboniĝu en ĉi-tiu vivo kaj rezistu kontraŭ la puŝo en malbonon?
«Antikva saĝulo jam diris: Konu vin mem».
— Ni komprenas la tutan saĝecon de tiu maksimo, sed malfacile estas ĝuste koni sin mem; kiel ni atingu tiun memkonadon?
«Faru tiel, kiel mi faradis, kiam mi vivis sur la Tero: ĉe la fino de ĉiu tago, mi alparolis mian konsciencon, mi reviziis tion, kion mi faris, kaj mi demandis min mem, ĉu mi ne malplenumis iun devon, ĉu iu ne havas motivon por plendo kontraŭ mi, tiel mi sukcesis koni min kaj vidi, kio devas ĉe mi esti reformita. Homo, kiu ĉiunokte rememorus siajn tiutagajn agojn kaj demandus sin, kion bonan aŭ malbonan li faris, petante al Dio kaj al sia gardanĝelo, ke ili lumigu lin, ekhavus grandan forton por sia perfektiĝo; ĉar, kredu, Dio lin helpus. Demandu do vin mem, kion vi faris kaj por kia celo vi kondutis ĉe tiu aŭ ĉe tiu alia cirkonstanco; ĉu vi faris ion, kion vi opinias riproĉinda ĉe aliulo aŭ kion vi ne kuraĝus konfesi. Demandu plie: se estus laŭ la volo de Dio, ke mi estu alvokita nun, ĉu, enirante en la spiritan mondon, kie nenio estas kaŝita, mi devus timi ies rigardon? Ekzamenu, kion vi eble faris unue kontraŭ Dio, due kontraŭ via proksimulo, fine kontraŭ vi mem. La respondoj portos trankvilecon al via konscienco aŭ indikon de iu malbono, kiun vi devas forigi».
«La konado de si mem estas do la ŝlosilo de l' individua pliboniĝo; sed, vi diros, kiel oni juĝu sin mem? Ĉu oni ne havas la iluzion de l' memamo, kiu malpligravigas la erarojn kaj faras ilin pardonindaj? Avarulo opinias sin nur ŝparema kaj antaŭvidema; fierulo pensas, ke estas ĉe li simpla digno. Tio estas ja vera; sed vi havas provilon, kiu ne povas trompi vin. Kiam vi hezitas taksi la valoron de unu el viaj agoj, demandu vin, kia vi ĝin opinius, se ĝin farus alia persono; se vi ĝin riproĉas ĉe alia persono, ĝi do ne povus estis pli digna ĉe vi, ĉar la juĝo de Dio ne havas du malsamajn mezurilojn. Penu ankaŭ ekscii, kion la aliaj homoj pensas pri viaj agoj, kaj ne malŝatu la opinion de viaj malamikoj, ĉar ĉi-tiuj havas nenian intereson falsi la veron, kaj ofte Dio metas ilin ĉe via flanko, kiel spegulon, por ke ili admonu vin pli sincere, ol kiel tion farus amiko. Kiu serioze volas perfektiĝi, tiu esploru do sian konsciencon, por elŝiri el si la malbonajn inklinojn, same kiel li elradikigas la malutilajn herbojn en sia ĝardeno; li komparu la aktivon kun la pasivo de sia morala tago, same kiel komercisto bilancas siajn gajnojn kaj perdojn; kaj mi asertas al vi, ke la unua komparo estos pli profita ol la dua. Se li povas diri, ke lia tago estis bona, li povas do pace dormi kaj sentime atendi la vekiĝon de alia vivo».
«Faru do al vi mem klarajn, precizajn demandojn, kaj ne timu ilin multobligi; oni povas ja malŝpari kelkajn minutojn por atingi eternan feliĉon. Ĉu vi ne laboradas ĉiujn tagojn, por ekhavi rimedojn, kiuj certigus al vi ripozon en maljuneco? Ĉu tiu ripozo ne estas la objekto de ĉiuj viaj deziroj, la celo, kiu igas vin elporti ĉiajn laciĝojn kaj momentajn rezignojn? Nu! kiom valoras tiu kelktaga ripozo, ĉiam malkvietigita de l' korpaj malsanoj, kompare kun tiu, kiu atendas virtulon? Ĉu ĝi ne valoras ja kelkajn penojn? Mi scias, ke multaj diras, ke la nuneco estas pozitiva, kaj necerta la estonteco; nu, jen ĝuste la penso, kiun ni estas komisiitaj por detrui ĉe vi, ĉar ni volas igi vin kompreni tiun estontecon en tia maniero, ke ĝi restigu nenian dubon ĉe via animo; tial, ni vokis vian atenton al fenomenoj tiaj, ke viaj sentumoj estu impresitaj, kaj ankaŭ tial ni nun donas al vi instruojn, kiujn ĉiu el vi havas la taskon diskonigi. Por nenia alia celo, ol ĉi-tiu, ni diktis La Libron de la Spiritoj».