La Spiritisma doktrino, pro la evidentaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la estonta vivo, pri la ĉeesto, ĉe ni, de tiuj, kiujn ni amas, pri la daŭrado de ilia amo kaj prizorgado; pro la rilatoj, kiujn per ĝi ni povas tenadi kun ili, havigas al ni superegan konsolon ĉe unu el plej pravigeblaj kaŭzoj de doloro. Laŭ Spiritismo, ĉesas solerestado kaj forlasiteco; la plej izolita homo ĉiam havas amikojn ĉirkaŭ si, kun kiuj li povas interparoli.
Ni senpacience eltenas la afliktojn de la vivo; ili ŝajnas al ni tiel netolereblaj, ke ni ne komprenas, kiel ni povas ilin elporti; kaj tamen, se ni ilin kuraĝe eltenis, se ni sciis altrudi silenton al niaj plendoj, ni ja nin rigardos feliĉaj, kiam ni estos liberaj de l' tera karcero, same kiel malsanulo, suferanta, opinios sin feliĉa, kiam denove sana, pro tio, ke li rezignacie submetiĝis al dolora kuracado.
937. Ĉu la elreviĝoj, per kiuj nin batas nedankemo kaj la facilrompeco de amikligiloj, ne estas por korsentema homo ankaŭ fonto de ĉagrenoj?
«Jes; sed ni instruas al vi bedaŭri la sendankajn kaj la malfidelajn amikojn: ili estos pli malfeliĉaj ol vi. Nedankemo estas ido de egoismo, kaj egoismo poste trovos korojn sensentajn, kia estis la lia. Ekpensu pri tiuj, kiuj faris pli da bono ol vi, kiuj meritis pli ol vi, kaj kiuj tamen ricevis maldankon kiel pagon. Memoru, ke Jesuo mem estis primokata kaj malŝatata dum sia vivo, traktata kiel frenezulo kaj trompisto, kaj ne miru, ke tio sama okazos al vi. Estu la bono, kiun vi faras, via rekompenco en ĉi-tiu mondo, kaj ne atentu, kion diras la homoj, kiuj ricevis vian komplezon. Nedankemo estas provo por via persisto en bonfaro; tio estos kreditita al vi, kaj tiuj, kiuj vin ne dankos, estos punitaj des pli severe, ju pli granda estos ilia sendankeco».
938. Ĉu la disreviĝoj, kaŭzataj de nedankemo, ne estas donataj por hardi la koron kaj ĝin fermi al sentemo?
«Tio estus eraro; ĉar korsentema homo, kiel vi diras, estas ĉiam feliĉa pro la bono, kiun li faras. Li scias, ke, se tiuj, al kiuj li komplezis, ne memoros tiun servon en ĉi-tiu vivo, ili ĝin nepre memoros en alia ekzistado; kaj ke sendankulo hontos pri sia kulpo kaj pro ĝi sentos konsciencoriproĉojn».
— Tiu penso ne evitigas vundon al la koro de nobla homo; nu, ĉu tio ne povas naski en li la penson, ke li estus pli feliĉa, se li estus malpli sentema?
«Jes, se li preferas la feliĉon de egoisto; kompatinda feliĉo! Li do sciu, ke la sendankaj amikoj, lin forlasantaj, ne indas lian amikecon, kaj ke li trompiĝis pri ili; de tiam, li ne ĉagreniĝu pri ties perdo. Li poste trovos aliajn, kiuj scios lin pli bone kompreni. Bedaŭru la personojn, kondutantajn malnoble kontraŭ vi, kiel vi ne meritas, ĉar ili ricevos tre amaran repagon; sed tiuj aferoj ne afliktu vin: tio estas rimedo, por loki vin super ilin».
La Naturo donis al la homo la neceson ami kaj esti amata. Unu el plej grandaj plezuroj, kiuj povas esti konsentataj al li sur la Tero, estas trovi korojn, kiuj simpatias la lian; ĝi tiel havigas al li antaŭĝuon de l' feliĉo, destinita al li en la mondo de la perfektaj Spiritoj, kie ĉio estas amo kaj bondezireco; tiu estas plezuro, rifuzita al egoisto.
939. Ĉar la sin reciproke simpatiantaj Spiritoj inklinas kuniĝi, kial, inter tiuj enkarniĝintaj, amo ofte ekzistas nur ĉe unu el la Spiritoj, kaj la plej sincera amo estas ricevata indiferente, eĉ naŭze? Kial, plie, la plej viva alligiteco inter du homoj povas aliiĝi en antipation, kaj, iafoje, en malamon?
