Выбрать главу

«Nenia kulpeco ekzistas tie, kie ne estas intenco aŭ pozitiva konscio fari malbonon».

955. Ĉu la ago de virinoj, kiuj, en iuj landoj, volonte brulkonsumiĝas sur la korpoj de siaj edzoj, povas esti rigardata kiel memmortigo; kaj, ĉu ili suferas la sekvojn de tiu ago?

«Ili obeas socian konvencion, kaj, ofte, ili cedas pli al perforto, ol al sia propra volo. Ili kredas, ke ili plenumas devon, kaj tiu ne estas la karaktero de memmortigo. Ilia senkulpigo troviĝas en ilia neklereco. Tiuj barbaraj kaj stultegaj kutimoj malaperos kun la kresko de l' civilizacio».

956. Ĉu homoj, kiuj, ne povante elporti la perdon de amataj personoj, sin mortigas kun la espero iri al ili, trafas sian celon?

«La rezultato estas por ili rekte kontraŭa al tiu, kiun ili esperas; anstataŭ esti denove kun sia amato, ili malproksimiĝas de li por multe pli da tempo, ĉar Dio ne povas rekompenci malkuraĝaĵon, nek la insulton, kiun oni faras al Li, pridubante Lian zorgon. Ili pagos tiun momenton da frenezeco per ĉagrenoj pli grandaj ol tiuj, kiujn ili esperas malplidaŭrigi, kaj ili ne havos, kompense de tiuj ĉagrenoj, la plezuron, kiun ili esperis». (934 kaj sekv.)

957. Kiuj estas, entute, la sekvoj de memmortigo en la spirita mondo?

«La sekvoj de memmortigo estas tre malsamaj: ne ekzistas difinitaj punoj kaj, en ĉiuj okazoj, ili estas ĉiam konformaj al siaj kaŭzoj; tamen ekzistas sekvo, kiun memmortiginto ne povas evitigi al si, nome la desapontiĝo[41]. Cetere, la sorto ne estas unu sola por ĉiuj: ĝi dependas de la cirkonstancoj; iuj elpagas sian kulpon tuj, aliaj en nova ekzistado, kiu estos pli malbona ol tiu, kies kuron ili interrompis».

La observado montras, efektive, ke la sekvoj de memmortigo ne ĉiam estas samaj; sed kelkaj estas komunaj al ĉiuj okazoj de perforta morto, kaj rezultato de abrupta tranĉo de vivo. Unue, la ligilo, kuniganta la Spiriton kun la korpo, estas pli daŭra kaj persista, ĉar tiu ligilo preskaŭ ĉiam havas sian plenan fortikecon ĉe la momento, kiam ĝi estas ŝirita; ĉe natura morto, ĝi iom post iom malfortiĝas, kaj ofte malfariĝas eĉ pli frue ol la plena estingiĝo de la vivo. La sekvoj de tiu perforto estas la plidaŭrigo de la konsterniteco de la Spirito kaj la iluzio, kiu, dum pli aŭ malpli longa tempo, igas la Spiriton kredi, ke li ankoraŭ apartenas al la rondo de la vivantoj (155 kaj 165).

La kuniĝemo, persistanta inter Spirito kaj korpo, naskas, ĉe iuj memmortigintoj, ian reefikon de la stato de la korpo sur la Spiriton; kaj tial ĉi-tiu sentas, kontraŭvole, la efikojn de la putrado de l' materio kaj spertas angorojn kaj teruraĵojn; tiu stato povas daŭri tiel longe, kiel devus daŭri la vivo interrompita. Tiu efiko ne estas ĝenerala, sed en nenia okazo la memmortiginto evitas la sekvojn de sia malkuraĝeco; kaj, pli aŭ malpli frue, li, iel aŭ iel alie, elpagos sian kulpon. Iuj Spiritoj, iam tre malfeliĉaj sur la Tero, diris, ke ili sin mortigis en sia antaŭa ekzistado kaj ke ili volonte submetiĝis al novaj provoj, por vidi, ĉu ili tiujn elportos pli rezignacie. Ce kelkaj ekzistas ia ligiteco al la materio, de kiu ili vane penas liberiĝi por iri en pli bonajn mondojn, kies eniro estas al ili malpermesita; la plimulto bedaŭras, ke ili faris ion senutilan, ĉar el tio ili ricevis nur disreviĝojn.

Religio, moralo, ĉiaj filozofioj malaprobas memmortigon, kiel ion kontraŭan al la leĝo de l' Naturo; ili ĉiuj diras al ni, kiel principon, ke neniu rajtas memvole malplidaŭrigi sian vivon; sed, kial neniu tion rajtas? Kial la homo ne povas libere meti finon al siaj suferoj? Estis destinite al Spiritismo pruvi, per la ekzemplo de homoj, kiuj falis sur la vojo, ke tiu ago estas ne nur eraro, sed ankaŭ malobeo je leĝo moralakonsidero ne multe peza por iuj individuoj — , kaj, ankaŭ, stultegaĵo, ĉar el ĝi oni neniom profitas: kontraŭe, oni perdas; tion instruas al ni ne teorio, sed la faktoj, kiujn Spiritismo metas sub niajn okulojn.

Ĉapitro II

Estontaj suferoj kaj ĝuoj

1. La nenio. Estonta vivo. — 2. Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj. — 3. Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj. — 4. Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj. — 5. Materiaj suferoj. — 6. Kulpelpago kaj pento. — 7. Daŭro de la estontaj suferoj — 8. Reviviĝo de la karno. — 9. Paradizo, infero kaj purgatorio.

La nenio. Estonta vivo

958. Kial la homo sentas instinktan abomenon kontraŭ la nenio?

«Ĉar la nenio ne ekzistas».

959. De kio venas al la homo la instinkta sento pri iu estonta vivo?

«Tion ni jam diris: antaŭ sia enkarniĝo la Spirito konis ĉiujn tiujn aferojn, kaj la animo konservas ian neprecizan memoron de tio, kion ĝi scias kaj kion ĝi vidis dum sia spirita stato». (393).

En ĉiuj tempoj la homo turnis atenton al sia transtomba estonteco, kaj tio estas tute natura. Kiel ajn grava li opinias sian nunan vivon, li ne povas flanke lasi la konsideron, kiel nedaŭra, kaj precipe nefirma, ĝi estas, ĉar ĝi povas esti rompita ĉe iu ajn momento, kaj ĉar li neniam estas certa pri la morgaŭa tago. Kio li fariĝos post la fatala momento? La demando estas grava, ĉar ne temas pri kelkaj jaroj, sed pri eterna tempo. Kiu estas pasigonta multe da jaroj en fremda lando, tiu zorge pensas pri la pozicio, kiun li tie havos; kial do ni ne pensu pri nia pozicio post eliro el ĉi-tiu mondo, ĉar tiu pozicio daŭros pro ĉiam?

La ideo pri la nenio havas ion abomenan por la prudento. Veninte al la ekstrema momento, la homo plej indiferenta dum sia vivo demandas sin mem, kio li fariĝos, kaj li pretervole eknutras ian esperon.

Kredi je Dio kaj ne akcepti estontan vivon estus sensencaĵo. La sento de pli bona vivo troviĝas en ĉies konscienco: ne vane Dio ĝin tien metis.

La estonta vivo kuntrenas la konservadon de nia individueco post la morto; kion helpus al ni, efektive, postvivi la korpon, se nia morala esenco devus diseriĝi en la spacoceano? La rezultado estus por ni tiu sama, kia la nenio.

Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj

960. De kio originas la kredo, trovata en ĉiuj popoloj, pri estontajpunoj kaj rekompencoj?

«Ĝi estas ĉiam ankoraŭ sama afero: antaŭsento de la realo, portata al la homo de la Spiritio enkarniĝinta en lin, ĉar, ja atentu, ne vane ia intima voĉo parolas al vi; via eraro estas, ke vi ne aŭdas ĝin tiel, kiel vi devas. Se vi tion ekpensus mature, kaj ofte, vi fariĝus pli bonaj».

961. Kiu sento, en la momento de morto, plej efikas ĉe laplimulto de la homoj: ĉu dubo, timo aŭ espero?

«Dubo, ĉe la obstinaj skeptikuloj, timo, ĉe la kulpuloj; espero, ĉe la virtuloj».

962. Kial ekzistas skeptikuloj, se la animo alportas al la homo senton pri la spiritaj aferoj?

«Da skeptikuloj ekzistas malpli, ol kiel oni kredas; multaj, pro fiero, ŝajnigas sin fortaj spiritoj dum sia vivo, sed, ĉe la momento de morto, ili ne tiel ŝvele fanfaronas».

Por la estonta vivo respondas niaj agoj. Prudento kaj justeco asertas, ke, ĉe la disdivido de l' feliĉo, kiun ĉiu aspiras, bonaj kaj malbonaj ne povus esti interkonfuzitaj. Ne estas akcepteble, ke Dio volas, ke iuj senpene ĝuu bonaĵojn, kiujn aliaj atingas nur per penado kaj persisto.

La ideo, kiun Dio havigas al ni pri Sia justeco kaj boneco, laŭ la saĝeco de Siaj leĝoj, ne lasas al ni kredi, ke justulo kaj malvirtulo estas samnivelaj en Liaj okuloj; nek dubi, ke ili iam ricevos, la unua la rekompencon, la dua la punon, respektive de l' bono aŭ de l' malbono, kiun ili faris; tial, nia denaska sento de justeco estigas en ni intuicion pri la estontaj punoj kaj premioj.

вернуться

41

France «desappointement»; angle «disappointment»; portugale «desapontamento». Vd. Originalan Verkaron, de L. L. ZamenhofRed. J. Dietterle, Leipzig, 1929 — pĝ 556. — La Trad.