«Vi ne komprenas do, ke tio estas puno, sed ĝi estas pasema. Cetere, kiom da personoj kredas, ĉar trompitaj de ŝajnoj, ke ili freneze amegas! kaj, kiam ili devas vivi kun la amataj homoj, ili baldaŭ konstatas, ke ilia sento estis nenio alia ol materia, blinda entuziasmo! Ne sufiĉas, ke vi estas enamiĝinta en iun personon, kiu plaĉas al vi, kaj pri kiu vi kredas, ke en li ekzistas bonaj kvalitoj; nur reale vivante kun li, vi povas lin taksi. Ankaŭ ekzistas kiom da tiaj kuniĝoj, pri kiuj komence ŝajnas, ke ili neniam estos simpatiaj; tamen, kiam ili sin reciproke pli bone konas kaj studas, tiuj personoj fine amas unu la duan kun dolĉa, daŭra amo, ĉar ĝi kuŝas sur estimo! Oni ne forgesu, ke ne la korpo, sed la Spirito amas, kaj ke, kiam la materia iluzio disbloviĝas, tiam la Spirito vidas la realon».
«Estas du specoj de alligiteco: tiu korpa kaj tiu anima, kaj oni ofte prenas unu por la dua. La alligiteco de la animo, kiam pura kaj fondita sur simpatio, estas longedaŭra; tiu de la korpo estas pereema; jen, kial personoj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke amas kun eterna amo, ofte malamas unu la duan, kiam finiĝas la iluzio».
940. Ĉu la manko de simpatio inter homoj, destinitaj kune vivi, ne estas ankaŭ fonto de ĉagrenoj des pli amaraj, ĉar ili venenas tutan ekzistadon?
«Ja tre amaraj; sed ĝi estas unu el tiuj malfeliĉoj, kies ĉefa kaŭzo vi mem plej ofte estas; unue, eraras viaj leĝoj, ĉar ĉu vi kredas, ke Dio altrudas al vi restadi kune kun personoj, kiuj malplaĉas al vi? due, vi ofte serĉas en tiuj kuniĝoj prefere kontentigon de fiero kaj ambicio, ol feliĉon el reciproka korinklino; vi do suferas la rezultaton de viaj konvencioj».
— Sed, ĉu en ĉi-tiu okazo preskaŭ ĉiam ne ekzistas iu senkulpa viktimo?
«Jes, kaj tio estas por li akra puno; sed la respondeco por lia malfeliĉo falas sur la personojn, kiuj ĝin kaŭzis. Se la lumo de vero penetris lian animon, li trovos konsolon en sia fido je la estonteco; cetere, proporcie kiel la interkonsentoj perdos sian influon, la kaŭzoj de tiuj apartaj malfeliĉoj ankaŭ malaperos».
941. La timo antaŭ la morto kaŭzas ĉe multaj homoj konsternon; el kio venas tia timo, se ili havas antaŭ si la estontecon?
«Senmotive ili nutras tiun timon; sed, kion vi volas? Oni penas konvinki ilin, en ilia infaneco, ke ekzistas ia infero kaj ia paradizo, sed ke pli certe ili iros en la inferon, ĉar oni diras al ili, ke tio, kio troviĝas en la Naturo, estas peko pereiga por la animo; maturiĝinte, kaj se ili havas iom da prudento, ili ne povas konsenti pri tiaj instruoj, kaj, sekve, ili fariĝas ateistoj aŭ materialistoj; ili tiel estas kondukataj al la kredo, ke trans la nuna vivo nenio pli ekzistas. Koncerne tiujn, kiuj persiste daŭrigas siajn kredojn infanjarajn, ili timegas tiun eternan fajron, kiu ilin bruligos, tamen ilin ne konsumante».
«La morto inspiras al la justulo nenian timon, ĉar, kun la fido, li estas certa pri la estonteco; la espero promesas al li pli bonan vivon, kaj la karitato, kies leĝon li praktikis, havigas al li la certecon, ke, en la mondo, kien li estas enironta, li trovos neniun estulon, kies rigardon li timus». (730)
La voluptama homo, pli alligita al la korpa vivo ol al la vivo spirita, havas, sur la Tero, materiajn suferojn kaj ĝuojn; lia feliĉo konsistas en la forpasema kontentigo de ĉiuj siaj deziroj. Lia animo, konstante absorbita kaj skuata de la alternaĵoj de la vivo, troviĝas en ĉiamaj angoro kaj turmentado. La morto lin teruregas, ĉar li pridubas sian estontecon kaj postlasas sur la Tero ĉiujn siajn korinklinojn kaj esperojn.
La morala homo, tiu, kiu altiĝis super la fiktivajn bezonojn kreitajn de la pasioj, ĝuas, jam en ĉi-tiu mondo, plezurojn nekonatajn de la materieca homo. La modereco de liaj deziroj havigas al lia Spirito trankvilecon kaj serenecon. Feliĉa pro la bono, kiun li faras, li ne spertas disreviĝojn; kaj la ĉagrenoj apenaŭ tuŝas lian animon, en kiu ili postlasas nenian doloran signon.